REVENO DE OLIMPO Forlasu min sur la teron, patro de dioj. — Al mi komencis enui... — Por kio vi bezonas tion, — ...filo mia? — Mi volas rememori, kiel mi estis homo. Vi estas aligita al la dioj, Heraklo. Via loko estas ĉi tie, sur Olimpo. Almenaŭ por eta tempo... Mi volas eksenti teron subpiede, Ĉifi perfingre kulmon de ĉevoja herbo... Plebaj kutimoj! Ĝis sunleviĝo! Vi en ĉio pretas cedi al la filo de osteca Alkmeno! Mi jam delonge konjektas!... Estu sana! Ĉu vi vidas? Ili memoras... Ne forgesis. Kiel viva!... Vere — dio! Rigardu — miaj laboroj. Ĉiuj dekdu. Bravaj estas la pentristoj! Ili bildigis ĝuste. Eŭristeo, mia parenco... Aĉulo! Kiom da jaroj mi streĉis min por vi! — Volo de la dioj... — Kio estas ĉi tio? — Mi ne staris surgenue! — Kion vi faris? Vi forstrekis la plej bonan vian heroaĵon. Tio ne estis! Ĉu vere ne estis? Rememoru pli bone... La oraj pomoj el la magia ĝardeno de Hesperidinoj. La vojo al ili estas longa kaj neniu scias, kie ĝi iras. Nimfoj! Nimfnjoj! Kiel trafi la magian ĝardenon de Hesperidinoj? Ĉe la blua okeano, ŝanĝema kiel serpento, Loĝas ekde fora tempo mara maljunulo Nereo. Li povas vin helpi, sed sciu unu sekreton: Tenu lin forte, ĝis li respondos. Ĉu estas strato ĉi tie? Oni ne ebligas ripozi... Ni, vi devis tuj diri, ke vi ne timos. Vi lacigegis la maljunulon. Ĉu, viaopinie, tio facilas en mia aĝo? — Kion vi bezonas de mi? — Kiel trovi vojon al la ĝardeno de Hesperidinoj? Ĉu nur tion? Kaj kiom da klopodoj estis... Nu, aŭskultu atente. Kiel mi povas servi al vi, granda Atlaso? Kiu vi estas? Ŝajne, vin sendis la dioj. Mi estas Heraklo! Mi serĉas vojon en la ĝardenon de Hesperidinoj Por ke obteni tri orajn pomojn por mia kuzo, reĝo Eŭristeo! Ĉu nur tion? Mi alportus ilin al vi momente, Se mi ne devus teni la ĉielon. Do, vi metu ĝin sur ĉi tiun montopikon! Ĝi ne sufiĉe altas por tio. Se vi ekstarus sur ĝin kaj levus la manojn... — Vi, kiel mi vidas, estas ne lasta fortulo. — Kaj ĉu la ĉielo tre pezas? Vi eltenos... Nu, decidu. Aŭ vi malkuraĝas? Ĉu vi tenas? — Hastu!... — Mi kuras! Ne maltrankvilu, La pomoj estos viaj! — Vi donas tro multe da libero al li! — Ne koleru. Li revenos kaj ĉio estos en ordo. Ĉu vi pensas, ke Heraklo estas via filo? Li ne similas vin. — Por kio vi faris lin dio? — Ĉar kiel homo Li estas pli danĝera. — Hastu! Hastu! — Mi obtenis! Jen estas ili, la pomoj de sano kaj eterna juneco! Kiel bonas! Bonegas! Mi ŝatas, kiam al ĉiuj bonas! Adiaŭ. — Kien vi? — Mi mem portos ilin al via kuzo. — Kaj mi? — Iu ja devas teni la ĉielon... Haltu! Vi pravas. Al ĉiuj estu bone. Tamen se mi havus la leonan felon sur la ŝultroj, — ...do por mi pli facilus teni! — Ĉu vi eksentis la pezon? — Nu, aranĝu vin. — Tenu. Mi dankas vin pro la pomoj! Trompulo! Vi unua volis trompi min. Adiaŭ! Por mi ne konvenas via tenaĵo! Brave! Brave! Tio ja estis, estis — kial vi rifuzas? Por kiu mi faris ĉion ĉi tion? Por kiu? — Por ili. — Por ili? Kial do oni faris vin dio? Humileco al la dioj estas la plej bona via heroaĵo. Vi mensogas! Rigardu. Jen estas la plej bona mia heroaĵo. Ho, dioj... — Kion vi faras? — Estas malnoble turmenti la sendefendan! Tia estas volo de la dioj. Ĉu vi ne vidis la skribaĵon? "Eterne suferu, malobeinta la volon de la dioj!" Kion li faris? Li ŝtelis la sanktan fajron kaj transdonis ĝin al la homoj. Prometeo... — Kaj pro tio — tiaj suferadoj? — La dioj scias, kion ili faras. Foriru, ne malhelpu. La laboro, kiel vi vidas, ne estas facila. Haltu, frenezulo! Vi forŝtelis la sanktan fajron kaj transdonis ĝin al la homoj. Kie do estas ĝi, ĉi tiu fajro? Ĉi tie... Ĉe mi... Mi ne povas forgesi tion! Prometeon mem mi bekis. Prometeon mem! Mi rezulte montriĝis prava. Mi elpaŝis kontraŭ la dioj — kaj neniu puno. Kaj vi: "Humileco, humileco"... — La dioj ŝatas kuraĝulojn! — De kie vi scias, ke tio estis kontraŭ ilia volo? La tempo por puni Prometeon finiĝis, kaj oni sendis vin. Tio ne povas esti! Vi ja scius pri tio... Vi batalis ĝis lasta momento. Mi povis ne scii. Mi estas malgranda persono. Malnobla, malnobla birdo! Ĉu vere la plej bona, kion mi faris, estas farita laŭ fremda ordono? Tio ne veras! La sankta fajro brulas ĝis nun. Metaforo... Diru al mi: kiu pravas? Estas tempo reveni. Jam matenas. Ĉiukaze sur Olimpo estas pli trankvile. Iru antaŭe. Pli rapide! Necesas ĝisiri antaŭ sunleviĝo. Ebligu al mi enspiri la teran odoron lastafoje. Ĉu sufiĉas? Brulas la sankta fajro! Mi laŭdas vin, granda Prometeo! Rigardu — ĝi ankoraŭ moviĝas. — Kiu? — Hidro! Do, mi forhakis ne ĉiun ĝiajn kapojn... — Kie? Mi nenion vidas. — Tie, malsupre! Kaj tie!... Ĉu vi vere ne rimarkas? Tio similas kuproplumajn birdojn... Stimfalaj birdoj! Ili ĵetas malsupren siajn mortigajn plumojn! Homoj pereas! Kaj tie?... Rigardu! Iu suferadas en ĉenoj... Oceano ne sufiĉos por forlavi ĉiun malpuraĵon de sur la tero. — Rigardu, rigardu! — Mi nenion vidas... Ĉu efektive por vi ne sufiĉas kompreni, kiel homo fariĝas dio? Kaj ĉu vi volas, ke mi montru, kiel dio fariĝas homo? Flugu sur Olimpon sola! — Kiel — sola? — Mi restas sur la tero! Mi esperas, ke tion la dioj ne antaŭvidis. Zeŭso, sinjoro, ĉu vi vidas?! Helpu! Frenezulo... Rigardu, kion vi perdas! Turnu la kapon — vi estas dio! Komprenu — vi estas dio! Vi estas dio! Vi estas dio! Mi estas homo. Mi iras al vi, homoj! FINO