Do tio, kion vi rigardas estas unu el la plej mirindaj organoj en via korpo. Tio ĉi estas la homa koro. Kaj ĝi estas montrata kun ĉiuj vaskuloj videblaj, kaj vi povas vidi ilin konduki en la koron kaj el ĝi tamen plej fundamente la koro estas pumpilo, kaj pro tio ni nomas ĝin la plej fervore laborema organo en la korpo, ĉar la koro komencas pumpi sangon kiam vi estas nura feto de ĉirkaŭ ok semajnoj senĉese ĝis la momento de via morto. Do ĉi tiu organo, mi pensas ke estus ege interese pli detale esplori ĝin sed tio estas malfacile farebla, rigardante nur la eksteron. Do mi desegnis kiel ĝi aperus interne. Do lasu min montri tion al vi nun, kaj ni sekvos la kurson de la sango tra la koro uzante tiun ĉi diagramon. Lasu min komenci per malgranda skizo en la angulo. Ni supozu, ke ĉi tie staras homo, jen lia vizaĝo, jen la kolo, mi desegnos la brakojn kaj meze de lia brusto kuŝas la koro. Do la vera celo estas certigi, ke la sango de ĉiuj partoj de la korpo, inkluzive la krurojn, unue revenos al la koro, kaj poste esti elpumpata reen al la korpo. Do sango alvenos el ĉi tiu brako kaj enverŝiĝos tien, kaj same ĉi-flanke Kaj ĝi venos de lia kapo, kaj ĉiuj tri fontoj, la du brakoj kaj la kapo, kuniĝos en unu grandan vejnon kaj tio enfluos tra la supro de la koro. Kaj aparte, vejnoj de la kruroj unuiĝinte kun vejnoj en la ventro envenas tra alia enirejo en la koron. Do tiel sango venas returne al la koro. Kaj kiam mi mencias la vorton 'vejno', mi volas, ke vi imagu sangon revenanta al la koro. Do, se sango iras al la koro, nu post kiam ĝi pumpiĝas per la koro, ĝi devas eliri el la koro. Ĝuste, ĝi devas formovi de la koro. Do tio estas la aorto. Kaj la aorto havas malgrandan arkon, tiel, kaj tion ni nomas la aortan arkon. Kaj ĝi elsendas unu vaskulon al la brako, unu vaskulon tien supren, vaskulon tiudirekten, kaj ĉi tiu arko etendas malsupren, malsupren, malsupren kaj dividiĝas, jen tiel. Do tio ĉi estas simpligita versio, Sed vi povas vidi, ke certe ekzistas paralelaĵoj en la maniero laŭ kiu la vejnoj kaj la arterioj estas aranĝitaj. Kaj arterioj, do ĉiun fojon ke mi mencias la vorton 'arterio', mi volas, ke vi pensu pri sango foriranta de la koro. Kaj facila maniero memori tion, estas ke ambaŭ 'vejno' kaj 'venas' estas V-vortoj. Do, transiranta nun al nia granda diagramo, ni vidas, ke sango envenanta tra ĉi tie, kaj sango envenanta tra ĉi tie fine troviĝas ĉe la sama loko. Ĝi troviĝos ĉe la -- nu, mi eble desegnos ĝin ĉi tie -- troviĝos ĉe la dekstra atrio. Dekstra atrio. Tio simple estas la nomo de la kamero en kiun la sango envenas. Kaj ĝi eniris en la dekstran atrion per enorma vaskulo tie supre nomita la supra kava vejno. Kaj tio ĉi, kompreneble, estas vejno ĉar ĝi alportas sangon al la koro, Kaj ĉi tie malsupre, la suba kava vejno. Do jen la du direktoj laŭ kiuj fluos sango. Kaj post kiam la sango estas en la dekstra atrio, ĝi moviĝos suben en la dekstran ventriklon. Do tio ĉi estas la dekstra ventriklo. Ĉi tie malsupre. Jen la dua kamero de la koro. Kaj ĝi alvenas tien, pasante tra valvo. Kaj ĉi tiu valvo, kaj ĉiuj valvoj en la koro, esence servas por garantii, ke sango fluas ĝustadirekte, ke ĝi ne fluas regrese. Do tiu ĉi valvo nomiĝas la trikuspida valvo. Kaj ĝi tiel nomiĝas ĉar ĝi havas tri malgrandajn klapojn, do tial tri-. Kaj mi scias, ke videblas nur du en mia desegno, kaj tio simple estas ĉar mia desegno ne estas perfekta. Estas malfacile montri klapon frontante rekte al vi sed vi povas imagi ĝin. Do sango iras al la dekstra ventriklo, kaj kien ĝi iras poste? Nu, post tio ĝi iros tiudirekten. Ĝi iros en tiun ĉi vaskulon, Kaj ĝi dividiĝos. Sed antaŭ ol ĝi iras tien, ĝi devas pasi tra plia valvo. Do jen ĉi tie estas valvo, nomata pulmarteria valvo. Kaj ĝi indikas kien ĝi iros poste, ĉu ne, ĉar laŭ la nomo, ĝi celas la pulmojn. Do, se ĉi tio estas mia ĉi-flanka pulmo, jen mia maldekstra pulmo Kaj jen mia dekstra pulmo, ĉi-flanke tiam tiuj ĉi vaskuloj, kaj mi lasos vin diveni kiel ili nomiĝas, tiuj ĉi vaskuloj, ĉi tiu estus -- Mi certiĝu, ke mi prave nomas la dekstran kaj maldekstran -- Ĉi tio estas mia maldekstra pulma... arterio. Kaj mi hezitis tie por certiĝi, ke vi komprenis tion, ĉar ĝi prenas sangon for de la koro. Kaj ĉi tio estas mia dekstra pulma arterio. Do jen mia dekstra kaj maldekstra pulmaj arterioj. Kaj la sango do iras nun en miajn pulmojn, ĉu ne, kiuj situas enfermite en mia torako, kie kuŝas mia koro. Ĝi iras en miajn pulmojn. Kaj rememoru, tiu ĉi sango estas blua. Kial ĝi estas blua? Nu, ĝi estas blua ĉar ĝi ne enhavas multe da oksigeno. Do unu afero, kiun mi devas akiri estas oksigeno. Do tio estas unu afero, kiun la pulmoj helpos al mi akiri, kaj mi skribos O2 por oksigeno. Kaj ĝi estas blua ankaŭ ĉar -- kaj tio memorigas nin, ke -- ĝi estas plena de karbona dioksido. Ĝi estas plena de rubo. Ĉar ĝi venas de la korpo, ĉu ne, la korpo faris multe da karbona dioksido de kiu ĝi volas liberigi sin. Do en la pulmoj, vi liberigas vin de karbona dioksido kaj vi akiras oksigenon. Do tial mi ŝanĝas je tiu ĉi punkto de blua vaskulo al ruĝa vaskulo. Do nun sango reeniras ĉi-direkte kaj ĉi-direkte kaj verŝiĝas en ĉi tiun kameron. Do kio estas tio? Tio estas nia maldekstra atrio. Kaj ĝuste kiel nia dekstra atrio, ni havas ankaŭ unu maldekstre. Kaj ĝi iras suben en -- kaj vi probable povas diveni kiel ĉi tio nomiĝas -- ĝi estas nia maldekstra ventriklo. Do same kiel antaŭe, kiam ĝi iris de la dekstra atrio al la dekstra ventriklo, ni iras nun de la maldekstra atrio al la maldekstra ventriklo. Kaj ĝi pasas tra valvo ĉi tie, ĉu ne, do ĉi tiu valvo nomiĝas la mitra valvo. Mitra valvo. Kaj ties tasko, kompreneble, estas certigi, ke sango ne hazarde regresu de la maldekstra ventriklo reen al la maldekstra atrio. Ĝi volas garantii, ke ekzistas antaŭendirekta fluo. Kaj poste, la fina valvo, kaj mi devas trovi taŭgan lokon por skribi ĝin, eble ĉi tie, ĉi tiu fina valvo, tra kiu ĝi pasas, nomiĝas la aorta valvo. Aorta valvo. Kaj la aorta valvo estas tio, kio dividas la maldekstran ventriklon de ĉi tiu grandega vaskulo, pri kiu ni parolis pli frue. Kaj tio kompreneble estas la aorto. Jen mia aorto. Do nun la sango iros tra la aorto al la cetero de la korpo. Do vi povas vidi kiel sango fluas de la korpo en la kvar kamerojn. Unue en la dekstran atrion, tiu ĉi estas kamero numero unu. Kaj poste ĝi iras en la dekstran ventriklon. Ĉi tiu estas kamero numero du. Ĝi iras al la pulmoj, kaj poste returnas en la maldekstran atrion. Do tiu ĉi estas kamero numero tri. Kaj poste la maldekstra ventriklo. Kaj ĉi tio okazas ĉiun momenton de ĉiu tago. Ĉiun fojon, kiam vi aŭdas korbaton, okazas tiu ĉi procezo.