WEBVTT 00:00:01.274 --> 00:00:06.690 Kia iĝos la maniero lerni? 00:00:06.690 --> 00:00:08.970 Mi ja havas planon por tio, 00:00:08.970 --> 00:00:12.050 sed por klarigi ĝin al vi 00:00:12.050 --> 00:00:15.020 mi rakontu historieton, 00:00:15.020 --> 00:00:17.866 kiu klarigos, pri kio temas. 00:00:17.866 --> 00:00:19.653 Mi provis ekscii, 00:00:19.653 --> 00:00:23.060 de kie venas 00:00:23.060 --> 00:00:25.330 nia lerneja metodo lerni. 00:00:25.330 --> 00:00:27.762 Eblas serĉi en fora pasinteco, 00:00:27.762 --> 00:00:31.575 sed tre klaras, 00:00:31.575 --> 00:00:35.277 de kie venas la nuna lerna metodo. 00:00:35.277 --> 00:00:39.225 Ĝi aĝas proksimume 300 jarojn, 00:00:39.225 --> 00:00:41.442 ĝi ekestis en la lasta, plej granda imperio 00:00:41.442 --> 00:00:44.410 en la mondo, la brita imperio. 00:00:44.410 --> 00:00:46.755 Imagu, ke vi provu regi 00:00:46.755 --> 00:00:49.163 tutan planedon 00:00:49.163 --> 00:00:52.987 sen komputiloj, sen telefonoj, 00:00:52.987 --> 00:00:57.119 per manskribitaj dokumentoj 00:00:57.119 --> 00:01:00.669 vojaĝante ŝipe. 00:01:00.669 --> 00:01:02.823 La viktorinanoj efektive plenumis tion. 00:01:02.823 --> 00:01:05.991 Estis mirinda afero. 00:01:05.991 --> 00:01:09.303 Ili kreis tutmondan komputilon 00:01:09.303 --> 00:01:12.359 kiu konsistis el homoj. 00:01:12.359 --> 00:01:14.152 Ĝi ankoraŭ ekzistas. 00:01:14.152 --> 00:01:20.131 Ni nomas ĝin la burokrata administra maŝino. 00:01:20.131 --> 00:01:23.458 Por funkciigi tiun maŝinon 00:01:23.458 --> 00:01:26.659 necesas multegaj homoj. 00:01:26.659 --> 00:01:31.018 Por produkti tiujn homojn 00:01:31.018 --> 00:01:33.914 ili faris alian maŝinon: la lernejo. 00:01:33.914 --> 00:01:36.691 La lernejoj produktis la homojn, 00:01:36.691 --> 00:01:40.540 kiuj iĝos partoj 00:01:40.540 --> 00:01:43.925 de la burokrata administra maŝino. 00:01:43.925 --> 00:01:48.315 Ili devis esti identaj. 00:01:48.315 --> 00:01:50.472 Ili devis scipovi tri aferojn: 00:01:50.472 --> 00:01:53.512 - havi bonan manskribon por noti la donitaĵojn 00:01:53.512 --> 00:01:55.667 - scipovi legi 00:01:55.667 --> 00:01:57.946 - kapabli enkape multipliki, ... 00:01:57.946 --> 00:02:01.609 ... dividi, adicii kaj subtrahi. 00:02:01.609 --> 00:02:05.136 Ili estu tiel identaj, por povi preni iun el Nov-Zelando 00:02:05.136 --> 00:02:07.471 kaj transporti lin al Kanado, 00:02:07.471 --> 00:02:11.552 kie li estu tuj funkcianta. 00:02:11.552 --> 00:02:14.421 La viktorinanoj estis elstaraj inĝenieroj. 00:02:14.421 --> 00:02:17.910 Ili elpensis sistemon tiel fortikan, 00:02:17.910 --> 00:02:20.365 ke ĝi estas ankoraŭ uzata. 00:02:20.365 --> 00:02:24.341 Ĝi produktadas identajn homojn 00:02:24.341 --> 00:02:29.157 por maŝino, kiu ne plu ekzistas. 00:02:29.157 --> 00:02:32.085 La monda imperio malaperis. 00:02:32.085 --> 00:02:34.989 Kion ni do faru per projekto, 00:02:34.989 --> 00:02:37.358 kiu produktas identajn homojn 00:02:37.358 --> 00:02:40.261 kaj kio estu la sekva paŝo, 00:02:40.261 --> 00:02:44.181 se ni volas uzi ĝin por io alia? 00:02:44.181 --> 00:02:45.871 "Lernejoj, kiaj ni konas ilin, estas eksmodaj." 00:02:45.871 --> 00:02:47.763 Jen fortika aserto. 00:02:47.763 --> 00:02:51.557 Mi diris, ke lernejoj, kiaj ni konas ilin nun, estas eksmodaj. 00:02:51.557 --> 00:02:53.291 Mi ne asertas, ke ili ne funkcias. 00:02:53.291 --> 00:02:56.288 Estas iom laŭmode diri, ke la lerneja sistemo ne plu funkcias. 00:02:56.288 --> 00:02:59.939 Ne estas tiel. Ĝi estas mirinde konstruita. 00:02:59.939 --> 00:03:06.165 Sed ni ne plu bezonas ĝin. Ĝi estas eksmoda. 00:03:06.165 --> 00:03:08.572 Kiajn laborpostenojn ni havas nuntempe? 00:03:08.572 --> 00:03:10.706 Nun la kontoristoj estas komputiloj, 00:03:10.706 --> 00:03:13.237 Estas miloj en ĉiu oficejo. 00:03:13.237 --> 00:03:16.442 Kaj estas homoj, kiuj funkciigas tiujn komputilojn, 00:03:16.442 --> 00:03:18.919 por ke tiuj faru la administran laboron. 00:03:18.919 --> 00:03:22.183 Tiuj homoj ne bezonas belan manskribon. 00:03:22.183 --> 00:03:25.215 Ili ne bezonas enkape kalkuli. 00:03:25.215 --> 00:03:27.487 Ili ja povu legi. 00:03:27.487 --> 00:03:31.637 Ili eĉ kapablu distinge legi. 00:03:31.637 --> 00:03:34.744 Tio temas pri hodiaŭ, sed ni ne scias, 00:03:34.744 --> 00:03:37.303 kiaj estos la postenoj en la estonteco. 00:03:37.303 --> 00:03:39.947 Ni scias, ke homoj laboros, kie ajn ili volos, 00:03:39.947 --> 00:03:43.145 kiam ili deziros, en mem elektita posteno. 00:03:43.145 --> 00:03:47.333 Kiel la nuntempa lernado... 00:03:47.333 --> 00:03:49.876 ... preparos ilin por tiu mondo? 00:03:49.876 --> 00:03:54.924 Nu, mi tute hazarde trafis tiun temon. 00:03:54.924 --> 00:03:57.556 Antaŭ 14 jaroj mi instruis en Nov-Delhio, 00:03:57.556 --> 00:04:00.020 kiel programi komputilojn. 00:04:00.020 --> 00:04:03.777 Apud mia laborejo estis ladurbo. 00:04:03.777 --> 00:04:06.364 Mi scivolis, kiel la tieaj infanoj iam lernos, 00:04:06.364 --> 00:04:08.884 kiel skribi komputajn programojn. 00:04:08.884 --> 00:04:11.964 Aŭ ĉu tio ne estas dezirinda por ili? 00:04:11.964 --> 00:04:14.581 Samtempe estis multaj - riĉaj - gepatroj, 00:04:14.581 --> 00:04:17.012 riĉuloj, kiuj havis komputilojn, 00:04:17.012 --> 00:04:20.143 Ili diris al mi: "Mi kredas, 00:04:20.143 --> 00:04:22.332 ke mia filo estas talenta, 00:04:22.332 --> 00:04:25.206 ĉar li faras mirindaĵojn per komputiloj. 00:04:25.206 --> 00:04:29.182 Kaj mia filino certe estas inteligentega." 00:04:29.182 --> 00:04:31.290 Kaj tiel plu. Tiel mi subite pensis, 00:04:31.290 --> 00:04:33.086 kiel ĉi ĉiuj riĉuloj faris por akiri 00:04:33.086 --> 00:04:35.227 tiel eksterordinare talentajn infanojn? 00:04:35.227 --> 00:04:37.142 (Ridado) 00:04:37.142 --> 00:04:39.966 Kiun fundamentan eraron faris la malriĉuloj? 00:04:39.966 --> 00:04:42.969 Mi faris niĉon en la muro ĉirkaŭanta 00:04:42.969 --> 00:04:45.001 la ladurbon apud mia oficejo. NOTE Paragraph 00:04:45.001 --> 00:04:47.745 Mi enŝovis komputilon en ĝin por vidi kio okazos, 00:04:47.745 --> 00:04:50.729 kiam mi donas komputilon al infanoj, kiuj neniam havos ĝin, 00:04:50.729 --> 00:04:54.065 kiuj ne scipovis la anglan kaj ne sciis, kio estas Interreto. 00:04:54.065 --> 00:04:55.017 La infanoj alkuris al ĝi. 00:04:55.017 --> 00:04:57.187 Ĝi troviĝis metron super la planko. Ili diris: "Kio ĝi estas?" 00:04:57.187 --> 00:05:00.171 Mi diris, "Nu, ĝi estas ..., mi ne scias." 00:05:00.171 --> 00:05:02.387 (Ridado) 00:05:02.387 --> 00:05:04.943 Ili diris, "Kial vi metis ĝin tien?" 00:05:04.943 --> 00:05:06.158 Mi diris: "Nu, ial." 00:05:06.158 --> 00:05:09.167 Ili diris: "Ĉu ni rajtas tuŝi ĝin?" Mi diris: "Se vi deziras." 00:05:09.167 --> 00:05:11.544 Kaj mi iris for. 00:05:11.544 --> 00:05:13.288 Okon da horoj poste, 00:05:13.288 --> 00:05:16.243 Ili interretumis kaj instruis kiel fari unu al la aliaj. 00:05:16.243 --> 00:05:18.740 Mi diris: "Nu, tio ja ne eblas. 00:05:18.740 --> 00:05:22.281 Kiel tio eblus? Ili scias nenion pri ĝi. " 00:05:22.281 --> 00:05:25.145 Miaj kolegoj diris: "Ekzistas simpla klarigo. 00:05:25.145 --> 00:05:27.968 Verŝajne unu el viaj studentoj preterpasis 00:05:27.968 --> 00:05:30.063 kaj montris al ili, kiel uzi la muson. " 00:05:30.063 --> 00:05:31.586 Mi diris: "Jes, ja eblas." 00:05:31.586 --> 00:05:34.645 Mi ripetis la eksperimenton. Mi iris al malproksima vilaĝo, 00:05:34.645 --> 00:05:36.636 300 kilometrojn for de Nov-Delhio, 00:05:36.636 --> 00:05:40.428 kie la ŝanco, ke pasas programisto, 00:05:40.428 --> 00:05:44.844 estas tre malalta. 00:05:44.844 --> 00:05:47.507 Tie mi ripetis la eksperimenton. 00:05:47.507 --> 00:05:49.794 Neeblis loĝi tie, mi do instalis mian komputilon, 00:05:49.794 --> 00:05:51.994 kaj foriris. Reveninte post kelkaj monatoj, NOTE Paragraph 00:05:51.994 --> 00:05:53.689 mi vidis infanojn rulantajn ludojn per ĝi. 00:05:53.689 --> 00:05:54.640 Vidante min, ili diris: 00:05:54.640 --> 00:05:57.122 "Ni bezonas pli rapidan procesilon kaj pli bonan muson." 00:05:57.122 --> 00:06:01.416 (Ridado) 00:06:01.416 --> 00:06:04.825 Do mi diris, "Ho! Kiel vi scias ĉi ĉion?" 00:06:04.825 --> 00:06:07.280 La respondon mi trovis tre interesa. 00:06:07.280 --> 00:06:08.945 Riproĉete ili diris: 00:06:08.945 --> 00:06:11.498 "Vi donis al ni maŝinon, kiu funkcias nurangle, 00:06:11.498 --> 00:06:17.583 ni do devis meminstrui la anglan por uzi ĝin." (Ridado) 00:06:17.583 --> 00:06:19.560 Estis la unua fojo en mia instruista laboro, 00:06:19.560 --> 00:06:24.651 ke mi aŭdis la vorton "meminstrui" dirite tiel ordinartone. 00:06:24.651 --> 00:06:28.253 Jen bildoj el tiuj jaroj. 00:06:28.253 --> 00:06:30.900 Tio estis la unua tago ĉe la niĉo. 00:06:30.900 --> 00:06:33.138 Dekstre estas okjara knabo. 00:06:33.138 --> 00:06:38.858 Maldekstre lia lernantino, sesjara. 00:06:38.858 --> 00:06:42.455 Li instruas al ŝi, kiel interretumi. 00:06:42.455 --> 00:06:45.741 Sekvis aliaj partoj de la lando. 00:06:45.741 --> 00:06:48.024 Mi ripetis tion ĉiam denove, 00:06:48.024 --> 00:06:51.469 ĉiam kun precize la sama rezulto. 00:06:51.469 --> 00:06:55.396 [filmo "Truo en la muro" - 1999] 00:06:55.396 --> 00:06:59.661 Okjarulo diranta al sia pli aĝa fratino, kion ŝi faru. 00:07:04.460 --> 00:07:10.017 Fine knabino klariganta en la marata, kio ĝi estas. 00:07:10.017 --> 00:07:14.266 Ŝi diris: "Estas procesilo ene de ĝi." 00:07:14.266 --> 00:07:16.759 Sekve mi komencis publikigi ĉie. 00:07:16.759 --> 00:07:19.314 Mi notis ĉion kaj mezuris ĉie. 00:07:19.314 --> 00:07:21.516 Mi asertis, ke en naŭ monatoj grupo de infanoj, 00:07:21.516 --> 00:07:24.214 lasita sola kun komputilo en ajna lingvo, 00:07:24.214 --> 00:07:28.729 atingos la saman nivelon, kiel kontoristo en Okcidento. 00:07:28.729 --> 00:07:33.489 Mi vidis tion okazi ree kaj ree. 00:07:33.489 --> 00:07:36.221 Sed mi tre scivolis, 00:07:36.221 --> 00:07:38.461 kio krome eblis. 00:07:38.461 --> 00:07:40.989 Mi ekeksperimentis pri aliaj temoj, 00:07:40.989 --> 00:07:43.957 interalie pri prononcado. 00:07:43.957 --> 00:07:46.405 En suda Hindujo estas komunumo de infanoj, 00:07:46.405 --> 00:07:49.173 kies angla prononco vere malbonas 00:07:49.173 --> 00:07:52.693 Ilia prononcado devus pliboniĝi por estonta pli bona dungeblo. 00:07:52.693 --> 00:07:56.771 Mi donis al ili parolrekonan komputilon. 00:07:56.771 --> 00:08:00.045 Mi diris: "Daŭre parolu kun ĝi, ĝis ĝi tajpas, kion vi diras." 00:08:00.045 --> 00:08:04.677 (Ridado) 00:08:04.677 --> 00:08:09.861 Ili faris tion. Rigardu tion. 00:08:09.861 --> 00:08:15.373 Komputilo: "Ĝojiga renkontiĝo". Infano: "Ĝojiga renkontiĝo". 00:08:15.373 --> 00:08:17.644 Sugata Mitro: Mi intence finas per la vizaĝo de tiu junulino, 00:08:17.644 --> 00:08:21.461 ĉar mi supozas, ke multaj inter vi konas ŝin. 00:08:21.461 --> 00:08:24.957 Ŝi nun laboras en alvoka centro en Hyderabad. 00:08:24.957 --> 00:08:29.679 Eble ŝi turmentis vin en tre klara angla 00:08:29.679 --> 00:08:34.452 pri viaj kreditkartaj fakturoj. 00:08:34.452 --> 00:08:38.829 Tiam oni diris: "Nu, kiel tio evoluos?" 00:08:38.829 --> 00:08:40.399 Kie tio finiĝos? 00:08:40.399 --> 00:08:43.762 Mi decidis ataki mian propran rezonadon 00:08:43.762 --> 00:08:46.266 per absurda propono. 00:08:46.266 --> 00:08:50.154 Mi faris ridindan supozon. 00:08:50.154 --> 00:08:51.958 La tamila estas sudhinduja lingvo, kaj mi demandis: 00:08:51.958 --> 00:08:54.603 "Ĉu tamil-infanoj en sud-hinduja vilaĝo povas lerni ... 00:08:54.603 --> 00:08:58.108 ... la teknikaron de DNA-reproduktado en la angla 00:08:58.108 --> 00:09:00.355 per stratranda komputilo? 00:09:00.355 --> 00:09:02.540 Mi diris, ke mi testos ilin. Ili ricevos nulon. 00:09:02.540 --> 00:09:05.594 Mi donos kelkajn monatojn al ili. 00:09:05.594 --> 00:09:07.898 Poste mi ree testos ilin, ili ricevos plian nulon. 00:09:07.898 --> 00:09:12.254 Mi reiros al la laboratorio, petante instruistojn. 00:09:12.254 --> 00:09:16.317 Mi trovis vilaĝon, nomata Kallikuppam en suda Hindujo. 00:09:16.317 --> 00:09:18.994 Mi instalis niĉajn komputilojn tie 00:09:18.994 --> 00:09:22.681 kaj elŝutis ĉian informon el Interreto pri DNA-reproduktado; 00:09:22.681 --> 00:09:25.986 kiun mi mem grandparte ne komprenis. 00:09:25.986 --> 00:09:28.963 La infanoj alkuris dirante: "Kio estas ĉi ĉio?" 00:09:28.963 --> 00:09:33.971 Mi diris, "Estas io tre aktuala kaj grava. Sed ĉio nur angle." 00:09:33.971 --> 00:09:37.325 Ili diris, "Kiel ni povos kompreni tiel malfacilajn anglajn vortojn 00:09:37.325 --> 00:09:39.403 kaj grafikaĵojn kaj ĥemion?" 00:09:39.403 --> 00:09:42.227 Intertempe mi evoluigis novan pedagogian metodon, 00:09:42.227 --> 00:09:45.111 kiun mi nun aplikis. Mi diris: "Mi havas nenian ideon." 00:09:45.111 --> 00:09:48.306 (Ridado) 00:09:48.306 --> 00:09:51.256 "Cetere, mi tuj foriros." 00:09:51.256 --> 00:09:55.624 (Ridado) 00:09:55.624 --> 00:09:59.213 Mi forestis dum duo da monatoj. 00:09:59.213 --> 00:10:01.848 Ili akiris nulon en mia testo. 00:10:01.848 --> 00:10:02.772 Mi revenis post du monatoj. 00:10:02.772 --> 00:10:06.432 La infanoj ariĝis kaj diris: "Ni komprenis nenion." 00:10:06.432 --> 00:10:08.507 Nu, tion mi atendis. 00:10:08.507 --> 00:10:12.592 Mi diris, "Bone, sed kiom da tempo vi bezonis, 00:10:12.592 --> 00:10:15.353 antaŭ ol vi decidis, ke vi komprenas nenion pri ĝi?" 00:10:15.353 --> 00:10:17.301 Ili diris: "Ni ne rezignis. 00:10:17.301 --> 00:10:19.277 Ni ĉiutage rigardas ĝin. " 00:10:19.277 --> 00:10:21.742 Mi diris, "Kio? Vi tute ne komprenas tiujn ekranojn 00:10:21.742 --> 00:10:24.446 kaj tamen vi rigardadas ilin dum 2 monatoj? Kial? " 00:10:24.446 --> 00:10:26.959 Kaj la knabineto, kiun vi vidas ĝuste nun, 00:10:26.959 --> 00:10:29.691 levis sian manon, kaj parolante al mi en miksita tamila-angla 00:10:29.691 --> 00:10:31.888 Krom la fakton, 00:10:31.888 --> 00:10:35.039 ke misa reproduktado de la DNA-molekulo kaŭzas malsanon, 00:10:35.039 --> 00:10:37.560 ni komprenis nenion pli. " 00:10:37.560 --> 00:10:43.272 (Ridado) (Aplaŭdo) 00:10:43.272 --> 00:10:47.392 Mi do testis ilin. 00:10:47.392 --> 00:10:50.664 Jen eduka neeblo: nul ĝis 30% 00:10:50.664 --> 00:10:52.968 en du monatoj en la tropika varmego 00:10:52.968 --> 00:10:56.408 per komputilo sub la arbo en nekonata lingvo, 00:10:56.408 --> 00:10:59.480 pri io, kio jardekon antaŭas ilian aĝon. 00:10:59.480 --> 00:11:04.857 Absurde. Sed mi devis labori laŭ Viktorinana normo. 00:11:04.857 --> 00:11:08.257 30% signifas malsukceson. 00:11:08.257 --> 00:11:11.193 Kiel sukcesigi ilin? Ili bezonis 20 pliajn procentojn. 00:11:11.193 --> 00:11:16.030 Instruisto ne troveblis, sed ja amikino de la infanoj, 00:11:16.030 --> 00:11:18.416 22jara knabino, kiu estis librotenisto 00:11:18.416 --> 00:11:20.864 kaj kiu ĉiam ludis kun ili. 00:11:20.864 --> 00:11:22.985 Mi demandis al ŝi: "Ĉu vi povas helpi ilin?" 00:11:22.985 --> 00:11:25.256 Ŝi diris: "Tute ne. 00:11:25.256 --> 00:11:28.333 Mi ne studis sciencon en la lernejo. Mi havas neniun ideon 00:11:28.333 --> 00:11:32.862 pri tio, kion ili faras sub tiu arbo la tutan tagon. Mi ne povas helpi vin." 00:11:32.862 --> 00:11:37.393 Mi diris: "Uzu la avinan metodon. " 00:11:37.393 --> 00:11:38.723 Ŝi respondis: "Kio estas tio?" 00:11:38.723 --> 00:11:40.110 Mi diris: "Ekstaru malantaŭ ili. 00:11:40.110 --> 00:11:41.716 Kion ajn ili faros, vi nur diru: 00:11:41.732 --> 00:11:44.513 Dio! Kiel vi faris tion? 00:11:44.529 --> 00:11:47.625 Kio estas la sekva paĝo? Bona Dio, tion mi ne povintus je via aĝo. 00:11:47.625 --> 00:11:50.547 Vi ja scias, kion avinoj ĉiam faras. 00:11:50.547 --> 00:11:52.721 Tion ŝi faris dum du sekvantaj monatoj. 00:11:52.721 --> 00:11:55.635 La rezultoj saltis al 50%. 00:11:55.635 --> 00:11:57.289 Kallikuppam atingis 00:11:57.289 --> 00:11:59.167 mian referencan lernejon en Nov-Delhio, 00:11:59.167 --> 00:12:03.303 riĉa privata lernejo kun aparta instruisto pri vivoscienco. 00:12:03.303 --> 00:12:08.140 Tiu grafikaĵo montris al mi, ke ekzistas maniero por doni al ĉiu saman ŝancon. 00:12:08.140 --> 00:12:10.236 Jen Kallikuppam. 00:12:10.236 --> 00:12:18.431 (Parolantaj infanoj) Neŭronoj ... komunikado. 00:12:18.431 --> 00:12:22.122 Mi filmis el malbona angulo... amatoraĵo. 00:12:22.122 --> 00:12:24.618 Sed vi povis aŭdi, ke temas pri neŭronoj 00:12:24.618 --> 00:12:27.025 Per siaj manoj ŝi montris, 00:12:27.025 --> 00:12:30.581 ke neŭronoj komunikadas. 00:12:30.581 --> 00:12:33.925 12jarulino... 00:12:33.925 --> 00:12:37.135 Kiel aspektos laborpostenoj? 00:12:37.135 --> 00:12:39.426 Ni scias, kiaj ili estas hodiaŭ. 00:12:39.426 --> 00:12:41.764 Kiel aspektos la lernado? Ni scias, kia ĝi estas nun. 00:12:41.764 --> 00:12:44.817 Infanoj per unu mano tenantaj sian poŝtelefonon 00:12:44.817 --> 00:12:48.590 kaj malvolonte prenantaj siajn lernolibrojn per la alia mano. 00:12:48.590 --> 00:12:52.549 Kia ĝi estos morgaŭ? 00:12:52.549 --> 00:12:57.449 Ĉu eble ne plu necesos iri al lernejo? 00:12:57.449 --> 00:13:00.989 Ĉu venos tempo, kiam vi povos trovi 00:13:00.989 --> 00:13:04.309 ene de du minutoj, kion vi volas scii? 00:13:04.309 --> 00:13:08.414 Jen eble konsterna demando, 00:13:08.414 --> 00:13:11.206 formulita por mi de Nicholas Negroponte: 00:13:11.206 --> 00:13:14.245 Ĉu eblus, ke ni aliras aŭ jam alfrontas estontecon, 00:13:14.245 --> 00:13:17.605 kie scio estas malaktuala? 00:13:17.605 --> 00:13:20.138 Tio estas terura. Ni estas "Homo sapiens". 00:13:20.138 --> 00:13:24.055 Scio estas tio, kio distingas nin de la simioj. 00:13:24.055 --> 00:13:25.832 Sed rigardu la aferon jene. 00:13:25.832 --> 00:13:28.378 La naturo bezonis 100 milionojn da jaroj 00:13:28.378 --> 00:13:30.514 por igi la simion stara 00:13:30.514 --> 00:13:32.698 kaj igi ĝin Homo sapiens. 00:13:32.698 --> 00:13:36.394 En nur 10 000 jaroj ni sukcesis igi scion eksmoda. 00:13:36.394 --> 00:13:38.576 Kia atingo! 00:13:38.576 --> 00:13:42.603 Sed ni devas integrigi tion en nia propra estonteco. 00:13:42.603 --> 00:13:45.562 Kuraĝigo ŝajnas esti la ŝlosilo. 00:13:45.562 --> 00:13:46.772 En Kuppam 00:13:46.772 --> 00:13:49.586 kaj ĉe ĉiuj miaj ceteraj eksperimentoj, 00:13:49.586 --> 00:13:56.721 simpla vorto, "Ho!" sufiĉis kiel honorsaluto al la lernado." 00:13:56.721 --> 00:13:59.115 Ekzistas pruvo de neŭroscienco. 00:13:59.115 --> 00:14:02.317 Centre de nia cerbo estas reptilia parto. 00:14:02.317 --> 00:14:06.053 Antaŭ minaco, ĝi malŝaltas ĉion alian, 00:14:06.053 --> 00:14:09.731 La cerebra kortekso, la partoj, kiuj lernas, 00:14:09.731 --> 00:14:12.475 ĉio estas malŝaltata. 00:14:12.475 --> 00:14:16.623 Puno kaj ekzameno konsideratas minacoj. 00:14:16.623 --> 00:14:20.248 Ni estigas ion, kio malŝaltas la cerbon de niaj infanoj 00:14:20.248 --> 00:14:22.944 kaj tiam ni diras: "Sukcesu". 00:14:22.944 --> 00:14:26.425 Kial oni kreis tian sistemon? 00:14:26.425 --> 00:14:28.071 Ĉar oni bezonis ĝin. 00:14:28.071 --> 00:14:30.656 En la epoko de la grandaj imperioj 00:14:30.656 --> 00:14:34.926 oni bezonis homojn, kiuj sukcesis postvivi minacojn. 00:14:34.926 --> 00:14:37.193 Kiam vi staris sola en tranĉeo 00:14:37.193 --> 00:14:41.224 kaj vi postvivis tion, vi sukcesis. 00:14:41.224 --> 00:14:44.197 Se vi ne postvivis tion, vi malsukcesis. 00:14:44.197 --> 00:14:46.853 Sed tiu epoko estas pasinteco. 00:14:46.853 --> 00:14:50.491 Kion fari pri kreemo en nia tempo? 00:14:50.491 --> 00:14:53.506 Ni ŝovu la pezocentron 00:14:53.506 --> 00:14:56.915 de minaco al plezuro. 00:14:56.915 --> 00:15:00.867 Mi reiris al Anglujo serĉante britajn avinojn. 00:15:00.867 --> 00:15:03.884 Mi dissendis alvokojn dirantajn: 00:15:03.884 --> 00:15:07.304 Se vi estas brita avino kun larĝbenda retaliro kaj reteja kamerao, 00:15:07.304 --> 00:15:10.531 ĉu vi volas senpage doni al mi unu horon semajne de via tempo? 00:15:10.531 --> 00:15:12.643 200 prezentis sin en la unuaj du semajnoj. 00:15:12.643 --> 00:15:17.551 Mi konas pli da britaj avinoj ol iu ajn tutmonde. (Ridado) 00:15:17.551 --> 00:15:21.366 Ili nomiĝas "Avina nubo". 00:15:21.366 --> 00:15:23.096 "Avina nubo" estas en Interreto. 00:15:23.096 --> 00:15:27.470 Kiam infano trafis en mizero, ĝi vokas avinon. 00:15:27.470 --> 00:15:31.039 Per Skajpo ŝi aranĝas solvon. 00:15:31.039 --> 00:15:34.658 Mi vidis ilin fari tion el Diggles 00:15:34.658 --> 00:15:36.703 en nordokcidenta Anglujo 00:15:36.703 --> 00:15:40.007 al Nadu, Hindujo, 10 000 kilometrojn for, 00:15:40.007 --> 00:15:42.247 en Tamil Nadu, Hindujo. 00:15:42.247 --> 00:15:45.823 Ŝi aranĝas la aferon per praa gesto. 00:15:45.823 --> 00:15:47.538 "Ŝŝ." 00:15:47.538 --> 00:15:50.263 Ĉu en ordo? 00:15:50.263 --> 00:15:51.799 Jen: 00:15:51.799 --> 00:15:56.055 Avino: "Vi ne povas kapti min. Ripetu ĝin. 00:15:56.055 --> 00:15:59.823 Vi ne povas kapti min." 00:15:59.823 --> 00:16:02.791 Infanoj: "Vi ne povas kapti min." 00:16:02.791 --> 00:16:08.373 Avino: "Mi estas la kukulo." Infanoj: "Mi estas la kukulo." 00:16:08.373 --> 00:16:12.963 Avino: "Bone! Bonege." 00:16:12.963 --> 00:16:15.421 SM: Kio do okazas ĉi tie? 00:16:15.421 --> 00:16:17.265 Mi kredas, ke ni konsideru 00:16:17.265 --> 00:16:19.646 la lernadan proceson 00:16:19.646 --> 00:16:24.234 kiel produkton de eduka mem-organizado. 00:16:24.234 --> 00:16:27.079 Kiam la instruproceso povas mem-organizi, 00:16:27.079 --> 00:16:29.570 tiam aperas lernado. 00:16:29.570 --> 00:16:31.963 Oni ne devigu la lernadon. 00:16:31.963 --> 00:16:34.179 Oni lasu ĝin okazi. 00:16:34.179 --> 00:16:37.452 La instruanto startas la proceson 00:16:37.452 --> 00:16:40.171 kaj de distanco rigardas, 00:16:40.171 --> 00:16:42.539 kiel la lernado ekestas. 00:16:42.539 --> 00:16:45.492 Mi kredas, ke estas tio, pri kio temas. 00:16:45.492 --> 00:16:48.244 Sed kiel ni akiru la scion? 00:16:48.244 --> 00:16:49.919 Nu, mi intencas konstrui 00:16:49.919 --> 00:16:53.220 mem-organizajn lernadajn mediojn. 00:16:53.220 --> 00:16:56.905 Ili estas kombinaĵo de larĝbenda retaliro, 00:16:56.905 --> 00:16:59.298 kunlaborado kaj kuraĝigo. 00:16:59.298 --> 00:17:01.004 Mi jam provis tion 00:17:01.004 --> 00:17:03.539 en multaj lernejoj tutmonde 00:17:03.539 --> 00:17:07.165 Instruistoj skeptike diris: "Ĉu tio funkcias per si mem?" 00:17:07.165 --> 00:17:10.282 Mi diris: "Jes, tio iras per si mem." "Kiel vi scias tion? " 00:17:10.282 --> 00:17:13.775 Mi diris, "Por vi la infanoj, kiuj diris ĝin al mi, 00:17:13.775 --> 00:17:16.703 ne estas kredindaj pro sia fono." 00:17:16.703 --> 00:17:19.654 Jen SOLE (Mem-organiza lerna medio) en praktiko. 00:17:19.654 --> 00:17:22.605 (Infanoj interbabilas) 00:17:22.605 --> 00:17:25.556 Tio estas en Anglujo. 00:17:25.556 --> 00:17:31.845 Li respektigas ordon kaj pacon, 00:17:31.845 --> 00:17:35.611 ĉar, kiel vi scias, ne ĉeestas instruisto. 00:17:35.611 --> 00:17:44.126 Knabino: La entuta nombro da elektronoj ne egalas al la entuta nombro da protonoj 00:17:46.096 --> 00:17:49.999 Knabino: — donanta al ĝi rezultan pozitivan aŭ negativan elektran ŝargon. 00:17:49.999 --> 00:17:56.734 La rezulta ŝargo de jono egalas al la nombro da protonoj en la jono... 00:17:56.734 --> 00:18:00.318 ... minus la nombro da elektronoj. 00:18:00.318 --> 00:18:03.611 SM: Ŝi antaŭas per jardeko sian aĝon. 00:18:03.611 --> 00:18:06.660 Por SOLEoj, ni bezonas lernoplanon kun gravaj demandoj. 00:18:06.660 --> 00:18:10.263 Vi jam aŭdis, kion tio signifas. 00:18:10.263 --> 00:18:12.469 La ŝtonepokaj homoj 00:18:12.469 --> 00:18:15.870 rigardis supren kaj diris: 00:18:15.870 --> 00:18:17.974 "Kio estas tiuj trembrilaj lumoj?" 00:18:17.974 --> 00:18:20.453 Tiel ekestis la unua lernoplano, sed tiuj mirindaj demandoj ne plu ekzistas. 00:18:20.453 --> 00:18:25.247 Ni okupiĝas pri la tangento de angulo. 00:18:25.247 --> 00:18:29.377 Sed tio ne estas sufiĉe alloga. 00:18:29.377 --> 00:18:33.085 Oni devus demandi al naŭjarulo: 00:18:33.085 --> 00:18:36.046 "Se meteorito venus al la tero, 00:18:36.046 --> 00:18:39.199 kiel vi kalkulus, ĉu ĝi frapos la teron aŭ ne?" 00:18:39.199 --> 00:18:42.597 Kaj kiam li diras, "Kiel mi faru tion?", 00:18:42.597 --> 00:18:45.157 tiam vi diras: "Jen la magia vorto: la tangento de angulo" 00:18:45.157 --> 00:18:48.142 Sekve lasu lin sola. Li mem trovos ĝin. 00:18:48.142 --> 00:18:51.013 Jen kelkaj bildoj pri SOLEoj. 00:18:51.013 --> 00:18:55.471 Mi provis neimageblajn demandojn: 00:18:55.471 --> 00:19:01.060 Kiam komenciĝis la mondo? Kiel ĝi finiĝos? 00:19:01.060 --> 00:19:05.348 Ĉe naŭjaruloj. 00:19:05.348 --> 00:19:07.293 Ĉi tio temas pri la aero, kiun ni spiras. 00:19:07.293 --> 00:19:10.269 Ĉi tion faras infanoj sen la helpo de instruanto. 00:19:10.269 --> 00:19:15.227 La instruanto nur starigas la demandon, 00:19:15.227 --> 00:19:17.611 malproksimiĝas kaj admiras la respondon. 00:19:17.611 --> 00:19:21.275 Kio estas do mia deziro? 00:19:21.275 --> 00:19:25.011 Mia deziro estas, 00:19:25.011 --> 00:19:27.227 ke ni desegnu la estontecon de la lernado. 00:19:27.227 --> 00:19:31.541 Ni ja ne volas esti anstataŭigiloj 00:19:31.541 --> 00:19:33.507 por granda homa komputilo, ĉu ne? 00:19:33.507 --> 00:19:35.899 Do ni bezonas desegni estontecon por lernado. 00:19:35.899 --> 00:19:39.555 Kaj mi devas - momenton, 00:19:39.555 --> 00:19:41.191 mi devas precize vortumi tion, 00:19:41.191 --> 00:19:43.891 ĉar ĉi tio estas tre grava. 00:19:43.891 --> 00:19:46.535 Mi volus helpi projekti estontecon de lernado 00:19:46.535 --> 00:19:48.851 subtenante infanojn tutmonde 00:19:48.851 --> 00:19:51.085 uzi siajn miron kaj sian kapablon kunlabori. 00:19:51.085 --> 00:19:54.131 Helpu min konstrui tiun lernejon. 00:19:54.131 --> 00:19:56.363 Ĝi nomiĝos "Lernejo en la nubo". 00:19:56.363 --> 00:19:59.699 Ĝi iĝos lernejo, kie la infanoj iras en intelektan aventuron, 00:19:59.699 --> 00:20:04.772 pelataj de la grandaj demandoj, kiujn iliaj perantoj starigis. 00:20:04.772 --> 00:20:08.629 Mi volas akiri tion 00:20:08.629 --> 00:20:10.900 per konstruo de servo, kie mi povos studi ĉi tion. 00:20:10.900 --> 00:20:15.260 Ĝi estos preskaŭ senhoma servo. 00:20:15.260 --> 00:20:18.060 Estas nur unu avino 00:20:18.060 --> 00:20:19.827 kiu mastrumos sanon kaj sekuron. 00:20:19.827 --> 00:20:22.268 La cetero venas de la nubo. 00:20:22.268 --> 00:20:23.701 La lumo estas ŝaltata kaj malŝaltata de la nubo 00:20:23.701 --> 00:20:25.616 ktp, ktp. Ĉio venas de la nubo. 00:20:25.616 --> 00:20:27.644 Sed mi bezonas vin por alia celo. 00:20:27.644 --> 00:20:30.869 Vi povas fari mem-organizajn lernadajn mediojn 00:20:30.869 --> 00:20:33.628 hejme, en kaj ekster la lernejo, en kluboj. 00:20:33.628 --> 00:20:38.644 Tio tre facile fareblas. 00:20:38.644 --> 00:20:40.772 TED havas mirindan dokumenton, kiu klarigas, kiel fari ĝin. 00:20:40.772 --> 00:20:42.660 Ĉu vi volus fari tion 00:20:42.660 --> 00:20:46.036 sur la kvin kontinentoj 00:20:46.036 --> 00:20:48.401 kaj sendi al mi la donitaĵojn? 00:20:48.401 --> 00:20:50.612 Tiam mi kunmetos ĉion kaj movos ĝin al la Lernejo de nuboj 00:20:50.612 --> 00:20:54.116 kaj formos la estontecon de lernado. 00:20:54.116 --> 00:20:57.380 Tio estas mia deziro. 00:20:57.380 --> 00:20:59.172 Kaj nur unu lasta afero. 00:20:59.172 --> 00:21:00.595 Mi kunirigos vin al la supro de Himalajo. 00:21:00.595 --> 00:21:03.188 Je alto de 3600 metroj, kie la aero estas maldensa, 00:21:03.188 --> 00:21:06.491 mi iam instalis du niĉajn komputilojn, 00:21:06.491 --> 00:21:09.476 kaj la infanoj amasiĝis ĉirkaŭ ilin. 00:21:09.476 --> 00:21:10.931 Kaj tie estis knabineto, kiu sekvis min ĉien. 00:21:10.931 --> 00:21:13.828 Mi diris al ŝi: "Mi volas doni komputilon al ĉiu infano. 00:21:13.828 --> 00:21:18.544 Kiel mi faru tion?" 00:21:18.544 --> 00:21:20.945 Mi provis kviete foti ŝin. 00:21:20.945 --> 00:21:24.976 Ŝi subite levis sian manon jene, kaj diris 00:21:25.226 --> 00:21:29.032 "Ek kun ĝi." 00:21:29.032 --> 00:21:30.921 (Ridado) (Aplaŭdo) 00:21:30.921 --> 00:21:42.785 Miaopinie tio estis bona konsilo. 00:21:42.785 --> 00:21:44.646 Mi sekvos ŝian konsilon kaj ĉesos paroli. 00:21:44.646 --> 00:21:46.714 Dankon. Dankegon. 00:21:46.714 --> 00:21:50.704 (Aplaŭdoj) 00:21:50.704 --> 00:21:54.455 Dankon. Dankon. (Aplaŭdoj) 00:21:54.455 --> 00:22:02.779 Koran dankon. Ho! (Aplaŭdoj) 00:22:02.779 --> 00:22:09.194 Dankegon. Ho! (Aplaŭdoj)