Ni aŭdis multajn rakontojn pri tio,
kiel la interreto efikas
al protestaj movadoj,
ni aŭdis multe pri la informo-revolucio,
pri kiel ĝi transformas landojn
kiel Ĉinion, Iranon,
kaj eĉ la eks-sovetajn landojn.
Ĝis nun oni supozis ke
la interreto estas tre utila
por antaŭenigi demokration.
Multaj el ĉi tiuj iluzioj konstruiĝis
dum la 90-aj jaroj,
de pensistoj, kiujn mi devus nomi
kiber-utopiuloj,
homo,j kiuj ja fidas je la transformo-povo
de la interreto por ŝangi sociojn
kaj ŝangi ilin plibonige.
Tre fama estis tiu diraĵo,
se socia-retumado kaj blogoj
jam ekzistus dum la 90-aj jaroj
le Ruanda genocido ne okazus.
Tiu diraĵo estas nun ofte citata
por montri
la tre naivan vidpunkton,
kiun tiam havis multaj homoj.
Multaj homoj, kiuj daŭre fidas tion,
ja pensas ke blogoj estas tio,
kio estis faksoj kaj fotokopiiloj
dum la lastaj 80-aj jaroj
kiam la grandaj disidento-movadoj
en Pollando kaj orienta Eŭropo
fervore ekuzis ĉi tiujn teknologiojn.
Funde, estas argumento kiu temas
pri ekonomiko kaj loĝistiko.
La interreto kaj novaj komunikiloj
malaltigis la koston
por homoj produkti enhavon,
kaj kompreneble aktivuloj kaj NRO-anoj
sendube uzos tiun teknologion
por strebi eki reformojn kaj ŝanĝojn,
ĉu ne?
Por resumi ĉi tiun vidpunkton,
ĝi simple diras ke se estas
sufiĉe da konektoj
kaj sufiĉe multe da konektiloj,
tiam demokratio certos.
Jen la kialo, pro kio ni vidis
tiom multe da puŝoj por ke
Ĉinio, Irano, Rusio videbliĝu interrete,
por certigi ke homoj
estu sufiĉe konektitaj,
por certigi ke homoj konu blogojn,
por certigi ke homoj konu tion,
kio estas konekteco.
Kaj iel, neniu precize klarigas kiel,
tiuj homoj uzos tiajn ilojn por kunlabori
kaj puŝi por demokratio kaj pli.
Kaj unu afer,o kiun komentistoj
evoluigis laŭ tiu vidpunkto,
estas tiel nomata iPod-a liberalismo.
Estas tia kredo,
ke homoj kiuj havas iPod-ojn
aŭ ajnan modernan okcidentan teknologion
plej verŝajne ankaŭ subtenas okcidentan
demokration kaj valorojn, ĉu ne?
Supozo ĉi tie estas tio,
se vi donas al ĉiuj ĉinoj, irananoj aŭ rusoj
sufiĉe multe da iPod-oj, aŭ komputiloj,
aŭ faksiloj,
ili do iel, sendepende, strebos
por ŝanĝo al demokratio.
Kompreneblas ke titolo
de artikolo pri tio,
verkita de Thomas Freidman,
estus tre alloga, kiel
"Faligu iPod-ojn, ne bombojn."
Sed malofte estas bona signo tiu ĉi.
Ĝi estas vidpunkto kiu ne konsideras
plurajn politikajn, kulturajn,
sociologiajn fortojn
kiujn ni provas direktigi en tiuj socioj
kaj konsideras tre determinisman vidon
de la rolo de teknologio.
La ĉefa konfuzo ĉi tie venas de tio,
ke ni emas konfuzi la celo-uzojn
de teknologio kun la realo-uzoj.
Same, ni eble volas pensi ke ekz. radio
povas helpi ekstari demokration en landoj
kiel la Soveta Unio, kio parte veras.
Radio estis ankaŭ aktive uzata dum
la Ruanda genocido,
precise tio kion ni volis eviti.
Kiel mi jam diris, estas mito
ke ĉefoj kaj diktatoroj
iel timas la interreton, timas teknologion.
Sed, se vi atenteme rigardas tion,
kiel registaro-ĉefoj provas atingi
siajn citivitanojn kaj interreto-uzantojn,
vi rimarkas ke tio ne veras.
Preskaŭ ĉie, krom nur
Nord-Koreio kaj Birmo,
aŭtoritatemaj ĉefoj fakte tre aktive
engaĝiĝas kun teknologio, komputiloj ktp.
Kaj foje, ili ja permesas diskuton
pri nepolitikaj temoj.
Ili ja permesas diskuton pri
tiaj politikaj temoj kiel klimatŝanĝiĝo.
Ĉio ĉi okazadas, problemo estas ke
ĝi ne okazas pri temoj kiel homaj rajtoj.
Oni do povas vidi ke ja estas kritiko
en blogoj de ĉinoj.
Fakte estas pli de kritiko ol nekritiko,
de kaj lokaj kaj naciaj registaroj.
Demando tiam estas: kial registaro ĝin toleras?
Unue, ĝi produktas tian informon
kian la registaro bezonas por regi.
En registaroj de Rusio, Ĉinio, Irano ktp.
plejparto de burokratoj funkciias
en informo-vakuo.
Ili ne plene scias tion, kio okazas
en malcentraj regionoj.
Por ili do estas tre utile, ke homoj blogas
kaj volonte donas informon
pri tio, kiaj lokaj problemoj ekzistas,
ĉar ebligas trakti lokan korupton
kaj malbonan konduton.
Ebligas iri trakti la problemojn
kiuj ne devas esti politikaj,
kio tamen helpas ilin travivi
en la venontan jarcenton.
Simple, ĝi helpas ilin legitimiĝi.
Por ili do tre utilas permesi
falsan malfermon de kiberspaco,
ĉar ĝi reduktas streĉiĝon kaj
konvinkas almenaŭ kelkajn homojn
ke ili emas konsideri
eksterajn opiniojn kaj vidojn.
Partoj de ĉi tio iom malsimile okazas
en aliaj landoj.
Povas esti ke ili daŭre laboras por ŝajni
tiel ĉi al ekstera mondo,
sed samtempe ili ankaŭ klopodas gajni
per subteno de civitanoj en kiberspaco.
Ekz. en Tajlando estas tre interesa retpaĝo
"Protektu la Reĝon".
Unu alia registarano ekis ĝin,
kaj ĝi kuraĝigas uzantojn de la interreto
submeti ligilojn al retpaĝoj,
kiujn laŭ ili ofendus la reĝon.
Rezulto estas ke oni povas mencii
ajnan malŝatatan retpaĝon
kaj ene de 24 horoj ĝi estu blokita,
kaj poste estas tre malsimpla
la procedo por malbloki ĝin.
Kaj pro tio ke en Tajlando estas
tre severaj leĝoj pri ofendo de la reĝo,
ĝi funkcias tre bone.
Ene de 24 horoj post la lanĉo de la paĝo,
ia 3,000 retpaĝoj estis blokitaj.
Multaj lojaluloj tre feliĉe kontribuas
scion kaj konsilon por cenzuri retpaĝojn.
Same en Saŭdarabio, interreto-uzantoj
estas kuraĝigitaj serĉi en YouTube
videojn kiuj povus ofendi
al saŭdarabiaj emoj,
kaj poste proponi ke ili estu forviŝotaj.
Kaj se amasiĝas proponoj kontraŭ
tiu specifa video
YouTube devos ĝin forviŝi;
ili devas konsideri forviŝi ĝin ĉar
tiom multe da homoj plendis.
Resume, estas organizitaj kampanjoj
kiuj provas reale influi la decidojn
de okcidentaj firmaoj pri tiu ĉi temo.
Nun, dum protestoj malkreskas,
la irana registaro rigardas
la interretan spuron de evidentaĵo
en Facebook kaj Twitter.
Ili trovas kaj traktas
la homojn aktivajn enkiberspace.
Unu el iniciatoj iliaj estas meti bildojn
de protestantoj en interreton
por povi ilin identigi.
Do ili uzas amaskunlaboron ligi
vizaĝojn al nomoj.
Kaj oni povas imagi kio okazos,
kiam ili ekscios kiu estas la protestintoj.
Estas pluraj danĝeroj kaj timoj
kiun ni nur parte komprenas nun.
Oni ne rimarkas ke Twitter,
malgraŭ siaj virtoj,
estas fine publika platformo.
Se oni volas plani revolucion en Twitter,
ĉio kion oni farus videblas por ĉiu.
En pasinteco, ŝtatoj torturis
por kolekti tiajn ĉi informojn.
Nun ili devas nur ensaluti en Facebook.
(Rido)
Se oni volas ekscii pri mi kiel aktivismulo
en lando kiel Belorusio aŭ Irano,
mi estas ligita al 20 000 aliaj aktivistoj.
Oni devas nur serĉi
miajn Facebook-amikojn.
Fina punkto temas pri tiu
kiber-utopia supozo,
ke la juna generacio,
kiun neniu cerbolavadis
kaj kiu vivas je reta amaskomunikilaro,
poŝtelefonoj, Blackberry-oj ktp.,
ia-maniere emos revolucii kaj akcepti
demokratiajn valorojn.
Jen la problemo, ke ni ofte aŭdas pri
kiber-aktivismo, ĉu ne?,
sed malofte [neaŭdeblas]
Eblas ke junuloj ne tre emas partopreni
ajnan politikajn agadojn
nek en interreto nek en reala vivo
pro la allogaĵoj kiujn oferas la interreto.
Tujmesaĝilo, retmesaĝo, kaj
porplenkreskula enhavo kiel pornografiaĵo,
daŭre okupas pli da spaco ol politiko kaj novaĵo.
Kaj ne forgesu ke plejparto de tio,
kion interrete faras junuloj,
konsistas el komuniki unu kun la alia
aŭ elŝuti amuziĝo-enhavon.
Ne klaras tio, kiel ili antaŭeniĝos
ĝis reala politika aktivismo.
Kio okazos, se nenio sukcesos allogi
ilin en stratojn?
Ĝi estas io kion diskutatan oni malofte vidas.
Ni aŭdas multe pri distingo inter
ciferecaj denaskuloj kaj enmigrantoj.
Sed ni ne aŭdas pri distingo inter
ciferecaj renegatoj kaj kaptitoj,
kiun mi taksas multe pli grava
ĉar ni devas scii ekzakte kiel teknologio
influas la civito-partoprenemon
kaj la emon engaĝiĝi en protesto.
Indas rekonsideri kion verkis Maslow,
kaj ekpensi kiel oni aplikas
lian piramidon de bezonoj al kiberspaco.
Povas esti ke kiam oni venigas interreton
en Ĉinion, Rusion aŭ Iranon,
homoj komence volas amuziĝi,
esplori pornografiaĵon, aŭ YouTube-on,
aŭ amuzajn videojn de katoj,
kaj antaŭenigante interkomunikadon
kaj kunhavigadon
kaj kelkaj volos esplori lernadon.
Eblas ke ili eventuale volos kampanji.
Kelkaj el ili komencos elŝuti raportojn
de Human Rights Watch (subtanantoj de homaj rajtoj),
sed plejparto daŭre elŝutos pornografiaĵon,
kaj ĝin estas grave ne forgesi.
Se oni volas kompreni la aktualan efikon
de teknologio je socio,
oni konsideru multe pli ĝenerale,
inkluzive de malpozitivaj konsekvencoj.