Ni aŭdis multajn rakontojn pri tio, kiel la interreto efikas al protestaj movadoj, ni aŭdis multe pri la informo-revolucio, pri kiel ĝi transformas landojn kiel Ĉinion, Iranon, kaj eĉ la eks-sovetajn landojn. Ĝis nun oni supozis ke la interreto estas tre utila por antaŭenigi demokration. Multaj el ĉi tiuj iluzioj konstruiĝis dum la 90-aj jaroj, de pensistoj, kiujn mi devus nomi kiber-utopiuloj, homo,j kiuj ja fidas je la transformo-povo de la interreto por ŝangi sociojn kaj ŝangi ilin plibonige. Tre fama estis tiu diraĵo, se socia-retumado kaj blogoj jam ekzistus dum la 90-aj jaroj le Ruanda genocido ne okazus. Tiu diraĵo estas nun ofte citata por montri la tre naivan vidpunkton, kiun tiam havis multaj homoj. Multaj homoj, kiuj daŭre fidas tion, ja pensas ke blogoj estas tio, kio estis faksoj kaj fotokopiiloj dum la lastaj 80-aj jaroj kiam la grandaj disidento-movadoj en Pollando kaj orienta Eŭropo fervore ekuzis ĉi tiujn teknologiojn. Funde, estas argumento kiu temas pri ekonomiko kaj loĝistiko. La interreto kaj novaj komunikiloj malaltigis la koston por homoj produkti enhavon, kaj kompreneble aktivuloj kaj NRO-anoj sendube uzos tiun teknologion por strebi eki reformojn kaj ŝanĝojn, ĉu ne? Por resumi ĉi tiun vidpunkton, ĝi simple diras ke se estas sufiĉe da konektoj kaj sufiĉe multe da konektiloj, tiam demokratio certos. Jen la kialo, pro kio ni vidis tiom multe da puŝoj por ke Ĉinio, Irano, Rusio videbliĝu interrete, por certigi ke homoj estu sufiĉe konektitaj, por certigi ke homoj konu blogojn, por certigi ke homoj konu tion, kio estas konekteco. Kaj iel, neniu precize klarigas kiel, tiuj homoj uzos tiajn ilojn por kunlabori kaj puŝi por demokratio kaj pli. Kaj unu afer,o kiun komentistoj evoluigis laŭ tiu vidpunkto, estas tiel nomata iPod-a liberalismo. Estas tia kredo, ke homoj kiuj havas iPod-ojn aŭ ajnan modernan okcidentan teknologion plej verŝajne ankaŭ subtenas okcidentan demokration kaj valorojn, ĉu ne? Supozo ĉi tie estas tio, se vi donas al ĉiuj ĉinoj, irananoj aŭ rusoj sufiĉe multe da iPod-oj, aŭ komputiloj, aŭ faksiloj, ili do iel, sendepende, strebos por ŝanĝo al demokratio. Kompreneblas ke titolo de artikolo pri tio, verkita de Thomas Freidman, estus tre alloga, kiel "Faligu iPod-ojn, ne bombojn." Sed malofte estas bona signo tiu ĉi. Ĝi estas vidpunkto kiu ne konsideras plurajn politikajn, kulturajn, sociologiajn fortojn kiujn ni provas direktigi en tiuj socioj kaj konsideras tre determinisman vidon de la rolo de teknologio. La ĉefa konfuzo ĉi tie venas de tio, ke ni emas konfuzi la celo-uzojn de teknologio kun la realo-uzoj. Same, ni eble volas pensi ke ekz. radio povas helpi ekstari demokration en landoj kiel la Soveta Unio, kio parte veras. Radio estis ankaŭ aktive uzata dum la Ruanda genocido, precise tio kion ni volis eviti. Kiel mi jam diris, estas mito ke ĉefoj kaj diktatoroj iel timas la interreton, timas teknologion. Sed, se vi atenteme rigardas tion, kiel registaro-ĉefoj provas atingi siajn citivitanojn kaj interreto-uzantojn, vi rimarkas ke tio ne veras. Preskaŭ ĉie, krom nur Nord-Koreio kaj Birmo, aŭtoritatemaj ĉefoj fakte tre aktive engaĝiĝas kun teknologio, komputiloj ktp. Kaj foje, ili ja permesas diskuton pri nepolitikaj temoj. Ili ja permesas diskuton pri tiaj politikaj temoj kiel klimatŝanĝiĝo. Ĉio ĉi okazadas, problemo estas ke ĝi ne okazas pri temoj kiel homaj rajtoj. Oni do povas vidi ke ja estas kritiko en blogoj de ĉinoj. Fakte estas pli de kritiko ol nekritiko, de kaj lokaj kaj naciaj registaroj. Demando tiam estas: kial registaro ĝin toleras? Unue, ĝi produktas tian informon kian la registaro bezonas por regi. En registaroj de Rusio, Ĉinio, Irano ktp. plejparto de burokratoj funkciias en informo-vakuo. Ili ne plene scias tion, kio okazas en malcentraj regionoj. Por ili do estas tre utile, ke homoj blogas kaj volonte donas informon pri tio, kiaj lokaj problemoj ekzistas, ĉar ebligas trakti lokan korupton kaj malbonan konduton. Ebligas iri trakti la problemojn kiuj ne devas esti politikaj, kio tamen helpas ilin travivi en la venontan jarcenton. Simple, ĝi helpas ilin legitimiĝi. Por ili do tre utilas permesi falsan malfermon de kiberspaco, ĉar ĝi reduktas streĉiĝon kaj konvinkas almenaŭ kelkajn homojn ke ili emas konsideri eksterajn opiniojn kaj vidojn. Partoj de ĉi tio iom malsimile okazas en aliaj landoj. Povas esti ke ili daŭre laboras por ŝajni tiel ĉi al ekstera mondo, sed samtempe ili ankaŭ klopodas gajni per subteno de civitanoj en kiberspaco. Ekz. en Tajlando estas tre interesa retpaĝo "Protektu la Reĝon". Unu alia registarano ekis ĝin, kaj ĝi kuraĝigas uzantojn de la interreto submeti ligilojn al retpaĝoj, kiujn laŭ ili ofendus la reĝon. Rezulto estas ke oni povas mencii ajnan malŝatatan retpaĝon kaj ene de 24 horoj ĝi estu blokita, kaj poste estas tre malsimpla la procedo por malbloki ĝin. Kaj pro tio ke en Tajlando estas tre severaj leĝoj pri ofendo de la reĝo, ĝi funkcias tre bone. Ene de 24 horoj post la lanĉo de la paĝo, ia 3,000 retpaĝoj estis blokitaj. Multaj lojaluloj tre feliĉe kontribuas scion kaj konsilon por cenzuri retpaĝojn. Same en Saŭdarabio, interreto-uzantoj estas kuraĝigitaj serĉi en YouTube videojn kiuj povus ofendi al saŭdarabiaj emoj, kaj poste proponi ke ili estu forviŝotaj. Kaj se amasiĝas proponoj kontraŭ tiu specifa video YouTube devos ĝin forviŝi; ili devas konsideri forviŝi ĝin ĉar tiom multe da homoj plendis. Resume, estas organizitaj kampanjoj kiuj provas reale influi la decidojn de okcidentaj firmaoj pri tiu ĉi temo. Nun, dum protestoj malkreskas, la irana registaro rigardas la interretan spuron de evidentaĵo en Facebook kaj Twitter. Ili trovas kaj traktas la homojn aktivajn enkiberspace. Unu el iniciatoj iliaj estas meti bildojn de protestantoj en interreton por povi ilin identigi. Do ili uzas amaskunlaboron ligi vizaĝojn al nomoj. Kaj oni povas imagi kio okazos, kiam ili ekscios kiu estas la protestintoj. Estas pluraj danĝeroj kaj timoj kiun ni nur parte komprenas nun. Oni ne rimarkas ke Twitter, malgraŭ siaj virtoj, estas fine publika platformo. Se oni volas plani revolucion en Twitter, ĉio kion oni farus videblas por ĉiu. En pasinteco, ŝtatoj torturis por kolekti tiajn ĉi informojn. Nun ili devas nur ensaluti en Facebook. (Rido) Se oni volas ekscii pri mi kiel aktivismulo en lando kiel Belorusio aŭ Irano, mi estas ligita al 20 000 aliaj aktivistoj. Oni devas nur serĉi miajn Facebook-amikojn. Fina punkto temas pri tiu kiber-utopia supozo, ke la juna generacio, kiun neniu cerbolavadis kaj kiu vivas je reta amaskomunikilaro, poŝtelefonoj, Blackberry-oj ktp., ia-maniere emos revolucii kaj akcepti demokratiajn valorojn. Jen la problemo, ke ni ofte aŭdas pri kiber-aktivismo, ĉu ne?, sed malofte [neaŭdeblas] Eblas ke junuloj ne tre emas partopreni ajnan politikajn agadojn nek en interreto nek en reala vivo pro la allogaĵoj kiujn oferas la interreto. Tujmesaĝilo, retmesaĝo, kaj porplenkreskula enhavo kiel pornografiaĵo, daŭre okupas pli da spaco ol politiko kaj novaĵo. Kaj ne forgesu ke plejparto de tio, kion interrete faras junuloj, konsistas el komuniki unu kun la alia aŭ elŝuti amuziĝo-enhavon. Ne klaras tio, kiel ili antaŭeniĝos ĝis reala politika aktivismo. Kio okazos, se nenio sukcesos allogi ilin en stratojn? Ĝi estas io kion diskutatan oni malofte vidas. Ni aŭdas multe pri distingo inter ciferecaj denaskuloj kaj enmigrantoj. Sed ni ne aŭdas pri distingo inter ciferecaj renegatoj kaj kaptitoj, kiun mi taksas multe pli grava ĉar ni devas scii ekzakte kiel teknologio influas la civito-partoprenemon kaj la emon engaĝiĝi en protesto. Indas rekonsideri kion verkis Maslow, kaj ekpensi kiel oni aplikas lian piramidon de bezonoj al kiberspaco. Povas esti ke kiam oni venigas interreton en Ĉinion, Rusion aŭ Iranon, homoj komence volas amuziĝi, esplori pornografiaĵon, aŭ YouTube-on, aŭ amuzajn videojn de katoj, kaj antaŭenigante interkomunikadon kaj kunhavigadon kaj kelkaj volos esplori lernadon. Eblas ke ili eventuale volos kampanji. Kelkaj el ili komencos elŝuti raportojn de Human Rights Watch (subtanantoj de homaj rajtoj), sed plejparto daŭre elŝutos pornografiaĵon, kaj ĝin estas grave ne forgesi. Se oni volas kompreni la aktualan efikon de teknologio je socio, oni konsideru multe pli ĝenerale, inkluzive de malpozitivaj konsekvencoj.