Studio "Sojuzmultfilm"
1950
Aleksandr Puŝkin
LA FABELO PRI FIŜO KAJ PRI FIŜISTO
Elrusigis Sergej Rublov
Surborde verdas kverko aĝa,
De kverko pendas ora ĉen',
Laŭ tiu ĉeno kato saĝa
Rondiras multe en promen'.
Ĝi paŝas dekstren — kaj ekkantas,
Maldekstren — diras pri fabel'.
Miraklas tie: kobold' vagas,
Ĉarmegas nimf' per sia bel';
Sur nekonata voj' arbara
De best' mirinda restis spur'.
Dometo staras tie rara, —
Sen pordo, sur kokina krur'.
Kaj de vizioj ĉio plenas;
Impetas ondoj en mateno
Al sabla kaj dezerta bord',
Kaj tridek kavaliroj gloraj
Eliras el profundoj foraj
Kun sia estro en kohort'.
Jen brava princo sen prepar'
Ekkaptas reĝon plej minacan;
Jen kavaliron tre aŭdacan
Trans maroj larĝaj kaj kampar'
Sorĉisto portas en nubar'.
Jen sen liber' princino ploras,
Kaj bruna lup' al ŝi deĵoras.
Jen sorĉistin' en granda tas'
Moviĝas mem sen embaras'.
Jen reĝ' Kaŝĉej ĉe oro tremas;
Jen rusa viv'... Pri tio temas!
Mi estis tie en festen';
Kaj vidis mi la kverkon aĝan,
Ĉe ĝi mi sidis; kato saĝa
Al mi rakontis en promen'.
Memoras mi unu rakonton
Kaj ĝin transdonos mi al mondo.
Vivis kun sia edzino
Maljunul' apud blua maro.
En kaduka kabano li loĝis
Tridek jarojn laŭ ĝusta kalkulo.
Fiŝojn kaptis aĝulo maljuna,
Ŝpinis hejme lia edzino.
Foje ĵetis li reton en maron,
Trenis reto el maro nur ŝlimon.
Li reĵetis la reton en maron,
Trenis reto nur herbon profundan.
Triafoje li ĵetis la reton,
Trenis reto fiŝon malgrandan,
Ne kutiman, sed orkoloran.
Jen ekpetis la fiŝ' orkolora
Per la voĉo simila al homa:
Vi forlasu min ree al maro,
Elaĉeton mi pagos tre grandan,
Ajnon donos laŭ via deziro.
La fiŝisto ekmiris, ektimis:
Tridek jarojn fiŝkaptis li sperte,
Sed ne aŭdis parolon de fiŝo.
Li forlaŝis la fiŝon mirindan
Kaj li diris vortojn karesajn:
Estu vi en libero, fiŝeto!
Mi ja elaĉeton ne bezonas.
Vi fornaĝu al maro plej blua
Kaj promenu en plena libero.
La fiŝisto revenis al hejmo,
Al edzino aferon rakontis:
Nekutiman mi kaptis fiŝon,
Estis tiu fiŝo orkolora;
Ĝi parolis per nia parolo,
Ege petis forlasi al maro.
Elaĉeton promesis ĝi grandan, —
Ajnan pagon laŭ mia deziro.
Elaĉeton ne prenis mi tute,
Mi forlasis ĝin simple al maro.
Ekinsultis kolera edzino:
Stulta kapo, malsaĝa gapulo!
Elaĉeton ne povis akiri!
Se vi petus almenaŭ trogon,
Nia trogo jam tute fendiĝis.
Jen li iras al maro plej blua,
Kaj la maro ondiĝas iome.
Vokas li la fiŝeton malgrandan.
La fiŝeto alvenis, demandis:
Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
Kun respekta kliniĝo li diris:
Plenfavoru, sinjoro fiŝeto,
Tre insultas min mia edzino,
Ŝi ne donas al mi trankviliĝon.
Tre bezonas ŝi novan trogon,
Nia trogo jam tute fendiĝis.
Kaj respondas la fiŝo malgranda:
Ne malĝoju, vi iru trankvile.
Novan trogon posedos vi baldaŭ.
La fiŝisto revenis al hejmo,
Novan trogon jam havas edzino.
Sed insultas ŝi, akre riproĉas:
Stulta kapo, malsaĝa gapulo!
Jen elpetis li, stulta, la trogon!
Ĉu profiton produktas la trogo?
Vi revenu, stultulo, al fiŝo,
Kun kliniĝo elpetu vi domon.
Jen li iras al maro plej blua
(Malserenas la maro plej blua),
Vokas li la fiŝeton malgrandan.
La fiŝeto alvenis, demandis:
Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
Kun respekta kliniĝo li diris:
Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
Tre minace insultas edzino,
Ŝi ne donas al mi trankviliĝon.
Domon petas virino grumblema.
Kaj respondas la fiŝo malgranda:
Ne malĝoju, vi iru trankvile.
Estu tiel: vi havos la domon.
Jen li iras al sia kabano.
Malaperis kabano jam tute.
Kun mansardo vidiĝas la domo,
Blankan tubon el brikoj ĝi havas
Kaj pordegon el kverkaj tabuloj.
La edzin' ĉe fenestro apudas,
Ŝi insultas severe la edzon:
Stulta kapo, malsaĝa gapulo!
Jen elpetis li, stulta, la domon!
Vi revenu al fiŝo kun peto:
Min jam tedis la stat' kamparana,
Estu mi nobelino hereda.
Jen li iras al maro plej blua
(Malkvietas la maro plej blua).
Vokas li la fiŝeton malgrandan.
La fiŝeto alvenis, demandis:
Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
Kun respekta kliniĝo li diris:
Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
Pli ol iam malsaĝas edzino,
Ŝi ne donas al mi trankviliĝon:
Tedis ŝin jam la stat' kamparana,
Volas ŝi nobelecon heredan.
Kaj respondas la fiŝo malgranda:
Ne malĝoju, vi iru trankvile.
Jen li iras al sia edzino,
Kaj li vidas la domon sinjoran.
Sur peron' la edzino nun staras
En zibela tre kara ĵaketo,
Sur la kapo — la kufo kun oro,
Perloj igas la kolon peza,
Sur la manoj — la ringoj juvelaj,
Sur piedoj — botetoj ruĝledaj;
Ŝin priservas fervoraj servistoj
Kaj ŝi batas ilin rigore.
La fiŝisto salutas edzinon:
Bonan tagon, nobel-sinjorino!
Ĉu vi estas nun plene kontenta?
Sed ekkriis minace edzino,
Sendis servi al ejo ĉevala.
Pasis unu semajno, alia.
Pli ol iam malsaĝas edzino,
Lin resendas al fiŝo malgranda:
Vi revenu al fiŝo kun peto;
Tedis min nobeleco hereda,
Estu mi la reĝino tutpova.
La fiŝisto ektimis, ekpetis:
Ĉu vi perdis la saĝon entute?
Vi ne scias la reĝajn kutimojn!
Tutan regnon ridigos vi certe.
Pli koleras maljuna edzino,
Ŝi ekfrapis al edzo la vangon.
Ĉu vi rajtas disputi, kanaljo,
Kontraŭ mi, nobelino hereda?
Iru vi al la mar' sendiskute,
Se ne volas devigan kondukon.
Jen li iras al maro denove
(Tutnigriĝis la maro plej blua).
Vokas li la fiŝeton malgrandan,
La fiŝeto alvenis, demandis:
Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
Kun respekta kliniĝo li diris:
Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
Denove mia edzino ribelas:
Tedis ŝin nobeleco hereda,
Volas esti reĝino tutpova.
Kaj respondas la fiŝo malgranda:
Ne malĝoju, vi iru trankvile.
Estos ŝi la reĝino tutpova.
Jen li iras al sia edzino.
Antaŭ li grandas reĝa palaco.
Kaj edzin' en palaco majestas.
Apud tablo ŝi sidas impone.
Ŝin priservas nobeloj, bojaroj,
Ŝin regalas per vino transmara
Kaj per kukoj kun stampo desegna.
Ŝin ĉirkaŭas gardistoj minacaj,
Tenas ili surŝultre hakilojn.
La fiŝisto maljuna ektimis,
Ĝis la tero kliniĝis fiŝisto:
Bonan tagon, reĝino minaca!
Ĉu vi estas nun plene kontenta?
Ne atentis lin lia edzino,
Ŝi ordonis forpeli lin tute.
Jen alkuris nobeloj, bojaroj
Kaj kun frapoj forpelis fiŝiston.
Apudpordaj gardistoj alkuris,
Per hakiloj minacas severe;
Kaj popolo nur mokis, rikanis:
Juston trafis vi, stulta kampulo,
Estas bona al vi leciono:
Ne sidiĝu en sledon sinjoran!
Pasis unu semajno, alia.
Pli ol iam malsaĝas edzino.
Korteganojn ŝi sendas al edzo.
Revenigas ŝi edzon denove,
Ŝi parolas al edzo maljuna:
Vi revenu al fiŝo kun peto.
Mi ne estu reĝino tutpova,
Estu mi la mastrino de maro.
Vivos mi en la mar-oceano,
Servos min la fiŝeto malgranda,
Kuriero por mi ordinara.
La fiŝist' ne kuraĝis disputi,
Ne aŭdacis li spite paroli.
Jen li iras al maro plej blua,
En la maro — la nigra ŝtormego,
Alte ŝvelis la ondoj koleraj,
En moviĝ' ili hurlas kaj muĝas.
Vokas li la fiŝeton malgrandan,
La fiŝeto alvenis, demandis:
Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
Kun respekta kliniĝo li diris:
Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
Kion fari al ino kanalja!
Plu ne volas ŝi esti reĝino,
Volas esti mastrino de maro;
Volas vivi en mar-oceano,
Kaj vi servu al ŝi ĉiutage,
Kvazaŭ estas vi kuriero.
Jam nenion respondis fiŝeto,
Nur ĝi plaŭdis akvon per vosto
Kaj en maron ĝi profundiĝis.
Li atendis respondon tre longe,
Tute vane, li hejmen revenis, —
Antaŭ li — la kabano malnova,
Sur la sojlo sidas edzino,
Kaj apude — la trogo fendita.
FINO