Se Ukraino baldaŭ aliĝos al Nato
aŭ se ial Serdjuĉka kantus pri ni
ni ne koleros
ne indas kvereli
ni simple fermos la gason al Ukraino!
Kaj la rideto sen dubo
ja tuŝos viajn okulojn
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin.
Ankaŭ Eŭropo ĉiutage havas problemojn
kaj usonaj special-trupoj jam estas tie.
Ni nur ridetas, ili mem elturniĝu.
Nu, kaj nokte ni fermos al Eŭropo la gason!
Kaj la rideto sendube
(Ville Haapasalo)
ja tuŝos viajn okulojn
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin!
(Igor Makareviĉ)
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin!
Nur la belorusoj daŭre vivas trankvile
respektas la Ĉefon, drinkas brandon je nia sano,
jen al belorusoj ni havas donacon
al la ukrainanoj kaj al Eŭropo ni fermos la gason.
Kaj la rideto sendube
tuŝos viajn okulojn
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin.
Se Rusion mi ne plu vidos
kiel la unuan landon en la longa listo
de eŭropaj landoj
mi tiam veturos
al la uloj ĉe Eurovision
kaj blokos tiun tutan cirkon!
Kaj la rideto sendube
ja tuŝos viajn okulojn
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin!
Ĝenerale en ĉi vivo
mi humile diras al vi
la seriozajn problemojn
ni solvos por vi.
Necesa nur scii kie la kranon
kaŝas Gazprom
por ke jen ajnokaze
ni fermu la gason por ĉiuj!
Kaj rideto sendube
ja tuŝos viajn okulojn
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin
kaj bona humoro
jam ne forlasos vin.
Vladimir Solovjov!
La akademia ensemblo de kanto
kaj danco de Moskva milita distrikto!
Arta direktoro
Oleg Nekljudov
Solovjov!
Brave, Solovjov!
Li kantis vive!