1 00:00:01,560 --> 00:00:04,135 Ĉi tio ne estas ekzerco. 2 00:00:04,375 --> 00:00:06,651 Mi nomiĝas Greta Thunberg. 3 00:00:06,852 --> 00:00:10,752 Ni vivas en la komenco de amasa formorto. 4 00:00:11,171 --> 00:00:13,822 Nia klimato detruiĝas. 5 00:00:14,022 --> 00:00:18,347 Infanoj kiel mi estas forlasantaj siajn edukadojn por protesti. 6 00:00:18,561 --> 00:00:20,897 Sed ili ankoraŭ povas ripari ĝin. 7 00:00:20,897 --> 00:00:22,963 Vi ankoraŭ povas ripari ĝin. 8 00:00:23,372 --> 00:00:27,217 Por travivi, ni bezonas ĉesi bruli fosiliajn brulaĵojn. 9 00:00:27,217 --> 00:00:29,822 Sed ĉi tio ne sufiĉos sole. 10 00:00:30,112 --> 00:00:32,692 Oni diskutas pri multaj solvoj. 11 00:00:32,692 --> 00:00:35,682 Sed kio pri la solvo, kiu staras antaŭ ni? 12 00:00:35,682 --> 00:00:38,211 Mi permesas, ke mia amiko George klarigu. 13 00:00:38,211 --> 00:00:42,721 Estas magia maŝino, kiu suĉas karbonon de la aero, 14 00:00:42,721 --> 00:00:44,418 malmultekostas, 15 00:00:44,418 --> 00:00:46,576 kaj memkonstruas. 16 00:00:46,576 --> 00:00:47,929 Ĝi nomiĝas… 17 00:00:47,929 --> 00:00:48,952 arbo. 18 00:00:48,952 --> 00:00:53,692 Arbo estas ekzemplo de natura klimata solvo. 19 00:00:53,692 --> 00:00:56,502 Mangrovoj, torfejoj, ĝangaloj, marĉoj, marfundoj, 20 00:00:56,502 --> 00:00:58,772 algaroj, kaj koralaj rifoj 21 00:00:58,772 --> 00:01:02,872 ĉiuj prenas karbonon el la aero kaj forŝlosas ĝin. 22 00:01:03,212 --> 00:01:07,883 La naturo estas ilo, kiun ni povas uzi por ripari nian rompitan klimaton. 23 00:01:08,502 --> 00:01:12,325 Ĉi tiuj naturaj klimataj solvoj povus fari gravan ŝanĝon. 24 00:01:12,325 --> 00:01:14,012 Mojose, ĉu ne? 25 00:01:14,222 --> 00:01:18,082 Sed nur se ni ankaŭ forlasas fosiliajn brulaĵojn en la grundo. 26 00:01:19,702 --> 00:01:21,892 Jen la freneza parto… 27 00:01:21,892 --> 00:01:24,402 nuntempe ni ignoras ilin. 28 00:01:25,744 --> 00:01:30,548 Ni elspezas miloble pli da mono por tutmondaj fosiliaj brulaĵaj subvencioj 29 00:01:30,548 --> 00:01:32,842 ol naturaj solvoj. 30 00:01:32,842 --> 00:01:35,377 Naturaj klimataj solvoj ricevas nur 2% 31 00:01:35,377 --> 00:01:39,394 de la tuta mono, kiu estas uzata por batali kontraŭ klimata detruiĝo. 32 00:01:39,394 --> 00:01:41,021 Ĉi tio estas via mono. 33 00:01:41,021 --> 00:01:43,773 Ĝi estas viaj impostoj kaj viaj ŝparaĵoj. 34 00:01:43,773 --> 00:01:44,958 Eĉ pli freneze, 35 00:01:44,958 --> 00:01:47,211 nuntempe, kiam ni plej bezonas la naturon, 36 00:01:47,211 --> 00:01:50,094 ni detruas ĝin pli rapide ol iam antaŭe. 37 00:01:50,094 --> 00:01:54,228 Ĝis 200 specioj formortas ĉiutage. 38 00:01:54,462 --> 00:01:57,050 Multe da la arkta glacio estas for. 39 00:01:57,050 --> 00:01:59,106 La plimulto de niaj sovaĝaj bestoj foriris. 40 00:01:59,106 --> 00:02:01,012 Multe da nia grundo foriris. 41 00:02:01,012 --> 00:02:02,813 Nu, kion ni devas fari? 42 00:02:02,813 --> 00:02:04,374 Kion VI devas fari? 43 00:02:04,374 --> 00:02:05,458 Estas simple… 44 00:02:05,458 --> 00:02:06,225 Ni bezonas 45 00:02:06,225 --> 00:02:07,429 PROTEKTI 46 00:02:07,429 --> 00:02:08,501 RESTAŬRI 47 00:02:08,501 --> 00:02:09,513 kaj FINANCI. 48 00:02:10,084 --> 00:02:11,198 PROTEKTI 49 00:02:11,198 --> 00:02:13,325 Tropikaj arbaroj estas dehakataj 50 00:02:13,325 --> 00:02:16,153 je la rapideco de 30 futbalkampoj per minuto. 51 00:02:16,153 --> 00:02:18,679 Kiam la naturo faras ion necesan, 52 00:02:18,679 --> 00:02:20,505 ni devas protekti ĝin. 53 00:02:20,505 --> 00:02:21,878 RESTAŬRI 54 00:02:21,878 --> 00:02:24,581 Multe da nia planedo estis damaĝita. 55 00:02:24,581 --> 00:02:26,581 Sed la naturo povas regeneri sin 56 00:02:26,581 --> 00:02:30,222 kaj ni povas helpi ekosistemojn resaniĝi. 57 00:02:31,051 --> 00:02:32,161 FINANCI 58 00:02:32,702 --> 00:02:36,172 Ni devas ĉesi financi aferojn, kiuj detruas la naturon 59 00:02:36,172 --> 00:02:38,802 kaj pagas aferojn, kiuj helpos ĝin. 60 00:02:39,112 --> 00:02:40,756 Estas tiel simple. 61 00:02:40,756 --> 00:02:42,018 PROTEKTI 62 00:02:42,018 --> 00:02:43,044 RESTAŬRI 63 00:02:43,044 --> 00:02:43,991 FINANCI 64 00:02:44,502 --> 00:02:46,452 Ĉi tio povas okazi ĉie; 65 00:02:46,452 --> 00:02:49,887 multaj homoj jam komencis uzi naturajn klimatajn solvojn. 66 00:02:49,887 --> 00:02:52,952 Ni devas fari ĝin universale. 67 00:02:52,952 --> 00:02:54,892 Vi povas partopreni. 68 00:02:55,372 --> 00:02:58,131 VOĈDONU por homoj, kiuj defendas la naturon. 69 00:02:58,131 --> 00:02:59,611 DIVIDU ĉi tiun filmeton. 70 00:02:59,611 --> 00:03:01,051 Parolu pri ĉi tio. 71 00:03:01,051 --> 00:03:03,816 Ĉirkaŭmonde estas mirindaj movadoj, 72 00:03:03,816 --> 00:03:05,313 kiuj batalas por la naturo. 73 00:03:05,313 --> 00:03:06,591 ALIĜI al ili! 74 00:03:13,842 --> 00:03:15,768 Ĉio gravas. 75 00:03:17,918 --> 00:03:19,915 Kion vi faras, gravas. 76 00:03:22,685 --> 00:03:25,410 [ĈI TIU FILMETO ESTIS FARITA DE REUZITA FILMAĴO] 77 00:03:25,410 --> 00:03:27,511 [PER NENIUJ FLUGOJ KAJ NENIU NETA KARBONO] 78 00:03:27,511 --> 00:03:29,451 [BONVOLU PRENI & REUZI ĜIN]