Do tio, kion vi rigardas estas
unu el la plej mirindaj organoj en via
korpo. Tio ĉi estas la homa koro.
Kaj ĝi estas montrata kun ĉiuj vaskuloj
videblaj, kaj vi povas
vidi ilin konduki en la koron kaj el ĝi
tamen plej fundamente la koro estas
pumpilo, kaj pro tio ni
nomas ĝin la plej fervore laborema
organo en la korpo, ĉar la koro komencas
pumpi sangon kiam vi estas nura feto
de ĉirkaŭ ok semajnoj
senĉese ĝis la momento de via morto.
Do ĉi tiu organo,
mi pensas ke estus ege interese
pli detale esplori ĝin
sed tio estas malfacile farebla,
rigardante nur la eksteron.
Do mi desegnis kiel ĝi aperus
interne.
Do lasu min montri tion al vi nun,
kaj ni sekvos
la kurson de la sango tra la koro
uzante tiun ĉi diagramon.
Lasu min komenci per malgranda
skizo en la angulo.
Ni supozu, ke ĉi tie staras homo,
jen lia vizaĝo, jen la kolo,
mi desegnos la brakojn
kaj meze de lia brusto kuŝas la koro.
Do la vera celo estas certigi, ke la sango
de ĉiuj partoj de la korpo,
inkluzive la krurojn, unue revenos al la
koro, kaj poste esti elpumpata
reen al la korpo. Do sango alvenos el
ĉi tiu brako
kaj enverŝiĝos tien, kaj same ĉi-flanke
Kaj ĝi venos de lia kapo, kaj ĉiuj
tri fontoj,
la du brakoj kaj la kapo, kuniĝos
en unu grandan vejnon
kaj tio enfluos tra la supro de la koro.
Kaj aparte, vejnoj de la kruroj
unuiĝinte kun vejnoj en la ventro
envenas tra alia enirejo en la koron.
Do tiel sango venas returne al la koro.
Kaj kiam mi mencias la vorton
'vejno', mi volas, ke vi imagu sangon
revenanta al la koro.
Do, se sango iras al la koro, nu post
kiam ĝi pumpiĝas per la koro, ĝi devas
eliri el la koro. Ĝuste, ĝi devas formovi
de la koro. Do tio estas la aorto.
Kaj la aorto havas malgrandan arkon, tiel,
kaj tion ni nomas la aortan arkon.
Kaj ĝi elsendas unu vaskulon al la brako,
unu vaskulon tien supren,
vaskulon tiudirekten, kaj ĉi tiu arko
etendas malsupren, malsupren, malsupren
kaj dividiĝas, jen tiel.
Do tio ĉi estas simpligita versio,
Sed vi povas vidi, ke certe ekzistas
paralelaĵoj en la maniero
laŭ kiu la vejnoj kaj la arterioj
estas aranĝitaj.
Kaj arterioj, do ĉiun fojon ke mi mencias
la vorton 'arterio',
mi volas, ke vi pensu pri sango
foriranta de la koro.
Kaj facila maniero memori tion, estas ke
ambaŭ 'vejno' kaj 'venas' estas V-vortoj.
Do, transiranta nun al nia granda
diagramo, ni vidas, ke
sango envenanta tra ĉi tie, kaj
sango envenanta tra ĉi tie
fine troviĝas ĉe la sama loko.
Ĝi troviĝos ĉe la -- nu,
mi eble desegnos ĝin ĉi tie --
troviĝos ĉe la dekstra atrio.
Dekstra atrio. Tio simple estas la nomo
de la kamero en kiun la sango envenas.
Kaj ĝi eniris en la dekstran atrion per
enorma vaskulo tie supre
nomita la supra kava vejno.
Kaj tio ĉi, kompreneble, estas vejno ĉar
ĝi alportas sangon al la koro,
Kaj ĉi tie malsupre, la suba kava vejno.
Do jen la du direktoj laŭ kiuj
fluos sango.
Kaj post kiam la sango estas en
la dekstra atrio,
ĝi moviĝos suben en la
dekstran ventriklon.
Do tio ĉi estas la dekstra ventriklo.
Ĉi tie malsupre.
Jen la dua kamero de la koro.
Kaj ĝi alvenas tien, pasante tra valvo.
Kaj ĉi tiu valvo, kaj ĉiuj valvoj
en la koro,
esence servas por garantii, ke sango
fluas ĝustadirekte,
ke ĝi ne fluas regrese.
Do tiu ĉi valvo nomiĝas la
trikuspida valvo.
Kaj ĝi tiel nomiĝas ĉar ĝi havas
tri malgrandajn klapojn, do tial tri-.
Kaj mi scias, ke videblas nur du en
mia desegno,
kaj tio simple estas ĉar mia desegno
ne estas perfekta.
Estas malfacile montri klapon frontante
rekte al vi
sed vi povas imagi ĝin.
Do sango iras al la dekstra ventriklo,
kaj kien ĝi iras poste?
Nu, post tio ĝi iros tiudirekten.
Ĝi iros en tiun ĉi vaskulon,
Kaj ĝi dividiĝos.
Sed antaŭ ol ĝi iras tien, ĝi devas pasi
tra plia valvo.
Do jen ĉi tie estas valvo, nomata
pulmarteria valvo.
Kaj ĝi indikas kien ĝi iros poste, ĉu ne,
ĉar laŭ la nomo, ĝi celas la pulmojn.
Do, se ĉi tio estas mia ĉi-flanka pulmo,
jen mia maldekstra pulmo
Kaj jen mia dekstra pulmo, ĉi-flanke
tiam tiuj ĉi vaskuloj, kaj mi lasos vin
diveni kiel ili nomiĝas,
tiuj ĉi vaskuloj, ĉi tiu estus --
Mi certiĝu, ke mi prave nomas la
dekstran kaj maldekstran --
Ĉi tio estas mia maldekstra pulma...
arterio.
Kaj mi hezitis tie por certiĝi, ke vi
komprenis tion, ĉar
ĝi prenas sangon for de la koro.
Kaj ĉi tio estas mia dekstra
pulma arterio.
Do jen mia dekstra kaj maldekstra
pulmaj arterioj.
Kaj la sango do iras nun en miajn pulmojn,
ĉu ne, kiuj situas enfermite en mia
torako, kie kuŝas mia koro.
Ĝi iras en miajn pulmojn.
Kaj rememoru, tiu ĉi sango estas blua.
Kial ĝi estas blua?
Nu, ĝi estas blua ĉar ĝi ne enhavas
multe da oksigeno.
Do unu afero, kiun mi devas akiri
estas oksigeno.
Do tio estas unu afero, kiun la pulmoj
helpos al mi akiri,
kaj mi skribos O2 por oksigeno.
Kaj ĝi estas blua ankaŭ ĉar -- kaj tio
memorigas nin, ke --
ĝi estas plena de karbona dioksido.
Ĝi estas plena de rubo.
Ĉar ĝi venas de la korpo, ĉu ne,
la korpo faris multe da karbona dioksido
de kiu ĝi volas liberigi sin.
Do en la pulmoj, vi liberigas vin de
karbona dioksido kaj vi akiras oksigenon.
Do tial mi ŝanĝas je tiu ĉi punkto
de blua vaskulo al ruĝa vaskulo.
Do nun sango reeniras ĉi-direkte
kaj ĉi-direkte
kaj verŝiĝas en ĉi tiun kameron.
Do kio estas tio? Tio estas nia
maldekstra atrio.
Kaj ĝuste kiel nia dekstra atrio, ni
havas ankaŭ unu maldekstre.
Kaj ĝi iras suben en -- kaj vi probable
povas diveni kiel ĉi tio nomiĝas --
ĝi estas nia maldekstra ventriklo.
Do same kiel antaŭe, kiam ĝi iris de
la dekstra atrio al la dekstra ventriklo,
ni iras nun de la maldekstra atrio
al la maldekstra ventriklo.
Kaj ĝi pasas tra valvo ĉi tie, ĉu ne,
do ĉi tiu valvo nomiĝas la mitra valvo.
Mitra valvo.
Kaj ties tasko, kompreneble, estas
certigi, ke sango ne hazarde regresu
de la maldekstra ventriklo reen al la
maldekstra atrio.
Ĝi volas garantii, ke ekzistas
antaŭendirekta fluo.
Kaj poste, la fina valvo, kaj mi
devas trovi taŭgan lokon por skribi ĝin,
eble ĉi tie, ĉi tiu fina valvo, tra kiu ĝi
pasas, nomiĝas la aorta valvo.
Aorta valvo.
Kaj la aorta valvo estas tio, kio dividas
la maldekstran ventriklon
de ĉi tiu grandega vaskulo, pri kiu ni
parolis pli frue.
Kaj tio kompreneble estas la aorto.
Jen mia aorto.
Do nun la sango iros tra la aorto
al la cetero de la korpo.
Do vi povas vidi kiel sango fluas de la
korpo en la kvar kamerojn.
Unue en la dekstran atrion, tiu ĉi estas
kamero numero unu.
Kaj poste ĝi iras en la dekstran
ventriklon. Ĉi tiu estas kamero numero du.
Ĝi iras al la pulmoj, kaj poste returnas
en la maldekstran atrion.
Do tiu ĉi estas kamero numero tri.
Kaj poste la maldekstra ventriklo.
Kaj ĉi tio okazas ĉiun momenton
de ĉiu tago.
Ĉiun fojon, kiam vi aŭdas korbaton,
okazas tiu ĉi procezo.