MI DONACAS AL VI LA STELON KANTO UNUA Tra prahistoria arbaro kuris homo. Tiam homo ankoraŭ estis malproksima de poezio. Lin interesis nek steloj, nek floroj. Se eĉ satiĝinte, homo ne spertis plenan feliĉon. Io mankis al li. Nun, kiam homo ekhavis liberan tempon, al li subite venis inspiro. Kaj li dediĉis sian unuan versaĵon al virino. Amata mia! Mi kondukos vin al la pleja rando de la universo. Mi donacos al vi ĉi tiun stelon. Per lumo eterna ĝi ilumos nian vojon En la senfinecon. KANTO DUA ...Pasis kelk jarmiloj. Homo inventis radon, skribon kaj aliajn utilajn aĵojn... Amata mia! Mi kondukos vin al la pleja rando de la universo. Mi donacos al vi ĉi tiun stelon. Per lumo eterna ĝi ilumos nian vojon En la senfinecon. KANTO TRIA ...Pasis unu jarmilo plu. Homo inventis aŭtomobilon, koloran televidilon, atoman motoron. Venis tempo de sintezaĵoj kaj supersonaj rapidoj. Amata mia! Mi kondukos vin al la pleja rando de la universo. Mi donacos al vi ĉi tiun stelon. Per lumo eterna ĝi ilumos nian vojon En la senfinecon, En la senfinecon, En la senfinecon. KANTO KVARA (epilogo) ...Pasis 50 jaroj. Venis la estonto... Amata mia! Mi kondukos vin al la pleja rando de la universo. Mi donacos al vi ĉi tiun stelon. Per lumo eterna ĝi ilumos nian vojon En la senfinecon. En la senfinecon. En la senfinecon. En la senfinecon! FINO