MI DONACAS AL VI LA STELON
KANTO UNUA
Tra prahistoria arbaro kuris homo.
Tiam homo ankoraŭ estis malproksima
de poezio. Lin interesis nek steloj, nek floroj.
Se eĉ satiĝinte, homo ne spertis
plenan feliĉon. Io mankis al li.
Nun, kiam homo ekhavis liberan tempon,
al li subite venis inspiro.
Kaj li dediĉis sian unuan versaĵon
al virino.
Amata mia!
Mi kondukos vin al la pleja rando
de la universo.
Mi donacos al vi ĉi tiun stelon.
Per lumo eterna ĝi ilumos nian vojon
En la senfinecon.
KANTO DUA
...Pasis kelk jarmiloj. Homo inventis
radon, skribon kaj aliajn utilajn aĵojn...
Amata mia!
Mi kondukos vin al la pleja rando
de la universo.
Mi donacos al vi ĉi tiun stelon.
Per lumo eterna ĝi ilumos nian vojon
En la senfinecon.
KANTO TRIA
...Pasis unu jarmilo plu. Homo inventis
aŭtomobilon, koloran televidilon, atoman motoron.
Venis tempo de sintezaĵoj kaj supersonaj rapidoj.
Amata mia!
Mi kondukos vin al la pleja rando
de la universo.
Mi donacos al vi ĉi tiun stelon.
Per lumo eterna ĝi ilumos nian vojon
En la senfinecon,
En la senfinecon,
En la senfinecon.
KANTO KVARA (epilogo)
...Pasis 50 jaroj. Venis la estonto...
Amata mia!
Mi kondukos vin al la pleja rando
de la universo.
Mi donacos al vi ĉi tiun stelon.
Per lumo eterna ĝi ilumos nian vojon
En la senfinecon.
En la senfinecon.
En la senfinecon.
En la senfinecon!
FINO