1 00:00:01,687 --> 00:00:03,320 Do tio, kion vi rigardas estas 2 00:00:03,320 --> 00:00:07,237 unu el la plej mirindaj organoj en via korpo. Tio ĉi estas la homa koro. 3 00:00:07,237 --> 00:00:10,840 Kaj ĝi estas montrata kun ĉiuj vaskuloj videblaj, kaj vi povas 4 00:00:10,840 --> 00:00:13,667 vidi ilin konduki en la koron kaj el ĝi 5 00:00:13,667 --> 00:00:17,643 tamen plej fundamente la koro estas pumpilo, kaj pro tio ni 6 00:00:17,643 --> 00:00:21,872 nomas ĝin la plej fervore laborema organo en la korpo, ĉar la koro komencas 7 00:00:21,872 --> 00:00:26,509 pumpi sangon kiam vi estas nura feto de ĉirkaŭ ok semajnoj 8 00:00:26,509 --> 00:00:30,936 senĉese ĝis la momento de via morto. Do ĉi tiu organo, 9 00:00:30,936 --> 00:00:34,174 mi pensas ke estus ege interese pli detale esplori ĝin 10 00:00:34,174 --> 00:00:37,012 sed tio estas malfacile farebla, rigardante nur la eksteron. 11 00:00:37,012 --> 00:00:40,495 Do mi desegnis kiel ĝi aperus interne. 12 00:00:40,495 --> 00:00:44,082 Do lasu min montri tion al vi nun, kaj ni sekvos 13 00:00:44,082 --> 00:00:48,137 la kurson de la sango tra la koro uzante tiun ĉi diagramon. 14 00:00:48,137 --> 00:00:51,479 Lasu min komenci per malgranda skizo en la angulo. 15 00:00:51,479 --> 00:00:55,043 Ni supozu, ke ĉi tie staras homo, 16 00:00:55,043 --> 00:01:00,597 jen lia vizaĝo, jen la kolo, mi desegnos la brakojn 17 00:01:00,597 --> 00:01:05,180 kaj meze de lia brusto kuŝas la koro. 18 00:01:05,180 --> 00:01:08,824 Do la vera celo estas certigi, ke la sango de ĉiuj partoj de la korpo, 19 00:01:08,824 --> 00:01:13,910 inkluzive la krurojn, unue revenos al la koro, kaj poste esti elpumpata 20 00:01:13,910 --> 00:01:18,171 reen al la korpo. Do sango alvenos el ĉi tiu brako 21 00:01:18,171 --> 00:01:21,738 kaj enverŝiĝos tien, kaj same ĉi-flanke 22 00:01:21,738 --> 00:01:24,737 Kaj ĝi venos de lia kapo, kaj ĉiuj tri fontoj, 23 00:01:24,737 --> 00:01:30,240 la du brakoj kaj la kapo, kuniĝos en unu grandan vejnon 24 00:01:30,240 --> 00:01:36,702 kaj tio enfluos tra la supro de la koro. Kaj aparte, vejnoj de la kruroj 25 00:01:36,702 --> 00:01:41,982 unuiĝinte kun vejnoj en la ventro envenas tra alia enirejo en la koron. 26 00:01:41,982 --> 00:01:46,933 Do tiel sango venas returne al la koro. Kaj kiam mi mencias la vorton 27 00:01:46,933 --> 00:01:54,573 'vejno', mi volas, ke vi imagu sangon revenanta al la koro. 28 00:01:54,573 --> 00:02:00,915 Do, se sango iras al la koro, nu post kiam ĝi pumpiĝas per la koro, ĝi devas 29 00:02:00,915 --> 00:02:06,148 eliri el la koro. Ĝuste, ĝi devas formovi de la koro. Do tio estas la aorto. 30 00:02:06,148 --> 00:02:10,470 Kaj la aorto havas malgrandan arkon, tiel, kaj tion ni nomas la aortan arkon. 31 00:02:10,470 --> 00:02:15,787 Kaj ĝi elsendas unu vaskulon al la brako, unu vaskulon tien supren, 32 00:02:15,787 --> 00:02:19,967 vaskulon tiudirekten, kaj ĉi tiu arko etendas malsupren, malsupren, malsupren 33 00:02:19,967 --> 00:02:22,827 kaj dividiĝas, jen tiel. 34 00:02:22,827 --> 00:02:24,943 Do tio ĉi estas simpligita versio, 35 00:02:24,943 --> 00:02:27,887 Sed vi povas vidi, ke certe ekzistas paralelaĵoj en la maniero 36 00:02:27,887 --> 00:02:30,537 laŭ kiu la vejnoj kaj la arterioj estas aranĝitaj. 37 00:02:30,537 --> 00:02:34,033 Kaj arterioj, do ĉiun fojon ke mi mencias la vorton 'arterio', 38 00:02:34,033 --> 00:02:37,033 mi volas, ke vi pensu pri sango foriranta de la koro. 39 00:02:37,033 --> 00:02:41,371 Kaj facila maniero memori tion, estas ke ambaŭ 'vejno' kaj 'venas' estas V-vortoj. 40 00:02:41,371 --> 00:02:44,730 Do, transiranta nun al nia granda diagramo, ni vidas, ke 41 00:02:44,730 --> 00:02:48,620 sango envenanta tra ĉi tie, kaj sango envenanta tra ĉi tie 42 00:02:48,620 --> 00:02:51,990 fine troviĝas ĉe la sama loko. Ĝi troviĝos ĉe la -- nu, 43 00:02:51,990 --> 00:02:56,059 mi eble desegnos ĝin ĉi tie -- troviĝos ĉe la dekstra atrio. 44 00:02:56,059 --> 00:03:02,571 Dekstra atrio. Tio simple estas la nomo de la kamero en kiun la sango envenas. 45 00:03:02,571 --> 00:03:07,221 Kaj ĝi eniris en la dekstran atrion per enorma vaskulo tie supre 46 00:03:07,221 --> 00:03:10,041 nomita la supra kava vejno. 47 00:03:10,041 --> 00:03:14,936 Kaj tio ĉi, kompreneble, estas vejno ĉar ĝi alportas sangon al la koro, 48 00:03:14,936 --> 00:03:21,604 Kaj ĉi tie malsupre, la suba kava vejno. 49 00:03:21,604 --> 00:03:24,869 Do jen la du direktoj laŭ kiuj fluos sango. 50 00:03:24,869 --> 00:03:27,159 Kaj post kiam la sango estas en la dekstra atrio, 51 00:03:27,159 --> 00:03:29,518 ĝi moviĝos suben en la dekstran ventriklon. 52 00:03:29,518 --> 00:03:33,345 Do tio ĉi estas la dekstra ventriklo. Ĉi tie malsupre. 53 00:03:33,345 --> 00:03:37,579 Jen la dua kamero de la koro. 54 00:03:37,579 --> 00:03:40,453 Kaj ĝi alvenas tien, pasante tra valvo. 55 00:03:40,453 --> 00:03:43,177 Kaj ĉi tiu valvo, kaj ĉiuj valvoj en la koro, 56 00:03:43,177 --> 00:03:46,537 esence servas por garantii, ke sango fluas ĝustadirekte, 57 00:03:46,537 --> 00:03:48,936 ke ĝi ne fluas regrese. 58 00:03:48,936 --> 00:03:54,789 Do tiu ĉi valvo nomiĝas la trikuspida valvo. 59 00:03:54,789 --> 00:03:59,468 Kaj ĝi tiel nomiĝas ĉar ĝi havas tri malgrandajn klapojn, do tial tri-. 60 00:03:59,468 --> 00:04:01,749 Kaj mi scias, ke videblas nur du en mia desegno, 61 00:04:01,749 --> 00:04:04,419 kaj tio simple estas ĉar mia desegno ne estas perfekta. 62 00:04:04,419 --> 00:04:07,722 Estas malfacile montri klapon frontante rekte al vi 63 00:04:07,722 --> 00:04:09,552 sed vi povas imagi ĝin. 64 00:04:09,552 --> 00:04:12,936 Do sango iras al la dekstra ventriklo, kaj kien ĝi iras poste? 65 00:04:12,936 --> 00:04:17,207 Nu, post tio ĝi iros tiudirekten. Ĝi iros en tiun ĉi vaskulon, 66 00:04:17,207 --> 00:04:19,297 Kaj ĝi dividiĝos. 67 00:04:19,297 --> 00:04:22,102 Sed antaŭ ol ĝi iras tien, ĝi devas pasi tra plia valvo. 68 00:04:22,102 --> 00:04:26,565 Do jen ĉi tie estas valvo, nomata pulmarteria valvo. 69 00:04:26,565 --> 00:04:29,076 Kaj ĝi indikas kien ĝi iros poste, ĉu ne, 70 00:04:29,076 --> 00:04:32,852 ĉar laŭ la nomo, ĝi celas la pulmojn. 71 00:04:32,852 --> 00:04:37,838 Do, se ĉi tio estas mia ĉi-flanka pulmo, jen mia maldekstra pulmo 72 00:04:37,838 --> 00:04:42,872 Kaj jen mia dekstra pulmo, ĉi-flanke 73 00:04:42,872 --> 00:04:46,589 tiam tiuj ĉi vaskuloj, kaj mi lasos vin diveni kiel ili nomiĝas, 74 00:04:46,589 --> 00:04:49,459 tiuj ĉi vaskuloj, ĉi tiu estus -- 75 00:04:49,459 --> 00:04:52,549 Mi certiĝu, ke mi prave nomas la dekstran kaj maldekstran -- 76 00:04:52,549 --> 00:04:57,587 Ĉi tio estas mia maldekstra pulma... 77 00:04:57,587 --> 00:04:59,882 arterio. 78 00:04:59,882 --> 00:05:03,062 Kaj mi hezitis tie por certiĝi, ke vi komprenis tion, ĉar 79 00:05:03,062 --> 00:05:05,402 ĝi prenas sangon for de la koro. 80 00:05:05,402 --> 00:05:10,842 Kaj ĉi tio estas mia dekstra pulma arterio. 81 00:05:10,842 --> 00:05:14,436 Do jen mia dekstra kaj maldekstra pulmaj arterioj. 82 00:05:14,436 --> 00:05:16,778 Kaj la sango do iras nun en miajn pulmojn, 83 00:05:16,778 --> 00:05:21,038 ĉu ne, kiuj situas enfermite en mia torako, kie kuŝas mia koro. 84 00:05:21,038 --> 00:05:22,918 Ĝi iras en miajn pulmojn. 85 00:05:22,918 --> 00:05:25,590 Kaj rememoru, tiu ĉi sango estas blua. 86 00:05:25,590 --> 00:05:26,700 Kial ĝi estas blua? 87 00:05:26,700 --> 00:05:29,683 Nu, ĝi estas blua ĉar ĝi ne enhavas multe da oksigeno. 88 00:05:29,683 --> 00:05:33,755 Do unu afero, kiun mi devas akiri estas oksigeno. 89 00:05:33,755 --> 00:05:38,129 Do tio estas unu afero, kiun la pulmoj helpos al mi akiri, 90 00:05:38,129 --> 00:05:40,889 kaj mi skribos O2 por oksigeno. 91 00:05:40,889 --> 00:05:43,876 Kaj ĝi estas blua ankaŭ ĉar -- kaj tio memorigas nin, ke -- 92 00:05:43,876 --> 00:05:46,876 ĝi estas plena de karbona dioksido. Ĝi estas plena de rubo. 93 00:05:46,876 --> 00:05:50,412 Ĉar ĝi venas de la korpo, ĉu ne, la korpo faris multe da karbona dioksido 94 00:05:50,412 --> 00:05:52,065 de kiu ĝi volas liberigi sin. 95 00:05:52,065 --> 00:05:56,485 Do en la pulmoj, vi liberigas vin de karbona dioksido kaj vi akiras oksigenon. 96 00:05:56,485 --> 00:06:02,877 Do tial mi ŝanĝas je tiu ĉi punkto de blua vaskulo al ruĝa vaskulo. 97 00:06:02,877 --> 00:06:06,219 Do nun sango reeniras ĉi-direkte kaj ĉi-direkte 98 00:06:06,219 --> 00:06:08,869 kaj verŝiĝas en ĉi tiun kameron. 99 00:06:08,869 --> 00:06:14,819 Do kio estas tio? Tio estas nia maldekstra atrio. 100 00:06:14,819 --> 00:06:17,824 Kaj ĝuste kiel nia dekstra atrio, ni havas ankaŭ unu maldekstre. 101 00:06:17,824 --> 00:06:22,204 Kaj ĝi iras suben en -- kaj vi probable povas diveni kiel ĉi tio nomiĝas -- 102 00:06:22,204 --> 00:06:25,204 ĝi estas nia maldekstra ventriklo. 103 00:06:25,204 --> 00:06:29,915 Do same kiel antaŭe, kiam ĝi iris de la dekstra atrio al la dekstra ventriklo, 104 00:06:29,915 --> 00:06:33,405 ni iras nun de la maldekstra atrio al la maldekstra ventriklo. 105 00:06:33,405 --> 00:06:35,708 Kaj ĝi pasas tra valvo ĉi tie, ĉu ne, 106 00:06:35,708 --> 00:06:41,848 do ĉi tiu valvo nomiĝas la mitra valvo. Mitra valvo. 107 00:06:41,848 --> 00:06:45,393 Kaj ties tasko, kompreneble, estas certigi, ke sango ne hazarde regresu 108 00:06:45,393 --> 00:06:48,703 de la maldekstra ventriklo reen al la maldekstra atrio. 109 00:06:48,703 --> 00:06:52,401 Ĝi volas garantii, ke ekzistas antaŭendirekta fluo. 110 00:06:52,401 --> 00:06:56,567 Kaj poste, la fina valvo, kaj mi devas trovi taŭgan lokon por skribi ĝin, 111 00:06:56,567 --> 00:07:02,557 eble ĉi tie, ĉi tiu fina valvo, tra kiu ĝi pasas, nomiĝas la aorta valvo. 112 00:07:02,557 --> 00:07:05,627 Aorta valvo. 113 00:07:05,627 --> 00:07:11,114 Kaj la aorta valvo estas tio, kio dividas la maldekstran ventriklon 114 00:07:11,114 --> 00:07:14,904 de ĉi tiu grandega vaskulo, pri kiu ni parolis pli frue. 115 00:07:14,904 --> 00:07:20,066 Kaj tio kompreneble estas la aorto. Jen mia aorto. 116 00:07:20,066 --> 00:07:24,085 Do nun la sango iros tra la aorto al la cetero de la korpo. 117 00:07:24,085 --> 00:07:29,681 Do vi povas vidi kiel sango fluas de la korpo en la kvar kamerojn. 118 00:07:29,681 --> 00:07:33,181 Unue en la dekstran atrion, tiu ĉi estas kamero numero unu. 119 00:07:33,181 --> 00:07:36,767 Kaj poste ĝi iras en la dekstran ventriklon. Ĉi tiu estas kamero numero du. 120 00:07:36,767 --> 00:07:39,933 Ĝi iras al la pulmoj, kaj poste returnas en la maldekstran atrion. 121 00:07:39,933 --> 00:07:41,693 Do tiu ĉi estas kamero numero tri. 122 00:07:41,693 --> 00:07:43,544 Kaj poste la maldekstra ventriklo. 123 00:07:43,544 --> 00:07:46,777 Kaj ĉi tio okazas ĉiun momenton de ĉiu tago. 124 00:07:46,777 --> 00:07:50,341 Ĉiun fojon, kiam vi aŭdas korbaton, okazas tiu ĉi procezo.