Ĉi tio ne estas ekzerco. Mi nomiĝas Greta Thunberg. Ni vivas en la komenco de amasa formorto. Nia klimato detruiĝas. Infanoj kiel mi estas forlasantaj siajn edukadojn por protesti. Sed ili ankoraŭ povas ripari ĝin. Vi ankoraŭ povas ripari ĝin. Por travivi, ni bezonas ĉesi bruli fosiliajn brulaĵojn. Sed ĉi tio ne sufiĉos sole. Oni diskutas pri multaj solvoj. Sed kio pri la solvo, kiu staras antaŭ ni? Mi permesas, ke mia amiko George klarigu. Estas magia maŝino, kiu suĉas karbonon de la aero, malmultekostas, kaj memkonstruas. Ĝi nomiĝas… arbo. Arbo estas ekzemplo de natura klimata solvo. Mangrovoj, torfejoj, ĝangaloj, marĉoj, marfundoj, algaroj, kaj koralaj rifoj ĉiuj prenas karbonon el la aero kaj forŝlosas ĝin. La naturo estas ilo, kiun ni povas uzi por ripari nian rompitan klimaton. Ĉi tiuj naturaj klimataj solvoj povus fari gravan ŝanĝon. Mojose, ĉu ne? Sed nur se ni ankaŭ forlasas fosiliajn brulaĵojn en la grundo. Jen la freneza parto… nuntempe ni ignoras ilin. Ni elspezas miloble pli da mono por tutmondaj fosiliaj brulaĵaj subvencioj ol naturaj solvoj. Naturaj klimataj solvoj ricevas nur 2% de la tuta mono, kiu estas uzata por batali kontraŭ klimata detruiĝo. Ĉi tio estas via mono. Ĝi estas viaj impostoj kaj viaj ŝparaĵoj. Eĉ pli freneze, nuntempe, kiam ni plej bezonas la naturon, ni detruas ĝin pli rapide ol iam antaŭe. Ĝis 200 specioj formortas ĉiutage. Multe da la arkta glacio estas for. La plimulto de niaj sovaĝaj bestoj foriris. Multe da nia grundo foriris. Nu, kion ni devas fari? Kion VI devas fari? Estas simple… Ni bezonas PROTEKTI RESTAŬRI kaj FINANCI. PROTEKTI Tropikaj arbaroj