0:00:01.687,0:00:03.320 Do tio, kion vi rigardas estas 0:00:03.320,0:00:07.237 unu el la plej mirindaj organoj en via[br]korpo. Tio ĉi estas la homa koro. 0:00:07.237,0:00:10.840 Kaj ĝi estas montrata kun ĉiuj vaskuloj[br]videblaj, kaj vi povas 0:00:10.840,0:00:13.667 vidi ilin konduki en la koron kaj el ĝi 0:00:13.667,0:00:17.643 tamen plej fundamente la koro estas[br]pumpilo, kaj pro tio ni 0:00:17.643,0:00:21.872 nomas ĝin la plej fervore laborema[br]organo en la korpo, ĉar la koro komencas 0:00:21.872,0:00:26.509 pumpi sangon kiam vi estas nura feto[br]de ĉirkaŭ ok semajnoj 0:00:26.509,0:00:30.936 senĉese ĝis la momento de via morto.[br]Do ĉi tiu organo, 0:00:30.936,0:00:34.174 mi pensas ke estus ege interese[br]pli detale esplori ĝin 0:00:34.174,0:00:37.012 sed tio estas malfacile farebla,[br]rigardante nur la eksteron. 0:00:37.012,0:00:40.495 Do mi desegnis kiel ĝi aperus[br]interne. 0:00:40.495,0:00:44.082 Do lasu min montri tion al vi nun,[br]kaj ni sekvos 0:00:44.082,0:00:48.137 la kurson de la sango tra la koro[br]uzante tiun ĉi diagramon. 0:00:48.137,0:00:51.479 Lasu min komenci per malgranda[br]skizo en la angulo. 0:00:51.479,0:00:55.043 Ni supozu, ke ĉi tie staras homo, 0:00:55.043,0:01:00.597 jen lia vizaĝo, jen la kolo,[br]mi desegnos la brakojn 0:01:00.597,0:01:05.180 kaj meze de lia brusto kuŝas la koro. 0:01:05.180,0:01:08.824 Do la vera celo estas certigi, ke la sango[br]de ĉiuj partoj de la korpo, 0:01:08.824,0:01:13.910 inkluzive la krurojn, unue revenos al la[br]koro, kaj poste esti elpumpata 0:01:13.910,0:01:18.171 reen al la korpo. Do sango alvenos el[br]ĉi tiu brako 0:01:18.171,0:01:21.738 kaj enverŝiĝos tien, kaj same ĉi-flanke 0:01:21.738,0:01:24.737 Kaj ĝi venos de lia kapo, kaj ĉiuj[br]tri fontoj, 0:01:24.737,0:01:30.240 la du brakoj kaj la kapo, kuniĝos[br]en unu grandan vejnon 0:01:30.240,0:01:36.702 kaj tio enfluos tra la supro de la koro.[br]Kaj aparte, vejnoj de la kruroj 0:01:36.702,0:01:41.982 unuiĝinte kun vejnoj en la ventro[br]envenas tra alia enirejo en la koron. 0:01:41.982,0:01:46.933 Do tiel sango venas returne al la koro.[br]Kaj kiam mi mencias la vorton 0:01:46.933,0:01:54.573 'vejno', mi volas, ke vi imagu sangon[br]revenanta al la koro. 0:01:54.573,0:02:00.915 Do, se sango iras al la koro, nu post[br]kiam ĝi pumpiĝas per la koro, ĝi devas 0:02:00.915,0:02:06.148 eliri el la koro. Ĝuste, ĝi devas formovi[br]de la koro. Do tio estas la aorto. 0:02:06.148,0:02:10.470 Kaj la aorto havas malgrandan arkon, tiel,[br]kaj tion ni nomas la aortan arkon. 0:02:10.470,0:02:15.787 Kaj ĝi elsendas unu vaskulon al la brako,[br]unu vaskulon tien supren, 0:02:15.787,0:02:19.967 vaskulon tiudirekten, kaj ĉi tiu arko[br]etendas malsupren, malsupren, malsupren 0:02:19.967,0:02:22.827 kaj dividiĝas, jen tiel. 0:02:22.827,0:02:24.943 Do tio ĉi estas simpligita versio, 0:02:24.943,0:02:27.887 Sed vi povas vidi, ke certe ekzistas[br]paralelaĵoj en la maniero 0:02:27.887,0:02:30.537 laŭ kiu la vejnoj kaj la arterioj[br]estas aranĝitaj. 0:02:30.537,0:02:34.033 Kaj arterioj, do ĉiun fojon ke mi mencias[br]la vorton 'arterio', 0:02:34.033,0:02:37.033 mi volas, ke vi pensu pri sango[br]foriranta de la koro. 0:02:37.033,0:02:41.371 Kaj facila maniero memori tion, estas ke[br]ambaŭ 'vejno' kaj 'venas' estas V-vortoj. 0:02:41.371,0:02:44.730 Do, transiranta nun al nia granda[br]diagramo, ni vidas, ke 0:02:44.730,0:02:48.620 sango envenanta tra ĉi tie, kaj[br]sango envenanta tra ĉi tie 0:02:48.620,0:02:51.990 fine troviĝas ĉe la sama loko.[br]Ĝi troviĝos ĉe la -- nu, 0:02:51.990,0:02:56.059 mi eble desegnos ĝin ĉi tie -- [br]troviĝos ĉe la dekstra atrio. 0:02:56.059,0:03:02.571 Dekstra atrio. Tio simple estas la nomo[br]de la kamero en kiun la sango envenas. 0:03:02.571,0:03:07.221 Kaj ĝi eniris en la dekstran atrion per[br]enorma vaskulo tie supre 0:03:07.221,0:03:10.041 nomita la supra kava vejno. 0:03:10.041,0:03:14.936 Kaj tio ĉi, kompreneble, estas vejno ĉar[br]ĝi alportas sangon al la koro, 0:03:14.936,0:03:21.604 Kaj ĉi tie malsupre, la suba kava vejno. 0:03:21.604,0:03:24.869 Do jen la du direktoj laŭ kiuj[br]fluos sango. 0:03:24.869,0:03:27.159 Kaj post kiam la sango estas en [br]la dekstra atrio, 0:03:27.159,0:03:29.518 ĝi moviĝos suben en la[br]dekstran ventriklon. 0:03:29.518,0:03:33.345 Do tio ĉi estas la dekstra ventriklo.[br]Ĉi tie malsupre. 0:03:33.345,0:03:37.579 Jen la dua kamero de la koro. 0:03:37.579,0:03:40.453 Kaj ĝi alvenas tien, pasante tra valvo. 0:03:40.453,0:03:43.177 Kaj ĉi tiu valvo, kaj ĉiuj valvoj[br]en la koro, 0:03:43.177,0:03:46.537 esence servas por garantii, ke sango[br]fluas ĝustadirekte, 0:03:46.537,0:03:48.936 ke ĝi ne fluas regrese. 0:03:48.936,0:03:54.789 Do tiu ĉi valvo nomiĝas la [br]trikuspida valvo. 0:03:54.789,0:03:59.468 Kaj ĝi tiel nomiĝas ĉar ĝi havas[br]tri malgrandajn klapojn, do tial tri-. 0:03:59.468,0:04:01.749 Kaj mi scias, ke videblas nur du en[br]mia desegno, 0:04:01.749,0:04:04.419 kaj tio simple estas ĉar mia desegno[br]ne estas perfekta. 0:04:04.419,0:04:07.722 Estas malfacile montri klapon frontante[br]rekte al vi 0:04:07.722,0:04:09.552 sed vi povas imagi ĝin. 0:04:09.552,0:04:12.936 Do sango iras al la dekstra ventriklo,[br]kaj kien ĝi iras poste? 0:04:12.936,0:04:17.207 Nu, post tio ĝi iros tiudirekten.[br]Ĝi iros en tiun ĉi vaskulon, 0:04:17.207,0:04:19.297 Kaj ĝi dividiĝos. 0:04:19.297,0:04:22.102 Sed antaŭ ol ĝi iras tien, ĝi devas pasi[br]tra plia valvo. 0:04:22.102,0:04:26.565 Do jen ĉi tie estas valvo, nomata[br]pulmarteria valvo. 0:04:26.565,0:04:29.076 Kaj ĝi indikas kien ĝi iros poste, ĉu ne, 0:04:29.076,0:04:32.852 ĉar laŭ la nomo, ĝi celas la pulmojn. 0:04:32.852,0:04:37.838 Do, se ĉi tio estas mia ĉi-flanka pulmo,[br]jen mia maldekstra pulmo 0:04:37.838,0:04:42.872 Kaj jen mia dekstra pulmo, ĉi-flanke 0:04:42.872,0:04:46.589 tiam tiuj ĉi vaskuloj, kaj mi lasos vin[br]diveni kiel ili nomiĝas, 0:04:46.589,0:04:49.459 tiuj ĉi vaskuloj, ĉi tiu estus -- 0:04:49.459,0:04:52.549 Mi certiĝu, ke mi prave nomas la [br]dekstran kaj maldekstran -- 0:04:52.549,0:04:57.587 Ĉi tio estas mia maldekstra pulma... 0:04:57.587,0:04:59.882 arterio. 0:04:59.882,0:05:03.062 Kaj mi hezitis tie por certiĝi, ke vi[br]komprenis tion, ĉar 0:05:03.062,0:05:05.402 ĝi prenas sangon for de la koro. 0:05:05.402,0:05:10.842 Kaj ĉi tio estas mia dekstra[br]pulma arterio. 0:05:10.842,0:05:14.436 Do jen mia dekstra kaj maldekstra[br]pulmaj arterioj. 0:05:14.436,0:05:16.778 Kaj la sango do iras nun en miajn pulmojn, 0:05:16.778,0:05:21.038 ĉu ne, kiuj situas enfermite en mia [br]torako, kie kuŝas mia koro. 0:05:21.038,0:05:22.918 Ĝi iras en miajn pulmojn. 0:05:22.918,0:05:25.590 Kaj rememoru, tiu ĉi sango estas blua. 0:05:25.590,0:05:26.700 Kial ĝi estas blua? 0:05:26.700,0:05:29.683 Nu, ĝi estas blua ĉar ĝi ne enhavas[br]multe da oksigeno. 0:05:29.683,0:05:33.755 Do unu afero, kiun mi devas akiri[br]estas oksigeno. 0:05:33.755,0:05:38.129 Do tio estas unu afero, kiun la pulmoj[br]helpos al mi akiri, 0:05:38.129,0:05:40.889 kaj mi skribos O2 por oksigeno. 0:05:40.889,0:05:43.876 Kaj ĝi estas blua ankaŭ ĉar -- kaj tio[br]memorigas nin, ke -- 0:05:43.876,0:05:46.876 ĝi estas plena de karbona dioksido.[br]Ĝi estas plena de rubo. 0:05:46.876,0:05:50.412 Ĉar ĝi venas de la korpo, ĉu ne, [br]la korpo faris multe da karbona dioksido 0:05:50.412,0:05:52.065 de kiu ĝi volas liberigi sin. 0:05:52.065,0:05:56.485 Do en la pulmoj, vi liberigas vin de[br]karbona dioksido kaj vi akiras oksigenon. 0:05:56.485,0:06:02.877 Do tial mi ŝanĝas je tiu ĉi punkto[br]de blua vaskulo al ruĝa vaskulo. 0:06:02.877,0:06:06.219 Do nun sango reeniras ĉi-direkte[br]kaj ĉi-direkte 0:06:06.219,0:06:08.869 kaj verŝiĝas en ĉi tiun kameron. 0:06:08.869,0:06:14.819 Do kio estas tio? Tio estas nia[br]maldekstra atrio. 0:06:14.819,0:06:17.824 Kaj ĝuste kiel nia dekstra atrio, ni[br]havas ankaŭ unu maldekstre. 0:06:17.824,0:06:22.204 Kaj ĝi iras suben en -- kaj vi probable[br]povas diveni kiel ĉi tio nomiĝas -- 0:06:22.204,0:06:25.204 ĝi estas nia maldekstra ventriklo. 0:06:25.204,0:06:29.915 Do same kiel antaŭe, kiam ĝi iris de[br]la dekstra atrio al la dekstra ventriklo, 0:06:29.915,0:06:33.405 ni iras nun de la maldekstra atrio[br]al la maldekstra ventriklo. 0:06:33.405,0:06:35.708 Kaj ĝi pasas tra valvo ĉi tie, ĉu ne, 0:06:35.708,0:06:41.848 do ĉi tiu valvo nomiĝas la mitra valvo.[br]Mitra valvo. 0:06:41.848,0:06:45.393 Kaj ties tasko, kompreneble, estas[br]certigi, ke sango ne hazarde regresu 0:06:45.393,0:06:48.703 de la maldekstra ventriklo reen al la[br]maldekstra atrio. 0:06:48.703,0:06:52.401 Ĝi volas garantii, ke ekzistas[br]antaŭendirekta fluo. 0:06:52.401,0:06:56.567 Kaj poste, la fina valvo, kaj mi[br]devas trovi taŭgan lokon por skribi ĝin, 0:06:56.567,0:07:02.557 eble ĉi tie, ĉi tiu fina valvo, tra kiu ĝi[br]pasas, nomiĝas la aorta valvo. 0:07:02.557,0:07:05.627 Aorta valvo. 0:07:05.627,0:07:11.114 Kaj la aorta valvo estas tio, kio dividas[br]la maldekstran ventriklon 0:07:11.114,0:07:14.904 de ĉi tiu grandega vaskulo, pri kiu ni[br]parolis pli frue. 0:07:14.904,0:07:20.066 Kaj tio kompreneble estas la aorto.[br]Jen mia aorto. 0:07:20.066,0:07:24.085 Do nun la sango iros tra la aorto[br]al la cetero de la korpo. 0:07:24.085,0:07:29.681 Do vi povas vidi kiel sango fluas de la[br]korpo en la kvar kamerojn. 0:07:29.681,0:07:33.181 Unue en la dekstran atrion, tiu ĉi estas[br]kamero numero unu. 0:07:33.181,0:07:36.767 Kaj poste ĝi iras en la dekstran[br]ventriklon. Ĉi tiu estas kamero numero du. 0:07:36.767,0:07:39.933 Ĝi iras al la pulmoj, kaj poste returnas[br]en la maldekstran atrion. 0:07:39.933,0:07:41.693 Do tiu ĉi estas kamero numero tri. 0:07:41.693,0:07:43.544 Kaj poste la maldekstra ventriklo. 0:07:43.544,0:07:46.777 Kaj ĉi tio okazas ĉiun momenton[br]de ĉiu tago. 0:07:46.777,0:07:50.341 Ĉiun fojon, kiam vi aŭdas korbaton,[br]okazas tiu ĉi procezo.