WEBVTT 00:00:01.687 --> 00:00:03.320 Do tio, kion vi rigardas estas 00:00:03.320 --> 00:00:07.237 unu el la plej mirindaj organoj en via korpo. Tio ĉi estas la homa koro. 00:00:07.237 --> 00:00:10.840 Kaj ĝi estas montrata kun ĉiuj vaskuloj videblaj, kaj vi povas 00:00:10.840 --> 00:00:13.667 vidi ilin konduki en la koron kaj el ĝi 00:00:13.667 --> 00:00:17.643 tamen plej fundamente la koro estas pumpilo, kaj pro tio ni 00:00:17.643 --> 00:00:21.872 nomas ĝin la plej fervore laborema organo en la korpo, ĉar la koro komencas 00:00:21.872 --> 00:00:26.509 pumpi sangon kiam vi estas nura feto de ĉirkaŭ ok semajnoj 00:00:26.509 --> 00:00:30.936 senĉese ĝis la momento de via morto. Do ĉi tiu organo, 00:00:30.936 --> 00:00:34.174 mi pensas ke estus ege interese pli detale esplori ĝin 00:00:34.174 --> 00:00:37.012 sed tio estas malfacile farebla, rigardante nur la eksteron. 00:00:37.012 --> 00:00:40.495 Do mi desegnis kiel ĝi aperus interne. 00:00:40.495 --> 00:00:44.082 Do lasu min montri tion al vi nun, kaj ni sekvos 00:00:44.082 --> 00:00:48.137 la kurson de la sango tra la koro uzante tiun ĉi diagramon. 00:00:48.137 --> 00:00:51.479 Lasu min komenci per malgranda skizo en la angulo. 00:00:51.479 --> 00:00:55.043 Ni supozu, ke ĉi tie staras homo, 00:00:55.043 --> 00:01:00.597 jen lia vizaĝo, jen la kolo, mi desegnos la brakojn 00:01:00.597 --> 00:01:05.180 kaj meze de lia brusto kuŝas la koro. 00:01:05.180 --> 00:01:08.824 Do la vera celo estas certigi, ke la sango de ĉiuj partoj de la korpo, 00:01:08.824 --> 00:01:13.910 inkluzive la krurojn, unue revenos al la koro, kaj poste esti elpumpata 00:01:13.910 --> 00:01:18.171 reen al la korpo. Do sango alvenos el ĉi tiu brako 00:01:18.171 --> 00:01:21.738 kaj enverŝiĝos tien, kaj same ĉi-flanke 00:01:21.738 --> 00:01:24.737 Kaj ĝi venos de lia kapo, kaj ĉiuj tri fontoj, 00:01:24.737 --> 00:01:30.240 la du brakoj kaj la kapo, kuniĝos en unu grandan vejnon 00:01:30.240 --> 00:01:36.702 kaj tio enfluos tra la supro de la koro. Kaj aparte, vejnoj de la kruroj 00:01:36.702 --> 00:01:41.982 unuiĝinte kun vejnoj en la ventro envenas tra alia enirejo en la koron. 00:01:41.982 --> 00:01:46.933 Do tiel sango venas returne al la koro. Kaj kiam mi mencias la vorton 00:01:46.933 --> 00:01:54.573 'vejno', mi volas, ke vi imagu sangon revenanta al la koro. 00:01:54.573 --> 00:02:00.915 Do, se sango iras al la koro, nu post kiam ĝi pumpiĝas per la koro, ĝi devas 00:02:00.915 --> 00:02:06.148 eliri el la koro. Ĝuste, ĝi devas formovi de la koro. Do tio estas la aorto. 00:02:06.148 --> 00:02:10.470 Kaj la aorto havas malgrandan arkon, tiel, kaj tion ni nomas la aortan arkon. 00:02:10.470 --> 00:02:15.787 Kaj ĝi elsendas unu vaskulon al la brako, unu vaskulon tien supren, 00:02:15.787 --> 00:02:19.967 vaskulon tiudirekten, kaj ĉi tiu arko etendas malsupren, malsupren, malsupren 00:02:19.967 --> 00:02:22.827 kaj dividiĝas, jen tiel. 00:02:22.827 --> 00:02:24.943 Do tio ĉi estas simpligita versio, 00:02:24.943 --> 00:02:27.887 Sed vi povas vidi, ke certe ekzistas paralelaĵoj en la maniero 00:02:27.887 --> 00:02:30.537 laŭ kiu la vejnoj kaj la arterioj estas aranĝitaj. 00:02:30.537 --> 00:02:34.033 Kaj arterioj, do ĉiun fojon ke mi mencias la vorton 'arterio', 00:02:34.033 --> 00:02:37.033 mi volas, ke vi pensu pri sango foriranta de la koro. 00:02:37.033 --> 00:02:41.371 Kaj facila maniero memori tion, estas ke ambaŭ 'vejno' kaj 'venas' estas V-vortoj. 00:02:41.371 --> 00:02:44.730 Do, transiranta nun al nia granda diagramo, ni vidas, ke 00:02:44.730 --> 00:02:48.620 sango envenanta tra ĉi tie, kaj sango envenanta tra ĉi tie 00:02:48.620 --> 00:02:51.990 fine troviĝas ĉe la sama loko. Ĝi troviĝos ĉe la -- nu, 00:02:51.990 --> 00:02:56.059 mi eble desegnos ĝin ĉi tie -- troviĝos ĉe la dekstra atrio. 00:02:56.059 --> 00:03:02.571 Dekstra atrio. Tio simple estas la nomo de la kamero en kiun la sango envenas. 00:03:02.571 --> 00:03:07.221 Kaj ĝi eniris en la dekstran atrion per enorma vaskulo tie supre 00:03:07.221 --> 00:03:10.041 nomita la supra kava vejno. 00:03:10.041 --> 00:03:14.936 Kaj tio ĉi, kompreneble, estas vejno ĉar ĝi alportas sangon al la koro, 00:03:14.936 --> 00:03:21.604 Kaj ĉi tie malsupre, la suba kava vejno. 00:03:21.604 --> 00:03:24.869 Do jen la du direktoj laŭ kiuj fluos sango. 00:03:24.869 --> 00:03:27.159 Kaj post kiam la sango estas en la dekstra atrio, 00:03:27.159 --> 00:03:29.518 ĝi moviĝos suben en la dekstran ventriklon. 00:03:29.518 --> 00:03:33.345 Do tio ĉi estas la dekstra ventriklo. Ĉi tie malsupre. 00:03:33.345 --> 00:03:37.579 Jen la dua kamero de la koro. 00:03:37.579 --> 00:03:40.453 Kaj ĝi alvenas tien, pasante tra valvo. 00:03:40.453 --> 00:03:43.177 Kaj ĉi tiu valvo, kaj ĉiuj valvoj en la koro, 00:03:43.177 --> 00:03:46.537 esence servas por garantii, ke sango fluas ĝustadirekte, 00:03:46.537 --> 00:03:48.936 ke ĝi ne fluas regrese. 00:03:48.936 --> 00:03:54.789 Do tiu ĉi valvo nomiĝas la trikuspida valvo. 00:03:54.789 --> 00:03:59.468 Kaj ĝi tiel nomiĝas ĉar ĝi havas tri malgrandajn klapojn, do tial tri-. 00:03:59.468 --> 00:04:01.749 Kaj mi scias, ke videblas nur du en mia desegno, 00:04:01.749 --> 00:04:04.419 kaj tio simple estas ĉar mia desegno ne estas perfekta. 00:04:04.419 --> 00:04:07.722 Estas malfacile montri klapon frontante rekte al vi 00:04:07.722 --> 00:04:09.552 sed vi povas imagi ĝin. 00:04:09.552 --> 00:04:12.936 Do sango iras al la dekstra ventriklo, kaj kien ĝi iras poste? 00:04:12.936 --> 00:04:17.207 Nu, post tio ĝi iros tiudirekten. Ĝi iros en tiun ĉi vaskulon, 00:04:17.207 --> 00:04:19.297 Kaj ĝi dividiĝos. 00:04:19.297 --> 00:04:22.102 Sed antaŭ ol ĝi iras tien, ĝi devas pasi tra plia valvo. 00:04:22.102 --> 00:04:26.565 Do jen ĉi tie estas valvo, nomata pulmarteria valvo. 00:04:26.565 --> 00:04:29.076 Kaj ĝi indikas kien ĝi iros poste, ĉu ne, 00:04:29.076 --> 00:04:32.852 ĉar laŭ la nomo, ĝi celas la pulmojn. 00:04:32.852 --> 00:04:37.838 Do, se ĉi tio estas mia ĉi-flanka pulmo, jen mia maldekstra pulmo 00:04:37.838 --> 00:04:42.872 Kaj jen mia dekstra pulmo, ĉi-flanke 00:04:42.872 --> 00:04:46.589 tiam tiuj ĉi vaskuloj, kaj mi lasos vin diveni kiel ili nomiĝas, 00:04:46.589 --> 00:04:49.459 tiuj ĉi vaskuloj, ĉi tiu estus -- 00:04:49.459 --> 00:04:52.549 Mi certiĝu, ke mi prave nomas la dekstran kaj maldekstran -- 00:04:52.549 --> 00:04:57.587 Ĉi tio estas mia maldekstra pulma... 00:04:57.587 --> 00:04:59.882 arterio. 00:04:59.882 --> 00:05:03.062 Kaj mi hezitis tie por certiĝi, ke vi komprenis tion, ĉar 00:05:03.062 --> 00:05:05.402 ĝi prenas sangon for de la koro. 00:05:05.402 --> 00:05:10.842 Kaj ĉi tio estas mia dekstra pulma arterio. 00:05:10.842 --> 00:05:14.436 Do jen mia dekstra kaj maldekstra pulmaj arterioj. 00:05:14.436 --> 00:05:16.778 Kaj la sango do iras nun en miajn pulmojn, 00:05:16.778 --> 00:05:21.038 ĉu ne, kiuj situas enfermite en mia torako, kie kuŝas mia koro. 00:05:21.038 --> 00:05:22.918 Ĝi iras en miajn pulmojn. 00:05:22.918 --> 00:05:25.590 Kaj rememoru, tiu ĉi sango estas blua. 00:05:25.590 --> 00:05:26.700 Kial ĝi estas blua? 00:05:26.700 --> 00:05:29.683 Nu, ĝi estas blua ĉar ĝi ne enhavas multe da oksigeno. 00:05:29.683 --> 00:05:33.755 Do unu afero, kiun mi devas akiri estas oksigeno. 00:05:33.755 --> 00:05:38.129 Do tio estas unu afero, kiun la pulmoj helpos al mi akiri, 00:05:38.129 --> 00:05:40.889 kaj mi skribos O2 por oksigeno. 00:05:40.889 --> 00:05:43.876 Kaj ĝi estas blua ankaŭ ĉar -- kaj tio memorigas nin, ke -- 00:05:43.876 --> 00:05:46.876 ĝi estas plena de karbona dioksido. Ĝi estas plena de rubo. 00:05:46.876 --> 00:05:50.412 Ĉar ĝi venas de la korpo, ĉu ne, la korpo faris multe da karbona dioksido 00:05:50.412 --> 00:05:52.065 de kiu ĝi volas liberigi sin. 00:05:52.065 --> 00:05:56.485 Do en la pulmoj, vi liberigas vin de karbona dioksido kaj vi akiras oksigenon. 00:05:56.485 --> 00:06:02.877 Do tial mi ŝanĝas je tiu ĉi punkto de blua vaskulo al ruĝa vaskulo. 00:06:02.877 --> 00:06:06.219 Do nun sango reeniras ĉi-direkte kaj ĉi-direkte 00:06:06.219 --> 00:06:08.869 kaj verŝiĝas en ĉi tiun kameron. 00:06:08.869 --> 00:06:14.819 Do kio estas tio? Tio estas nia maldekstra atrio. 00:06:14.819 --> 00:06:17.824 Kaj ĝuste kiel nia dekstra atrio, ni havas ankaŭ unu maldekstre. 00:06:17.824 --> 00:06:22.204 Kaj ĝi iras suben en -- kaj vi probable povas diveni kiel ĉi tio nomiĝas -- 00:06:22.204 --> 00:06:25.204 ĝi estas nia maldekstra ventriklo. 00:06:25.204 --> 00:06:29.915 Do same kiel antaŭe, kiam ĝi iris de la dekstra atrio al la dekstra ventriklo, 00:06:29.915 --> 00:06:33.405 ni iras nun de la maldekstra atrio al la maldekstra ventriklo. 00:06:33.405 --> 00:06:35.708 Kaj ĝi pasas tra valvo ĉi tie, ĉu ne, 00:06:35.708 --> 00:06:41.848 do ĉi tiu valvo nomiĝas la mitra valvo. Mitra valvo. 00:06:41.848 --> 00:06:45.393 Kaj ties tasko, kompreneble, estas certigi, ke sango ne hazarde regresu 00:06:45.393 --> 00:06:48.703 de la maldekstra ventriklo reen al la maldekstra atrio. 00:06:48.703 --> 00:06:52.401 Ĝi volas garantii, ke ekzistas antaŭendirekta fluo. 00:06:52.401 --> 00:06:56.567 Kaj poste, la fina valvo, kaj mi devas trovi taŭgan lokon por skribi ĝin, 00:06:56.567 --> 00:07:02.557 eble ĉi tie, ĉi tiu fina valvo, tra kiu ĝi pasas, nomiĝas la aorta valvo. 00:07:02.557 --> 00:07:05.627 Aorta valvo. 00:07:05.627 --> 00:07:11.114 Kaj la aorta valvo estas tio, kio dividas la maldekstran ventriklon 00:07:11.114 --> 00:07:14.904 de ĉi tiu grandega vaskulo, pri kiu ni parolis pli frue. 00:07:14.904 --> 00:07:20.066 Kaj tio kompreneble estas la aorto. Jen mia aorto. 00:07:20.066 --> 00:07:24.085 Do nun la sango iros tra la aorto al la cetero de la korpo. 00:07:24.085 --> 00:07:29.681 Do vi povas vidi kiel sango fluas de la korpo en la kvar kamerojn. 00:07:29.681 --> 00:07:33.181 Unue en la dekstran atrion, tiu ĉi estas kamero numero unu. 00:07:33.181 --> 00:07:36.767 Kaj poste ĝi iras en la dekstran ventriklon. Ĉi tiu estas kamero numero du. 00:07:36.767 --> 00:07:39.933 Ĝi iras al la pulmoj, kaj poste returnas en la maldekstran atrion. 00:07:39.933 --> 00:07:41.693 Do tiu ĉi estas kamero numero tri. 00:07:41.693 --> 00:07:43.544 Kaj poste la maldekstra ventriklo. 00:07:43.544 --> 00:07:46.777 Kaj ĉi tio okazas ĉiun momenton de ĉiu tago. 00:07:46.777 --> 00:07:50.341 Ĉiun fojon, kiam vi aŭdas korbaton, okazas tiu ĉi procezo.