1 00:00:05,200 --> 00:00:07,040 ERINACETO EN NEBULO 2 00:00:26,020 --> 00:00:30,540 Dum vesperoj Erinaceto vizitadis Ursidon por kalkuli stelojn. 3 00:00:32,000 --> 00:00:38,050 Ili eksidis sur trabon, kaj glutante teon, rigardis la stelan ĉielon. 4 00:00:38,670 --> 00:00:42,530 Ĝi pendis super la tegmento, ĝuste malantaŭ la forna tubo. 5 00:00:43,090 --> 00:00:47,570 Dekstre de la tubo estis steloj de Ursido, kaj maldekstre tiuj de Erinaceto. 6 00:01:28,080 --> 00:01:31,520 Kaj mi diros al li: "Mi alportis framban konfituron". 7 00:01:31,850 --> 00:01:35,870 Kaj li diros: "La samovaro jam malvarmiĝis, necesas aldoni brulbranĉojn". 8 00:01:36,220 --> 00:01:39,360 Kiel ili nomiĝas... Juniperaj. 9 00:01:39,760 --> 00:01:43,340 Kaj mi diros al li... Kaj mi diros al li... 10 00:01:44,340 --> 00:01:45,920 Kaj mi diros... 11 00:01:55,720 --> 00:02:05,040 "Interese", pensis Erinaceto, "Se ĉevalo kusiĝos por dormi, ĉu ŝi dronos en la nebulo?" 12 00:02:06,470 --> 00:02:09,030 Kaj li ekis malrapide malsupreniĝi de monteto, 13 00:02:09,229 --> 00:02:13,610 Por trafi la nebulon kaj ekvidi, kiel estas interne. 14 00:02:17,140 --> 00:02:22,540 Tiel do... Eĉ la manoj ne videblas... 15 00:02:25,660 --> 00:02:27,340 Ĉevalo? 16 00:02:28,170 --> 00:02:31,030 Sed la ĉevalo respondis nenion. 17 00:03:58,190 --> 00:03:59,570 Freneza. 18 00:05:08,530 --> 00:05:11,100 Erinaceto! 19 00:06:39,890 --> 00:06:41,340 Erinaceto! 20 00:07:15,260 --> 00:07:17,320 Erinaceto! 21 00:07:29,750 --> 00:07:35,300 "Mi estas en rivero! Rivero mem portu min", decidis Erinaceto, 22 00:07:36,140 --> 00:07:41,060 Suspiris tiel profunde kiel li povis, kaj ekflosis laŭ la fluo 23 00:07:47,900 --> 00:07:52,490 Erinaceto! 24 00:07:54,610 --> 00:07:58,270 Mi tute malsekiĝis. Baldaŭ mi dronos. 25 00:07:59,450 --> 00:08:02,660 Subite iu tuŝis lian piedon. 26 00:08:04,120 --> 00:08:10,060 "Pardonu", sensone diris Iu. "Kiu estas vi kaj kiel vi trafis ĉi tien?" 27 00:08:11,090 --> 00:08:14,420 Mi estas Erinaceto. Mi falis en la riveron. 28 00:08:15,350 --> 00:08:20,410 Do sidiĝu sur mian dorson, kaj mi veturigos vin al la bordo. 29 00:08:32,030 --> 00:08:33,659 Dankon. 30 00:08:35,740 --> 00:08:38,850 "Ne dankindas", diris Iu. 31 00:08:55,830 --> 00:08:58,930 Erinaceto?! Kie do vi estis?! 32 00:08:59,280 --> 00:09:03,010 Mi vokis kaj vokis vin, sed vi ne respondis. 33 00:09:03,330 --> 00:09:06,060 Mi jam varmigis la samovaron sur la perono, 34 00:09:06,240 --> 00:09:10,360 Almovis la plektitan brakseĝon, por pli oportune kalkuli stelojn. 35 00:09:10,530 --> 00:09:15,260 Mi pensas — nun vi venos, ni eksidos, trinkos teon kun framba konfituro, 36 00:09:15,680 --> 00:09:18,480 Ja vi alportis la framban, ĉu? 37 00:09:18,810 --> 00:09:22,660 Kaj mi jam varmigis la samovaron kaj brulbranĉojn, tiujn... 38 00:09:22,840 --> 00:09:26,930 — Juniperajn... — Juniperajn! Por estu fumeto. 39 00:09:27,320 --> 00:09:29,660 Kaj... Kaj... 40 00:09:30,340 --> 00:09:33,720 Kiu do krom vi kalkulos stelojn?! 41 00:09:34,220 --> 00:09:38,930 Ursido parolis plu kaj plu, kaj Erinaceto pensis. 42 00:09:39,740 --> 00:09:43,050 Ja bonas, ke ni denove estas kune. 43 00:09:46,270 --> 00:09:50,460 Kaj krom tio, Erinaceto pensis pri la ĉevalo. 44 00:09:50,950 --> 00:09:54,040 Kiel estas ŝi tie, en la nebulo? 45 00:09:56,560 --> 00:09:57,600 FINO