ERINACETO EN NEBULO
Dum vesperoj Erinaceto vizitadis
Ursidon por kalkuli stelojn.
Ili eksidis sur trabon, kaj glutante
teon, rigardis la stelan ĉielon.
Ĝi pendis super la tegmento,
ĝuste malantaŭ la forna tubo.
Dekstre de la tubo estis steloj de
Ursido, kaj maldekstre tiuj de Erinaceto.
Kaj mi diros al li:
"Mi alportis framban konfituron".
Kaj li diros: "La samovaro jam malvarmiĝis,
necesas aldoni brulbranĉojn".
Kiel ili nomiĝas...
Juniperaj.
Kaj mi diros al li...
Kaj mi diros al li...
Kaj mi diros...
"Interese", pensis Erinaceto, "Se ĉevalo
kusiĝos por dormi, ĉu ŝi dronos en la nebulo?"
Kaj li ekis malrapide
malsupreniĝi de monteto,
Por trafi la nebulon
kaj ekvidi, kiel estas interne.
Tiel do...
Eĉ la manoj ne videblas...
Ĉevalo?
Sed la ĉevalo respondis nenion.
Freneza.
Erinaceto!
Erinaceto!
Erinaceto!
"Mi estas en rivero! Rivero mem
portu min", decidis Erinaceto,
Suspiris tiel profunde kiel li povis,
kaj ekflosis laŭ la fluo
Erinaceto!
Mi tute malsekiĝis.
Baldaŭ mi dronos.
Subite iu tuŝis lian piedon.
"Pardonu", sensone diris Iu.
"Kiu estas vi kaj kiel vi trafis ĉi tien?"
Mi estas Erinaceto.
Mi falis en la riveron.
Do sidiĝu sur mian dorson,
kaj mi veturigos vin al la bordo.
Dankon.
"Ne dankindas", diris Iu.
Erinaceto?!
Kie do vi estis?!
Mi vokis kaj vokis vin,
sed vi ne respondis.
Mi jam varmigis la samovaron
sur la perono,
Almovis la plektitan brakseĝon,
por pli oportune kalkuli stelojn.
Mi pensas — nun vi venos, ni eksidos,
trinkos teon kun framba konfituro,
Ja vi alportis la framban, ĉu?
Kaj mi jam varmigis la samovaron
kaj brulbranĉojn, tiujn...
— Juniperajn...
— Juniperajn! Por estu fumeto.
Kaj... Kaj...
Kiu do krom vi kalkulos stelojn?!
Ursido parolis plu kaj plu,
kaj Erinaceto pensis.
Ja bonas, ke ni denove estas kune.
Kaj krom tio, Erinaceto
pensis pri la ĉevalo.
Kiel estas ŝi tie, en la nebulo?
FINO