1 00:00:00,197 --> 00:00:03,135 Dum infaneco, lulis min 2 00:00:03,135 --> 00:00:07,129 kiel multajn turkajn infanojn, historioj plenaj je koboldoj, 3 00:00:07,129 --> 00:00:12,110 gigantoj, fantastaj bestoj kaj ĉiaj fabelaj kreaĵoj. 4 00:00:12,110 --> 00:00:16,176 Ĉiuj ĉi mirindaj estaĵoj, rekte el la rakontoj de mia avino, 5 00:00:16,176 --> 00:00:18,387 loĝis mondon ja mian. 6 00:00:18,387 --> 00:00:23,201 Nerealan, mallogikan, ofte amuzan, foje timigan, 7 00:00:23,201 --> 00:00:26,676 sed ĉiam kun specifaj reguloj. 8 00:00:26,676 --> 00:00:28,533 Necesis ne rompi ilin 9 00:00:28,533 --> 00:00:31,783 se oni ne volis havi misfortunon kiel kompanon. 10 00:00:31,783 --> 00:00:35,784 Kiam mi alvenis en Francion, mi havis dekojn da superstiĉoj 11 00:00:35,784 --> 00:00:37,640 sed mi baldaŭ komprenis, 12 00:00:37,640 --> 00:00:40,399 ke se mi ne volis ŝajnigi min stranga 13 00:00:40,399 --> 00:00:44,442 necesis trovi manieron kaŝi miajn manietojn. 14 00:00:44,442 --> 00:00:46,562 Por kelkaj la afero facilis. 15 00:00:46,562 --> 00:00:49,118 Ekzemple, kiam mi estis kontenta 16 00:00:49,118 --> 00:00:52,682 ial aŭ alial, por plu havi tiun feliĉon, 17 00:00:52,682 --> 00:00:56,193 necesis ekfrapi tuj trifoje sur lignon, 18 00:00:56,193 --> 00:00:59,960 mordi mian langon kaj flustri maŝalah, 19 00:00:59,960 --> 00:01:03,654 netradukebla vorto, kiu protektas kontraŭ rigard-sorĉo. 20 00:01:03,654 --> 00:01:06,151 Sed tiu rito povis esti diskreta. 21 00:01:06,151 --> 00:01:09,676 Mi povis senriproĉe aranĝi miajn ŝuojn, 22 00:01:09,676 --> 00:01:12,547 pretekste, ke mi estis ordema. 23 00:01:12,547 --> 00:01:15,500 Oni tute ne suspektis, ke mi timis katastrofon 24 00:01:15,500 --> 00:01:18,574 se miaj ŝuoj aperus kun la malsupro supren. 25 00:01:18,574 --> 00:01:21,334 Kuireje, la tasko malfaciliĝis. 26 00:01:21,334 --> 00:01:24,601 En Turkio, mi neniam prenis tranĉilon el ies manoj, 27 00:01:24,601 --> 00:01:26,651 pro timo malamikiĝi kun amiko. 28 00:01:26,651 --> 00:01:30,650 Tamen, en Francio nepras preni tranĉilon de iu, kiu etendas la manon. 29 00:01:30,650 --> 00:01:34,606 Do, mi pretekstis, ke fikcia telefono sonis 30 00:01:34,606 --> 00:01:37,868 ĝuste kiam mi devis preni la aĵon, 31 00:01:37,868 --> 00:01:40,782 kiu tranĉus nian amikecon. 32 00:01:40,782 --> 00:01:42,416 Mi havis aliajn artifikojn. 33 00:01:42,416 --> 00:01:44,989 Invitis min al kampo-domo amikoj miaj, 34 00:01:44,989 --> 00:01:48,319 kiuj kutime ripozis sub sia mirinda fig-arbo, 35 00:01:48,319 --> 00:01:51,213 mi kantadis plenpulme dum siesto-horo. 36 00:01:51,213 --> 00:01:53,653 Ili pensis, ke mi estis senrespektema 37 00:01:53,653 --> 00:01:56,295 sed ververe mi savadis ilian vivon. 38 00:01:56,295 --> 00:02:01,193 En Turkio, ĉiuj scias, ke dormi sub fig-arbo donas 7-jarajn malbonŝancon. 39 00:02:01,193 --> 00:02:04,546 Iun tagon, kiam kiel kutime mi estis uzanta 40 00:02:04,546 --> 00:02:08,459 ĉiajn ruzojn por malhelpi miajn amikojn 41 00:02:08,459 --> 00:02:12,496 pasi pordon kun la maldekstra piedo, rimarkigi tombejon per fingro 42 00:02:12,496 --> 00:02:15,963 aŭ rigardi sin antaŭ spegulo postnoktomeze, 43 00:02:15,963 --> 00:02:19,195 mi decidis, ke tio devis fini. 44 00:02:19,195 --> 00:02:22,342 Se mi volis integriĝi en kartezia socio, 45 00:02:22,342 --> 00:02:26,628 nepris forlasi por ĉiam tiujn superstiĉojn 46 00:02:26,628 --> 00:02:30,063 kiuj venis de tempo kiam Turkio ankoraŭ ne estis islamita, 47 00:02:30,063 --> 00:02:33,773 sed vivis sub ŝamana marko, t.e., en mondo 48 00:02:33,773 --> 00:02:37,920 kie kunvivas la homoj kaj la supernaturaj estaĵoj. 49 00:02:37,920 --> 00:02:40,227 Kuraĝe, mi liberigis min 50 00:02:40,227 --> 00:02:42,910 de ĉiuj miaj orientaj manioj unu post la alian. 51 00:02:42,910 --> 00:02:45,592 Mi sukcesis. Ĉu surprizo por vi? 52 00:02:45,592 --> 00:02:49,838 Sed mi rimarkis, ke iom post iom, kopiante miajn francajn amikojn, 53 00:02:49,838 --> 00:02:52,513 mi ekagis strange. 54 00:02:52,513 --> 00:02:56,117 Nun ankaŭ mi evitas pasi sub ŝtuparo 55 00:02:56,117 --> 00:03:00,472 kaj lastatempe mi malfidas je nigraj katoj. 56 00:03:00,472 --> 00:03:03,564 Por eviti malbonŝancon mi ne plu frapetas lignon 57 00:03:03,564 --> 00:03:06,771 trifoje sinsekve kiel mi faradis antaŭe. 58 00:03:06,771 --> 00:03:11,103 Nun mi tuŝas lignon kaj diras: "Mi tuŝas lignon". 59 00:03:11,103 --> 00:03:14,929 Je mia surprizo, al tiuj francaj amikoj, kiuj surpriziĝis 60 00:03:14,929 --> 00:03:18,744 je miaj frenezaj orientaj tradicioj, ŝajnas perfekte logike 61 00:03:18,744 --> 00:03:21,959 doni moneron al iu, kiu donas al mi tranĉilon, 62 00:03:21,959 --> 00:03:24,234 por ne tranĉi nian amikecon, 63 00:03:24,234 --> 00:03:27,906 eviti malfermi pluvombrelon hejme, 64 00:03:27,906 --> 00:03:30,410 neniam forgesi diri "merdon" al la studentoj, 65 00:03:30,410 --> 00:03:32,268 kiuj tuj havos ekzamenojn, 66 00:03:32,268 --> 00:03:34,632 eviti diri la vortojn 67 00:03:34,632 --> 00:03:37,894 ŝnuro aŭ kuniklo en teatro. 68 00:03:37,894 --> 00:03:41,056 Mi eble ne finis mian lernadon. 69 00:03:41,056 --> 00:03:44,550 Sed multnombraj spiritoj vagas en Francio, 70 00:03:44,550 --> 00:03:47,343 kvankam la francoj ne rimarkas tion. 71 00:03:47,343 --> 00:03:49,193 Ĉu vi ne trovas tion amuza 72 00:03:49,193 --> 00:03:51,909 por tiel kartezia socio?