Dum mi laboras pri kelkaj pli ambiciaj projektoj, mi ŝatus rapide komenti pri kelkaj "matematikecaj" aĵoj traŝvebantaj la interreton nur por ke vi sciu ke mi ankoraŭ vivas. Do ekzistas tiu video ĉirkaŭenirinta pri kiel vide multipliki tiel ĉi: Elektu du nombrojn, ni diru: 12 oble 31...kaj tiam vi desegnas tiujn liniojn: unu, du...tri, unu. Poste vi komencas nombri la kruciĝojn. Unu, du, tri maldekstre. Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep meze. Unu, du dekstre. Kunigu ilin: tri-sep-du. Jen via solvo. Magio, ĉu ne? Sed unu el la ravaj aĵoj pri matematiko estas ke ofte estas pli ol unu maniero solvi problemon kaj kelkfoje ĉi metodoj aspektas tute malsamaj sed ĉar ili faras la saman aĵon, ili devas iel kunrilati kaj en ĉi kazo, ili ne estas tiel malsamaj entute. Lasu min denove demonstri tiun vidan metodon. Ĉi-foje ni provu 97 oble 86. Do ni desegnas naŭ liniojn kaj sep liniojn oble ok linioj kaj ses linioj. Nun ni nur devas nombri la kruciĝojn. Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek... O kej, atendu! Tio enuigas! Kio pri: anstataŭ nombri ĉiujn punktojn, ni simple eltrovu kiom da kruciĝoj estas tie. Jen do: estas sep unudirektaj kaj ses aliadirektaj. Hej, tio estas nur ses oble sep, kio estas...Ho! Forgesu ĉion kion mi iam ajn diris pri ke lerni ke certa kvanto da memoradu en matematiko estas utile almenaŭ bazlerneje ĉar ŝajne mi trompis mian vojon tra esti matematikistino sen memori ses oble sep kaj nun mi devas eltrovi kvin oble sep kio estas... [murmuras] ...do tio estas 35 kaj mi aldonu la sesan sep-on por ricevi 42. Ŭaŭ! Tion mi vere devus esti sciinta. O kej, sed la punkto estas ke ĉi metodo disigas la 'duciferan' multiplikadan problemon en kvar 'unuciferajn' multiplikadajn problemojn kaj se vi ja memoras vian multiplikado-tabelon vi povas facile eltrovi la solvojn. Kaj ĝuste kiel ĉi tri nombroj iĝis la 1-umaj, 10-umaj, kaj 100-umaj pozicioj de la solvo, iĝas ankaŭ tiuj ĉi. Unuumaj. Dekumaj. Centumaj. Vi adicias ĉiujn kaj: jen! Tio estas ekzakte la sama speco de disigi en unuciferan multiplikadon kaj adicii laŭ la malnova enuiga metodo. La tuta punkto nur estas multipliki ĉiun cifero-duopon, certigi ke estas la ĝusta kvanto da nuloj ĉe la fino kaj ĉion adicii. Sed kompreneble vidi ke kion vi vere faras estas multipliki ĉiun eblan duopon ne estas io pri kio viaj instruistoj volas ke vi konsciu pri ĝi aŭ alie vi eble memoros la 'ĉiuj kombinacioj'-koncepton venante al multiplikado de binomoj kaj tio eble tro facilos. Finfine, ĉiuj tiaj metodoj de multiplikado distras de kio multiplikado vere estas. Kio por 12 oble 31 estas tio ĉi. La tuta resto nur estas disigi ĝin en bone organizitajn stakojn Diri, nu: 10 oble 30 estas tio. 10 oble 1 estas tio. 30 oble 2 estas tio. Kaj 2 oble 1 estas tio. Adiciu ĉion, kaj vi ricevas la tutan areon. Ne lasu notmanieron veni en la vojon de via kompreno. Parolante pri notmaniero... Ĉi koleriga peco de nesenceco ĉirkaŭeniris lastatempe. Kaj ke estis tiom da diskutado pri ĝi estas signo ke ni trejniĝis zorgi pri notmaniero ege tro multe. Ĉu vi unue multiplikas ĉi tie? Aŭ unue dividas ĉi tie? La solvo estas ke: Ĉi tio estas malbone formita frazo. Estas kvazaŭ diri: "Mi ŝatus iom da suko aŭ akvo kun glacio." Ĉu vi celas ke vi ŝatus aŭ sukon sen glacio – aŭ akvon kun glacio? Aŭ ĉu vi celas ke vi ŝatus aŭ sukon kun glacio aŭ akvon kun glacio? Oni povas fari asertojn pri konvencioj pri kio estas ĝusta aŭ malĝusta sed vere la ŝarĝo estas sur la aŭtoro de la frazo ke ri enmetu kelkajn komojn kaj klarigu la aĵojn. Matematikistoj faras tion aldonante krampojn kaj evitante tiun 'dividite per'-signon. Matematiko ne estas signoj sur paĝo. La matematiko estas en tio, kion la signoj signifas. Oni povas elpensi ajnajn deziratajn regulojn pri aĵoj se oni nur estas konsekvenca pri ili. La fino. Ne Forgesu Mojosi.