1 00:00:01,734 --> 00:00:04,270 Uloj, ni havas problemon. 2 00:00:04,294 --> 00:00:05,392 (Ridoj) 3 00:00:05,416 --> 00:00:08,670 Kresko velkas, kaj tio tre gravas. 4 00:00:09,136 --> 00:00:11,782 La monda ekonomio ĉesas kreski. 5 00:00:11,838 --> 00:00:13,391 Tio ne estas nova. 6 00:00:13,391 --> 00:00:17,152 Kresko fakte jam falas de la lastaj 50 jaroj. 7 00:00:17,213 --> 00:00:19,747 Se ĝi daŭras tiel, ni bezonos lerni 8 00:00:19,747 --> 00:00:24,092 kiel vivi en mondo sen kresko en la sekva jardeko. 9 00:00:24,099 --> 00:00:27,726 Tio estas timiga, ĉar kiam la ekonomio ne plu kreskas, 10 00:00:27,750 --> 00:00:30,160 niaj infanoj ne havas pli bonan vivon. 11 00:00:30,475 --> 00:00:33,948 Eĉ pli timige: kiam la kuko ne kreskas, 12 00:00:33,972 --> 00:00:35,528 ĉiu ricevas pli etan pecon. 13 00:00:35,552 --> 00:00:38,000 Ni tiam pretiĝas batali por pli granda peco. 14 00:00:38,000 --> 00:00:41,490 Tio kaŭzas streĉiĝojn kaj gravajn konfliktojn. 15 00:00:41,495 --> 00:00:44,253 Kresko ja gravas. 16 00:00:45,350 --> 00:00:47,638 Se ni rigardas la historion de kresko, 17 00:00:47,662 --> 00:00:50,174 tempoj de granda kresko ĉiam estas stimulitaj 18 00:00:50,198 --> 00:00:52,623 de grandaj fabrikadaj revolucioj. 19 00:00:52,728 --> 00:00:56,144 Okazis tri fojojn, ĉiu 50-60 jaroj. 20 00:00:56,329 --> 00:01:00,443 La vapormotoro en la mezo de la 19-a jarcento, 21 00:01:00,467 --> 00:01:04,227 la amasprodukta modelo je la komenco de la 20-a jarcento -- 22 00:01:04,251 --> 00:01:05,891 dankon, S-ro Ford. 23 00:01:06,224 --> 00:01:09,848 Kaj la unua aŭtomacia ondo en la 1970-aj jaroj. 24 00:01:09,937 --> 00:01:12,353 Kial tiuj fabrikadrevolucioj 25 00:01:12,377 --> 00:01:15,202 kreis egan kreskon en niaj ekonomioj? 26 00:01:15,537 --> 00:01:19,221 Ĉar ili estigis egan plibonigon pri produktiveco 27 00:01:19,371 --> 00:01:20,801 Estas tre simple: 28 00:01:20,920 --> 00:01:24,315 por kreski, vi devas produkti pli, 29 00:01:24,339 --> 00:01:26,787 enmeti pli en la ekonomion. 30 00:01:27,111 --> 00:01:32,853 Tio signifas pli da laboro, aŭ pli da kapitalo, aŭ pli da produktiveco. 31 00:01:32,877 --> 00:01:36,582 Ĉiufoje, produktiveco estas la levilo de kresko. 32 00:01:37,594 --> 00:01:40,487 Hodiaŭ mi volas demonstri al vi 33 00:01:40,511 --> 00:01:44,221 ke ni estas je la komenco de alia ega ŝanĝo, 34 00:01:44,245 --> 00:01:47,707 kaj ke tiu ĉi ŝanĝo, sufice suprize, 35 00:01:47,731 --> 00:01:50,731 venos de la fabrikado denove. 36 00:01:51,234 --> 00:01:54,502 Ĝi eltiros nin el la nuna malprospero 37 00:01:54,526 --> 00:01:58,370 kaj ŝanĝos radikale la mekanismonde tutmondiĝo 38 00:01:58,394 --> 00:01:59,745 de la lasta jardeko. 39 00:01:59,865 --> 00:02:05,206 Mi volas paroli pri la mirinda 4-a fabrikadrevolucio 40 00:02:05,230 --> 00:02:06,882 kiu nuntempe okazas. 41 00:02:07,163 --> 00:02:09,674 Ne kredu, ke nenio okazis rilate al fabrikado 42 00:02:09,698 --> 00:02:10,987 de post la lasta revolucio. 43 00:02:11,011 --> 00:02:13,426 Fakte, ni faris kelkajn netaŭgajn provojn 44 00:02:13,450 --> 00:02:15,051 por revigligi ĝin. 45 00:02:15,075 --> 00:02:18,052 Sed neniu el ili estas la granda revizio 46 00:02:18,076 --> 00:02:20,324 kion ni vere bezonas por kreski denove. 47 00:02:20,324 --> 00:02:24,978 Ekzemple, ni provis translokigi la fabrikojn alilanden 48 00:02:25,002 --> 00:02:28,425 por redukti koston kaj profiti de ĉipa laboristaro. 49 00:02:28,858 --> 00:02:32,631 Ne nur tio ne estigis produktivecon, 50 00:02:32,655 --> 00:02:35,127 sed tio nur ŝparis monon por mallonga periodo, 51 00:02:35,131 --> 00:02:38,360 ĉar ĉipaj laboristoj ne restis tiel longe. 52 00:02:38,375 --> 00:02:42,377 Poste, ni provis pligrandigi niajn fabrikojn 53 00:02:42,401 --> 00:02:44,860 kaj specialigis ilin laŭ produkto. 54 00:02:45,228 --> 00:02:48,631 La celo estis fari multe da iu produkto 55 00:02:48,655 --> 00:02:51,537 kaj enstokigi ilin por vendi laŭ peto. 56 00:02:51,842 --> 00:02:54,601 Tio ja helpis produktivecon momente 57 00:02:54,625 --> 00:02:58,896 sed enmetis multajn rigidecojn en la provizada ĉeno. 58 00:02:59,292 --> 00:03:01,008 Ekzemple, en moda detalado, 59 00:03:01,102 --> 00:03:03,324 tradiciaj vestaĵfirmaoj 60 00:03:03,324 --> 00:03:08,611 konstruis eksterlandajn, tutmondajn, rigidajn provizajn ĉenojn. 61 00:03:08,717 --> 00:03:11,538 Kiam rapidmodaj konkurantoj kiel Zara 62 00:03:11,562 --> 00:03:14,073 komencis replenigi siajn stokojn pli rapide 63 00:03:14,097 --> 00:03:17,776 irante de du kolektoj jare al unu monate, 64 00:03:17,800 --> 00:03:20,344 neniu kapablis elteni tian kadencon. 65 00:03:20,368 --> 00:03:23,428 Plejparto el ili spertas grandajn malfacilaĵojn hodiaŭ. 66 00:03:23,838 --> 00:03:27,212 Tamen, malgraŭ ĉiuj siaj mankoj, 67 00:03:27,236 --> 00:03:29,461 tiuj estas la fabrikoj, kiujn ni konas hodiaŭ. 68 00:03:29,539 --> 00:03:31,217 Kiam oni eniras ilin, 69 00:03:31,217 --> 00:03:34,327 ili aspektas ĝuste kiel antaŭ 50 jaroj. 70 00:03:34,327 --> 00:03:40,155 Ni ŝanĝis nur la lokojn, grandecon, kaj funkciadon. 71 00:03:40,183 --> 00:03:42,617 Ĉu io ajn alia aspektas 72 00:03:42,641 --> 00:03:44,196 kiel antaŭ 50 jaroj? 73 00:03:44,220 --> 00:03:45,615 Estas freneze. 74 00:03:45,706 --> 00:03:49,278 Ni faris al la modelo ĉiujn retuŝojn kiujn ni povis, 75 00:03:49,282 --> 00:03:52,590 kaj nun ni trafis la limojn. 76 00:03:52,832 --> 00:03:57,869 Post ĉiuj niaj provoj ripari la fabrikadmodelon malsukcesis, 77 00:03:57,893 --> 00:04:00,698 ni opiniis ke kresko povus veni de aliloke. 78 00:04:00,722 --> 00:04:02,762 Ni turnis nin al la teknologia sektoro, 79 00:04:02,786 --> 00:04:05,154 en kiu abundas novigaĵoj. 80 00:04:05,178 --> 00:04:07,183 Unu ekzemplo: la interreto. 81 00:04:07,336 --> 00:04:09,671 Ni esperis, ke ĝi povos estigi kreskon. 82 00:04:09,735 --> 00:04:12,227 Kaj fakte, ĝi ŝanĝis nian vivon. 83 00:04:12,251 --> 00:04:16,961 Ĝi furoris rilate al amaskomunikiloj, servoj, kaj distraĵoj. 84 00:04:16,961 --> 00:04:19,716 Sed ĝi ne faris multe por produktiveco. 85 00:04:19,810 --> 00:04:24,307 Fakte, estas mirinde, ke produktiveco estas malkreskanta 86 00:04:24,331 --> 00:04:27,140 malgraŭ ĉiuj tiuj novigaj penadoj. 87 00:04:27,333 --> 00:04:31,281 Nu, ĉu ne strange? Faris nin malpli produktivaj dumlabora 88 00:04:31,305 --> 00:04:35,109 konsultado de Fejsbuko kaj spektado de Jutubaj filmetoj. 89 00:04:35,133 --> 00:04:36,284 Vere strange. 90 00:04:36,308 --> 00:04:37,892 (Ridoj) 91 00:04:37,916 --> 00:04:39,917 Jen kial ni ne kreskas. 92 00:04:40,400 --> 00:04:43,856 Ni malsukcesis reinventi la fabrikadspacon 93 00:04:43,880 --> 00:04:48,060 kaj grandaj teknologiaj novigaĵoj forlasis ĝin. 94 00:04:48,924 --> 00:04:51,808 Sed kio se ni povus kombini tiujn fortojn? 95 00:04:51,817 --> 00:04:56,795 Kio se la estanta fabrikado kaj granda teknologia novigo 96 00:04:56,819 --> 00:05:01,382 kreus kune la sekvan grandan fabrikadan reinventon. 97 00:05:01,406 --> 00:05:02,664 Bingo! 98 00:05:02,688 --> 00:05:05,171 Tiu estas la 4-a fabrikada revolucio, 99 00:05:05,195 --> 00:05:07,149 kaj ĝi okazas ĝuste nun. 100 00:05:07,305 --> 00:05:10,621 Gravaj teknologioj eniras en la fabrikadejojn 101 00:05:10,645 --> 00:05:12,205 per grande malfermitaj pordoj. 102 00:05:12,226 --> 00:05:15,832 Ili akcelos industrian produktivecon je pli ol triono. 103 00:05:16,047 --> 00:05:20,383 Tio estas ege granda, kaj kreos multe da kresko. 104 00:05:21,086 --> 00:05:23,462 Mi parolu iom pri ili. 105 00:05:23,921 --> 00:05:26,990 Ĉu vi jam renkontis altgradajn fabrikadrobotojn? 106 00:05:27,583 --> 00:05:29,678 Tiel altaj kiel homoj, 107 00:05:29,702 --> 00:05:31,723 ili vere kunlaboras kun ili, 108 00:05:31,747 --> 00:05:33,326 kaj povas esti programitaj 109 00:05:33,350 --> 00:05:36,952 por kompleksaj, neripetajn taskojn. 110 00:05:37,398 --> 00:05:42,566 Hodiaŭ en la fabrikoj, nur 8% de la taskoj estas aŭtomatigitaj, 111 00:05:42,590 --> 00:05:46,085 t.e. la malpli kompleksaj, la pli ripetaj. 112 00:05:46,411 --> 00:05:49,428 Estos 25% post 10 jaroj. 113 00:05:49,452 --> 00:05:52,265 Tio signifas, ke en 2025, 114 00:05:52,289 --> 00:05:54,853 altgradaj robotoj aldoniĝos al laboristoj 115 00:05:54,877 --> 00:05:57,760 por, sume, 20% pli da produktiveco, 116 00:05:57,760 --> 00:05:59,765 por 20% pli da elfaraĵoj, 117 00:05:59,769 --> 00:06:02,376 kaj 20% da aldona kresko. 118 00:06:02,978 --> 00:06:06,352 Tio ne estas fantazia, futurisma ideo. 119 00:06:06,375 --> 00:06:09,452 Tiuj robotoj laboras por ni nun. 120 00:06:09,833 --> 00:06:15,539 Lastjare en Usono, ili helpis Amazon prepari kaj elsendi ĉiujn produktojn 121 00:06:15,543 --> 00:06:17,651 necesaj por Ciber-lundo, 122 00:06:17,651 --> 00:06:20,173 la jara pinto de enreta detalado. 123 00:06:20,401 --> 00:06:22,025 Lastjare en Usono, 124 00:06:22,039 --> 00:06:28,447 tiu tago estis la plej granda enreta butikumado de la jaro kaj de historio. 125 00:06:28,516 --> 00:06:32,292 Konsumantoj elspezis 3 miliardojn da dolaroj por elektronikaĵoj tiutage. 126 00:06:32,292 --> 00:06:35,161 Jen reala ekonomia kresko. 127 00:06:35,212 --> 00:06:39,550 Pensu ankaŭ pri aldonfabrikado, 3-D presado. 128 00:06:39,574 --> 00:06:43,612 3-D presado jam plibonigis plastan fabrikadon 129 00:06:43,612 --> 00:06:46,564 kaj ĝi nun povas prilabori metalon. 130 00:06:46,564 --> 00:06:48,619 Tiuj ne estas malgrandaj industrioj. 131 00:06:48,745 --> 00:06:51,941 Plasto kaj metaloj reprezentas 25% 132 00:06:51,941 --> 00:06:54,505 de tutmonda fabrikado. 133 00:06:54,537 --> 00:06:56,706 Ni prenu realan ekzemplon. 134 00:06:56,845 --> 00:06:59,943 En la aerospaca industrio, 135 00:06:59,967 --> 00:07:04,460 karburaĵajutoj estas kelkaj el la plej kompleksaj partoj fabrikitaj, 136 00:07:04,464 --> 00:07:05,776 pro unu kialo: 137 00:07:05,776 --> 00:07:08,969 ili konsistas el 20 malsamaj partoj 138 00:07:08,969 --> 00:07:11,830 kiuj devas esti aparte produktitaj 139 00:07:11,854 --> 00:07:15,049 kaj poste pene kunmetitaj. 140 00:07:15,211 --> 00:07:18,427 Aerospacaj entreprenoj nun uzas 3-D presadon, 141 00:07:18,431 --> 00:07:21,585 kio ebligas ilin transformi la 20 malsamajn partojn 142 00:07:21,585 --> 00:07:23,259 en nur unu parton. 143 00:07:23,318 --> 00:07:24,658 La rezultoj? 144 00:07:24,729 --> 00:07:27,239 40% pli da produktiveco, 145 00:07:27,239 --> 00:07:30,520 40% pli da elfaraĵoj, 40% pli da kresko 146 00:07:30,520 --> 00:07:32,795 por tiu specifa industrio. 147 00:07:33,283 --> 00:07:39,503 Sed fakte, la plej entuziasmiga parto de tiu nova fabrikadrevolucio 148 00:07:39,503 --> 00:07:42,452 grande preteriras produktivecon. 149 00:07:42,532 --> 00:07:46,247 Temas pri produkti pli inteligente pli bonajn aĵojn. 150 00:07:46,247 --> 00:07:48,921 Temas pri skala personigo. 151 00:07:49,019 --> 00:07:53,854 Imagu mondon, kie vi povas aĉeti ekzakte tion, kion vi volas, 152 00:07:53,858 --> 00:07:56,068 kun la funkcioj, kiujn vi bezonas, 153 00:07:56,072 --> 00:07:58,034 kun la dezajno, kiun vi volas, 154 00:07:58,034 --> 00:07:59,644 je la sama prezo kaj produkadtempo 155 00:07:59,644 --> 00:08:01,656 kiel aĵo amasproduktita, 156 00:08:01,656 --> 00:08:04,957 kiel via aŭto, aŭ viaj vestaĵoj, aŭ via poŝtelefono. 157 00:08:05,063 --> 00:08:08,460 La nova fabrikadrevolucio ebligas tion. 158 00:08:08,507 --> 00:08:11,448 Altgradaj robotoj povas esti programitaj 159 00:08:11,448 --> 00:08:14,525 por elfari ajnan produktan formon 160 00:08:14,525 --> 00:08:17,682 sen plia temparanĝo aŭ suprenigo. 161 00:08:17,791 --> 00:08:23,651 3-D presiloj rapide produktas ajnan personigitan dezajnon. 162 00:08:23,675 --> 00:08:29,344 Ni nun povas produkti unu produkton, vian, 163 00:08:29,348 --> 00:08:33,182 je la sama kosto kaj tempo kiel aro da multaj. 164 00:08:33,529 --> 00:08:37,976 Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj de la fabrikadrevolucio. 165 00:08:38,398 --> 00:08:42,554 Fabrikado ne nur iĝos pli produktiva, 166 00:08:42,558 --> 00:08:45,508 ĝi ankaŭ iĝos pli transformebla, 167 00:08:45,508 --> 00:08:50,509 kaj tiuj estas ĝuste la elementoj de kresko kiuj mankas al ni. 168 00:08:51,006 --> 00:08:54,718 Sed fakte, estas eĉ pli grandaj ebloj 169 00:08:54,718 --> 00:09:00,034 por ni, kiam fabrikado trovos vojon ree en la spoton. 170 00:09:00,271 --> 00:09:04,135 Ĝi kreos grandegan makro- ekonomian ŝanĝon. 171 00:09:04,683 --> 00:09:09,530 Unue, fabrikoj estos translokigitaj en la hejmajn merkatojn. 172 00:09:09,777 --> 00:09:12,164 En la mondo de skala personigo, 173 00:09:12,164 --> 00:09:15,275 konsumanto-proksimeco estas la nova normo. 174 00:09:15,512 --> 00:09:19,914 Kaj, niaj fabrikoj estos pli malgrandaj, viglaj. 175 00:09:19,918 --> 00:09:23,477 Skalo ne gravas plu, gravas transformebleco. 176 00:09:23,672 --> 00:09:27,635 Ili faros multajn produktojn laŭ peto. 177 00:09:27,639 --> 00:09:30,467 La ŝanĝo estos drasta. 178 00:09:30,480 --> 00:09:34,655 Tutmondiĝo eniros novan epokon. 179 00:09:34,915 --> 00:09:38,054 Komercaj fluoj de Oriento al Okcidento 180 00:09:38,054 --> 00:09:40,795 estos anstataŭitaj de regionaj komercaj fluoj. 181 00:09:40,795 --> 00:09:43,214 Oriento por Oriento, Okcidento por Okcidento. 182 00:09:43,377 --> 00:09:45,567 Kiam oni pensas pri ĝi, 183 00:09:45,604 --> 00:09:48,654 la malnova modelo estis preskaŭ freneza. 184 00:09:48,905 --> 00:09:52,816 Amasigi varojn, igi produktojn vojaĝi tra la tuta mondo 185 00:09:52,840 --> 00:09:54,719 por ke ili atingu siajn finajn konsumantojn. 186 00:09:54,743 --> 00:09:58,983 La nova modelo, produkti nur apud la konsumanta merkato, 187 00:09:59,007 --> 00:10:03,882 estos multe pli pura, pli bona por nia medio. 188 00:10:04,478 --> 00:10:08,463 En maturaj ekonomioj, fabrikado revenos hejmen, 189 00:10:08,467 --> 00:10:10,547 kreante pli da dungado, 190 00:10:10,547 --> 00:10:13,684 da produktiveco kaj kresko. 191 00:10:13,860 --> 00:10:15,622 Bona novaĵo, ĉu ne? 192 00:10:16,381 --> 00:10:18,346 Sed jen la afero pri kresko -- 193 00:10:18,346 --> 00:10:20,241 ĝi ne venas aŭtomate. 194 00:10:20,241 --> 00:10:22,925 Maturaj ekonomioj devos ekkapti ĝin. 195 00:10:23,146 --> 00:10:26,467 Ni devos amase retrejni la laborforton. 196 00:10:26,467 --> 00:10:29,227 En plej multaj landoj, kiel en mia lando, Francio, 197 00:10:29,231 --> 00:10:32,363 ni diris al infanoj, ke fabrikado havas neniun estontecon, 198 00:10:32,363 --> 00:10:34,328 ke tio okazas malproksime. 199 00:10:34,328 --> 00:10:36,186 Ni devas inversigi tion 200 00:10:36,186 --> 00:10:38,966 kaj instrui fabrikadon denove en universitatoj. 201 00:10:39,083 --> 00:10:42,672 Nur la landoj kiuj sentime reformiĝos 202 00:10:42,672 --> 00:10:45,244 povos ekkapti tiun kreskon. 203 00:10:46,370 --> 00:10:50,237 Ĝi ankaŭ estas ŝanco por evoluantaj ekonomioj. 204 00:10:50,321 --> 00:10:54,094 Kompreneble, Ĉinio kaj aliaj emerĝantaj ekonomioj 205 00:10:54,098 --> 00:10:57,128 ne estos la fabriko de la mondo plu. 206 00:10:57,325 --> 00:11:02,157 Fakte, ĝi ne estis longtempa daŭrigebla modelo, 207 00:11:02,157 --> 00:11:05,135 ĉar tiuj landoj iĝas pli riĉaj. 208 00:11:05,589 --> 00:11:10,803 Pasintjare, estis jam tiel multekosta produkti en Brazilo 209 00:11:10,807 --> 00:11:12,920 kiel produkti en Francio. 210 00:11:13,904 --> 00:11:20,521 En 2018, fabrikadaj kostoj en Ĉinio estos egalaj al tiuj en Usono. 211 00:11:21,250 --> 00:11:23,631 La nova fabrikadrevolucio 212 00:11:23,631 --> 00:11:28,435 akcelos la transiron de tiuj emerĝantaj ekonomioj 213 00:11:28,435 --> 00:11:31,651 al modelo pelita de hejma konsumo. 214 00:11:31,655 --> 00:11:32,846 Kaj tio estas bona: 215 00:11:32,846 --> 00:11:35,763 jen kie la kresko estos kreita. 216 00:11:35,785 --> 00:11:37,559 En la venontaj kvin jaroj, 217 00:11:37,559 --> 00:11:42,877 la sekva miliardo da konsumantoj en Ĉinio estigos pli da kresko 218 00:11:42,877 --> 00:11:46,245 ol la supraj kvin eŭropaj merkatoj kune. 219 00:11:47,644 --> 00:11:52,843 Tiu 4-a fabrikadrevolucio estas ŝanco por ni ĉiuj. 220 00:11:52,866 --> 00:11:54,994 Se ni agas taŭge, 221 00:11:54,994 --> 00:11:58,884 ni vidos daŭrigeblan kreskon en ĉiuj niaj ekonomioj. 222 00:11:58,889 --> 00:12:02,618 Tio signifas pli da riĉeco distribuita al ĉiuj 223 00:12:02,618 --> 00:12:05,149 kaj pli bonan estontecon por niaj infanoj. 224 00:12:05,149 --> 00:12:06,340 Dankon. 225 00:12:06,344 --> 00:12:12,241 (Aplaŭdo)