Kia iĝos la maniero lerni?
Mi ja havas planon por tio,
sed por klarigi ĝin al vi
mi rakontu historieton,
kiu klarigos, pri kio temas.
Mi provis ekscii,
de kie venas
nia lerneja metodo lerni.
Eblas serĉi en fora pasinteco,
sed tre klaras,
de kie venas la nuna lerna metodo.
Ĝi aĝas proksimume 300 jarojn,
ĝi ekestis en la lasta, plej granda imperio
en la mondo, la brita imperio.
Imagu, ke vi provu regi
tutan planedon
sen komputiloj, sen telefonoj,
per manskribitaj dokumentoj
vojaĝante ŝipe.
La viktorinanoj efektive plenumis tion.
Estis mirinda afero.
Ili kreis tutmondan komputilon
kiu konsistis el homoj.
Ĝi ankoraŭ ekzistas.
Ni nomas ĝin la burokrata administra maŝino.
Por funkciigi tiun maŝinon
necesas multegaj homoj.
Por produkti tiujn homojn
ili faris alian maŝinon: la lernejo.
La lernejoj produktis la homojn,
kiuj iĝos partoj
de la burokrata administra maŝino.
Ili devis esti identaj.
Ili devis scipovi tri aferojn:
- havi bonan manskribon por noti la donitaĵojn
- scipovi legi
- kapabli enkape multipliki, ...
... dividi, adicii kaj subtrahi.
Ili estu tiel identaj, por povi preni iun el Nov-Zelando
kaj transporti lin al Kanado,
kie li estu tuj funkcianta.
La viktorinanoj estis elstaraj inĝenieroj.
Ili elpensis sistemon tiel fortikan,
ke ĝi estas ankoraŭ uzata.
Ĝi produktadas identajn homojn
por maŝino, kiu ne plu ekzistas.
La monda imperio malaperis.
Kion ni do faru per projekto,
kiu produktas identajn homojn
kaj kio estu la sekva paŝo,
se ni volas uzi ĝin por io alia?
"Lernejoj, kiaj ni konas ilin, estas eksmodaj."
Jen fortika aserto.
Mi diris, ke lernejoj, kiaj ni konas ilin nun,
estas eksmodaj.
Mi ne asertas, ke ili ne funkcias.
Estas iom laŭmode diri,
ke la lerneja sistemo ne plu funkcias.
Ne estas tiel. Ĝi estas mirinde konstruita.
Sed ni ne plu bezonas ĝin. Ĝi estas eksmoda.
Kiajn laborpostenojn ni havas nuntempe?
Nun la kontoristoj estas komputiloj,
Estas miloj en ĉiu oficejo.
Kaj estas homoj, kiuj funkciigas tiujn komputilojn,
por ke tiuj faru la administran laboron.
Tiuj homoj ne bezonas belan manskribon.
Ili ne bezonas enkape kalkuli.
Ili ja povu legi.
Ili eĉ kapablu distinge legi.
Tio temas pri hodiaŭ, sed ni ne scias,
kiaj estos la postenoj en la estonteco.
Ni scias, ke homoj laboros, kie ajn ili volos,
kiam ili deziros, en mem elektita posteno.
Kiel la nuntempa lernado...
... preparos ilin por tiu mondo?
Nu, mi tute hazarde trafis tiun temon.
Antaŭ 14 jaroj mi instruis en Nov-Delhio,
kiel programi komputilojn.
Apud mia laborejo estis ladurbo.
Mi scivolis, kiel la tieaj infanoj iam lernos,
kiel skribi komputajn programojn.
Aŭ ĉu tio ne estas dezirinda por ili?
Samtempe estis multaj - riĉaj - gepatroj,
riĉuloj, kiuj havis komputilojn,
Ili diris al mi: "Mi kredas,
ke mia filo estas talenta,
ĉar li faras mirindaĵojn per komputiloj.
Kaj mia filino certe estas inteligentega."
Kaj tiel plu. Tiel mi subite pensis,
kiel ĉi ĉiuj riĉuloj faris por akiri
tiel eksterordinare talentajn infanojn?
(Ridado)
Kiun fundamentan eraron faris la malriĉuloj?
Mi faris niĉon en la muro ĉirkaŭanta
la ladurbon apud mia oficejo.
Mi enŝovis komputilon en ĝin
por vidi kio okazos,
kiam mi donas komputilon al infanoj,
kiuj neniam havos ĝin,
kiuj ne scipovis la anglan
kaj ne sciis, kio estas Interreto.
La infanoj alkuris al ĝi.
Ĝi troviĝis metron super la planko.
Ili diris: "Kio ĝi estas?"
Mi diris, "Nu, ĝi estas ..., mi ne scias."
(Ridado)
Ili diris, "Kial vi metis ĝin tien?"
Mi diris: "Nu, ial."
Ili diris: "Ĉu ni rajtas tuŝi ĝin?"
Mi diris: "Se vi deziras."
Kaj mi iris for.
Okon da horoj poste,
Ili interretumis kaj instruis kiel fari unu al la aliaj.
Mi diris: "Nu, tio ja ne eblas.
Kiel tio eblus? Ili scias nenion pri ĝi. "
Miaj kolegoj diris: "Ekzistas simpla klarigo.
Verŝajne unu el viaj studentoj preterpasis
kaj montris al ili, kiel uzi la muson. "
Mi diris: "Jes, ja eblas."
Mi ripetis la eksperimenton.
Mi iris al malproksima vilaĝo,
300 kilometrojn for de Nov-Delhio,
kie la ŝanco, ke pasas programisto,
estas tre malalta.
Tie mi ripetis la eksperimenton.
Neeblis loĝi tie, mi do instalis mian komputilon,
kaj foriris.
Reveninte post kelkaj monatoj,
mi vidis infanojn rulantajn ludojn per ĝi.
Vidante min, ili diris:
"Ni bezonas pli rapidan procesilon
kaj pli bonan muson."
(Ridado)
Do mi diris, "Ho! Kiel vi scias ĉi ĉion?"
La respondon mi trovis tre interesa.
Riproĉete ili diris:
"Vi donis al ni maŝinon, kiu funkcias nurangle,
ni do devis meminstrui la anglan por uzi ĝin."
(Ridado)
Estis la unua fojo en mia instruista laboro,
ke mi aŭdis la vorton "meminstrui" dirite tiel ordinartone.
Jen bildoj el tiuj jaroj.
Tio estis la unua tago ĉe la niĉo.
Dekstre estas okjara knabo.
Maldekstre lia lernantino, sesjara.
Li instruas al ŝi, kiel interretumi.
Sekvis aliaj partoj de la lando.
Mi ripetis tion ĉiam denove,
ĉiam kun precize la sama rezulto.
[filmo "Truo en la muro" - 1999]
Okjarulo diranta al sia pli aĝa fratino, kion ŝi faru.
Fine knabino klariganta en la marata, kio ĝi estas.
Ŝi diris: "Estas procesilo ene de ĝi."
Sekve mi komencis publikigi ĉie.
Mi notis ĉion kaj mezuris ĉie.
Mi asertis, ke en naŭ monatoj grupo de infanoj,
lasita sola kun komputilo en ajna lingvo,
atingos la saman nivelon,
kiel kontoristo en Okcidento.
Mi vidis tion okazi ree kaj ree.
Sed mi tre scivolis,
kio krome eblis.
Mi ekeksperimentis pri aliaj temoj,
interalie pri prononcado.
En suda Hindujo estas komunumo de infanoj,
kies angla prononco vere malbonas
Ilia prononcado devus pliboniĝi
por estonta pli bona dungeblo.
Mi donis al ili parolrekonan komputilon.
Mi diris: "Daŭre parolu kun ĝi,
ĝis ĝi tajpas, kion vi diras."
(Ridado)
Ili faris tion. Rigardu tion.
Komputilo: "Ĝojiga renkontiĝo".
Infano: "Ĝojiga renkontiĝo".
Sugata Mitro: Mi intence finas
per la vizaĝo de tiu junulino,
ĉar mi supozas,
ke multaj inter vi konas ŝin.
Ŝi nun laboras en alvoka centro en Hyderabad.
Eble ŝi turmentis vin en tre klara angla
pri viaj kreditkartaj fakturoj.
Tiam oni diris: "Nu, kiel tio evoluos?"
Kie tio finiĝos?
Mi decidis ataki mian propran rezonadon
per absurda propono.
Mi faris ridindan supozon.
La tamila estas sudhinduja lingvo,
kaj mi demandis:
"Ĉu tamil-infanoj en sud-hinduja vilaĝo povas lerni ...
... la teknikaron de DNA-reproduktado en la angla
per stratranda komputilo?
Mi diris, ke mi testos ilin.
Ili ricevos nulon.
Mi donos kelkajn monatojn al ili.
Poste mi ree testos ilin,
ili ricevos plian nulon.
Mi reiros al la laboratorio,
petante instruistojn.
Mi trovis vilaĝon, nomata Kallikuppam en suda Hindujo.
Mi instalis niĉajn komputilojn tie
kaj elŝutis ĉian informon el Interreto
pri DNA-reproduktado;
kiun mi mem grandparte ne komprenis.
La infanoj alkuris dirante: "Kio estas ĉi ĉio?"
Mi diris, "Estas io tre aktuala kaj grava.
Sed ĉio nur angle."
Ili diris, "Kiel ni povos kompreni
tiel malfacilajn anglajn vortojn
kaj grafikaĵojn kaj ĥemion?"
Intertempe mi evoluigis novan pedagogian metodon,
kiun mi nun aplikis. Mi diris: "Mi havas nenian ideon."
(Ridado)
"Cetere, mi tuj foriros."
(Ridado)
Mi forestis dum duo da monatoj.
Ili akiris nulon en mia testo.
Mi revenis post du monatoj.
La infanoj ariĝis kaj diris: "Ni komprenis nenion."
Nu, tion mi atendis.
Mi diris, "Bone, sed kiom da tempo vi bezonis,
antaŭ ol vi decidis, ke vi komprenas nenion pri ĝi?"
Ili diris: "Ni ne rezignis.
Ni ĉiutage rigardas ĝin. "
Mi diris, "Kio? Vi tute ne komprenas tiujn ekranojn
kaj tamen vi rigardadas ilin dum 2 monatoj?
Kial? "
Kaj la knabineto, kiun vi vidas ĝuste nun,
levis sian manon, kaj parolante al mi en miksita tamila-angla
Krom la fakton,
ke misa reproduktado de la DNA-molekulo kaŭzas malsanon,
ni komprenis nenion pli. "
(Ridado) (Aplaŭdo)
Mi do testis ilin.
Jen eduka neeblo: nul ĝis 30%
en du monatoj en la tropika varmego
per komputilo sub la arbo en nekonata lingvo,
pri io, kio jardekon antaŭas ilian aĝon.
Absurde. Sed mi devis labori laŭ Viktorinana normo.
30% signifas malsukceson.
Kiel sukcesigi ilin? Ili bezonis 20 pliajn procentojn.
Instruisto ne troveblis, sed ja amikino de la infanoj,
22jara knabino, kiu estis librotenisto
kaj kiu ĉiam ludis kun ili.
Mi demandis al ŝi: "Ĉu vi povas helpi ilin?"
Ŝi diris: "Tute ne.
Mi ne studis sciencon en la lernejo. Mi havas neniun ideon
pri tio, kion ili faras sub tiu arbo la tutan tagon.
Mi ne povas helpi vin."
Mi diris: "Uzu la avinan metodon. "
Ŝi respondis: "Kio estas tio?"
Mi diris: "Ekstaru malantaŭ ili.
Kion ajn ili faros, vi nur diru:
Dio! Kiel vi faris tion?
Kio estas la sekva paĝo?
Bona Dio, tion mi ne povintus je via aĝo.
Vi ja scias, kion avinoj ĉiam faras.
Tion ŝi faris dum du sekvantaj monatoj.
La rezultoj saltis al 50%.
Kallikuppam atingis
mian referencan lernejon en Nov-Delhio,
riĉa privata lernejo kun aparta instruisto pri vivoscienco.
Tiu grafikaĵo montris al mi, ke ekzistas maniero
por doni al ĉiu saman ŝancon.
Jen Kallikuppam.
(Parolantaj infanoj) Neŭronoj ... komunikado.
Mi filmis el malbona angulo... amatoraĵo.
Sed vi povis aŭdi, ke temas pri neŭronoj
Per siaj manoj ŝi montris,
ke neŭronoj komunikadas.
12jarulino...
Kiel aspektos laborpostenoj?
Ni scias, kiaj ili estas hodiaŭ.
Kiel aspektos la lernado? Ni scias, kia ĝi estas nun.
Infanoj per unu mano tenantaj sian poŝtelefonon
kaj malvolonte prenantaj siajn lernolibrojn per la alia mano.
Kia ĝi estos morgaŭ?
Ĉu eble ne plu necesos iri al lernejo?
Ĉu venos tempo, kiam vi povos trovi
ene de du minutoj, kion vi volas scii?
Jen eble konsterna demando,
formulita por mi de Nicholas Negroponte:
Ĉu eblus, ke ni aliras aŭ jam alfrontas estontecon,
kie scio estas malaktuala?
Tio estas terura. Ni estas "Homo sapiens".
Scio estas tio, kio distingas nin de la simioj.
Sed rigardu la aferon jene.
La naturo bezonis 100 milionojn da jaroj
por igi la simion stara
kaj igi ĝin Homo sapiens.
En nur 10 000 jaroj ni sukcesis igi scion eksmoda.
Kia atingo!
Sed ni devas integrigi tion en nia propra estonteco.
Kuraĝigo ŝajnas esti la ŝlosilo.
En Kuppam
kaj ĉe ĉiuj miaj ceteraj eksperimentoj,
simpla vorto, "Ho!" sufiĉis kiel honorsaluto al la lernado."
Ekzistas pruvo de neŭroscienco.
Centre de nia cerbo estas reptilia parto.
Antaŭ minaco, ĝi malŝaltas ĉion alian,
La cerebra kortekso, la partoj, kiuj lernas,
ĉio estas malŝaltata.
Puno kaj ekzameno konsideratas minacoj.
Ni estigas ion, kio malŝaltas la cerbon de niaj infanoj
kaj tiam ni diras: "Sukcesu".
Kial oni kreis tian sistemon?
Ĉar oni bezonis ĝin.
En la epoko de la grandaj imperioj
oni bezonis homojn, kiuj sukcesis postvivi minacojn.
Kiam vi staris sola en tranĉeo
kaj vi postvivis tion, vi sukcesis.
Se vi ne postvivis tion, vi malsukcesis.
Sed tiu epoko estas pasinteco.
Kion fari pri kreemo en nia tempo?
Ni ŝovu la pezocentron
de minaco al plezuro.
Mi reiris al Anglujo serĉante britajn avinojn.
Mi dissendis alvokojn dirantajn:
Se vi estas brita avino kun larĝbenda retaliro kaj reteja kamerao,
ĉu vi volas senpage doni al mi unu horon semajne de via tempo?
200 prezentis sin en la unuaj du semajnoj.
Mi konas pli da britaj avinoj ol iu ajn tutmonde. (Ridado)
Ili nomiĝas "Avina nubo".
"Avina nubo" estas en Interreto.
Kiam infano trafis en mizero, ĝi vokas avinon.
Per Skajpo ŝi aranĝas solvon.
Mi vidis ilin fari tion el Diggles
en nordokcidenta Anglujo
al Nadu, Hindujo, 10 000 kilometrojn for,
en Tamil Nadu, Hindujo.
Ŝi aranĝas la aferon per praa gesto.
"Ŝŝ."
Ĉu en ordo?
Jen:
Avino: "Vi ne povas kapti min. Ripetu ĝin.
Vi ne povas kapti min."
Infanoj: "Vi ne povas kapti min."
Avino: "Mi estas la kukulo."
Infanoj: "Mi estas la kukulo."
Avino: "Bone! Bonege."
SM: Kio do okazas ĉi tie?
Mi kredas, ke ni konsideru
la lernadan proceson
kiel produkton de eduka mem-organizado.
Kiam la instruproceso povas mem-organizi,
tiam aperas lernado.
Oni ne devigu la lernadon.
Oni lasu ĝin okazi.
La instruanto startas la proceson
kaj de distanco rigardas,
kiel la lernado ekestas.
Mi kredas, ke estas tio, pri kio temas.
Sed kiel ni akiru la scion?
Nu, mi intencas konstrui
mem-organizajn lernadajn mediojn.
Ili estas kombinaĵo de larĝbenda retaliro,
kunlaborado kaj kuraĝigo.
Mi jam provis tion
en multaj lernejoj tutmonde
Instruistoj skeptike diris: "Ĉu tio funkcias per si mem?"
Mi diris: "Jes, tio iras per si mem." "Kiel vi scias tion? "
Mi diris, "Por vi la infanoj, kiuj diris ĝin al mi,
ne estas kredindaj pro sia fono."
Jen SOLE (Mem-organiza lerna medio) en praktiko.
(Infanoj interbabilas)
Tio estas en Anglujo.
Li respektigas ordon kaj pacon,
ĉar, kiel vi scias, ne ĉeestas instruisto.
Knabino: La entuta nombro da elektronoj
ne egalas al la entuta nombro da protonoj
Knabino: — donanta al ĝi rezultan pozitivan
aŭ negativan elektran ŝargon.
La rezulta ŝargo de jono egalas
al la nombro da protonoj en la jono...
... minus la nombro da elektronoj.
SM: Ŝi antaŭas per jardeko sian aĝon.
Por SOLEoj, ni bezonas lernoplanon kun gravaj demandoj.
Vi jam aŭdis, kion tio signifas.
La ŝtonepokaj homoj
rigardis supren kaj diris:
"Kio estas tiuj trembrilaj lumoj?"
Tiel ekestis la unua lernoplano,
sed tiuj mirindaj demandoj ne plu ekzistas.
Ni okupiĝas pri la tangento de angulo.
Sed tio ne estas sufiĉe alloga.
Oni devus demandi al naŭjarulo:
"Se meteorito venus al la tero,
kiel vi kalkulus, ĉu ĝi frapos la teron aŭ ne?"
Kaj kiam li diras, "Kiel mi faru tion?",
tiam vi diras: "Jen la magia vorto: la tangento de angulo"
Sekve lasu lin sola. Li mem trovos ĝin.
Jen kelkaj bildoj pri SOLEoj.
Mi provis neimageblajn demandojn:
Kiam komenciĝis la mondo? Kiel ĝi finiĝos?
Ĉe naŭjaruloj.
Ĉi tio temas pri la aero, kiun ni spiras.
Ĉi tion faras infanoj sen la helpo de instruanto.
La instruanto nur starigas la demandon,
malproksimiĝas kaj admiras la respondon.
Kio estas do mia deziro?
Mia deziro estas,
ke ni desegnu la estontecon de la lernado.
Ni ja ne volas esti anstataŭigiloj
por granda homa komputilo, ĉu ne?
Do ni bezonas desegni estontecon por lernado.
Kaj mi devas - momenton,
mi devas precize vortumi tion,
ĉar ĉi tio estas tre grava.
Mi volus helpi projekti estontecon de lernado
subtenante infanojn tutmonde
uzi siajn miron kaj sian kapablon kunlabori.
Helpu min konstrui tiun lernejon.
Ĝi nomiĝos "Lernejo en la nubo".
Ĝi iĝos lernejo, kie la infanoj iras en intelektan aventuron,
pelataj de la grandaj demandoj, kiujn iliaj perantoj starigis.
Mi volas akiri tion
per konstruo de servo, kie mi povos studi ĉi tion.
Ĝi estos preskaŭ senhoma servo.
Estas nur unu avino
kiu mastrumos sanon kaj sekuron.
La cetero venas de la nubo.
La lumo estas ŝaltata kaj malŝaltata de la nubo
ktp, ktp. Ĉio venas de la nubo.
Sed mi bezonas vin por alia celo.
Vi povas fari mem-organizajn lernadajn mediojn
hejme, en kaj ekster la lernejo, en kluboj.
Tio tre facile fareblas.
TED havas mirindan dokumenton, kiu klarigas, kiel fari ĝin.
Ĉu vi volus fari tion
sur la kvin kontinentoj
kaj sendi al mi la donitaĵojn?
Tiam mi kunmetos ĉion kaj movos ĝin al la Lernejo de nuboj
kaj formos la estontecon de lernado.
Tio estas mia deziro.
Kaj nur unu lasta afero.
Mi kunirigos vin al la supro de Himalajo.
Je alto de 3600 metroj, kie la aero estas maldensa,
mi iam instalis du niĉajn komputilojn,
kaj la infanoj amasiĝis ĉirkaŭ ilin.
Kaj tie estis knabineto, kiu sekvis min ĉien.
Mi diris al ŝi: "Mi volas doni komputilon al ĉiu infano.
Kiel mi faru tion?"
Mi provis kviete foti ŝin.
Ŝi subite levis sian manon jene, kaj diris
"Ek kun ĝi."
(Ridado) (Aplaŭdo)
Miaopinie tio estis bona konsilo.
Mi sekvos ŝian konsilon kaj ĉesos paroli.
Dankon. Dankegon.
(Aplaŭdoj)
Dankon. Dankon. (Aplaŭdoj)
Koran dankon. Ho! (Aplaŭdoj)
Dankegon. Ho! (Aplaŭdoj)