1 00:00:13,601 --> 00:00:15,814 Ni aŭdis multajn rakontojn pri tio, 2 00:00:15,814 --> 00:00:19,574 kiel la interreto efikas al protestaj movadoj, 3 00:00:19,574 --> 00:00:22,290 ni aŭdis multe pri la informo-revolucio, 4 00:00:22,290 --> 00:00:25,658 pri kiel ĝi transformas landojn kiel Ĉinion, Iranon, 5 00:00:25,658 --> 00:00:29,160 kaj eĉ la eks-sovetajn landojn. 6 00:00:31,109 --> 00:00:33,363 Ĝis nun oni supozis ke 7 00:00:33,363 --> 00:00:37,956 la interreto estas tre utila por antaŭenigi demokration. 8 00:00:38,632 --> 00:00:45,011 Multaj el ĉi tiuj iluzioj konstruiĝis dum la 90-aj jaroj, 9 00:00:45,018 --> 00:00:49,251 de pensistoj, kiujn mi devus nomi kiber-utopiuloj, 10 00:00:49,251 --> 00:00:54,929 homo,j kiuj ja fidas je la transformo-povo de la interreto por ŝangi sociojn 11 00:00:54,929 --> 00:00:57,400 kaj ŝangi ilin plibonige. 12 00:00:57,400 --> 00:00:59,160 Tre fama estis tiu diraĵo, 13 00:00:59,160 --> 00:01:03,712 se socia-retumado kaj blogoj jam ekzistus dum la 90-aj jaroj 14 00:01:03,712 --> 00:01:05,886 le Ruanda genocido ne okazus. 15 00:01:05,886 --> 00:01:08,663 Tiu diraĵo estas nun ofte citata por montri 16 00:01:08,663 --> 00:01:13,016 la tre naivan vidpunkton, kiun tiam havis multaj homoj. 17 00:01:13,016 --> 00:01:18,770 Multaj homoj, kiuj daŭre fidas tion, ja pensas ke blogoj estas tio, 18 00:01:18,770 --> 00:01:23,376 kio estis faksoj kaj fotokopiiloj dum la lastaj 80-aj jaroj 19 00:01:23,376 --> 00:01:26,860 kiam la grandaj disidento-movadoj en Pollando kaj orienta Eŭropo 20 00:01:26,860 --> 00:01:29,612 fervore ekuzis ĉi tiujn teknologiojn. 21 00:01:29,652 --> 00:01:33,586 Funde, estas argumento kiu temas pri ekonomiko kaj loĝistiko. 22 00:01:33,586 --> 00:01:36,715 La interreto kaj novaj komunikiloj malaltigis la koston 23 00:01:36,715 --> 00:01:38,640 por homoj produkti enhavon, 24 00:01:38,640 --> 00:01:43,646 kaj kompreneble aktivuloj kaj NRO-anoj sendube uzos tiun teknologion 25 00:01:43,646 --> 00:01:46,772 por strebi eki reformojn kaj ŝanĝojn, ĉu ne? 26 00:01:46,772 --> 00:01:49,778 Por resumi ĉi tiun vidpunkton, 27 00:01:49,778 --> 00:01:53,010 ĝi simple diras ke se estas sufiĉe da konektoj 28 00:01:53,010 --> 00:01:56,222 kaj sufiĉe multe da konektiloj, tiam demokratio certos. 29 00:01:56,222 --> 00:01:58,472 Jen la kialo, pro kio ni vidis 30 00:01:58,472 --> 00:02:02,920 tiom multe da puŝoj por ke Ĉinio, Irano, Rusio videbliĝu interrete, 31 00:02:02,920 --> 00:02:05,547 por certigi ke homoj estu sufiĉe konektitaj, 32 00:02:05,547 --> 00:02:07,817 por certigi ke homoj konu blogojn, 33 00:02:07,817 --> 00:02:10,763 por certigi ke homoj konu tion, kio estas konekteco. 34 00:02:10,763 --> 00:02:13,871 Kaj iel, neniu precize klarigas kiel, 35 00:02:13,871 --> 00:02:20,971 tiuj homoj uzos tiajn ilojn por kunlabori kaj puŝi por demokratio kaj pli. 36 00:02:21,000 --> 00:02:25,500 Kaj unu afer,o kiun komentistoj evoluigis laŭ tiu vidpunkto, 37 00:02:25,500 --> 00:02:28,265 estas tiel nomata iPod-a liberalismo. 38 00:02:28,265 --> 00:02:29,543 Estas tia kredo, 39 00:02:29,543 --> 00:02:34,731 ke homoj kiuj havas iPod-ojn aŭ ajnan modernan okcidentan teknologion 40 00:02:34,731 --> 00:02:40,444 plej verŝajne ankaŭ subtenas okcidentan demokration kaj valorojn, ĉu ne? 41 00:02:40,444 --> 00:02:42,526 Supozo ĉi tie estas tio, 42 00:02:42,526 --> 00:02:46,010 se vi donas al ĉiuj ĉinoj, irananoj aŭ rusoj 43 00:02:46,010 --> 00:02:49,561 sufiĉe multe da iPod-oj, aŭ komputiloj, aŭ faksiloj, 44 00:02:49,561 --> 00:02:54,569 ili do iel, sendepende, strebos por ŝanĝo al demokratio. 45 00:02:54,569 --> 00:02:57,503 Kompreneblas ke titolo de artikolo pri tio, 46 00:02:57,503 --> 00:03:00,582 verkita de Thomas Freidman, estus tre alloga, kiel 47 00:03:00,582 --> 00:03:02,626 "Faligu iPod-ojn, ne bombojn." 48 00:03:02,626 --> 00:03:05,429 Sed malofte estas bona signo tiu ĉi. 49 00:03:05,429 --> 00:03:07,966 Ĝi estas vidpunkto kiu ne konsideras 50 00:03:07,966 --> 00:03:11,620 plurajn politikajn, kulturajn, sociologiajn fortojn 51 00:03:11,620 --> 00:03:13,871 kiujn ni provas direktigi en tiuj socioj 52 00:03:13,871 --> 00:03:17,811 kaj konsideras tre determinisman vidon 53 00:03:17,811 --> 00:03:20,972 de la rolo de teknologio. 54 00:03:20,972 --> 00:03:24,542 La ĉefa konfuzo ĉi tie venas de tio, 55 00:03:24,542 --> 00:03:30,870 ke ni emas konfuzi la celo-uzojn de teknologio kun la realo-uzoj. 56 00:03:30,870 --> 00:03:35,479 Same, ni eble volas pensi ke ekz. radio 57 00:03:35,479 --> 00:03:41,350 povas helpi ekstari demokration en landoj kiel la Soveta Unio, kio parte veras. 58 00:03:41,350 --> 00:03:45,225 Radio estis ankaŭ aktive uzata dum la Ruanda genocido, 59 00:03:45,225 --> 00:03:47,850 precise tio kion ni volis eviti. 60 00:03:47,850 --> 00:03:53,732 Kiel mi jam diris, estas mito ke ĉefoj kaj diktatoroj 61 00:03:53,732 --> 00:03:57,582 iel timas la interreton, timas teknologion. 62 00:03:57,582 --> 00:04:00,130 Sed, se vi atenteme rigardas tion, 63 00:04:00,130 --> 00:04:07,390 kiel registaro-ĉefoj provas atingi siajn citivitanojn kaj interreto-uzantojn, 64 00:04:07,390 --> 00:04:09,366 vi rimarkas ke tio ne veras. 65 00:04:09,366 --> 00:04:13,990 Preskaŭ ĉie, krom nur Nord-Koreio kaj Birmo, 66 00:04:13,990 --> 00:04:19,161 aŭtoritatemaj ĉefoj fakte tre aktive engaĝiĝas kun teknologio, komputiloj ktp. 67 00:04:19,161 --> 00:04:22,905 Kaj foje, ili ja permesas diskuton pri nepolitikaj temoj. 68 00:04:22,905 --> 00:04:27,546 Ili ja permesas diskuton pri tiaj politikaj temoj kiel klimatŝanĝiĝo. 69 00:04:27,546 --> 00:04:32,200 Ĉio ĉi okazadas, problemo estas ke ĝi ne okazas pri temoj kiel homaj rajtoj. 70 00:04:32,200 --> 00:04:36,630 Oni do povas vidi ke ja estas kritiko en blogoj de ĉinoj. 71 00:04:36,630 --> 00:04:40,586 Fakte estas pli de kritiko ol nekritiko, de kaj lokaj kaj naciaj registaroj. 72 00:04:40,600 --> 00:04:45,258 Demando tiam estas: kial registaro ĝin toleras? 73 00:04:45,258 --> 00:04:49,420 Unue, ĝi produktas tian informon kian la registaro bezonas por regi. 74 00:04:49,420 --> 00:04:53,560 En registaroj de Rusio, Ĉinio, Irano ktp. 75 00:04:53,560 --> 00:04:57,456 plejparto de burokratoj funkciias en informo-vakuo. 76 00:04:57,456 --> 00:05:01,653 Ili ne plene scias tion, kio okazas en malcentraj regionoj. 77 00:05:01,653 --> 00:05:06,245 Por ili do estas tre utile, ke homoj blogas kaj volonte donas informon 78 00:05:06,245 --> 00:05:09,055 pri tio, kiaj lokaj problemoj ekzistas, 79 00:05:09,055 --> 00:05:12,970 ĉar ebligas trakti lokan korupton kaj malbonan konduton. 80 00:05:12,970 --> 00:05:17,468 Ebligas iri trakti la problemojn kiuj ne devas esti politikaj, 81 00:05:17,468 --> 00:05:21,010 kio tamen helpas ilin travivi en la venontan jarcenton. 82 00:05:21,010 --> 00:05:23,900 Simple, ĝi helpas ilin legitimiĝi. 83 00:05:23,900 --> 00:05:28,950 Por ili do tre utilas permesi falsan malfermon de kiberspaco, 84 00:05:28,950 --> 00:05:32,603 ĉar ĝi reduktas streĉiĝon kaj konvinkas almenaŭ kelkajn homojn 85 00:05:32,603 --> 00:05:36,216 ke ili emas konsideri eksterajn opiniojn kaj vidojn. 86 00:05:36,216 --> 00:05:39,282 Partoj de ĉi tio iom malsimile okazas en aliaj landoj. 87 00:05:39,282 --> 00:05:43,040 Povas esti ke ili daŭre laboras por ŝajni tiel ĉi al ekstera mondo, 88 00:05:43,040 --> 00:05:47,390 sed samtempe ili ankaŭ klopodas gajni per subteno de civitanoj en kiberspaco. 89 00:05:47,390 --> 00:05:50,810 Ekz. en Tajlando estas tre interesa retpaĝo "Protektu la Reĝon". 90 00:05:50,810 --> 00:05:56,039 Unu alia registarano ekis ĝin, kaj ĝi kuraĝigas uzantojn de la interreto 91 00:05:56,039 --> 00:06:01,744 submeti ligilojn al retpaĝoj, kiujn laŭ ili ofendus la reĝon. 92 00:06:01,744 --> 00:06:05,021 Rezulto estas ke oni povas mencii ajnan malŝatatan retpaĝon 93 00:06:05,021 --> 00:06:08,388 kaj ene de 24 horoj ĝi estu blokita, 94 00:06:08,388 --> 00:06:12,303 kaj poste estas tre malsimpla la procedo por malbloki ĝin. 95 00:06:12,303 --> 00:06:15,810 Kaj pro tio ke en Tajlando estas tre severaj leĝoj pri ofendo de la reĝo, 96 00:06:15,810 --> 00:06:17,290 ĝi funkcias tre bone. 97 00:06:17,290 --> 00:06:21,451 Ene de 24 horoj post la lanĉo de la paĝo, ia 3,000 retpaĝoj estis blokitaj. 98 00:06:21,451 --> 00:06:29,821 Multaj lojaluloj tre feliĉe kontribuas scion kaj konsilon por cenzuri retpaĝojn. 99 00:06:29,821 --> 00:06:35,210 Same en Saŭdarabio, interreto-uzantoj estas kuraĝigitaj serĉi en YouTube 100 00:06:35,210 --> 00:06:39,080 videojn kiuj povus ofendi al saŭdarabiaj emoj, 101 00:06:39,080 --> 00:06:41,580 kaj poste proponi ke ili estu forviŝotaj. 102 00:06:41,580 --> 00:06:44,817 Kaj se amasiĝas proponoj kontraŭ tiu specifa video 103 00:06:44,817 --> 00:06:47,001 YouTube devos ĝin forviŝi; 104 00:06:47,001 --> 00:06:51,445 ili devas konsideri forviŝi ĝin ĉar tiom multe da homoj plendis. 105 00:06:51,445 --> 00:06:55,710 Resume, estas organizitaj kampanjoj kiuj provas reale influi la decidojn 106 00:06:55,710 --> 00:06:58,720 de okcidentaj firmaoj pri tiu ĉi temo. 107 00:06:58,720 --> 00:07:02,100 Nun, dum protestoj malkreskas, 108 00:07:02,100 --> 00:07:08,610 la irana registaro rigardas la interretan spuron de evidentaĵo 109 00:07:08,610 --> 00:07:10,959 en Facebook kaj Twitter. 110 00:07:10,959 --> 00:07:15,780 Ili trovas kaj traktas la homojn aktivajn enkiberspace. 111 00:07:15,780 --> 00:07:21,560 Unu el iniciatoj iliaj estas meti bildojn de protestantoj en interreton 112 00:07:21,560 --> 00:07:24,300 por povi ilin identigi. 113 00:07:24,300 --> 00:07:30,410 Do ili uzas amaskunlaboron ligi vizaĝojn al nomoj. 114 00:07:30,410 --> 00:07:35,111 Kaj oni povas imagi kio okazos, kiam ili ekscios kiu estas la protestintoj. 115 00:07:35,111 --> 00:07:39,629 Estas pluraj danĝeroj kaj timoj kiun ni nur parte komprenas nun. 116 00:07:39,629 --> 00:07:43,260 Oni ne rimarkas ke Twitter, malgraŭ siaj virtoj, 117 00:07:43,260 --> 00:07:45,520 estas fine publika platformo. 118 00:07:45,520 --> 00:07:48,343 Se oni volas plani revolucion en Twitter, 119 00:07:48,343 --> 00:07:51,043 ĉio kion oni farus videblas por ĉiu. 120 00:07:51,043 --> 00:07:55,310 En pasinteco, ŝtatoj torturis por kolekti tiajn ĉi informojn. 121 00:07:55,310 --> 00:07:58,420 Nun ili devas nur ensaluti en Facebook. 122 00:07:58,420 --> 00:07:59,470 (Rido) 123 00:07:59,470 --> 00:08:03,898 Se oni volas ekscii pri mi kiel aktivismulo en lando kiel Belorusio aŭ Irano, 124 00:08:03,898 --> 00:08:07,736 mi estas ligita al 20 000 aliaj aktivistoj. 125 00:08:07,736 --> 00:08:10,270 Oni devas nur serĉi miajn Facebook-amikojn. 126 00:08:10,270 --> 00:08:15,119 Fina punkto temas pri tiu kiber-utopia supozo, 127 00:08:15,119 --> 00:08:19,896 ke la juna generacio, kiun neniu cerbolavadis 128 00:08:19,896 --> 00:08:25,477 kaj kiu vivas je reta amaskomunikilaro, poŝtelefonoj, Blackberry-oj ktp., 129 00:08:25,477 --> 00:08:31,658 ia-maniere emos revolucii kaj akcepti demokratiajn valorojn. 130 00:08:31,658 --> 00:08:36,887 Jen la problemo, ke ni ofte aŭdas pri kiber-aktivismo, ĉu ne?, 131 00:08:36,887 --> 00:08:40,300 sed malofte [neaŭdeblas] 132 00:08:40,300 --> 00:08:45,540 Eblas ke junuloj ne tre emas partopreni ajnan politikajn agadojn 133 00:08:45,540 --> 00:08:47,680 nek en interreto nek en reala vivo 134 00:08:47,680 --> 00:08:51,078 pro la allogaĵoj kiujn oferas la interreto. 135 00:08:51,078 --> 00:08:55,790 Tujmesaĝilo, retmesaĝo, kaj porplenkreskula enhavo kiel pornografiaĵo, 136 00:08:55,790 --> 00:09:01,100 daŭre okupas pli da spaco ol politiko kaj novaĵo. 137 00:09:01,100 --> 00:09:05,720 Kaj ne forgesu ke plejparto de tio, kion interrete faras junuloj, 138 00:09:05,720 --> 00:09:12,390 konsistas el komuniki unu kun la alia aŭ elŝuti amuziĝo-enhavon. 139 00:09:12,390 --> 00:09:19,145 Ne klaras tio, kiel ili antaŭeniĝos ĝis reala politika aktivismo. 140 00:09:19,145 --> 00:09:22,137 Kio okazos, se nenio sukcesos allogi ilin en stratojn? 141 00:09:22,137 --> 00:09:25,781 Ĝi estas io kion diskutatan oni malofte vidas. 142 00:09:25,781 --> 00:09:31,785 Ni aŭdas multe pri distingo inter ciferecaj denaskuloj kaj enmigrantoj. 143 00:09:31,785 --> 00:09:35,364 Sed ni ne aŭdas pri distingo inter ciferecaj renegatoj kaj kaptitoj, 144 00:09:35,364 --> 00:09:37,297 kiun mi taksas multe pli grava 145 00:09:37,297 --> 00:09:40,101 ĉar ni devas scii ekzakte kiel teknologio 146 00:09:40,101 --> 00:09:46,440 influas la civito-partoprenemon kaj la emon engaĝiĝi en protesto. 147 00:09:46,440 --> 00:09:48,917 Indas rekonsideri kion verkis Maslow, 148 00:09:48,917 --> 00:09:54,222 kaj ekpensi kiel oni aplikas lian piramidon de bezonoj al kiberspaco. 149 00:09:54,222 --> 00:10:00,890 Povas esti ke kiam oni venigas interreton en Ĉinion, Rusion aŭ Iranon, 150 00:10:00,890 --> 00:10:03,564 homoj komence volas amuziĝi, 151 00:10:03,564 --> 00:10:08,340 esplori pornografiaĵon, aŭ YouTube-on, aŭ amuzajn videojn de katoj, 152 00:10:08,340 --> 00:10:11,022 kaj antaŭenigante interkomunikadon kaj kunhavigadon 153 00:10:11,022 --> 00:10:12,510 kaj kelkaj volos esplori lernadon. 154 00:10:12,510 --> 00:10:15,390 Eblas ke ili eventuale volos kampanji. 155 00:10:15,390 --> 00:10:19,281 Kelkaj el ili komencos elŝuti raportojn de Human Rights Watch (subtanantoj de homaj rajtoj), 156 00:10:19,281 --> 00:10:24,538 sed plejparto daŭre elŝutos pornografiaĵon, kaj ĝin estas grave ne forgesi. 157 00:10:25,678 --> 00:10:31,868 Se oni volas kompreni la aktualan efikon de teknologio je socio, 158 00:10:31,868 --> 00:10:36,838 oni konsideru multe pli ĝenerale, inkluzive de malpozitivaj konsekvencoj.