LA ARGONAŬTOJ — Mi estos rudristo! — Ne, mi. Vi jam estis rudristo. Hodiaŭ vi levu la velon. Kien ni navigadu? Al la limo de la mondo. Zeŭso, sendu al ni dorsoventon! Kion vi faras ĉi tie? Ni... Ni paŝtas kaprinojn. — Ĉu vi scias, kiu ŝipo estas ĉi tiu? — Ne. Ĉiuj herooj de Helenujo kolektiĝis en Iolko Por konstrui ĉi tiun ŝipon. Ili eknomis ĝin «Argo» Omaĝe al glora majstro Argo. Estis ĉi tie fieraĵo de Atenoj — fortega Tezeo. Dioegala Kastoro kaj frato Polukso Kaj idoj de Boreo flugilaj — Zeto kaj Kalaiso, Orfeo dolĉevolĉa Kaj eĉ la unua inter egalaj — Heraklo. Ornamis li la nazon de l' ŝipo per statuo de Palasa Atena El ligno de l' Zeŭsa kverkbosko. Min, Jazonon, li faris gvidanto de l' herooj. Estis vidinda evento por loĝantoj de Iolko! Deko da l' remoj samtempe ekfrapis akvon. Ĵetis sin «Argo» antaŭen kaj kune kun ĝi — ni, la argonaŭtoj. Celo de nia vojaĝo estis regno de Kolĉido. Estis jam delonge gloro pri la ora ŝaflano. Tiu, kiu ĉi tiun trezoron ekposedos, obtenos feliĉon kaj povon. Sed por diri honeste, ni pleje deziris gajan freŝan venton, Ondojn, kiuj portas ŝipon foren, al nekonataj bordoj. Heroaĵojn deziris ni. Ni estis junaj, ardaj... Rokoj, kiuj moviĝis kvazaŭ vivaj — Nomiĝas ili Simplegadoj. Ili minacis per morto. Sed l' dioj donis al ni konsilon. Antaŭen, argonaŭtoj! Ho, Stimfalidoj, kies plumoj estas samkiel miloj da klingoj! Ĉiam memoros ni sonoranan kupron de viaj flugiloj. Haltu, helenaj herooj, remistoj de «Argo» rapida! Ĉu vi ne vidas, ke tio estas insulo de la sirenoj mortigaj? Timu l' malicajn fratinojn! Per mava sorĉaĵo de l' kantoj ili ŝipojn de preteraj maristoj dronigas! En la maron, brava Jazono! Li venis! Efektiviĝis la aŭguro... Mi diris ĉion, reĝo Eeto. Vi ne rajtas posedi la oran ŝaflanon. Fordonu ĝin al ni — tio estos justa. Justeco estas afero de la dioj! La dioj scias, al kiu ili donacu sukceson. La ora ŝaflano estas via, Jazono, se vi sukcesos Jugi miajn bovojn, plugi la kampon de Areso... — ...kaj semi ĝin... — Mi estas militisto, sed ne plugisto! Mi konsentas. Je via sukceso, fremdlandanoj. Atendu min nokte ĉe la templo de diino Hekato. Filino de reĝo Eeto, nigrokula Medea Sciis sorĉon, enigmojn de fajro kaj tero. Malfacilas kvietigi la bovojn de Eeto. Sed tiu, kiun tuŝos spirado de Hekato, Fariĝas nedifektebla! — Mi sufokiĝas, reĝidino... — Silentu kaj memorigu! Kiam sur la kampo leviĝos ĝermoj, ĵetu ŝtonon en la mezon de ili! Sed ĝi ĉifos la ĝermojn... Faru, kiel mi diras al vi! La kampo estas plugita, reĝo. Estas tempo semi ĝin. — Kiaj strangaj semoj! — Tio estas drakaj dentoj, Jazono. Kiam leviĝos ĝermoj, Ĵetu ŝtonon. La semado estas finita, reĝo. La ora ŝaflano estas mia. Komence ni atendu la rikolton... Rigardu — ili kreskas! Ili leviĝas! Jazono! Mi faris ĉion, kion vi ordonis, reĝo. Estas tempo kvitiĝi. La ora ŝaflano estas via. Iru kaj prenu ĝin! La ora ŝaflano estas via. Jazono!.. Prenu min kune kun la ora ŝaflano. Mi jam ne povas reveni al patro... Nin persekutis Eeto. Li perdis du trezorojn — la filinon kaj la oran ŝaflanon Li deziris revenigi en Kolĉidon. Ho, mastro de l' maroj Pozidono! Mi petegas vin! Stariĝu, herooj de Helenujo! Ne okupu vin pri malĝojo! Longe servis al vi la ŝipo, servu ankaŭ vi al ĝi! En viaj manoj ĝi estos garantio de savo!.. Hejme oni situigis la oran ŝaflanon en la templo de Atena. Ŝipon «Argo», kiel donacon, ricevis de ni Pozidono. Kaj kio estis poste? Por Jazono ne estis «poste». Ankaŭ ni fariĝos maristoj! Ni malkovros novajn landojn, obtenos trezorojn! Bezonatas nur ripari truojn tie kaj tie, Kaj gudri la fundon! Laŭdon al Zeŭso!.. Denove tranĉados ondojn nia malnova «Argo». Ilumu nian novan vojon, helokula vurgulino Palasa. Li mortis! Ĉu veras tio, kion li rakontis?.. Ilumu nian novan vojon, helokula virgulino Palasa. Ĉu vi ne timas? Mi ne timas. FINO