NIKOLAJ GOGOL
VESPEROJ EN LA BIENETO
APUD DIKANKA
NOKTO ANTAŬ KRISTNASKO
Riĉas kaj imponas kozako Ĉub,
sed li estas pigrema kaj hejmosidema.
Oksana, filino de Ĉub. En la vilaĝo
oni parolis pri ŝi, ke ŝi kapricas, kiel belulino.
Forĝisto Vakula —
fortegulo kaj bravulo rimarkinda.
Soloĥa, patrino de Vakula. He, pimpa
virino! — diradis pri ŝi solidaj kozakoj.
Diakono Osip Nikiforoviĉ. Kvankam li ne estas solida kozako,
sed ankaŭ li ne evitis la ĉarmon de nekomparebla Soloĥa!
Baptano Panas — al li tute egalas,
ĉu sidi hejmen aŭ treni sin el hejmo.
Edzino de bapnato — tio estas trezoro,
samspecaj de kiu ne malmultas en la mondo.
— Kien vi iras, teksisto Ŝapuvalenko?
— Mi iras tien, kien la piedoj portas!
Dikventra Pacuk. Ankoraŭ ne pasis unu semajno ekde lia
apero en la vilaĝo, kiam ĉiuj jam sciis, ke li estas kuracisto...
Odarka, amikino de Oksana.
Vilaĝestro!
Ho, tio estas grava persono ĉi-loke.
La plej ordinara...
diablo!
Lasta tago antaŭ Kristnasko pasis.
Venis klara vintra nokto...
Forĝisto Vakula estis pli abomena por la diablo,
ol predikoj de patro Kondrato.
En libera tempo la forĝisto okupiĝis pri pentrado kaj
estis konata kiel plej bona pentristro en la tuta distrikto.
Sed triumfo de lia arto estis
unu bildo, pentrita sur preĝeja muro.
Kaj ekde tiam la diablo
ĵuris venĝi al la forĝisto.
Kaj vi, baptano Panas, ĉu ne vizitis
ankoraŭ la novan domon de diakono?
Tie estos nun bona festeno,
do ni ne malfruu.
Ĉe diakono kolektiĝos bona societo...
Sinjoro vilaĝestro, sinjoro skribisto, kozako Sverbiguz,
kantisto, alveturinta de Poltavo, kiu bonege
basas, kaj aliaj respektindaj personoj.
Por elverŝi sian koleron sur la forĝiston, la diablo
decidis ŝteli la lunarkon, esperante, ke maljuna Ĉub
malprobable lasos la domon en tia mallumo.
Kaj la forĝisto, kiu delonge kverelis kun Ĉub,
dum ties ĉeesto neniam aŭdacos
veni al lia filino Oksana.
— Damne! Kia diablo! Ridardu, rigardu, Panas!
— Kio?
— Kiel do "kio"? La luno malaperis!
— Ho, vere ĝi malaperis!
— Ĝuste, ke ĝi malaperis, por vi ja tio ne gravas.
— Kaj mi kion faru?
— Ja ne estas la luno, baptano!
— Ne estas.
Vere, mirindas.
Ebligu flari la tabakon! Bonan tabakon
vi havas, baptano, kie vi prenas ĝin?
Ĉu do bonan —
eĉ maljuna kokino ne ternos pro ĝi!
Mi memoras, forpasinta drinkejestro Zozulja unu fojon
alveturigis tabakon el Neĵin. Ho, kia tabako! Bona tabako estis!
— Kion do ni faru, baptano, ja mallumas surstrate?
— Do ni prefere restu hejme.
Ne, ne, ni iru! Ne taŭgas tiel,
baptano, ni iru! Ni iru!
— Baptano!
— Ni iru, iru.
Ja bezonis iu diablo, ne povu li, kanajlo,
— trinki pokalon da vodko matene, enmiksiĝi.
— Enmiksiĝi!
Vere, kvazaŭ speciale... estante en la domo,
mi intence rigardis en la fenestron.
— Nokto mirindas!
— Mirindas!
Helas! Kaj neĝo briletas en lunlumo.
Ĉio videblis, kiel tage!
Tuj ni eliris sur la staton,
kaj jen mallumo netravidebla!
Baptano!
Kie estas vi?!
Baptano!
Baptano!
Kial do homoj decidis famigi,
ke mi estas bela?
Homoj blagas. Mi tute ne estas bela.
Nu...
Nu... Eble, miaj brovoj kaj okuloj? Sed ĉu ili vere
estas tiel belaj, ke ne troveblas egalaj en la mondo?
Kio do estas bela en ĉi tiu...
...en ĉi tiu levita nazo?
Kaj en la lipoj? Kaj en la vangoj?
Ne... Ne...
Mi vidas nun, ke mi tute ne estas bela.
Bela mi estas!
Ah, kiel bela! Mirinde!
Jes, junuloj, ĉu mi estas paro por vi?
Nur rigardu min,
rigardu, kiel glate mi paŝadas.
Originala knabino! Tutan horon ŝi rigardas en
la spegulon kaj ne satiĝas admiri. Kaj laŭdas sin parole!
Mia ĉemizo estas brodita per ruĝa silko.
Kaj kiaj bendoj sur la kapo — neniam vi trovos pli ŝikajn!
Ĉion ĉi tion aĉetis por mi mia patro por ke
min edziĝu la plej bona bravulo en la mondo.
Kial vi venis ĉi tien?
Ĉu vi volas, ke mi forpelu vin per fosilo?
Mi konas tiajn kiel vi — vi ĉiuj majstras
venadi, tuj vi ekscias, kiam patroj forestas!
Vi ne amas min.
Kion do vi parolas!
Nu, ĉu mia kofro pretas?
Ĝi pretos, mia koro, post la festo. Kaj kiajn pentraĵojn ĝi
surhavos... Trairu la tutan distrikton, vi ne trovos similan.
Ne koleru do pri mi, permesu
nur interparoli, nur rigardi vin!
Kiu do malpermesas al vi?
Parolu. Kaj rigardu.
— Permesu eksidi ĉe...
— Kio, kio?
— ...Stari ĉe vi.
— Staru.
Tamen, la knabinoj ne venas.
Jam delonge estas tempo por karoli.
— Mi komencas enui!
— Ne gravas, se ili ne venos, mia belulino.
Tute ne! Kun ili, verŝajne,
venos ankaŭ junuloj.
— Mi imagas, kiom da ridindaĵoj ili rakontos!
— Do, al vi estas gaje kun ili?
Ja, certe, pli gaje, ol kun vi!
— Kiu vi estas?
— Tio ne estas mia domo!
— Kial vi vagas apud la pordo?
— Mi, bona homo,
venis por vin amuzi, por karoli iome.
— Iru for kun viaj karoloj!
— Sed mi karolos!
Iru for!
Rigardu, kia gravulo!
Jen do kiel li prancas!
Ĉu vi pensas, ke mi ne trovos juĝon por vi?
Vi ankoraŭ ricevos vian parton!
Mi ne atentos, ke vi estas forĝisto kaj pentristo!
Diablo batu vin kaj vian forĝejon!
Tamen, Vakula nun forestas hemje...
Soloĥa, mi pensas, estas sola...
Endas iri al ŝi!
Nun estas tia tempo,
ke neniu maltrankviligos nin.
Bone ili karolas.
Kaj ĉu vi memoras,
kiel en tempo pasinta... ankaŭ ni...
Bulpieduleto mia!
Oksana! Riragdu, kiom
da diversaĵoj ni perkarolis!
Odarka, vi havas novajn ŝuojn?
Kiaj belaj... Kaj kun orbrodaĵo...
Ne ĉagrenu, mia karega Oksana, mi trovos
por vi tiajn ŝuojn, kiajn ne portas eĉ sinjoridinoj.
Ĉu vi?
Mi rigardos, kie vi trovos ŝuojn,
kiujn mi povus surmeti sur mian piedon.
Eble, nur se vi alportos tiujn,
kiujn surhavas la carino!
— Jen do kion ŝi ekvolis!
— Jes!
Vi ĉiuj atestu:
se forĝisto Vakula obtenos ĝuste tiujn
ŝuojn, kiujn surhavas la carino,
do — jen mia vorto — mi edziniĝos lin!
Se vi obtenos la ŝuojn de la carino,
mi edziniĝos vin.
— Soloĥa, malfermu!
— Sinjoro vilaĝestro!
Ek! Diablo bulpieda!
Bonvenon, sinjoro vilaĝestro!
Sinjoro vilaĝestro!
Bonan vesperon!
Admirinda, afablega Soloĥa,
ebligu al mi eniri vian palacon!
Diakono!
Kaŝu min ie!
Eniru, Osif Nikiforoviĉ.
Sanon, prosperan kaj pacan vivadon
por multaj jaroj!
Dankon, Osip Nikiforoviĉ!
— Ĉu vi ne atendis?
— Nu, kion do vi parolas!
Hodiaŭ ĉe mi devis kolektiĝi societo —
sinjoro vilaĝestro, Ĉub, kozako Sverbiguz, baptano,
kaj aliaj respektindaj personoj.
Sed fortoj de la naturo
metis por tio obstaklon.
Kaj mi opinias, ke tio kondukas al bono.
Fulgas.
Dio, kompatu min, pekan.
Osip Nikiforoviĉ!
Kio estas tio ĉi, brila Soloĥa?
— Kiel do? Tio estas mano.
— Mano!
— Kaj kio estas tio ĉi, admirinda Soloĥa?
— Ĉu do vi ne scias? Kolo.
Kolo!
— Kaj sur la kolo estas koliero.
— Koliero...
— Malfermu, Soloĥa!
— Ekstera persono!
— Sankta Dipatrino, Ĉiela Reĝino!
— Osip Nikiforoviĉ, kien?
Kio, se oni trovos min ĉi tie... Persono de mia
klerika rango... Tion ekscios patro Kondrato!
Pro nia Sinjoro Dio, virtoplena Soloĥa!
Via bonkoreco, kiel estas dirite en
la Evangelio laŭ Luko, ĉapitro dek... dektria...
Dio, kompatu min, pekan!
Oni frapas, pro Dio, oni frapas!
Kaŝu min ien!
Soloĥa, supertera Soloĥa!
Hastu! Ek, hastu!
— Ek!
— Mi enĵetas min en la eksteran mallumon!
— Bonan vesperon, Soloĥa!
— Bonvenon, Kornij Kornieviĉ!
Povas esti, vi ne atendis vin?
Povas esti, mi ion interrompis?
— Kaj, povas esti, vi ĉi tie amuziĝis kun iu?
— Kion vi parolas, Kornij Kornieviĉ!
Povas esti, vi jam iun kaŝis?
Nu, Soloĥa, nun estas ĝusta tempo
por ektrinki brandon.
Kian do nokton Dio sendis
antaŭ Kristnasko!
Kiam ŝtormo ekis, neĝo penetras
kaj okulojn, kaj buŝon kaj orelojn!
— Kiu estas tio?
— Panjo, malfermu!
Tio ja estas via filo Vakula!
Dio min gardu de renkonti ĉi tiun kanajlon!
— Kornij Kornieviĉ!
— Febro lin faligu!
Aperu ĉe li, diabla filo, po hordeolo
sub ĉiu okulo, granda kiel stako!
— Porka osto fiksiĝu en lia gorĝo!
— Kornij Kornieviĉ!
Soloĥa, kaŝu min kien vi volas!
Mi ne volas vidi ĉi tiun malbenitan bastardon,
ne plu paŝadu li sur la tero, hundo rabia!
Ĉu efektive ne lasos mian menson
ĉi tiu malinda Oksana?
Mi ne volas pensi pri ŝi, tamen pensas ree...
Sverbiguz!
Pro ĉi tiu stulta amo mi tute malsaĝiĝis.
Morgaŭ estos festo, kaj en la domo
ankoraŭ kuŝas diversaj aĉaĵoj!
Ho, Vakula! Ĉi vi estas ĉi tie? Saluton!
Nu, ĉu multon vi perkarolis?
Kaj la ŝuojn, kiujn surhavas la carino,
ĉu vi obtenis?
Se vi, forĝisto, obtenos la ŝuojn de la carino,
mi edziniĝos vin!
Oksana!
Adiaŭ!
Serĉu alian fianĉon!
Ridindigu, kiun vi volas, tamen min
vi ne plu vidos en ĉi tiu mondo!
Oksana!
Vakula! Vakula!
— Adiaŭ, fratoj!
— Kien vi?
Adiaŭ!
Ne rememoru min malbone!
Perdita animo!
Mi iru, rakontu,
kiel la forĝisto sin pendumis!
Virinoj, virinoj!
La forĝisto ja sin pendumis!
— Sin dronigis!
— Sin pendumis!
Kion do mi faras, efektive?
Kvazaŭ ĉio jam vere estas perdita.
Mi provu ankoraŭ unu rimedon —
mi iros al Dikventra Pacuk.
Oni diras, ke li konas ĉiujn diablojn
kaj povas fari ĉion, kion li volas!
— Kio estas tio?
— Tio estas la sakoj de forĝisto Vakula.
Ni portu ilin en mian domon
kaj esploru, kion li perkarolis!
— Pezas!
— Atendu! Ni alveturigu sledon!
Ni alveturigu!
Jen do kia mirindaĵo!
Mi venis por via favoro, Pacuk!
Oni diras, ke vi — ne okazigu tio al vi koleron,
mi parolas pri tio ne por fari al vi
ajnan ofendon — iome parencas diablon?
Estas destinita mi, peka, perei!
Neniu en la mondo povas helpi!
Estu, kio estos!
Mi devas peti helpon de diablo mem!
— Kio do, Pacuk, kion mi faru?
— Se vi bezonas diablon, do iru al diablo!
Ja pro tio mi venis al vi, ke krom vi, mi pensas,
neniu en la mondo konas la vojon al li.
Tiu ne bezonas iri foren,
kiu havas diablon malantaŭ la ŝultroj!
Tio estas mi, via amiko. Mi donos monon,
kiom vi volas! Oksana tuj estos nia!
Oksana? Bone, kontraŭ
tia pago mi konsentas esti via!
Sed vi ja scias, Vakula,
ke oni nenion faras sen kontrakto!
Mi pretas! Ĉe vi, kiel mi aŭdis,
oni subskribas per sango?
Atendu, mi prenos el poŝo najlon!
— Tuj veturigu min sur vi!
— Kien?
— En Peterburgon, rekte al la carino!
— En Sankt-Peterburgon?
Jes!
Ni veturu!
Se vi, forĝisto, obtenos la ŝuojn
de la carino, mi edziniĝos vin!
— Ĉu ni veturu rekte al la carino?
— Estas timinde.
He, satano, eniru mian poŝon.
Kaj konduku min al la zaporogoj.
Malbenita drinkejestrino!
Diablo eltiru viajn harojn!
Poto falu sur vian kapon!
Krevu viaj okulaĉoj!
Antikrista gento! Estu vi kurbigita!
For de mi! For de mi! For de mi!
Kaj ĉiam post ebriiĝi
videblas al mi ajna diablaĵo!
Ordinara sako!
Kiu do lasis ĝin ĉi tie sur la vojo?
Ho, verŝajne, ĉi tie estas
ankaŭ porkaĵo!
Al iu estis feliĉo perkaroli tiom da diversaĵoj!
Mi ĝin fortrenu antaŭ iu vidos.
— Ostap!
— Panas!
Iru ĉi tien!
— Kien vi iras?
— Mi iras tien, kien la piedoj portas.
Helpu min, bona homo, porti la sakon.
— Sakon?
— Jes. La enhavon ni dividos.
— Kaj kio estas en la sako?
— Mi pensas, ĉio estas!
— Ni iru!
— Ni iru!
Kien do ni portos ĝin?
Ĉu en la drinkejon?
Ankaŭ mi pensis pri tio.
Sed la malbenita drinkejestrino ja ne kredos
— kaj povos pensi, ke ni ŝtelis ĝin ie.
— Ĉio povas esti.
— Krome, mi ĵus lasis la drinkejon.
— Ni portu ĝin en mian domon.
— Kaj via edzino?
— Ŝi ne estas hejme!
— Neniu malhelpos nin!
— Ni iru!
— Ĉu do vere via edzino ne estas hejme?
— Dank' al Dio, mi ankoraŭ ne tute perdis la menson!
Neniu diablo venigus mi tien, kie ŝi estas!
Mi pensas, ŝi vagados kun aliaj virinoj ĝis tagiĝo.
— Kiu estas tie?
— Jen ni havas!
Tio bonas!
Bonas, ke vi tiom perkarolis!
— Tio ne estas via afero!
— Tion perkarolis ni, sed ne vi!
— Tuj montru al mi la sakon, sentaŭgaj drinkuloj.
— Kalva diablo montros al vi, sed ne ni!
— For, for, satana ido!
— Mi montros al vi satanan idon!
Nur atendu, fiuloj!
— Malbenita virino!
— Ho, ĉi tie kuŝas kompleta porko!
— Porko!
— Kompleta porko!
— Iru for!
— For! Tio estas nia porko!
Tio ne estas via!
Kial do ŝi, stultulino, diras,
ke tio estas porko? Tio ne estas porko!
Diru, kion vi volas,
sed ĉi tie ja laboris la malsankta forto!
Gardu, gardu min!
— Tio ja estas baptano!
— Kaj vi pri kiu pensis?
Ĉu do bonan ŝercon mi faris kun vi?
Verŝajne, vi volis min manĝi anstataŭ porko?
Atendu, mi ĝojigos vin.
En la sako ankoraŭ kuŝas io.
— Baptano?
— Se ne porko, do, verŝajne, porkido,
aŭ alia vivaĵo.
For de mi, for de mi!
For de mi!
— Kaj jen alia!
— Diablo scias, kiel estiĝis en la mondo!
Nek kolbasojn, nek panojn,
sed homojn oni ĵetas en sakojn!
— Viva kaj sendifekta!
— Tio estas diakono!
Diakono — persono de klerika rango!
Tiel do! Ha, jen do Soloĥa!
Antaŭe ni aŭdis, ke oni ordonis
konstrui ĉie fortikaĵojn kontraŭ ni.
— Poste ni aŭdis, ke oni volas fari nin karabenistoj...
— Nun ni aŭdas novajn minacojn!
— Pro kio ni kolerigis nian patrinon regnestrinon?
— Ĉu ni prenis manon de pagana tataro?
— Ĉu ni interkonsentis ion kun turko?
— Ĉu ni perfidis la regnestrinon per ago aŭ per intenco?
— Pro kio kulpas la zaporoga armeo?
— Saluton, sinjoroj, Dio vin helpu!
— Kiu estas ĉi tiu homo?
— Ĉu vi ne rekonis?
— Ne.
— Tio ja estas mi, Vakula, forĝisto!
— Forĝisto...
— Kiam aŭtune vi traveturis Dikankan,
do vi gastis ĉe ni, donu vin Dio sanon
kaj longan vivon, preskaŭ du tagojn.
Kaj mi tiam metis novan ringegon
sur antaŭan radon de via tendoĉaro.
— Do, do!..
— Tio ja estas ĝuste tiu forĝisto, kiu pentras bonege!
Saluton, samlandano! Ni interparolos poste,
nun ne estas tempo. Ni veturas al la carino.
— Al la carino?
— Al la carino.
— Sinjoroj, prenu min kun vi!
— Vin?
— Kion do vi faros tie?
— Mi volis...
Ni, frato, priparolos kun la carino
niajn proprajn aferojn!
— Prenu, sinjoroj!
— Efektive, ni prenu lin, fratoj!
— Do, ni prenos!
— Surmetu la saman veston kiel ni!
Kiaj ornamaĵoj!
Kaj oni ankoraŭ diras, ke fabeloj estas blago!
Kia blago, al diablo!
Dio mia, kia laboraĵo!
— Ĉu vi ĉiuj estas ĉi tie?
— Ĉiuj, patro!
— Ĉu vi ne forgesos paroli, kiel mi instruis?
— Ni ne forgesos!
— Ĉu tio estas caro?
— Kia caro? Tio estas Potjomkin mem!
— Leviĝu!
— Ni ne leviĝos, patrino, ni mortos, sed ne leviĝos!
La serenega hodiaŭ promesis konatigi min
kun mia popolo, kiun mi ankoraŭ ne vidis.
Ĉu oni traktas vin bone ĉi tie?
Dankon, panjo, oni donas bonan provianton...
Kvankam ĉi-tieaj ŝafoj estas
tute ne tiaj, kiel ĉe ni, en Zaporogujo...
Kial do oni ne vivu iel ajn...
Kion do vi volas?
Nun estas la tempo!
Via Moŝto, ne koleru,
bonvolu doni favoron.
— Kien vi, Vakula?
— Lasu lin!
— Do?
— El kio — ne kolerigu tio Vian Moŝton —
estas faritaj la ŝuoj sur viaj piedoj?
Kio, se mia edzino surmetus tiajn ŝuojn!..
Vere, al mi tre plaĉas
ĉi tiu simplanimeco.
— Kie do estas alia sako?
— Mi ne scias.
Ankaŭ ĉi tiu sufiĉos por ni!
Kia diablo?
Kial vi kuras kvazaŭ rabiaj?
— Tie en la sako iu sidas!
— En la sako? Kia sako?
— Granda!
— Kaj kie vi prenis ĝin?
— Vakula lasis ĝin survoje.
— Ĉu forĝisto Vakula?
— Jes.
— Kial do vi ektimis?
— Estas tre timinde!
— Tie ĝemas iu!
— Kiu ĝemas?
— Ni ne scias.
Ni rigardos!
Ni rigardos!
Do!
Homo!
Mi petas ne koleri, ke ni ne vokas vin
laŭ nomo — eliru el la sako!
Vilaĝestro!
Ŝajnas, ke malvarmas surstrate, ĉu?
Jes, estas frosteto. Kaj permesu demandi,
per kio vi frotas viajn botojn:
— ĉu per graso aŭ per gudro?
— Gudro preferindas!
Ĝis revido!
Ĝis revido!
Kial do mi demandis en mia konsterno,
per kio li frotas la botojn?
Jen do, kia Soloĥa!
Kial mi estis kun Vakula
malkaresema, malafabla?
Kaj li tiel amis min!
Ne estas en la mondo
tiom bela junulo, kiel Vakula.
Amata mia!
Atendu, bravulo!
Mi ankoraŭ ne sukcesis danki vin!
— Sin pendumis!
— Dronis!
— Sin pendumis!
— Dronis!
— Pro Dio, li dronis, ne lasu mi ĉi lokon, se li ne dronis!
— Ĉu do mi estas mensogulino, ĉu mi ŝtelis de iu bovinon,
— Ĉu mi ensorĉis iun, ke oni ne kredas min?
— Dronis.
Mi ne volu trinki akvon, se maljuna Pereperĉiĥa
ne vidis propraokule kiel la forĝisto sin pendumis!
Prefere diru, ke vi ne voku trinki vodkon, olda drinkulino!
Oni estu same freneza kiel vi, por sin pendumi!
Li dronis, dronis en la rivero! Tion mi scias
samkiel ke vi nun estis ĉe... ĉe la drinkejestrino!
Senhontulino, bonan temon vi trovis
por riproĉi! Prefere vi silentus, sentaŭgulino!
— Kaj ĉu do mi ne scias, ke...
— Kion?
— Ke vin ĉiuvespere vizitas diakono.
— Diakono? Kiun vizitas diakono?
— Diakono! Mi montros al vi diakonon! Kiu parolas pri diakono?
— Jen do kiun vizitadas diakono!
Do, tio estas vi, serpentaĉo? Do vi, sorĉistino,
trinkigas lin per fi-pocio por ke li vin vizitadu?
— Lasu min, satano!
— Sorĉistino damnita!
Ne ĝisatendu vi viajn idojn, sentaŭga!
— Tia fiaĵo!
— Aĉa virino, baptano! Aĉa!
— Do, la forĝisto dronis?
— Jes...
— Dia mia, kaj kia bona pentristo li estis!
— Jes, tiel do! Estis la forĝisto kaj nun ne plu estas.
Kaj mi intencis hufferi mian ĉevalinon.
Vakula!
Kozako amata mia!
Vakula, pardonu min!
Je paco por la animo
de forpasina Vakula.
Forpasinta...
For de mi! For de mi!
Ne koleru, patro.
Jen do forpasinta...
Prenu la vipon,
batu, kiom vi volas!
Nu, bone, sufiĉas por vi!
Maljunajn homojn ĉiam obeu!
Ni forgesu ĉion, kio estis inter ni.
— Do, nun parolu. Kion vi volas?
— Patro, edzinigu Oksanan al mi!
Oksanan?
Oksanan?
Bone!
Sendu svatantojn!
Rigardu, kiajn ŝuojn mi alportis.
Ĝuste tiujn, kiujn surhavas la carino.
Mi ne bezonas la ŝuojn!
FINO