0:00:13.400,0:00:14.650 Studio "Sojuzmultfilm"[br]1950 0:00:19.570,0:00:22.980 Aleksandr Puŝkin [br]LA FABELO PRI FIŜO KAJ PRI FIŜISTO [br]Elrusigis Sergej Rublov 0:00:49.520,0:00:57.310 Surborde verdas kverko aĝa,[br]De kverko pendas ora ĉen', 0:00:58.330,0:01:07.610 Laŭ tiu ĉeno kato saĝa[br]Rondiras multe en promen'. 0:01:09.000,0:01:18.240 Ĝi paŝas dekstren — kaj ekkantas, [br]Maldekstren — diras pri fabel'. 0:01:19.470,0:01:28.520 Miraklas tie: kobold' vagas, [br]Ĉarmegas nimf' per sia bel'; 0:01:29.180,0:01:35.800 Sur nekonata voj' arbara[br]De best' mirinda restis spur'. 0:01:36.640,0:01:45.080 Dometo staras tie rara, — [br]Sen pordo, sur kokina krur'. 0:01:46.000,0:01:51.290 Kaj de vizioj ĉio plenas; 0:01:53.070,0:01:59.040 Impetas ondoj en mateno[br]Al sabla kaj dezerta bord', 0:01:59.630,0:02:06.890 Kaj tridek kavaliroj gloraj[br]Eliras el profundoj foraj 0:02:08.130,0:02:12.340 Kun sia estro en kohort'. 0:02:13.220,0:02:18.000 Jen brava princo sen prepar'[br]Ekkaptas reĝon plej minacan; 0:02:19.380,0:02:27.090 Jen kavaliron tre aŭdacan[br]Trans maroj larĝaj kaj kampar' 0:02:27.920,0:02:32.400 Sorĉisto portas en nubar'. 0:02:34.210,0:02:44.470 Jen sen liber' princino ploras, [br]Kaj bruna lup' al ŝi deĵoras. 0:02:45.740,0:02:51.930 Jen sorĉistin' en granda tas'[br]Moviĝas mem sen embaras'. 0:02:53.960,0:02:59.730 Jen reĝ' Kaŝĉej ĉe oro tremas; 0:03:01.060,0:03:07.860 Jen rusa viv'... Pri tio temas! 0:03:08.570,0:03:18.740 Mi estis tie en festen'; [br]Kaj vidis mi la kverkon aĝan, 0:03:19.610,0:03:28.440 Ĉe ĝi mi sidis; kato saĝa [br]Al mi rakontis en promen'. 0:03:30.470,0:03:40.060 Memoras mi unu rakonton [br]Kaj ĝin transdonos mi al mondo. 0:03:42.530,0:03:51.590 Vivis kun sia edzino [br]Maljunul' apud blua maro. 0:03:52.800,0:04:02.090 En kaduka kabano li loĝis [br]Tridek jarojn laŭ ĝusta kalkulo. 0:04:02.750,0:04:10.350 Fiŝojn kaptis aĝulo maljuna, [br]Ŝpinis hejme lia edzino. 0:04:11.060,0:04:20.090 Foje ĵetis li reton en maron, [br]Trenis reto el maro nur ŝlimon. 0:04:21.350,0:04:30.880 Li reĵetis la reton en maron, [br]Trenis reto nur herbon profundan. 0:04:31.980,0:04:41.370 Triafoje li ĵetis la reton, [br]Trenis reto fiŝon malgrandan, 0:04:41.550,0:04:45.560 Ne kutiman, sed orkoloran. 0:04:45.880,0:04:52.570 Jen ekpetis la fiŝ' orkolora [br]Per la voĉo simila al homa: 0:04:53.080,0:04:59.930 Vi forlasu min ree al maro, [br]Elaĉeton mi pagos tre grandan, 0:05:00.170,0:05:03.700 Ajnon donos laŭ via deziro. 0:05:04.240,0:05:13.530 La fiŝisto ekmiris, ektimis: [br]Tridek jarojn fiŝkaptis li sperte, 0:05:13.970,0:05:19.470 Sed ne aŭdis parolon de fiŝo. 0:05:20.830,0:05:28.520 Li forlaŝis la fiŝon mirindan [br]Kaj li diris vortojn karesajn: 0:05:29.020,0:05:36.090 Estu vi en libero, fiŝeto! [br]Mi ja elaĉeton ne bezonas. 0:05:36.320,0:05:43.690 Vi fornaĝu al maro plej blua [br]Kaj promenu en plena libero. 0:05:55.210,0:06:03.070 La fiŝisto revenis al hejmo, [br]Al edzino aferon rakontis: 0:06:03.770,0:06:12.250 Nekutiman mi kaptis fiŝon, [br]Estis tiu fiŝo orkolora; 0:06:12.730,0:06:19.260 Ĝi parolis per nia parolo,[br]Ege petis forlasi al maro. 0:06:20.430,0:06:28.760 Elaĉeton promesis ĝi grandan, — [br]Ajnan pagon laŭ mia deziro. 0:06:31.940,0:06:40.390 Elaĉeton ne prenis mi tute, [br]Mi forlasis ĝin simple al maro. 0:06:40.550,0:06:47.540 Ekinsultis kolera edzino:[br]Stulta kapo, malsaĝa gapulo! 0:06:47.760,0:06:54.520 Elaĉeton ne povis akiri![br]Se vi petus almenaŭ trogon, 0:06:54.830,0:06:58.980 Nia trogo jam tute fendiĝis. 0:08:53.110,0:09:01.890 Jen li iras al maro plej blua, [br]Kaj la maro ondiĝas iome. 0:09:02.980,0:09:15.380 Vokas li la fiŝeton malgrandan. [br]La fiŝeto alvenis, demandis: 0:09:15.840,0:09:19.010 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 0:09:19.370,0:09:25.530 Kun respekta kliniĝo li diris:[br]Plenfavoru, sinjoro fiŝeto, 0:09:26.270,0:09:32.600 Tre insultas min mia edzino,[br]Ŝi ne donas al mi trankviliĝon. 0:09:33.700,0:09:41.650 Tre bezonas ŝi novan trogon, [br]Nia trogo jam tute fendiĝis. 0:09:42.830,0:09:45.790 Kaj respondas la fiŝo malgranda: 0:09:45.990,0:09:53.860 Ne malĝoju, vi iru trankvile. [br]Novan trogon posedos vi baldaŭ. 0:09:55.430,0:10:03.080 La fiŝisto revenis al hejmo, [br]Novan trogon jam havas edzino. 0:10:03.720,0:10:07.500 Sed insultas ŝi, akre riproĉas: 0:10:07.640,0:10:16.250 Stulta kapo, malsaĝa gapulo! [br]Jen elpetis li, stulta, la trogon! 0:10:16.690,0:10:21.250 Ĉu profiton produktas la trogo? 0:10:22.550,0:10:33.170 Vi revenu, stultulo, al fiŝo, [br]Kun kliniĝo elpetu vi domon. 0:10:39.650,0:10:47.720 Jen li iras al maro plej blua [br](Malserenas la maro plej blua), 0:10:48.020,0:10:56.550 Vokas li la fiŝeton malgrandan. [br]La fiŝeto alvenis, demandis: 0:10:56.800,0:11:00.340 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 0:11:00.640,0:11:04.730 Kun respekta kliniĝo li diris: 0:11:04.900,0:11:11.320 Plenfavoru, sinjoro fiŝeto![br]Tre minace insultas edzino, 0:11:11.530,0:11:19.450 Ŝi ne donas al mi trankviliĝon. [br]Domon petas virino grumblema. 0:11:20.120,0:11:23.080 Kaj respondas la fiŝo malgranda: 0:11:23.320,0:11:33.160 Ne malĝoju, vi iru trankvile. [br]Estu tiel: vi havos la domon. 0:13:09.070,0:13:16.520 Jen li iras al sia kabano. [br]Malaperis kabano jam tute. 0:13:16.750,0:13:20.160 Kun mansardo vidiĝas la domo, 0:13:20.410,0:13:27.990 Blankan tubon el brikoj ĝi havas[br]Kaj pordegon el kverkaj tabuloj. 0:13:28.570,0:13:34.760 La edzin' ĉe fenestro apudas,[br]Ŝi insultas severe la edzon: 0:13:35.020,0:13:43.030 Stulta kapo, malsaĝa gapulo! [br]Jen elpetis li, stulta, la domon! 0:13:43.290,0:13:47.110 Vi revenu al fiŝo kun peto: 0:13:47.300,0:13:55.200 Min jam tedis la stat' kamparana, [br]Estu mi nobelino hereda. 0:14:01.190,0:14:10.520 Jen li iras al maro plej blua [br](Malkvietas la maro plej blua). 0:14:11.050,0:14:20.300 Vokas li la fiŝeton malgrandan. [br]La fiŝeto alvenis, demandis: 0:14:20.930,0:14:24.320 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 0:14:24.640,0:14:32.900 Kun respekta kliniĝo li diris: [br]Plenfavoru, sinjoro fiŝeto! 0:14:33.370,0:14:39.940 Pli ol iam malsaĝas edzino,[br]Ŝi ne donas al mi trankviliĝon: 0:14:40.810,0:14:48.890 Tedis ŝin jam la stat' kamparana, [br]Volas ŝi nobelecon heredan. 0:14:49.180,0:14:56.420 Kaj respondas la fiŝo malgranda: [br]Ne malĝoju, vi iru trankvile. 0:16:47.690,0:16:56.400 Jen li iras al sia edzino, [br]Kaj li vidas la domon sinjoran. 0:16:57.140,0:17:05.220 Sur peron' la edzino nun staras [br]En zibela tre kara ĵaketo, 0:17:05.760,0:17:12.880 Sur la kapo — la kufo kun oro,[br]Perloj igas la kolon peza, 0:17:13.520,0:17:20.100 Sur la manoj — la ringoj juvelaj,[br]Sur piedoj — botetoj ruĝledaj; 0:17:20.690,0:17:28.050 Ŝin priservas fervoraj servistoj[br]Kaj ŝi batas ilin rigore. 0:17:29.350,0:17:32.540 La fiŝisto salutas edzinon: 0:17:32.820,0:17:42.330 Bonan tagon, nobel-sinjorino! [br]Ĉu vi estas nun plene kontenta? 0:17:42.860,0:17:48.820 Sed ekkriis minace edzino,[br]Sendis servi al ejo ĉevala. 0:17:52.070,0:17:58.000 Pasis unu semajno, alia. 0:19:17.160,0:19:27.540 Pli ol iam malsaĝas edzino,[br]Lin resendas al fiŝo malgranda:[br]Vi revenu al fiŝo kun peto; 0:19:28.490,0:19:36.430 Tedis min nobeleco hereda, [br]Estu mi la reĝino tutpova. 0:19:38.960,0:19:46.150 La fiŝisto ektimis, ekpetis:[br]Ĉu vi perdis la saĝon entute? 0:19:46.910,0:19:52.790 Vi ne scias la reĝajn kutimojn![br]Tutan regnon ridigos vi certe. 0:19:53.240,0:19:59.520 Pli koleras maljuna edzino,[br]Ŝi ekfrapis al edzo la vangon. 0:20:00.060,0:20:08.730 Ĉu vi rajtas disputi, kanaljo, [br]Kontraŭ mi, nobelino hereda? 0:20:27.410,0:20:37.010 Iru vi al la mar' sendiskute, [br]Se ne volas devigan kondukon. 0:20:40.080,0:20:49.770 Jen li iras al maro denove [br](Tutnigriĝis la maro plej blua). 0:20:50.570,0:20:59.160 Vokas li la fiŝeton malgrandan, [br]La fiŝeto alvenis, demandis: 0:20:59.320,0:21:02.670 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 0:21:03.000,0:21:09.890 Kun respekta kliniĝo li diris:[br]Plenfavoru, sinjoro fiŝeto! 0:21:10.530,0:21:14.060 Denove mia edzino ribelas: 0:21:14.450,0:21:21.990 Tedis ŝin nobeleco hereda, [br]Volas esti reĝino tutpova. 0:21:23.380,0:21:26.260 Kaj respondas la fiŝo malgranda: 0:21:26.620,0:21:36.690 Ne malĝoju, vi iru trankvile. [br]Estos ŝi la reĝino tutpova. 0:23:18.060,0:23:21.540 Jen li iras al sia edzino. 0:23:21.780,0:23:29.940 Antaŭ li grandas reĝa palaco. [br]Kaj edzin' en palaco majestas. 0:23:30.230,0:23:37.360 Apud tablo ŝi sidas impone.[br]Ŝin priservas nobeloj, bojaroj, 0:23:37.790,0:23:45.720 Ŝin regalas per vino transmara [br]Kaj per kukoj kun stampo desegna. 0:23:45.840,0:23:53.130 Ŝin ĉirkaŭas gardistoj minacaj, [br]Tenas ili surŝultre hakilojn. 0:23:53.300,0:24:01.866 La fiŝisto maljuna ektimis, [br]Ĝis la tero kliniĝis fiŝisto: 0:24:02.080,0:24:11.060 Bonan tagon, reĝino minaca! [br]Ĉu vi estas nun plene kontenta? 0:24:11.520,0:24:19.110 Ne atentis lin lia edzino, [br]Ŝi ordonis forpeli lin tute. 0:24:19.350,0:24:27.040 Jen alkuris nobeloj, bojaroj [br]Kaj kun frapoj forpelis fiŝiston. 0:24:27.830,0:24:33.880 Apudpordaj gardistoj alkuris,[br]Per hakiloj minacas severe; 0:24:34.270,0:24:41.120 Kaj popolo nur mokis, rikanis:[br]Juston trafis vi, stulta kampulo, 0:24:42.010,0:24:49.630 Estas bona al vi leciono:[br]Ne sidiĝu en sledon sinjoran! 0:25:09.920,0:25:14.880 Pasis unu semajno, alia. 0:26:03.840,0:26:11.960 Pli ol iam malsaĝas edzino. [br]Korteganojn ŝi sendas al edzo. 0:26:51.750,0:26:55.810 Revenigas ŝi edzon denove, 0:26:56.200,0:27:03.300 Ŝi parolas al edzo maljuna:[br]Vi revenu al fiŝo kun peto. 0:27:04.600,0:27:15.790 Mi ne estu reĝino tutpova, [br]Estu mi la mastrino de maro. 0:27:17.270,0:27:23.100 Vivos mi en la mar-oceano, 0:27:24.760,0:27:31.860 Servos min la fiŝeto malgranda, 0:27:32.860,0:27:38.600 Kuriero por mi ordinara. 0:27:39.540,0:27:49.500 La fiŝist' ne kuraĝis disputi, [br]Ne aŭdacis li spite paroli. 0:27:50.410,0:27:59.180 Jen li iras al maro plej blua, [br]En la maro — la nigra ŝtormego, 0:27:59.620,0:28:09.440 Alte ŝvelis la ondoj koleraj, [br]En moviĝ' ili hurlas kaj muĝas. 0:28:10.750,0:28:19.960 Vokas li la fiŝeton malgrandan, [br]La fiŝeto alvenis, demandis: 0:28:20.400,0:28:23.930 Sed vi kion bezonas, fiŝisto? 0:28:24.240,0:28:28.100 Kun respekta kliniĝo li diris: 0:28:28.320,0:28:37.430 Plenfavoru, sinjoro fiŝeto! [br]Kion fari al ino kanalja! 0:28:37.590,0:28:45.850 Plu ne volas ŝi esti reĝino,[br]Volas esti mastrino de maro; 0:28:46.600,0:28:50.570 Volas vivi en mar-oceano, 0:28:51.750,0:29:01.430 Kaj vi servu al ŝi ĉiutage, [br]Kvazaŭ estas vi kuriero. 0:29:23.390,0:29:30.710 Jam nenion respondis fiŝeto,[br]Nur ĝi plaŭdis akvon per vosto 0:29:31.330,0:29:40.720 Kaj en maron ĝi profundiĝis. [br]Li atendis respondon tre longe, 0:29:41.270,0:29:46.000 Tute vane, li hejmen revenis, — 0:29:46.550,0:29:53.750 Antaŭ li — la kabano malnova, [br]Sur la sojlo sidas edzino, 0:29:53.960,0:29:58.890 Kaj apude — la trogo fendita. 0:30:21.690,0:30:24.580 FINO