♪ (gitaro) ♪
(Petro) Nuntempe
oni ĉiam aŭdas muzikon.
Ĝi estas vekiganta,
ĝi kuraĝas nin dum ekzercado,
ĝi akompanas nin
dum vojaĝado.
Ne gravas, kian muzikon
oni aŭskultas;
la muziko mem kapablas
ŝanĝi la humoron kaj korpon
multmaniere.
Ni balancas la kapon,
ni moviĝas kaj dancas.
Muziko povas doni al ni
anserhaŭton.
Ĝi eĉ povas
esti ploriga.
Muziko aktivigas ĉiujn cerboregionojn,
kiuj ĝis nun estas konataj.
Laŭ nia scio, ne estas
parto de la cerbo,
kiun ne afekcias muziko.