Imagu, ke vi estas en Romo proksime al la Vatikanaj Muzeoj. Vi jam marŝis laŭ longaj koridoroj, antaŭ statuoj, freskoj, amaso da aĵoj. Vi direktas vin al la Siksta Kapelo. Finfine -- longa koridoro, ŝtuparo kaj pordo. Jen vi estas je la sojlo de la Siksta Kapelo. Nu, kion vi bildigis al vi? Alten leviĝantajn kupolojn? Ĥorojn de anĝeloj? Vere, nenion tian ni havas tie. Anstataŭe, vi povus demandi, kion ni ja havas? Nu, leviĝu la kurtenoj de la Siksta Kapelo. Kaj mi parolas laŭvorte, vi estas ĉirkaŭita de pentritaj kurtenoj, la originala dekoracio de tiu ĉi Kapelo. Preĝejoj uzis tapetojn ne nur por forpuŝi malvarmon dum la longaj mesoj, sed kiel metodo por prezenti la grandan teatraĵon de la vivo. La homa dramo en kiu ĉiu el ni ludas rolon estas granda historio, historio, kiu entenas la tutan mondon kaj disvolviĝis en la tri etapoj de la pripentrado de la Siksta Kapelo. Nu, tiu ĉi artaĵo ekis kiel spaco por malgranda grupo de riĉaj, kleraj kristanaj pastroj. Ili preĝis tie. Ili elektis sian Papon tie. Antaŭ kvin jarcentoj, ĝi estis senkompara ternesto de religiuloj. Tiel, vi povus demandi, kial ĝi altiras kaj plezurigas kvin milionojn da personoj ĉiujare el plej diversaj devenoj? Ĉar en tiu limigita spaco, okazis kreiva eksplodo ekbruligita de la elektra ekscitiĝo de la novaj geopolitikaj limoj, kiu animis la malnovan misian tradicion de la Eklezio kaj estigis unu el la plej grandaj artaj ĉefverkoj en la historio. Tio okazis kiel granda evoluado, ekite de malgranda elito, kiu fine kaptis la atenton de publikoj de la tuta mondo. Tiu ĉi evoluado okazis en tri fazoj, ĉiu el ili ligita al historia okazintaĵo. La unua estis iom limigita. Ĝi spegulis iom mallarĝan pensmanieron. La dua okazis post kiam la mondkoncepto ege ŝanĝiĝis pro la historia vojaĝo de Kolumbo; kaj la tria, kiam la Epoko de la Malkovro jam estis bone ekmarŝinta kaj por la Eklezio ekaperis la defio iĝi globa. La originala dekoracio de tiu ĉi preĝejo spegulis pli malgrandan mondon. Tie estis plenaj scenoj kiuj rakontis la vivojn de Jesuo kaj Moseo, pere de la evoluo de la Juda kaj Kristana popoloj. Tiu kiu komisiis tion, la Papo Siksto la 4a kunigis idealan teamon de florencaj artistoj, inkluzive homojn kiel Sandro Botticelli kaj tiu, kiu poste estos la instruisto de Michelangelo, Ghirlandaio. Ili kovris la murojn per frizo de puraj koloroj, kaj en tiuj historioj vi rimarkos konatajn panoramojn ĉar la artistoj uzis romajn monumentojn aŭ toskanajn pejzaĝojn por fari malnovan historion iom pli proksima. Aldonante bildojn de la amikoj kaj de familio de la Papo, ili faris perfektan dekoracion por malgranda kortego limigita al la Eŭropa kontinento. Sed, en 1492, la Nova Mondo estis malkovrita, horizontoj plilarĝiĝis, kaj tiu ĉi malgranda 133x46 futa mikrokosmo devis ankaŭ plilarĝiĝi. Kaj tio okazis, dank'al krea genio, viziulo kaj eksterordinara historio. La kreiva genio estis Michelangelo Buonarroti, 33-jara kiam li komencis la dekoracion de 12 000 kvadrataj futoj de plafono kaj ĉio estis kontraŭ li -- Li studis pentrarton sed rezignis tion favore al skulptarto. En Florenco koleris mecenatoj ĉar li estis lasinta tie amason da nefinitaj laboroj, altirite al Romo de la espero pri granda skulptarta projekto, kaj tiu projekto ne materiiĝis. Al li restis nur la komisio pentri la 12 apostolojn sur dekoracia fono en la plafono de la Siksta Kapelo, kiu tiam similus al ĉiu ajn alia plafono en Italio. Sed la genio levis la ganton. En epoko kiam homo kuraĝis veli tra la Atlantika Oceano, Michelangelo kuraĝis preni nekonatan direkton. Li ankaŭ estis skribonta historion -- neniu Apostolo -- sed historion de granda komenco, la historion de Genezo. Efektive ne facila tasko, historioj sur plafono. Kiel legi densan scenon de 62 futoj malsupre? La pentraĵaj teknikoj disponeblaj en la lastaj 200 jaroj en la Florencaj metiejoj ne estis taŭgaj por tia tasko. Sed Michelangelo vere ne estis pentristo kaj tiel li valorigis sian talenton. Anstataŭ plenigi spacojn pere de denseco, kiel kutime, li prenis martelon kaj cizelilon kaj forprenis pecojn da marmoro por malkovri la ene kaŝitan figuron. Michelangelo estis esenculo; li volis rakonti per masivaj kaj dinamikaj korpoj. Tiu plano estis akceptita de la mita Papo Julio la Dua, kiu ne timis la senhontan genion de Michelangelo. Li estis nevo de la Papo Siksto la Kvara, kaj li estis trempiĝinta en arto dum 30 jaroj kaj konsciis pri ĝia povo. Historio kromnomis lin la Militema Papo, sed lia heredaĵo al Vatikano – ne estis fortikaĵoj aŭ artilerio, estis arto. Li postlasis la Ĉambrojn de Rafaelo, la Sikstan Kapelon. Li postlasis la Bazilikon Sankta Petro kaj eksterordinaran kolekton de grek-romanaj skulptaĵoj – tute ne Kristanaj artverkoj kiu iĝos la semopreta grundo de la unua moderna muzeo, la Vatikana Muzeo. Julio estis ulo, kiu antaŭvidis Vatikanon eterne elstaran pere de grandeco kaj beleco, kaj li pravis. La renkontiĝo de tiuj ĉi du gigantoj, Michelangelo kaj Julio la Dua. donis al ni la Sikstan Kapelon. Michelangelo estis tiom kaptiĝinta pri tiu ĉi projekto ke li sukcesis fini la taskon en tri jaroj kaj duono, kun eta teamo, pasigante la plejparton de la tempo, horojn kaj horojn, kun la brakoj levitaj super la kapo al la pentraĵoj sur la plafono. Nu, ni rigardu al tiu ĉi plafono kaj ni vidu rakonton kiu iĝis globa. Neniu rilato al la ĉirkaŭa mondo. Nur spaco kaj strukturo kaj energio; monumenta pentrita framo kiu malfermiĝas laŭ naŭ paneloj, pli direktitaj de skulptaj formoj ol pentraĵaj koloroj. Kaj ni staras en la fundo ĉe la enirejo, malproksime de la altaro kaj de la kradita ĉirkaŭbarilo por la klerikaro kaj ni funde esploras, serĉante komencon. Kaj ĉu en scienca esploro aŭ en biblia tradicio, ni pensas laŭ praa fajrero. Michelangelo donis al ni komencan energion kiam li donis al ni la disigon de lumo kaj mallumo, kirlanta figuro nebula en la malproksimeco, kunpremita en mallarĝa spaco. La sekvanta bildo aperas pli larĝa kaj vi vidas figuron sagantan de unu flanko al la alia. Li lasas post li sunon, lunon kaj vegetaĵoj. Michelangelo ne enfokusigis la materion kreitan malsame al la aliaj artistoj. Li enfokusigis la momenton de la kreado. Kaj poste la movo fermiĝas kiel cezuro en poezio kaj la kreinto superŝvebas. Nu, kion li estas faranta? Ĉu li estas kreanta landon? Ĉu li estas kreanta maron? Aŭ ĉu li trarigardas sian verkon, la universon kaj la trezorojn kiel Michelangelo, rigardante sian verkon sur la plafono kaj asertante, "tio estas bona"? Nun la scenejo estas preta kaj vi vidas la kulminon de la kreado, la homo. Adamo saltas al la okuloj, luma figuro kontraŭ malluma fono. Sed, rigardante ĝin pli proksime, tiu kruro estas iomete langvora sur la grundo, la brako delasita sur la genuo. Adamo malhavas la enan fajreron kiu pelos lin al grandeco. La fajrero estas donota de la Kreinto per tiu fingro, kiu malproksimas unu milimetron de la mano de Adamo. Ĝi puŝas nin sur la rando de niaj seĝoj, ĉar ni ja estas unu momenton antaŭ tiu kontakto per kiu tiu homo malkovros sian celon, eksaltos kaj prenos sian lokon en la pinaklo de la kreado. Kaj poste Michelangelo fripone superruzis. Kiu estas en la alia brako? Eva, la unua virino. Ŝi ne estas posta pensado. Ŝi estas parto de la plano. Ŝi estis ĉiam en lia menso. Rigardu ŝin, tiom intima kun Dio ke ŝia mano ĉirkaŭvolviĝas ĉirkaŭ lia brako. Kaj al mi, usona art-historiistino en la 21-a jarcento, tiu ĉi estis la momento en kiu la pentraĵo elokventis. Ĉar mi komprenis ke tiu bildo pri la homa dramo ĉiam temis pri viroj kaj virinoj – tiom, ke la ekzakta centro, la koro de la plafono estas la kreado de la virino, ne de Adamo. Kaj fakte, ke kiam oni rigardas ilin kune en la Edena Ĝardeno ili falas kune kaj ilia kuna orgojla pozo ŝanĝiĝas en kurbiganta honto. Nun vi estas en kritika punkto de la plafono. Vi estas ekzakte en la punkto kie vi kaj mi ne povas pluiri en la preĝejo. La kradita ĉirkaŭbarilo tenas nin for de la ena sanktejo, kaj ni estas forpelitaj tre simile al Adamo kaj Eva. La ceteraj scenoj en la plafono reprezentas la densan ĥaoson de la mondo ĉirkaŭ ni. Jen Noa kaj lia arkeo kaj la diluvo. Jen Noa. Li oferas al Dio kaj interkonsentas kun li. Eble li estas la savonto. Ho, ne, Noa estas la unua kiu kreskigis vinberojn, inventis vinon, ebriiĝis kaj svenis nuda en sia stalo. Estas ja stranga maniero desegni la plafonon, komencante per Dio kiu kreas vivon kaj - je la fino - kun ulo aĉe ebriiĝinta en stalo. Kaj tiel, kompare kun Adamo, vi povus pensi ke Michelangelo mokas nin. Sed li estas dispelonta la mallumon per tiuj brilaj koloroj tuj malsupre de Noa: smeraldo, topazo, skarlato por la profeto Zakario. Zakario antaŭvidas lumon kiu venas de oriento kaj ni estas turnigitaj al tiu punkto al nova celo kun sibiloj kaj profetoj, kiuj malfermos por ni paradon. Jen herooj kaj heroinoj kiuj sekurigas la vojon, kaj ni sekvas patrinojn kaj patrojn. Ili estas la motoro de tiu ĉi granda homa maŝino, ĝin antaŭenpuŝante. Kaj nun ni estas ĉe la ĉefŝtono de la plafono, la kulmino de la tuta afero, jen figuro kiu estas ŝajne ekfalonta de sia spaco en nian spacon, invadante nian spacon. Tiu ĉi estas la plej grava punkto. La estinteco renkontas la estantecon Tiu ĉi figuro, Jona, kiu pasigis tri tagojn en la ventro de la baleno, por la Kristanoj estas la simbolo de la renoviĝo de la homaro pere de la memofero de Jesuo, sed por tiuj, kiuj amase vizitas tiun muzeon, ĉiutagaj vizitantoj de ĉiuj kredoj, li estas la momento en kiu malproksima estinteco renkontas tujan realecon. Ĉio kondukas nin al la malfermita arko de la altara muro, kie ni vidas la Lastan Juĝon de Michelangelo, pentrita en 1534 post kiam la mondo estis de nove ŝanĝinta. La Reformacio splitis la Eklezion, la Otomana Imperio faris Islamon konata vorto kaj Magelano trafis vojon al la Pacifika Oceano. Kiel 59-jaraĝa artisto kiu neniam transpasis Venecion povis alparoli tiun ĉi novan mondon? Michelangelo decidis pentri destinon, tiun universalan deziron kiun ni ĉiuj samhavas, lasi altkvalitan heredaĵon. Laŭ la Kristana perspektivo de la Lasta Juĝo, la mondofino, Michelangelo donis al ni sinsekvon de figuroj kun eksterordinare belaj korpoj. Ili havas neniun protektilon neniun portreton krom unu paro. Estas komponaĵo eksklusive de korpoj, 391 el ili, neniu simila al alia, ununuraj kiel ĉiu el ni. Ili komenciĝas en la malalta angulo, ekrompiĝantaj de la tereno luktantaj kaj celantaj supreniri. Suprenirintoj etendas la manon por helpi la aliajn, kaj, en mirigega vinjeto, jen nigrulo kaj blankulo eltiritaj kune laŭ nekredebla perspektivo de homa unuiĝo en tiu ĉi nova mondo. La plej granda parto de la spaco iras al la rondo de la venkantoj. Jen viroj kaj virinoj tute nudaj kiel atletoj. Ili estas la unuaj kiuj venkis malfacilaĵojn, kaj la ideo de Michelangelo pri homoj venkantaj malfacilaĵojn, kiuj subigas obstaklojn -- ili estas ĝuste kiel atletoj. Tiel, jen viroj kaj virinoj fleksiĝantaj kaj pozantaj sur tiu eksterordinara scenejo. Tian asembleon prezidas Jesuo, jam suferanta viro krucigita, nun glora reganto en la Ĉielo. Kaj kiel Michelangelo pruvis en siaj pentraĵoj suferado, malhelpoj kaj obstakloj ne limigas bonegecon; ili forĝas ĝin. Nun tio irigas nin al stranga afero. Tiu ĉi estas la privata Kapelo de la Papo, kaj la plej efika priskribo pria estas ja stufaĵo de nudoj. Sed Michelangelo klopodis uzi nur la plej efikan artan lingvon, la plej universalan artan lingvon kiun li povis elpensi: tiu de la homa korpo. Kaj tiel anstataŭ montri virton kiel animforto aŭ sinregado li prunteprenis de Julio la Dua belegan kolekton da skulptaĵoj kun la celo montri enan forton kiel eksteran povon. Nu, samtempulo skribis ke la Kapelo estis tro bela por ne esti kaŭzo de disputado. Kaj tiel estis. Michelangelo rapide konstatis ke dank'al presado plendoj pro nudeco ĉie disvastiĝis, kaj rapide sia ĉefverko pri la homa dramo estis etikedita kiel pornografio, kaj tiam li aldonis du kromajn portretojn, unu de la ulo kiu kritikis lin, papa kortegano, kaj la alia memportreto kiel seka ŝelo, ne atleto, en la manoj de daŭre suferanta martiro. En la jaro kiam li mortis, li vidis plurajn el tiuj ĉi bildoj kovritaj, triumfo por krommalgravaĵoj kontraŭ sia granda alvoko al gloro. Kaj nun ni staras ĉi tie kaj nun. Ni estas kaptitaj en tiu spaco inter la komenco kaj la fino en la granda, grandega tuteco de la homa sperto. La Seksta Kapelo devigas nin ĉirkaŭrigardi kvazaŭ se ĝi estus spegulo. Kiu mi estas en tiu ĉi pentraĵo? Ĉu mi estas unu el la homamaso? Ĉu mi estas la ebriulo? Ĉu mi estas atleto? Kaj kiam ni foriras de tiu haveno de edifa beleco, ni estas inspiritaj pridemandi la plej grandaj demandosignojn de la vivo: Kiu estas mi, kaj kian rolon mi ludas en tiu ĉi granda teatro de la vivo? Dankon. (Aplaŭdoj) Bruno Giussani: Elisabeth Lev, dankon. Elisabeth, vi menciis tiun ĉi globan problemon de pornografio, tro da nudoj kaj tro da ĉiutagaj scenoj kaj netaŭgaĵoj por tiamaj tempoj. Sed fakte la historio estas pli ampleksa. Ne temas pri retuŝo kaj rekovro de iuj bildoj. Tiu ĉi ĉefverko estis preskaŭ detruita pro tio. Elisabet Lev: La impreso de la Lasta Juĝo estis ega. Pere de la presada komuniko, certe ĉiuj vidis ĝin Kaj tio ne okazis dum du semajnoj. Ĝi okazis dum 20 jaroj pere de ĉefartikoloj kaj plendoj, kiuj diris al la Eklezio "Vi ne povas moraladmoni nin. Ĉu vi ne rimarkis ke estas pornografio en la Kapelo de la Papo? Kaj tiel post plendoj kaj insistoj por ke oni detruu tiun ĉi verkon, la jaron kiam fine Michelangelo mortis la Eklezio trovis kompromison, manieron por savi la pentraĵon, kaj tio estis surmeti 30 kovrilojn, tiel ke jen la figfolio ekestis. Tio estas kie ĉio naskiĝis kaj okazis ĉar la Eklezio klopodis savi ĉefverkon, certe ne difekti aŭ detrui ĝin. BG: Kion vi doni al ni ne estas la klasika vizito kiun oni ĝuas kiam oni eniras la Sikstan Kapelon (Ridado) EL: Mi ne scias, ĉu ĝi estas reklamilo? (Ridado) BG: Ne, ne, ne ne necese, Tio estas aserto. Arto hodiaŭ havas problemojn. Tro da personoj volas vidi ĝin tie kaj fine jen kvin milionoj da personoj tra tiu etega pordo farante sperton pri ĝi en tute malsimila maniero al tiu, kiun ni ĵus faris. EL: Prave. Mi konsentas. Mi taksas vere agrable havi la ŝancon paŭzi kaj rigardi. Sed ankaŭ kompreni, eĉ en tiuj tagoj kiam 28.000 personoj ĉeestas, eĉ en tiuj tagoj kiam vi estas ene kun ĉiuj aliaj personoj, ĉirkaŭrigardi kaj pripensi kiom mirinde estas ke iuj pentritaj 500-jaraĝaj stukaĵoj povas ankoraŭ altiri ĉiujn tiujn personojn gapantajn apud vi rigardante supren kun falintaj makzeloj: Tiu ĉi estas granda aserto pri kiel beleco povas vere paroli al ni tra la tempo kaj tra la geografia spaco. BG: Liz, grazie. EL: Grazie a te BG: Dankon (Aplaŭdoj)