Se Ukraino baldaŭ aliĝos al Nato aŭ se ial Serdjuĉka kantus pri ni ni ne koleros ne indas kvereli ni simple fermos la gason al Ukraino! Kaj la rideto sen dubo ja tuŝos viajn okulojn kaj bona humoro jam ne forlasos vin kaj bona humoro jam ne forlasos vin. Ankaŭ Eŭropo ĉiutage havas problemojn kaj usonaj special-trupoj jam estas tie. Ni nur ridetas, ili mem elturniĝu. Nu, kaj nokte ni fermos al Eŭropo la gason! Kaj la rideto sendube (Ville Haapasalo) ja tuŝos viajn okulojn kaj bona humoro jam ne forlasos vin! (Igor Makareviĉ) kaj bona humoro jam ne forlasos vin! Nur la belorusoj daŭre vivas trankvile respektas la Ĉefon, drinkas brandon je nia sano, jen al belorusoj ni havas donacon al la ukrainanoj kaj al Eŭropo ni fermos la gason. Kaj la rideto sendube tuŝos viajn okulojn kaj bona humoro jam ne forlasos vin kaj bona humoro jam ne forlasos vin. Se Rusion mi ne plu vidos kiel la unuan landon en la longa listo de eŭropaj landoj mi tiam veturos al la uloj ĉe Eurovision kaj blokos tiun tutan cirkon! Kaj la rideto sendube ja tuŝos viajn okulojn kaj bona humoro jam ne forlasos vin kaj bona humoro jam ne forlasos vin! Ĝenerale en ĉi vivo mi humile diras al vi la seriozajn problemojn ni solvos por vi. Necesa nur scii kie la kranon kaŝas Gazprom por ke jen ajnokaze ni fermu la gason por ĉiuj! Kaj rideto sendube ja tuŝos viajn okulojn kaj bona humoro jam ne forlasos vin kaj bona humoro jam ne forlasos vin. Vladimir Solovjov! La akademia ensemblo de kanto kaj danco de Moskva milita distrikto! Arta direktoro Oleg Nekljudov Solovjov! Brave, Solovjov! Li kantis vive!