Saluton al ĉiuj
Jen Evildea. Via dio
kaj hodiaŭ ni iras al la Esperanto-domo
Saluton Dimtry
Kiel vi?
Tre bone
Bone
Kaj vi?
Sufiĉe bone
Ĉu vi ricevis mian mesaĝon?
Ne, pri kio?
Pri la lasta versio de programo
kaj ankaŭ ... ankaŭ la ...
pri la lingva festivalo?
Mi devas kontrol poste
Do, ĉiu informo ĉi tie kaj vi povas
jes, vi povas prepari vian prelegon
Do, mi nun estas ĉe la Esperanto-domo
Kaj mi supozas, ke mi devas klarigi
kial mi estas ĉi tie
Unue, estas pro tio, ke Trevor Steele
la fama Esperanto-aŭtoro estas ĉi tie
li intencas prelegi pri io, mi ne scias
krom tio, morgaŭ estos la lingva festivalo
Jes, mi scias, denove estas lingva festivalo
Fakte,estas
kvar lingvaj festivaloj ĉi-jare
kaj mi devas iri al ĉiuj el ili.
Morgaŭ, tre frue laŭ mia tempo ...
sed mi metos la tempon ĉi tien
mi intervjuiĝos kun Chuck Smith
ĉe ... kio estas la nomo. Mi forgesis
Movada Vidpunkto
Ĝi estas podkasto
kaj ni simple diskutos Amikumu
Do, kompreneble, mi invitas vin al tio
kaj krom tio, mi ne estas
la sola jutubisto
Mi vidis, ke ofte homoj diras,
"Ĉu vi scuas pri aliaj jutubistoj?"
Fakte, estas multaj en Esperantujo
sed mi volas nun mencii du
Do, jen unu jen du
La unua faras videoblogojn samkiel mi
kaj la dua faras sekĉojn
Do, mi rekomendas, ke vi abonu
ambaŭ el tiuj kanaloj
ĉar mi ŝatas ilin
kaj tio estas ĉio
nun mi iros por trovi Trevor Steele
Ha mi devas vidi tion, kie?
Ne ... ne ... ne ...
Ne tie?
Bone ... bone ... bone ...
Ha jes, ĉokolado
Ho ve, ni devas purigi tion
estas formikoj tie
Jes, mi havas ĉokoladon
Dmitry aĉetis por mi ĉokoladon
ĉar ... unu momenton ...
ĉar ĉiam kiam mi estas ĉi tie
mi plendaĉas al Dmitry,
"Kie estas la ĉokolado?"
Mi nur venas por la ĉokolado
Do, hodiaŭ li aĉetis por mi ĉokoladon
Do, mi volas paroli pri io
ĉar Dmitry ĵus atentigis min pri io
kio okazis al li antaŭ nelonge
Esperantisto kontaktis lin kaj diris, ke
"Mi spektis unu el la filmoj de Evildea
kaj mi tre ofendiĝis ĉar li faris ion
kio estis iom freneza en la filmo
kaj ĉu li povas redakti tion"
kompreneble, miaj filmoj
estas iomete frenezaj
Fakte, ili estas ofte frenezegaj
kaj mi kredas, ke la plejparto de homoj
ŝatas spekti mian kanalon ĉar ĝi ne estas
via kutima Esperanto-loko.
Ĝi estas iom stranga sed samtempe
juna, modernstila, mojosa mi supozas
Do, mi ne volas cenzuri min
pri tiuj aferoj
Do, se vi pensas, ke vi ne ŝatas ion
simple diru ĝin en la komentejo
ĉar mi ne ŝanĝos ĝin.
Do, mi estas ĉi tie kun mia tre juna amiko
li estas esperantisto
Ĉu vi volas prezenti vin?
Mia nomo estas Terry Manly
kaj mi esperantistiĝis antaŭ 25 jaroj
mi havas 26 jarojn
Ho ve, do dankon pro tio.
Vi ne loĝas en Sidnejo, ĉu ne?
En Armadale
En Armadale
Tio estas duon', preskaŭ duon-voje inter
Sidnejo kaj Brisbano
sed vi devas iri laŭ la enlanda vojo
Bone, vi venas ĉi tien nur por la prelego de Trevor
Jes
Okej' bone
Ŝi nun estas en Koreio
kaj ŝi ne trovis alian homon
kiu prelegos pri la korea lingvo
kaj poste, ni perdis Joe
ĉar ŝi venis en la ... kaj
la festivalo okazos
en la Korea kultura centro
tamen, ni ne havas la korean lingvon tie
Jes, sed paroli lingvon ne signifas, ke
oni povas prezenti ĝin, ĉu?
Jes, tamen mi atendis, ke ni certe
havus korean lingvon en
la korea kultura centro
Jes, mi supozas tion
Tiu spiono, kion li faras?
Do, jen nova amiko
mi kredas, ke eble konatiĝis kun vi antaŭe
sed mi ne memoras bone
Estas antaŭ longa tempo, mi kredas
Okej' bone; do, ĉu vi volas prezenti
vin al mia spektantaro
Do, mia nomo estas Mateo
kaj mi loĝas en la Blua Montaro
Do, pro tio mi ne ofte ĉeestas
la Esperantistajn aferojn, kunvenojn
Do, ĉu estas esperantistoj tie?
aŭ nur vi?
en la montoj?
Antaŭe, estis Alan Turvey kaj ...
jes, li nun loĝas norde de Sidnejo
Ili translokiĝis
Do, vi estas sola
Verŝajne jes ...
nun vi ne estas mola
Ĝis nun, mi ne renkontis
aliajn esperantistojn
en la Blua Montaro
Bedaŭrinde, tamen mi supozas, ke
vi venas ĉi tien nur por la prelego
Por tio, kaj ankaŭ por renkontiĝi
kun la esperantistoj
Estas longa tempo
Jes estas longa vojaĝo
renkontiĝi denove
Bone, do dankon
Do, Trevor ĵus finis sian prelegon
li prelegis en la angla.
Jen kial mi ne filmis ĝin
sed estis tre interesa;
estis pri lia piedvojaĝo
de Brisbano al Darvino
kaj tio necesis pli ol tri monatoj
Do, bedaŭrinde vi ne povis aŭdi ĝin
Ignoru la kameraon
Ĝi ne estas ĉi tie
Daŭrigu
Do, ĉar mi atendis, ke via prelego
estos interesa tamen ...
tamen, ĝi ne estis interesa
Mi mortpafos min
Daŭrigu
Saluton fanoj
Fanoj!
Bone, mi formetas la kameraon
Do, mi nun estas je la fino de la nokto
kaj mi devas iri hejmen
Do, mi simple diros ĝis al
la aliaj partoprenantoj ĉi tie
Do, ĝis kaj ĝis
Bone, ĝis
Ĝis la
Ĝis
Do, mi nun estas hejme
mi ĵus duŝis min
kaj mi simple volas diri unu lastan aferon
antaŭ ol mi finos ĉi tiun filmeton
kaj tio estas, ke lastatempe mi ne faris
tiom multe da filmoj pro tio, ke
mi simple estis ege okupata pri Amikumu
Vi ne povas imagi kiom multe da laboro
mi devis fari kun Chuck Smith
li vere estas sklavisto
Do, tio estas ĉio
Do, se vi ŝatis ĉi tiun filmeton
Ŝatu ĝin. Diskonigu ĝin.
Abonu mian kanalon
se vi ankoraŭ ne abonis
kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo
kaj se vi ne estos tie
mia kato trovos vin ...
Mi volis montri al vi mian katon
sed li simple forfuĝis
Do, tio estas ĉio