WEBVTT 00:00:14.370 --> 00:00:15.870 LA ARGONAŬTOJ 00:01:00.840 --> 00:01:04.319 — Mi estos rudristo! — Ne, mi. Vi jam estis rudristo. 00:01:04.519 --> 00:01:06.950 Hodiaŭ vi levu la velon. 00:01:07.160 --> 00:01:09.290 Kien ni navigadu? 00:01:09.480 --> 00:01:14.640 Al la limo de la mondo. Zeŭso, sendu al ni dorsoventon! 00:01:15.090 --> 00:01:17.180 Kion vi faras ĉi tie? 00:01:17.560 --> 00:01:20.410 Ni... Ni paŝtas kaprinojn. 00:01:20.760 --> 00:01:25.410 — Ĉu vi scias, kiu ŝipo estas ĉi tiu? — Ne. 00:01:26.480 --> 00:01:30.410 Ĉiuj herooj de Helenujo kolektiĝis en Iolko 00:01:30.800 --> 00:01:34.480 Por konstrui ĉi tiun ŝipon. 00:01:36.130 --> 00:01:38.080 Ili eknomis ĝin «Argo» 00:01:38.670 --> 00:01:42.540 Omaĝe al glora majstro Argo. 00:01:43.250 --> 00:01:48.740 Estis ĉi tie fieraĵo de Atenoj — fortega Tezeo. 00:01:49.580 --> 00:01:53.490 Dioegala Kastoro kaj frato Polukso 00:01:53.700 --> 00:01:59.210 Kaj idoj de Boreo flugilaj — Zeto kaj Kalaiso, 00:01:59.880 --> 00:02:03.430 Orfeo dolĉevolĉa 00:02:03.660 --> 00:02:08.430 Kaj eĉ la unua inter egalaj — Heraklo. 00:02:09.740 --> 00:02:14.780 Ornamis li la nazon de l' ŝipo per statuo de Palasa Atena 00:02:14.780 --> 00:02:17.360 El ligno de l' Zeŭsa kverkbosko. 00:02:17.360 --> 00:02:22.360 Min, Jazonon, li faris gvidanto de l' herooj. 00:02:22.640 --> 00:02:27.750 Estis vidinda evento por loĝantoj de Iolko! 00:02:28.130 --> 00:02:32.710 Deko da l' remoj samtempe ekfrapis akvon. 00:02:33.020 --> 00:02:39.790 Ĵetis sin «Argo» antaŭen kaj kune kun ĝi — ni, la argonaŭtoj. 00:02:40.020 --> 00:02:44.390 Celo de nia vojaĝo estis regno de Kolĉido. 00:02:44.900 --> 00:02:48.410 Estis jam delonge gloro pri la ora ŝaflano. 00:02:48.530 --> 00:02:55.250 Tiu, kiu ĉi tiun trezoron ekposedos, obtenos feliĉon kaj povon. 00:02:55.530 --> 00:03:04.100 Sed por diri honeste, ni pleje deziris gajan freŝan venton, 00:03:04.430 --> 00:03:09.950 Ondojn, kiuj portas ŝipon foren, al nekonataj bordoj. 00:03:10.480 --> 00:03:16.180 Heroaĵojn deziris ni. Ni estis junaj, ardaj... 00:03:54.720 --> 00:03:59.550 Rokoj, kiuj moviĝis kvazaŭ vivaj — 00:04:00.210 --> 00:04:03.180 Nomiĝas ili Simplegadoj. 00:04:03.300 --> 00:04:08.360 Ili minacis per morto. Sed l' dioj donis al ni konsilon. 00:04:09.220 --> 00:04:12.470 Antaŭen, argonaŭtoj! 00:05:01.270 --> 00:05:07.970 Ho, Stimfalidoj, kies plumoj estas samkiel miloj da klingoj! 00:05:08.180 --> 00:05:13.280 Ĉiam memoros ni sonoranan kupron de viaj flugiloj. 00:06:25.270 --> 00:06:30.170 Haltu, helenaj herooj, remistoj de «Argo» rapida! 00:06:30.510 --> 00:06:35.550 Ĉu vi ne vidas, ke tio estas insulo de la sirenoj mortigaj? 00:06:35.880 --> 00:06:38.330 Timu l' malicajn fratinojn! 00:06:38.670 --> 00:06:45.680 Per mava sorĉaĵo de l' kantoj ili ŝipojn de preteraj maristoj dronigas! 00:06:46.470 --> 00:06:49.130 En la maron, brava Jazono! 00:08:06.000 --> 00:08:07.820 Li venis! 00:08:08.380 --> 00:08:11.500 Efektiviĝis la aŭguro... 00:08:20.620 --> 00:08:23.730 Mi diris ĉion, reĝo Eeto. 00:08:24.060 --> 00:08:27.370 Vi ne rajtas posedi la oran ŝaflanon. 00:08:27.530 --> 00:08:31.320 Fordonu ĝin al ni — tio estos justa. 00:08:33.580 --> 00:08:36.559 Justeco estas afero de la dioj! 00:08:37.150 --> 00:08:40.309 La dioj scias, al kiu ili donacu sukceson. 00:08:40.870 --> 00:08:44.650 La ora ŝaflano estas via, Jazono, se vi sukcesos 00:08:44.830 --> 00:08:49.310 Jugi miajn bovojn, plugi la kampon de Areso... 00:08:49.460 --> 00:08:54.610 — ...kaj semi ĝin... — Mi estas militisto, sed ne plugisto! 00:08:56.140 --> 00:08:57.490 Mi konsentas. 00:08:57.680 --> 00:09:01.050 Je via sukceso, fremdlandanoj. 00:09:01.590 --> 00:09:05.270 Atendu min nokte ĉe la templo de diino Hekato. 00:09:06.500 --> 00:09:11.840 Filino de reĝo Eeto, nigrokula Medea 00:09:12.480 --> 00:09:17.450 Sciis sorĉon, enigmojn de fajro kaj tero. 00:09:18.290 --> 00:09:26.380 Malfacilas kvietigi la bovojn de Eeto. Sed tiu, kiun tuŝos spirado de Hekato, 00:09:27.230 --> 00:09:29.640 Fariĝas nedifektebla! 00:09:29.640 --> 00:09:34.640 — Mi sufokiĝas, reĝidino... — Silentu kaj memorigu! 00:09:34.800 --> 00:09:41.480 Kiam sur la kampo leviĝos ĝermoj, ĵetu ŝtonon en la mezon de ili! 00:09:41.480 --> 00:09:44.440 Sed ĝi ĉifos la ĝermojn... 00:09:44.570 --> 00:09:48.090 Faru, kiel mi diras al vi! 00:11:22.850 --> 00:11:27.580 La kampo estas plugita, reĝo. Estas tempo semi ĝin. 00:11:37.460 --> 00:11:42.020 — Kiaj strangaj semoj! — Tio estas drakaj dentoj, Jazono. 00:11:43.420 --> 00:11:45.760 Kiam leviĝos ĝermoj, 00:11:46.410 --> 00:11:48.290 Ĵetu ŝtonon. 00:12:01.910 --> 00:12:06.730 La semado estas finita, reĝo. La ora ŝaflano estas mia. 00:12:06.940 --> 00:12:09.970 Komence ni atendu la rikolton... 00:12:16.050 --> 00:12:20.880 Rigardu — ili kreskas! Ili leviĝas! 00:12:41.170 --> 00:12:42.860 Jazono! 00:13:22.800 --> 00:13:26.150 Mi faris ĉion, kion vi ordonis, reĝo. 00:13:26.650 --> 00:13:27.950 Estas tempo kvitiĝi. 00:13:28.160 --> 00:13:30.110 La ora ŝaflano estas via. 00:13:30.700 --> 00:13:35.110 Iru kaj prenu ĝin! 00:14:18.290 --> 00:14:21.160 La ora ŝaflano estas via. 00:14:27.420 --> 00:14:28.960 Jazono!.. 00:14:29.760 --> 00:14:33.610 Prenu min kune kun la ora ŝaflano. 00:14:33.880 --> 00:14:36.610 Mi jam ne povas reveni al patro... 00:15:10.840 --> 00:15:12.730 Nin persekutis Eeto. 00:15:12.930 --> 00:15:18.380 Li perdis du trezorojn — la filinon kaj la oran ŝaflanon 00:15:18.630 --> 00:15:21.690 Li deziris revenigi en Kolĉidon. 00:15:33.440 --> 00:15:39.190 Ho, mastro de l' maroj Pozidono! Mi petegas vin! 00:16:26.870 --> 00:16:32.470 Stariĝu, herooj de Helenujo! Ne okupu vin pri malĝojo! 00:16:33.830 --> 00:16:39.810 Longe servis al vi la ŝipo, servu ankaŭ vi al ĝi! 00:16:40.240 --> 00:16:46.150 En viaj manoj ĝi estos garantio de savo!.. 00:17:44.730 --> 00:17:49.980 Hejme oni situigis la oran ŝaflanon en la templo de Atena. 00:17:50.950 --> 00:17:55.790 Ŝipon «Argo», kiel donacon, ricevis de ni Pozidono. 00:17:56.090 --> 00:17:58.910 Kaj kio estis poste? 00:18:00.010 --> 00:18:04.540 Por Jazono ne estis «poste». 00:18:06.270 --> 00:18:08.950 Ankaŭ ni fariĝos maristoj! 00:18:08.950 --> 00:18:14.820 Ni malkovros novajn landojn, obtenos trezorojn! 00:18:15.160 --> 00:18:20.240 Bezonatas nur ripari truojn tie kaj tie, 00:18:20.660 --> 00:18:22.480 Kaj gudri la fundon! 00:18:22.800 --> 00:18:24.760 Laŭdon al Zeŭso!.. 00:18:25.570 --> 00:18:30.510 Denove tranĉados ondojn nia malnova «Argo». 00:18:37.510 --> 00:18:43.010 Ilumu nian novan vojon, helokula vurgulino Palasa. 00:18:50.760 --> 00:18:52.680 Li mortis! 00:18:53.360 --> 00:18:56.650 Ĉu veras tio, kion li rakontis?.. 00:18:56.810 --> 00:19:02.750 Ilumu nian novan vojon, helokula virgulino Palasa. 00:19:11.300 --> 00:19:13.350 Ĉu vi ne timas? 00:19:13.620 --> 00:19:15.160 Mi ne timas. 00:19:26.970 --> 00:19:28.470 FINO