Estas novega televid-elsendo,
nomata Top Ĉef',
eble vi spektis ĝin.
2010-9-10
Cyprien promenas trankvile surstrate.
Samtempe asteroido minacas
klaŝi sur la Tero.
Neniun mezuron prenis la aŭtoritatoj,
kiujn oni ne avertis pro neatento-eraro.
Feliĉe, ĝi degradiĝas aere
kaj iĝas nur polvo,
kiu tuŝas grasan haron de Cyprien,
kaj pro molekula reago,
kiun oni ne povas klarigi nun,
asociita al skripta devojiĝo,
spaca-tempa krevo estis kreita
kaj tiu eklanĉis Cyprien
plurajn jarojn antaŭen,
sed li neniam rimarkos tion.
Kaptis min la damno Top Ĉef'.
T.e., la vesperon,
kiam mi manĝas plej feke
estas tiu elsendo televide.
Kion ni manĝos ĉi-vespere?
Mi prenis ĉiujn restaĵojn de la semajno,
mi metis ilin en restaĵujo,
iom da akvo, mikroonden
rezulte ian kiĉon,
kiel panon, pic-krostaĵojn.
30 sekundojn!
Ili faras tion cele!
Por riproĉi nin, ke ni manĝas malbone.
Lasu min manĝi feke trankvile.
Iom ruza pri Top Ĉef'
de la komenco, estas la elsend-prezento,
kun la vizaĝoj de ĉiuj la kandidatoj,
ili devus forigi la vizaĝon
de tiuj jam forpelitaj,
ŝajnas evidente!
Mi bedaŭras, via aventuro finas ĉi-tie.
Do, ĉu eblas forigi min el la prezento?
Ho, absolute ne!
Ni montros vian vizaĝon
ĉiusemajne al milionoj da spektantoj
kiuj tute ne memoros vin.
Mojose.
Tia estas Top Ĉef'.
Sincere, la elsendistoj estas bravaj,
unue ĉar la ritmo bonegas,
kaj la muziko !
Ĉu vi jam aŭdis la tiean muzikon?
Ho, ĉu vi spektas Piratojn de la Karibio?
Ne, mi spektas ulon tranĉantan poreojn!
Kio okazas ĉi-jare ?
Oni ŝanĝis preskaŭ tutan ĵurion!
Thierry Marx ne plu estas,
mi preferas lin!
Nu, li foriris por novaj projektoj
por gastronomiaĵoj, kuirartaĵoj,
ege komplikaj, laŭ mi.
Li bezonas multe da tempo por tio certe.
Lustucru "Kiel Ĉef'",
pastaĵojn, kiujn vi emos kuiri, kiel ĉef-kuiristo.
La sola ĵuriano restanta estas roboto!
Ho, ne kredigu min,
ke Jean-François Piège estas homa.
Iu, kiu agas tiel
nepre estas artefarita inteligenteco.
Bonega kuirado, mi ŝategas.
Do kiun oni prenis por la ĵurio?
Philippe Etchebest!
Kridegulo senĉesa!:
Fidu je vi, damne! Serĉu vian kreipovon!
Elirigu vian kreipovon!
Se ne, ĝi forflugos.
Homoj malesperiĝas ĉar li kriegas,
do ili feke kuiras, do li kriegas.
Nu, estas logike malesperiĝi
se oni rigardas senbrovulon.
io nervozas.
Kion vi kuiras, damne?
Fek! Li ne havas brovojn!
Ĉu li havis kiam la elsendo komenciĝis?
Ĉu tio estas kontaĝa?
Mi volas plu havi miajn brovojn!
Ni ne mensogu: ĉiujare
la afero preskaŭ samas.
La samaj provoj,
ili devas kuiri por infanoj,
estas fiflatanto kiu decidas
pretigi al ili stultajn legomojn
por impresi la ĵurion.
Nu, por la geknaboj mi pretigis napon.
Kun marinita brasiko.
Danceto de forgesitaj legomoj
kun dolĉ-acida saŭceto,
kiu havas formon de fiŝo.
La infanoj ŝategas tion.
Ve, ĝi estas naŭziga! Mi volas morti!
Ĉu?
Panjo, ĝi tute ne estas bongusta!
Ho, mi ne atendas tion...
ĉiujare, tiu, kiu pretigas pastaĵojn venkas la provon.
Jam 6 jaroj!
La provo de la nigra skatolo.
Freneza afero.
Ili devas reprodukti pladon, kiun ili devas gustumi, tuŝi,
tute en mallumo. En skatolego.
Kun infraruĝas kameraoj.
Iel timige.
Nu, mi gustumis ĉion,
mi metis ĉion en mian buŝon,
laŭ mi estas marfruktoj,
eble iom forta fromaĝo.
Kio estas tio? Tamen mi lekis ĉien.
Mi trovos la respondon.
La plej terura momento estas la finalo.
Tiu estas ege embarasita,
la finalistoj devas pretigi dekojn da menuoj,
helpataj de eksaj partoprenantoj.
Al tiuj oni diris: "Via aventuro finas nun,
vi estas tro malbona, iru for!
Atendu, revenu, helpu alian homon venki."
Nu, jen nokoj de dolĉa terpomo,
emulsio de kolbaso kaj saŭco de grashepataĵo
pretigita de... mi ne memoras sian nomon,
temas pri la ulo kiun oni eliminis la unuan semajnon.
Bonan gustumadon!
Do por scii, kiu venkis la elsendon,
ĉar estas gajninta mono,
oni faras surscenigon: ili iras ĉe la finalistoj,
kun ĉiuj amikoj kaj familianoj,
kaj ili devas eltiri tranĉilon.
Se la teĝo estas oranĝa: malvenkinte.
Do, eble mia sprito estas tordita, sed
mi, pro instinkto de supervivo,
se mi anoncos al iu, ke tiu malvenkis,
mi ne donas blankan armilon.
Ek, iru!
Ve, oranĝa eĝo, malvenkinte.
La 100.000€ estos por la alia kandidato,
vere la antifrostraĵo en la nokoj
ne konvikis, malbona ideo.
Necesas atenti la kondimentadon, foje iom da salo mankis...
Kaj la ruĝa eĝo? Kio signifas tion?
Ho, tro malmulta salo.
Necesas atenti la kondimentadon.
Gravas.
Nu, Top Ĉef' ne ŝanĝis mian vivon,
mi manĝas kiel antaŭe, malfeliĉe.
Tamen, estas diferenceto:
Antaŭe, mi kuiris tiel...
kaj nun tiel...
Mi plu manĝas merdon,
sed stile.
Aboniĝu.
Tradukis Eduardo Berdor