WEBVTT 00:00:13.400 --> 00:00:14.650 Studio "Sojuzmultfilm" 1950 00:00:19.570 --> 00:00:22.980 Aleksandr Puŝkin LA FABELO PRI FIŜO KAJ PRI FIŜISTO Elrusigis Sergej Rublov 00:00:49.520 --> 00:00:57.310 Surborde verdas kverko aĝa, De kverko pendas ora ĉen', 00:00:58.330 --> 00:01:07.610 Laŭ tiu ĉeno kato saĝa Rondiras multe en promen'. 00:01:09.000 --> 00:01:18.240 Ĝi paŝas dekstren — kaj ekkantas, Maldekstren — diras pri fabel'. 00:01:19.470 --> 00:01:28.520 Miraklas tie: kobold' vagas, Ĉarmegas nimf' per sia bel'; 00:01:29.180 --> 00:01:35.800 Sur nekonata voj' arbara De best' mirinda restis spur'. 00:01:36.640 --> 00:01:45.080 Dometo staras tie rara, — Sen pordo, sur kokina krur'. 00:01:46.000 --> 00:01:51.290 Kaj de vizioj ĉio plenas; 00:01:53.070 --> 00:01:59.040 Impetas ondoj en mateno Al sabla kaj dezerta bord', 00:01:59.630 --> 00:02:06.890 Kaj tridek kavaliroj gloraj Eliras el profundoj foraj 00:02:08.130 --> 00:02:12.340 Kun sia estro en kohort'. 00:02:13.220 --> 00:02:18.000 Jen brava princo sen prepar' Ekkaptas reĝon plej minacan; 00:02:19.380 --> 00:02:27.090 Jen kavaliron tre aŭdacan Trans maroj larĝaj kaj kampar' 00:02:27.920 --> 00:02:32.400 Sorĉisto portas en nubar'. 00:02:34.210 --> 00:02:44.470 Jen sen liber' princino ploras, Kaj bruna lup' al ŝi deĵoras. 00:02:45.740 --> 00:02:51.930 Jen sorĉistin' en granda tas' Moviĝas mem sen embaras'. 00:02:53.960 --> 00:02:59.730 Jen reĝ' Kaŝĉej ĉe oro tremas; 00:03:01.060 --> 00:03:07.860 Jen rusa viv'... Pri tio temas! 00:03:08.570 --> 00:03:18.740 Mi estis tie en festen'; Kaj vidis mi la kverkon aĝan, 00:03:19.610 --> 00:03:28.440 Ĉe ĝi mi sidis; kato saĝa Al mi rakontis en promen'. 00:03:30.470 --> 00:03:40.060 Memoras mi unu rakonton Kaj ĝin transdonos mi al mondo. 00:03:42.530 --> 00:03:51.590 Vivis kun sia edzino Maljunul' apud blua maro. 00:03:52.800 --> 00:04:02.090 En kaduka kabano li loĝis Tridek jarojn laŭ ĝusta kalkulo. 00:04:02.750 --> 00:04:10.350 Fiŝojn kaptis aĝulo maljuna, Ŝpinis hejme lia edzino. 00:04:11.060 --> 00:04:20.090 Foje ĵetis li reton en maron, Trenis reto el maro nur ŝlimon. 00:04:21.350 --> 00:04:30.880 Li reĵetis la reton en maron, Trenis reto nur herbon profundan. 00:04:31.980 --> 00:04:41.370 Triafoje li ĵetis la reton, Trenis reto fiŝon malgrandan, 00:04:41.550 --> 00:04:45.560 Ne kutiman, sed orkoloran. 00:04:45.880 --> 00:04:52.570 Jen ekpetis la fiŝ' orkolora Per la voĉo simila al homa: 00:04:53.080 --> 00:04:59.930 Vi forlasu min ree al maro, Elaĉeton mi pagos tre grandan, 00:05:00.170 --> 00:05:03.700 Ajnon donos laŭ via deziro. 00:05:04.240 --> 00:05:13.530 La fiŝisto ekmiris, ektimis: Tridek jarojn fiŝkaptis li sperte, 00:05:13.970 --> 00:05:19.470 Sed ne aŭdis parolon de fiŝo. 00:05:20.830 --> 00:05:28.520 Li forlaŝis la fiŝon mirindan Kaj li diris vortojn karesajn: 00:05:29.020 --> 00:05:36.090 Estu vi en libero, fiŝeto! Mi ja elaĉeton ne bezonas. 00:05:36.320 --> 00:05:43.690 Vi fornaĝu al maro plej blua Kaj promenu en plena libero. 00:05:55.210 --> 00:06:03.070 La fiŝisto revenis al hejmo, Al edzino aferon rakontis: 00:06:03.770 --> 00:06:12.250 Nekutiman mi kaptis fiŝon, Estis tiu fiŝo orkolora; 00:06:12.730 --> 00:06:19.260 Ĝi parolis per nia parolo, Ege petis forlasi al maro. 00:06:20.430 --> 00:06:28.760 Elaĉeton promesis ĝi grandan, — Ajnan pagon laŭ mia deziro. 00:06:31.940 --> 00:06:40.390 Elaĉeton ne prenis mi tute, Mi forlasis ĝin simple al maro. 00:06:40.550 --> 00:06:47.540 Ekinsultis kolera edzino: Stulta kapo, malsaĝa gapulo! 00:06:47.760 --> 00:06:54.520 Elaĉeton ne povis akiri! Se vi petus almenaŭ trogon, 00:06:54.830 --> 00:06:58.980 Nia trogo jam tute fendiĝis. 00:08:53.110 --> 00:09:01.890 Jen li iras al maro plej blua, Kaj la maro ondiĝas iome. 00:09:02.980 --> 00:09:15.380 Vokas li la fiŝeton malgrandan. La fiŝeto alvenis, demandis: 00:09:15.840 --> 00:09:19.010 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 00:09:19.370 --> 00:09:25.530 Kun respekta kliniĝo li diris: Plenfavoru, sinjoro fiŝeto, 00:09:26.270 --> 00:09:32.600 Tre insultas min mia edzino, Ŝi ne donas al mi trankviliĝon. 00:09:33.700 --> 00:09:41.650 Tre bezonas ŝi novan trogon, Nia trogo jam tute fendiĝis. 00:09:42.830 --> 00:09:45.790 Kaj respondas la fiŝo malgranda: 00:09:45.990 --> 00:09:53.860 Ne malĝoju, vi iru trankvile. Novan trogon posedos vi baldaŭ. 00:09:55.430 --> 00:10:03.080 La fiŝisto revenis al hejmo, Novan trogon jam havas edzino. 00:10:03.720 --> 00:10:07.500 Sed insultas ŝi, akre riproĉas: 00:10:07.640 --> 00:10:16.250 Stulta kapo, malsaĝa gapulo! Jen elpetis li, stulta, la trogon! 00:10:16.690 --> 00:10:21.250 Ĉu profiton produktas la trogo? 00:10:22.550 --> 00:10:33.170 Vi revenu, stultulo, al fiŝo, Kun kliniĝo elpetu vi domon. 00:10:39.650 --> 00:10:47.720 Jen li iras al maro plej blua (Malserenas la maro plej blua), 00:10:48.020 --> 00:10:56.550 Vokas li la fiŝeton malgrandan. La fiŝeto alvenis, demandis: 00:10:56.800 --> 00:11:00.340 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 00:11:00.640 --> 00:11:04.730 Kun respekta kliniĝo li diris: 00:11:04.900 --> 00:11:11.320 Plenfavoru, sinjoro fiŝeto! Tre minace insultas edzino, 00:11:11.530 --> 00:11:19.450 Ŝi ne donas al mi trankviliĝon. Domon petas virino grumblema. 00:11:20.120 --> 00:11:23.080 Kaj respondas la fiŝo malgranda: 00:11:23.320 --> 00:11:33.160 Ne malĝoju, vi iru trankvile. Estu tiel: vi havos la domon. 00:13:09.070 --> 00:13:16.520 Jen li iras al sia kabano. Malaperis kabano jam tute. 00:13:16.750 --> 00:13:20.160 Kun mansardo vidiĝas la domo, 00:13:20.410 --> 00:13:27.990 Blankan tubon el brikoj ĝi havas Kaj pordegon el kverkaj tabuloj. 00:13:28.570 --> 00:13:34.760 La edzin' ĉe fenestro apudas, Ŝi insultas severe la edzon: 00:13:35.020 --> 00:13:43.030 Stulta kapo, malsaĝa gapulo! Jen elpetis li, stulta, la domon! 00:13:43.290 --> 00:13:47.110 Vi revenu al fiŝo kun peto: 00:13:47.300 --> 00:13:55.200 Min jam tedis la stat' kamparana, Estu mi nobelino hereda. 00:14:01.190 --> 00:14:10.520 Jen li iras al maro plej blua (Malkvietas la maro plej blua). 00:14:11.050 --> 00:14:20.300 Vokas li la fiŝeton malgrandan. La fiŝeto alvenis, demandis: 00:14:20.930 --> 00:14:24.320 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 00:14:24.640 --> 00:14:32.900 Kun respekta kliniĝo li diris: Plenfavoru, sinjoro fiŝeto! 00:14:33.370 --> 00:14:39.940 Pli ol iam malsaĝas edzino, Ŝi ne donas al mi trankviliĝon: 00:14:40.810 --> 00:14:48.890 Tedis ŝin jam la stat' kamparana, Volas ŝi nobelecon heredan. 00:14:49.180 --> 00:14:56.420 Kaj respondas la fiŝo malgranda: Ne malĝoju, vi iru trankvile. 00:16:47.690 --> 00:16:56.400 Jen li iras al sia edzino, Kaj li vidas la domon sinjoran. 00:16:57.140 --> 00:17:05.220 Sur peron' la edzino nun staras En zibela tre kara ĵaketo, 00:17:05.760 --> 00:17:12.880 Sur la kapo — la kufo kun oro, Perloj igas la kolon peza, 00:17:13.520 --> 00:17:20.100 Sur la manoj — la ringoj juvelaj, Sur piedoj — botetoj ruĝledaj; 00:17:20.690 --> 00:17:28.050 Ŝin priservas fervoraj servistoj Kaj ŝi batas ilin rigore. 00:17:29.350 --> 00:17:32.540 La fiŝisto salutas edzinon: 00:17:32.820 --> 00:17:42.330 Bonan tagon, nobel-sinjorino! Ĉu vi estas nun plene kontenta? 00:17:42.860 --> 00:17:48.820 Sed ekkriis minace edzino, Sendis servi al ejo ĉevala. 00:17:52.070 --> 00:17:58.000 Pasis unu semajno, alia. 00:19:17.160 --> 00:19:27.540 Pli ol iam malsaĝas edzino, Lin resendas al fiŝo malgranda: Vi revenu al fiŝo kun peto; 00:19:28.490 --> 00:19:36.430 Tedis min nobeleco hereda, Estu mi la reĝino tutpova. 00:19:38.960 --> 00:19:46.150 La fiŝisto ektimis, ekpetis: Ĉu vi perdis la saĝon entute? 00:19:46.910 --> 00:19:52.790 Vi ne scias la reĝajn kutimojn! Tutan regnon ridigos vi certe. 00:19:53.240 --> 00:19:59.520 Pli koleras maljuna edzino, Ŝi ekfrapis al edzo la vangon. 00:20:00.060 --> 00:20:08.730 Ĉu vi rajtas disputi, kanaljo, Kontraŭ mi, nobelino hereda? 00:20:27.410 --> 00:20:37.010 Iru vi al la mar' sendiskute, Se ne volas devigan kondukon. 00:20:40.080 --> 00:20:49.770 Jen li iras al maro denove (Tutnigriĝis la maro plej blua). 00:20:50.570 --> 00:20:59.160 Vokas li la fiŝeton malgrandan, La fiŝeto alvenis, demandis: 00:20:59.320 --> 00:21:02.670 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 00:21:03.000 --> 00:21:09.890 Kun respekta kliniĝo li diris: Plenfavoru, sinjoro fiŝeto! 00:21:10.530 --> 00:21:14.060 Denove mia edzino ribelas: 00:21:14.450 --> 00:21:21.990 Tedis ŝin nobeleco hereda, Volas esti reĝino tutpova. 00:21:23.380 --> 00:21:26.260 Kaj respondas la fiŝo malgranda: 00:21:26.620 --> 00:21:36.690 Ne malĝoju, vi iru trankvile. Estos ŝi la reĝino tutpova. 00:23:18.060 --> 00:23:21.540 Jen li iras al sia edzino. 00:23:21.780 --> 00:23:29.940 Antaŭ li grandas reĝa palaco. Kaj edzin' en palaco majestas. 00:23:30.230 --> 00:23:37.360 Apud tablo ŝi sidas impone. Ŝin priservas nobeloj, bojaroj, 00:23:37.790 --> 00:23:45.720 Ŝin regalas per vino transmara Kaj per kukoj kun stampo desegna. 00:23:45.840 --> 00:23:53.130 Ŝin ĉirkaŭas gardistoj minacaj, Tenas ili surŝultre hakilojn. 00:23:53.300 --> 00:24:01.866 La fiŝisto maljuna ektimis, Ĝis la tero kliniĝis fiŝisto: 00:24:02.080 --> 00:24:11.060 Bonan tagon, reĝino minaca! Ĉu vi estas nun plene kontenta? 00:24:11.520 --> 00:24:19.110 Ne atentis lin lia edzino, Ŝi ordonis forpeli lin tute. 00:24:19.350 --> 00:24:27.040 Jen alkuris nobeloj, bojaroj Kaj kun frapoj forpelis fiŝiston. 00:24:27.830 --> 00:24:33.880 Apudpordaj gardistoj alkuris, Per hakiloj minacas severe; 00:24:34.270 --> 00:24:41.120 Kaj popolo nur mokis, rikanis: Juston trafis vi, stulta kampulo, 00:24:42.010 --> 00:24:49.630 Estas bona al vi leciono: Ne sidiĝu en sledon sinjoran! 00:25:09.920 --> 00:25:14.880 Pasis unu semajno, alia. 00:26:03.840 --> 00:26:11.960 Pli ol iam malsaĝas edzino. Korteganojn ŝi sendas al edzo. 00:26:51.750 --> 00:26:55.810 Revenigas ŝi edzon denove, 00:26:56.200 --> 00:27:03.300 Ŝi parolas al edzo maljuna: Vi revenu al fiŝo kun peto. 00:27:04.600 --> 00:27:15.790 Mi ne estu reĝino tutpova, Estu mi la mastrino de maro. 00:27:17.270 --> 00:27:23.100 Vivos mi en la mar-oceano, 00:27:24.760 --> 00:27:31.860 Servos min la fiŝeto malgranda, 00:27:32.860 --> 00:27:38.600 Kuriero por mi ordinara. 00:27:39.540 --> 00:27:49.500 La fiŝist' ne kuraĝis disputi, Ne aŭdacis li spite paroli. 00:27:50.410 --> 00:27:59.180 Jen li iras al maro plej blua, En la maro — la nigra ŝtormego, 00:27:59.620 --> 00:28:09.440 Alte ŝvelis la ondoj koleraj, En moviĝ' ili hurlas kaj muĝas. 00:28:10.750 --> 00:28:19.960 Vokas li la fiŝeton malgrandan, La fiŝeto alvenis, demandis: 00:28:20.400 --> 00:28:23.930 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 00:28:24.240 --> 00:28:28.100 Kun respekta kliniĝo li diris: 00:28:28.320 --> 00:28:37.430 Plenfavoru, sinjoro fiŝeto! Kion fari al ino kanalja! 00:28:37.590 --> 00:28:45.850 Plu ne volas ŝi esti reĝino, Volas esti mastrino de maro; 00:28:46.600 --> 00:28:50.570 Volas vivi en mar-oceano, 00:28:51.750 --> 00:29:01.430 Kaj vi servu al ŝi ĉiutage, Kvazaŭ estas vi kuriero. 00:29:23.390 --> 00:29:30.710 Jam nenion respondis fiŝeto, Nur ĝi plaŭdis akvon per vosto 00:29:31.330 --> 00:29:40.720 Kaj en maron ĝi profundiĝis. Li atendis respondon tre longe, 00:29:41.270 --> 00:29:46.000 Tute vane, li hejmen revenis, — 00:29:46.550 --> 00:29:53.750 Antaŭ li — la kabano malnova, Sur la sojlo sidas edzino, 00:29:53.960 --> 00:29:58.890 Kaj apude — la trogo fendita. 00:30:21.690 --> 00:30:24.580 FINO