Saluton al ĉiuj Jen Evildea. Via dio kaj hodiaŭ ni iras al la Esperanto-domo Saluton Dimtry Kiel vi? Tre bone Bone Kaj vi? Sufiĉe bone Ĉu vi ricevis mian mesaĝon? Ne, pri kio? Pri la lasta versio de programo kaj ankaŭ ... ankaŭ la ... pri la lingva festivalo? Mi devas kontrol poste Do, ĉiu informo ĉi tie kaj vi povas jes, vi povas prepari vian prelegon Do, mi nun estas ĉe la Esperanto-domo Kaj mi supozas, ke mi devas klarigi kial mi estas ĉi tie Unue, estas pro tio, ke Trevor Steele la fama Esperanto-aŭtoro estas ĉi tie li intencas prelegi pri io, mi ne scias krom tio, morgaŭ estos la lingva festivalo Jes, mi scias, denove estas lingva festivalo Fakte,estas kvar lingvaj festivaloj ĉi-jare kaj mi devas iri al ĉiuj el ili. Morgaŭ, tre frue laŭ mia tempo ... sed mi metos la tempon ĉi tien mi intervjuiĝos kun Chuck Smith ĉe ... kio estas la nomo. Mi forgesis Movada Vidpunkto Ĝi estas podkasto kaj ni simple diskutos Amikumu Do, kompreneble, mi invitas vin al tio kaj krom tio, mi ne estas la sola jutubisto Mi vidis, ke ofte homoj diras, "Ĉu vi scuas pri aliaj jutubistoj?" Fakte, estas multaj en Esperantujo sed mi volas nun mencii du Do, jen unu jen du La unua faras videoblogojn samkiel mi kaj la dua faras sekĉojn Do, mi rekomendas, ke vi abonu ambaŭ el tiuj kanaloj ĉar mi ŝatas ilin kaj tio estas ĉio nun mi iros por trovi Trevor Steele Ha mi devas vidi tion, kie? Ne ... ne ... ne ... Ne tie? Bone ... bone ... bone ... Ha jes, ĉokolado Ho ve, ni devas purigi tion estas formikoj tie Jes, mi havas ĉokoladon Dmitry aĉetis por mi ĉokoladon ĉar ... unu momenton ... ĉar ĉiam kiam mi estas ĉi tie mi plendaĉas al Dmitry, "Kie estas la ĉokolado?" Mi nur venas por la ĉokolado Do, hodiaŭ li aĉetis por mi ĉokoladon Do, mi volas paroli pri io ĉar Dmitry ĵus atentigis min pri io kio okazis al li antaŭ nelonge Esperantisto kontaktis lin kaj diris, ke "Mi spektis unu el la filmoj de Evildea kaj mi tre ofendiĝis ĉar li faris ion kio estis iom freneza en la filmo kaj ĉu li povas redakti tion" kompreneble, miaj filmoj estas iomete frenezaj Fakte, ili estas ofte frenezegaj kaj mi kredas, ke la plejparto de homoj ŝatas spekti mian kanalon ĉar ĝi ne estas via kutima Esperanto-loko. Ĝi estas iom stranga sed samtempe juna, modernstila, mojosa mi supozas Do, mi ne volas cenzuri min pri tiuj aferoj Do, se vi pensas, ke vi ne ŝatas ion simple diru ĝin en la komentejo ĉar mi ne ŝanĝos ĝin. Do, mi estas ĉi tie kun mia tre juna amiko li estas esperantisto Ĉu vi volas prezenti vin? Mia nomo estas Terry Manly kaj mi esperantistiĝis antaŭ 25 jaroj mi havas 26 jarojn Ho ve, do dankon pro tio. Vi ne loĝas en Sidnejo, ĉu ne? En Armadale En Armadale Tio estas duon', preskaŭ duon-voje inter Sidnejo kaj Brisbano sed vi devas iri laŭ la enlanda vojo Bone, vi venas ĉi tien nur por la prelego de Trevor Jes Okej' bone Ŝi nun estas en Koreio kaj ŝi ne trovis alian homon kiu prelegos pri la korea lingvo kaj poste, ni perdis Joe ĉar ŝi venis en la ... kaj la festivalo okazos en la Korea kultura centro tamen, ni ne havas la korean lingvon tie Jes, sed paroli lingvon ne signifas, ke oni povas prezenti ĝin, ĉu? Jes, tamen mi atendis, ke ni certe havus korean lingvon en la korea kultura centro Jes, mi supozas tion Tiu spiono, kion li faras? Do, jen nova amiko mi kredas, ke eble konatiĝis kun vi antaŭe sed mi ne memoras bone Estas antaŭ longa tempo, mi kredas Okej' bone; do, ĉu vi volas prezenti vin al mia spektantaro Do, mia nomo estas Mateo kaj mi loĝas en la Blua Montaro Do, pro tio mi ne ofte ĉeestas la Esperantistajn aferojn, kunvenojn Do, ĉu estas esperantistoj tie? aŭ nur vi? en la montoj? Antaŭe, estis Alan Turvey kaj ... jes, li nun loĝas norde de Sidnejo Ili translokiĝis Do, vi estas sola Verŝajne jes ... nun vi ne estas mola Ĝis nun, mi ne renkontis aliajn esperantistojn en la Blua Montaro Bedaŭrinde, tamen mi supozas, ke vi venas ĉi tien nur por la prelego Por tio, kaj ankaŭ por renkontiĝi kun la esperantistoj Estas longa tempo Jes estas longa vojaĝo renkontiĝi denove Bone, do dankon Do, Trevor ĵus finis sian prelegon li prelegis en la angla. Jen kial mi ne filmis ĝin sed estis tre interesa; estis pri lia piedvojaĝo de Brisbano al Darvino kaj tio necesis pli ol tri monatoj Do, bedaŭrinde vi ne povis aŭdi ĝin Ignoru la kameraon Ĝi ne estas ĉi tie Daŭrigu Do, ĉar mi atendis, ke via prelego estos interesa tamen ... tamen, ĝi ne estis interesa Mi mortpafos min Daŭrigu Saluton fanoj Fanoj! Bone, mi formetas la kameraon Do, mi nun estas je la fino de la nokto kaj mi devas iri hejmen Do, mi simple diros ĝis al la aliaj partoprenantoj ĉi tie Do, ĝis kaj ĝis Bone, ĝis Ĝis la Ĝis Do, mi nun estas hejme mi ĵus duŝis min kaj mi simple volas diri unu lastan aferon antaŭ ol mi finos ĉi tiun filmeton kaj tio estas, ke lastatempe mi ne faris tiom multe da filmoj pro tio, ke mi simple estis ege okupata pri Amikumu Vi ne povas imagi kiom multe da laboro mi devis fari kun Chuck Smith li vere estas sklavisto Do, tio estas ĉio Do, se vi ŝatis ĉi tiun filmeton Ŝatu ĝin. Diskonigu ĝin. Abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo kaj se vi ne estos tie mia kato trovos vin ... Mi volis montri al vi mian katon sed li simple forfuĝis Do, tio estas ĉio