WEBVTT 00:00:01.000 --> 00:00:03.000 Bonan tagon. 00:00:03.000 --> 00:00:06.000 Mi ĝojas vidi tiom da amikoj 00:00:06.000 --> 00:00:08.000 kaj tiom da ridetoj. 00:00:09.000 --> 00:00:11.000 Mi havas tre personan 00:00:11.000 --> 00:00:13.000 sintenon kaj rilaton 00:00:13.000 --> 00:00:15.000 koncerne realecon, 00:00:15.000 --> 00:00:17.000 ĉar mi estas prestidigitisto. 00:00:17.000 --> 00:00:20.000 Mi preferas tiun vorton, al tiu de magiisto; 00:00:20.000 --> 00:00:22.000 se mi estus magiisto, tio signifus, 00:00:22.000 --> 00:00:24.000 ke mi uzas sorĉojn, sorĉkantojn 00:00:24.000 --> 00:00:27.000 kaj ĉiajn gestaĉojn 00:00:27.000 --> 00:00:30.000 por efektivigi veran magion. 00:00:30.000 --> 00:00:32.000 Tion mi ne faras; mi estas prestidigitisto, 00:00:32.000 --> 00:00:35.000 tiu kiu ŝajnigas sin 00:00:35.000 --> 00:00:38.000 vera magiisto. (Ridoj) NOTE Paragraph 00:00:38.000 --> 00:00:41.000 Sed, kiel oni elturniĝas prie? 00:00:41.000 --> 00:00:43.000 Ĉio dependas de la fakto, 00:00:43.000 --> 00:00:45.000 ke spektantaroj kiel tiu ĉi 00:00:45.000 --> 00:00:47.000 facile akceptas iluziojn. 00:00:47.000 --> 00:00:49.000 Ekzemple, kiam mi surscenejis 00:00:49.000 --> 00:00:51.000 kaj deprenis la mikrofonon de ties apogilo 00:00:51.000 --> 00:00:53.000 kaj ŝaltis ĝin, vi pensis, 00:00:53.000 --> 00:00:55.000 ke tio ĉi estas ja mikrofono -- eraro! 00:00:55.000 --> 00:00:57.000 (Ridoj) 00:00:57.000 --> 00:00:59.000 Fakte, ĝi estas aĵo, kion 00:00:59.000 --> 00:01:02.000 pli ol la duono el vi ne konas: 00:01:02.000 --> 00:01:05.000 Barbotondilo, ĉu vi vidas? 00:01:05.000 --> 00:01:07.000 Ĝi faras aĉan mikrofonon; 00:01:07.000 --> 00:01:09.000 jes, mi plurfoje provis. (Ridoj) 00:01:09.000 --> 00:01:11.000 Aliaj iluzioj vi akceptas -- 00:01:11.000 --> 00:01:13.000 kaj tiu ĉi lecioneto montros al vi, 00:01:13.000 --> 00:01:15.000 ke vi ja facile akceptas ilin. 00:01:15.000 --> 00:01:17.000 Ne nur povas vi, sed pretas vi fari ĝin 00:01:17.000 --> 00:01:19.000 des pli kiam oni taŭge sugestas ilin al vi. 00:01:19.000 --> 00:01:21.000 Vi kredas, ke mi rigardas vin. 00:01:21.000 --> 00:01:24.000 Tute ne. Mi ne rigardas vin. Mi ne povas vidi vin. 00:01:24.000 --> 00:01:27.000 Ja ĉeestas amaso, mi scias. Kulise, oni diris min, ke plenplenas la ejo. 00:01:27.000 --> 00:01:29.000 Efektive, mi ja aŭdas, 00:01:29.000 --> 00:01:32.000 sed ne vidas vin, ĉar mankas miaj okulvitroj. 00:01:32.000 --> 00:01:34.000 Kaj tio ĉi? Nur senvitra muntaĵo. (Ridoj) 00:01:34.000 --> 00:01:36.000 Tute senvitra. NOTE Paragraph 00:01:36.000 --> 00:01:39.000 Nu, kial do plenkreskulo venas alparoli vin 00:01:39.000 --> 00:01:41.000 kun senvitra muntaĵo sur la nazo? 00:01:41.000 --> 00:01:43.000 Por trompi vin, Gesinjoroj, 00:01:43.000 --> 00:01:46.000 por mistifiki vin kaj montri, ke vi ankaŭ, 00:01:46.000 --> 00:01:48.000 akceptas iluziojn. 00:01:48.000 --> 00:01:50.000 Neniam forgesu tion. 00:01:50.000 --> 00:01:52.000 Bone, antaŭ ĉio, repreni miajn verajn okulvitrojn 00:01:52.000 --> 00:01:54.000 por fine vidi vin, 00:01:54.000 --> 00:01:57.000 tio kio estos sendube pli plaĉa. Mi ankoraŭ ne eblis juĝi, 00:01:57.000 --> 00:01:59.000 bone rigardi. Nu, ne tiom plaĉa, kiom mi pensis... NOTE Paragraph 00:01:59.000 --> 00:02:01.000 (Ridoj) NOTE Paragraph 00:02:01.000 --> 00:02:03.000 Nun, mi devas fari ion, kio ŝajnos 00:02:03.000 --> 00:02:05.000 iom stranga, fare de magiisto. 00:02:05.000 --> 00:02:07.000 Mi devas preni medikamenton. 00:02:07.000 --> 00:02:09.000 Jen flakono plena je 00:02:09.000 --> 00:02:11.000 Calms Forte. 00:02:11.000 --> 00:02:13.000 Post momento mi klarigos. 00:02:13.000 --> 00:02:15.000 Ignoru la instrukciojn, 00:02:15.000 --> 00:02:17.000 tiujn la registaro metas nur 00:02:17.000 --> 00:02:20.000 por konfuzi nin, tutcerte. 00:02:20.000 --> 00:02:22.000 Mi englutos sufiĉe da tiuj. Mm. 00:02:23.000 --> 00:02:25.000 Kial ne la tutaĵon. 00:02:32.000 --> 00:02:35.000 Tridek du granuloj de Calms Forte. NOTE Paragraph 00:02:35.000 --> 00:02:38.000 Tion farinte -- la kialon mi rivelos baldaŭ -- 00:02:38.000 --> 00:02:40.000 mi devas diri al vi, 00:02:40.000 --> 00:02:42.000 ke mi estas aktoro. 00:02:42.000 --> 00:02:45.000 Aktoro, kiu ludas specifan rolon. 00:02:45.000 --> 00:02:47.000 La rolon de magiisto, 00:02:47.000 --> 00:02:50.000 sorĉisto, se vi preferas, vera sorĉisto. 00:02:50.000 --> 00:02:53.000 Se iu surscenejus kaj alparolus vin 00:02:53.000 --> 00:02:55.000 por anonci, ke li estas 00:02:55.000 --> 00:02:58.000 antikva Danlanda princo nomata Hamleto, 00:02:58.000 --> 00:03:00.000 vi sentus vin insultitaj 00:03:00.000 --> 00:03:02.000 kaj tute prave. 00:03:02.000 --> 00:03:04.000 Kiel ulo povus supozi, ke vi kredos 00:03:04.000 --> 00:03:06.000 rakonton tiom bizaran? 00:03:06.000 --> 00:03:08.000 Sed tra la mondo vidiĝas 00:03:08.000 --> 00:03:11.000 grandega aro da homoj, 00:03:11.000 --> 00:03:13.000 kiuj pretas aserti, 00:03:13.000 --> 00:03:15.000 ke ili havas psikajn, magiajn povojn 00:03:15.000 --> 00:03:17.000 ke ili scipovas antaŭvidi la estontecon, 00:03:17.000 --> 00:03:19.000 kaj kontakti la forpasintojn. 00:03:19.000 --> 00:03:21.000 Ho, ili ankaŭ asertas... 00:03:21.000 --> 00:03:23.000 ili vendas al vi horoskopojn 00:03:23.000 --> 00:03:25.000 aŭ aliajn aŭguraĵojn. 00:03:25.000 --> 00:03:27.000 Ho, ja ĝojkore ili tion pretas fari. 00:03:27.000 --> 00:03:29.000 Kaj ili diras ankaŭ, 00:03:29.000 --> 00:03:31.000 ke ili povas konstrui eternajn movilojn 00:03:31.000 --> 00:03:33.000 kaj sistemojn uzantajn senliman energion. 00:03:33.000 --> 00:03:35.000 Ili asertas, ke ili estas mediumoj, 00:03:35.000 --> 00:03:37.000 aŭ psikuloj, aŭ mi ne scias kio. NOTE Paragraph 00:03:37.000 --> 00:03:40.000 Sed la afero, kiu vigle reviviĝas 00:03:40.000 --> 00:03:42.000 de malmulte da tempo 00:03:42.000 --> 00:03:44.000 estas la negoco 00:03:44.000 --> 00:03:46.000 komuniki kun la mortintoj. 00:03:47.000 --> 00:03:49.000 Nu, por mia senartifika menso, 00:03:49.000 --> 00:03:52.000 esti morte implicas 00:03:52.000 --> 00:03:55.000 ian neeblon komuniki. (Ridoj) 00:03:55.000 --> 00:03:57.000 Eble vi konkordas kun mi prie. 00:03:57.000 --> 00:04:00.000 Sed tiuj uloj, ili diras al vi 00:04:00.000 --> 00:04:02.000 ne nur, ke ili ja komunikas kun la mortintoj -- 00:04:02.000 --> 00:04:04.000 "Saluton" -- 00:04:04.000 --> 00:04:06.000 sed, ke ili krome aŭdas ilin, 00:04:06.000 --> 00:04:09.000 kaj povas transdoni ties mesaĝojn al la vivuloj. 00:04:09.000 --> 00:04:11.000 Nu, ĉu ĝi veras?. 00:04:11.000 --> 00:04:13.000 Dubinde estas, pro tio 00:04:13.000 --> 00:04:15.000 ke tiu aro de homaĉoj 00:04:15.000 --> 00:04:18.000 uzas ekzakte la samajn trukojn kiel ni magiistoj, 00:04:18.000 --> 00:04:20.000 ekzakte la samajn -- 00:04:20.000 --> 00:04:23.000 la samaj metodoj, ĉu fizikaj aŭ psikologiaj -- 00:04:23.000 --> 00:04:26.000 kaj tion farante, ili profunde kaj ade 00:04:26.000 --> 00:04:28.000 trompas milionojn da homoj tramonde, 00:04:28.000 --> 00:04:30.000 kaj nocas ilin. 00:04:30.000 --> 00:04:32.000 Ili trompas aliulojn, 00:04:32.000 --> 00:04:34.000 prifraŭdas ties monon, 00:04:34.000 --> 00:04:36.000 suferigas al ili egan angoron. 00:04:36.000 --> 00:04:38.000 Oni elspezas miliardojn 00:04:38.000 --> 00:04:41.000 ĉiujare, tra la mondo, 00:04:41.000 --> 00:04:43.000 pro tiuj ĉarlatanoj. NOTE Paragraph 00:04:43.000 --> 00:04:45.000 Nu, du demandojn 00:04:45.000 --> 00:04:47.000 mi ŝatus starigi al tiuj uloj 00:04:47.000 --> 00:04:49.000 se mi havus la oportunon. 00:04:49.000 --> 00:04:52.000 Unue: Se mi volas, ke ili voku -- 00:04:52.000 --> 00:04:54.000 ĉar ili aŭdas la mortintojn per siaj propraj oreloj. 00:04:54.000 --> 00:04:56.000 Tiele ili aŭskultas la spiritojn -- 00:04:56.000 --> 00:04:59.000 ke ili voku la fantomon de mia avino, 00:04:59.000 --> 00:05:01.000 ĉar ŝi mortis antaŭ ol diri kie estas kaŝita 00:05:01.000 --> 00:05:03.000 ŝia testamento. Ni tute ne scias kie ĝi estas. 00:05:03.000 --> 00:05:06.000 Do mi pridemandas Avinjon: "Kie la testamento, Avinjo?" 00:05:06.000 --> 00:05:09.000 Kion respondas ŝi? Ŝi diras: "Mi estas en la Ĉielo; ĉio glatas. 00:05:09.000 --> 00:05:11.000 Mi revidas longtempajn forpasintajn 00:05:11.000 --> 00:05:13.000 amikojn kaj familianojn, kaj ĉiujn 00:05:13.000 --> 00:05:16.000 hundidojn kaj katidojn, kiujn mi havis infanaĝe. 00:05:16.000 --> 00:05:19.000 Kaj mi amas vin; mi ĉiam estos kun vi. 00:05:19.000 --> 00:05:21.000 Ĝis la reaŭdo." 00:05:21.000 --> 00:05:23.000 Damne, ŝi ne respondis la malbenan demandon! 00:05:23.000 --> 00:05:25.000 Kie la testamento? 00:05:25.000 --> 00:05:27.000 Nu, ŝi facile povintus diri, 00:05:27.000 --> 00:05:29.000 "Ho jes, sur la dua breto de la biblioteko, malantaŭ la enciklopedio", 00:05:29.000 --> 00:05:32.000 sed ne, ne pri tio ŝi babilis. 00:05:32.000 --> 00:05:35.000 Ŝi transdonis nenian utilan informeron. 00:05:35.000 --> 00:05:37.000 Ni kare pagis por tiu informero, 00:05:37.000 --> 00:05:39.000 sed ne ricevis ĝin. NOTE Paragraph 00:05:39.000 --> 00:05:42.000 Mia dua demando estus tre simpla: 00:05:42.000 --> 00:05:44.000 Se mi petas, ke ili kontaktu 00:05:44.000 --> 00:05:47.000 la spiriton de mia forpasinta bopatro, ekz., 00:05:47.000 --> 00:05:49.000 kial ili senĉese diras -- 00:05:49.000 --> 00:05:51.000 memoru, oni parolas al ili ĉeorele -- 00:05:51.000 --> 00:05:55.000 kial ili diras: "Mia nomo komencas per J aŭ M?" 00:05:56.000 --> 00:05:58.000 Ĉu temas pri divenludo? 00:05:58.000 --> 00:06:00.000 Ĉu ili rajtas starigi 20 demandojn 00:06:00.000 --> 00:06:03.000 ĝis trafi la bonan respondon? 20, aŭ 120, plejofte... 00:06:03.000 --> 00:06:06.000 Nu, kia kruela, turmentiga, 00:06:07.000 --> 00:06:10.000 tute malhonesta -- 00:06:10.000 --> 00:06:13.000 ja bone fartas mi, residiĝu (Ridoj) -- 00:06:13.000 --> 00:06:15.000 ludo flanke de tiuj trompistoj. 00:06:15.000 --> 00:06:18.000 Ili parazitas povrajn funebrulojn 00:06:18.000 --> 00:06:21.000 senartifikajn kaj naivajn. NOTE Paragraph 00:06:21.000 --> 00:06:23.000 Sciu, ke procedon tian 00:06:23.000 --> 00:06:26.000 oni nomas "konjekto-diveno". 00:06:27.000 --> 00:06:29.000 Mi konas ulon... 00:06:30.000 --> 00:06:32.000 li nomiĝas Van Praagh, James Van Praagh -- 00:06:32.000 --> 00:06:34.000 granda praktikanto de tiu artaĉo. 00:06:34.000 --> 00:06:37.000 John Edward, Sylvia Browne 00:06:37.000 --> 00:06:40.000 kaj Rosemary Altea estas ties gekolegoj. 00:06:40.000 --> 00:06:43.000 Ili svarmas ĉie, sed nialande, 00:06:43.000 --> 00:06:45.000 James Van Praagh estas ja famkonata. 00:06:45.000 --> 00:06:47.000 Kaj kion faras li? Li ŝatas riveli 00:06:47.000 --> 00:06:49.000 kiel mortintoj mortis, 00:06:49.000 --> 00:06:52.000 tiuj mortintoj, kiuj flustras ĉe lia orelo. 00:06:52.000 --> 00:06:55.000 Do oftege, li elbuŝigas fidirojn tiajn: 00:06:55.000 --> 00:06:58.000 "Li diras, li diras al mi, ke antaŭ ol forpasi, 00:06:59.000 --> 00:07:01.000 li spiris pene". Uloj! 00:07:01.000 --> 00:07:03.000 Jen ĝuste tio kio provokas morton! 00:07:03.000 --> 00:07:05.000 (Ridoj) 00:07:05.000 --> 00:07:07.000 Oni ĉesas spiri, kaj mortas. 00:07:07.000 --> 00:07:09.000 Estas tutsimpla afero. 00:07:09.000 --> 00:07:12.000 Kaj informeron tian li ĉerpas ĉe "la alia flanko"? 00:07:12.000 --> 00:07:14.000 Mi ege pridubas tion. 00:07:14.000 --> 00:07:16.000 Nu, tiuj homaĉoj eldiras kion ajn, hokfrazojn kiel 00:07:16.000 --> 00:07:18.000 "Kial sentas mi elektron? 00:07:18.000 --> 00:07:21.000 Li diras al mi, 'Elektro.' 00:07:21.000 --> 00:07:23.000 Ĉu li estis elektristo?" "Ne." 00:07:23.000 --> 00:07:25.000 "Ĉu li uzis elektran razilon?" "Ne." 00:07:25.000 --> 00:07:27.000 Ili disĵetas fiŝliniojn kaj hokojn tiele, 00:07:27.000 --> 00:07:29.000 esperante kapti bonajn respondojn. NOTE Paragraph 00:07:29.000 --> 00:07:31.000 Ofte, homoj telefonas nin, 00:07:31.000 --> 00:07:33.000 ĉe la James Randi Edukfondaĵo, 00:07:33.000 --> 00:07:36.000 kaj diras: kial tiel ĉagreniĝi pri tio, S-ro Randi? 00:07:36.000 --> 00:07:38.000 Ĉu ĝi ne estas simpla amuzilo?" 00:07:38.000 --> 00:07:41.000 Ne, ne estas amuze. Estas kruela farso. 00:07:41.000 --> 00:07:44.000 Eble ĝi alportas iom da konsolo al kelkaj, 00:07:44.000 --> 00:07:46.000 sed la konsolo daŭras 00:07:46.000 --> 00:07:48.000 pli-malpli 20 minutojn. 00:07:48.000 --> 00:07:50.000 Poste, la viktimoj pripensas kaj diras: 00:07:50.000 --> 00:07:52.000 "Mi pagis amason da steloj por ricevi mesaĝon, 00:07:52.000 --> 00:07:55.000 kaj kion diris ĝi? 'Mi vin amas!'" 00:07:55.000 --> 00:07:57.000 Ili ĉiam diras tiaĵojn. 00:07:57.000 --> 00:07:59.000 Ili ne ricevas informeron, 00:07:59.000 --> 00:08:01.000 tio, kion ili ricevas ne egalvaloras la elspezon. NOTE Paragraph 00:08:01.000 --> 00:08:03.000 Nu, Sylvia Browne, jen granda aferistino. 00:08:03.000 --> 00:08:05.000 Ni moknomas ŝin "Ungegoj". 00:08:05.000 --> 00:08:07.000 Sylvia Browne -- dankon -- 00:08:07.000 --> 00:08:10.000 Sylvia Browne starigis la plej grandan 00:08:10.000 --> 00:08:12.000 el tiuj negocaĉoj ĝis nun. 00:08:12.000 --> 00:08:15.000 Sylvia Browne -- bone aŭskultu -- 00:08:15.000 --> 00:08:18.000 postulas 700 dolarojn 00:08:18.000 --> 00:08:21.000 por 20-minuta telefonkonversacio, 00:08:21.000 --> 00:08:23.000 ne necese, ke ŝi renkontu vin, 00:08:23.000 --> 00:08:25.000 kaj la atendo estas dujara, 00:08:25.000 --> 00:08:27.000 tiom populara ŝi fariĝis. 00:08:27.000 --> 00:08:29.000 Oni pagas kreditkarte aŭ kiel ajn, 00:08:29.000 --> 00:08:31.000 kaj ŝi telefonos vin iam 00:08:31.000 --> 00:08:33.000 dum la venontaj du jaroj. Vi tuj certos, 00:08:33.000 --> 00:08:35.000 ke estas ŝi. "Ha-lo, mi 'stas Sylvia Browne." 00:08:35.000 --> 00:08:37.000 Jes ja, vi tuj rekonos ŝin. 00:08:39.000 --> 00:08:42.000 Nu, Montel Williams estas inteligenta viro, 00:08:42.000 --> 00:08:45.000 famkonata televida anoncisto. 00:08:45.000 --> 00:08:47.000 Bonedukita, klera, 00:08:47.000 --> 00:08:49.000 li ja konas la fifarojn de Sylvia Browne 00:08:49.000 --> 00:08:51.000 sed prifajfas ilin. 00:08:51.000 --> 00:08:54.000 Tute prifajfas ilin. 00:08:55.000 --> 00:08:58.000 Tio, kio gravas por li estas la sponsoroj: 00:08:58.000 --> 00:09:00.000 kaj la sponsoroj ja ŝatas ŝin, 00:09:00.000 --> 00:09:02.000 sekve, li elmontras ŝin televide konstante. NOTE Paragraph 00:09:02.000 --> 00:09:05.000 Sed kion vendas Sylvia Browne kontraŭ 700 dolaroj? 00:09:05.000 --> 00:09:08.000 La nomojn de viaj gardanĝeloj, antaŭ ĉio. 00:09:08.000 --> 00:09:11.000 Kompreneble: kiel elturniĝi sen tio? (Ridoj) 00:09:11.000 --> 00:09:14.000 Ŝi ankaŭ diras kiel vi nomiĝis 00:09:14.000 --> 00:09:16.000 en viaj antaŭaj vivoj. 00:09:16.000 --> 00:09:18.000 Mirindege. 00:09:18.000 --> 00:09:20.000 Oni rapide konstatas, 00:09:20.000 --> 00:09:22.000 ke ŝiaj klientinoj ĉiuj estis 00:09:22.000 --> 00:09:25.000 Babilonaj princinoj, aŭ io simila, 00:09:25.000 --> 00:09:27.000 kaj la viroj estis helenaj militistoj 00:09:27.000 --> 00:09:30.000 flanke de Agamemnono. 00:09:30.000 --> 00:09:32.000 Oni neniam mencias 00:09:32.000 --> 00:09:34.000 14-jara botciriston el la stratoj de Londono, 00:09:34.000 --> 00:09:36.000 kiu mortis pro ftizo. 00:09:36.000 --> 00:09:39.000 Klare, ne penvaloras invoki lin. 00:09:39.000 --> 00:09:42.000 Kaj strangege -- uloj, vi mem konstatis ĝin. 00:09:42.000 --> 00:09:45.000 Vi vidis kiel agas tiun fiaron televide -- 00:09:45.000 --> 00:09:48.000 ili neniam revenigas spiritojn el infero. (Ridoj) 00:09:49.000 --> 00:09:52.000 Ĉiuj loĝas en la Ĉielo, neniam en infero. 00:09:52.000 --> 00:09:54.000 Se ili revenigus kelkajn el miaj amikoj, 00:09:54.000 --> 00:09:56.000 ili... Nu, vi komprenas... NOTE Paragraph 00:09:56.000 --> 00:09:58.000 (Ridoj) NOTE Paragraph 00:09:59.000 --> 00:10:02.000 Nu, tiu Sylvia Browne estas esceptulino, 00:10:02.000 --> 00:10:04.000 ŝi apartiĝas per spefica karakterizaĵo: 00:10:04.000 --> 00:10:07.000 mia fondaĵo, la James Randi Edukfondaĵo, 00:10:07.000 --> 00:10:10.000 proponas unu milionon da dolaroj, 00:10:10.000 --> 00:10:12.000 tre simple gajneblaj. 00:10:12.000 --> 00:10:14.000 Oni nur pruvu, siajn paranormalajn povojn 00:10:14.000 --> 00:10:16.000 aŭ ian ajn supernaturan okazaĵon aŭ povon 00:10:16.000 --> 00:10:18.000 sub taŭgaj observadaj kondiĉoj. 00:10:18.000 --> 00:10:20.000 Unu miliono, tre facile gajnebla. 00:10:20.000 --> 00:10:22.000 Sylvia Browne estas esceptulino pro tio, 00:10:22.000 --> 00:10:25.000 ke ŝi estas la ununura pskikulo 00:10:25.000 --> 00:10:27.000 tutmonda, 00:10:27.000 --> 00:10:30.000 kiu akceptis nian defion. 00:10:30.000 --> 00:10:33.000 Tion ŝi faris dum televidelsendo, ĉe CNN 00:10:33.000 --> 00:10:36.000 antaŭ ses jaroj kaj duono. 00:10:36.000 --> 00:10:39.000 Ekde tiam, absoluta silento. Strange. 00:10:39.000 --> 00:10:42.000 Unue, ŝi diris, ke ŝi ne scias kiel kontakti min. 00:10:42.000 --> 00:10:44.000 Ĉu? 00:10:44.000 --> 00:10:46.000 Profesia psikulino, kiu konversacias kun mortintoj, 00:10:47.000 --> 00:10:49.000 ŝi ne eblas kontakti min? 00:10:49.000 --> 00:10:51.000 (Ridoj) 00:10:51.000 --> 00:10:53.000 Mi estas viva, eble vi rimarkis. 00:10:53.000 --> 00:10:55.000 Nu, pli-malpli, tio estas. 00:10:56.000 --> 00:10:59.000 Ŝi ne eblas... Sed nun, ŝi diras, ke ŝi ne volas, 00:10:59.000 --> 00:11:02.000 ĉar mi estas ne diotima. 00:11:02.000 --> 00:11:04.000 Des pli bona motivo por senigi min de tiu miliono, 00:11:04.000 --> 00:11:06.000 ĉu ne, Sylvia? NOTE Paragraph 00:11:06.000 --> 00:11:09.000 Nu, serioze, oni devas kontraŭbatali tiujn fiulojn. 00:11:09.000 --> 00:11:11.000 Oni ja devas, ĉar tio ĉi estas kruela farso. 00:11:11.000 --> 00:11:14.000 Ĉe la Fondaĵo, ni oftege vidas homojn 00:11:14.000 --> 00:11:17.000 ruinigitajn finance kaj emocie, 00:11:17.000 --> 00:11:19.000 ĉar ili disdonis kaj monon kaj fidon 00:11:19.000 --> 00:11:21.000 al nefidindaj homaĉoj. NOTE Paragraph 00:11:21.000 --> 00:11:23.000 Bone, vi memoras, ke mi ĵus glutis granulojn. 00:11:23.000 --> 00:11:25.000 Klarigon mi ŝuldas al vi prie. 00:11:25.000 --> 00:11:28.000 Homeopatio -- ni iomete priparolu la aferon. 00:11:28.000 --> 00:11:30.000 Mmm. Vi jam aŭdis pri ĝi. 00:11:30.000 --> 00:11:33.000 Temas pri alternativa kuracilo, ĉu ne? 00:11:33.000 --> 00:11:36.000 Homeopatio, fakte -- jen ekzemplo. 00:11:36.000 --> 00:11:39.000 Calms Forte, 00:11:39.000 --> 00:11:42.000 32 granuloj dormigaj! Mi forgesis mencii ĝin. 00:11:42.000 --> 00:11:44.000 Mi ĵus englutis dormigilon 00:11:44.000 --> 00:11:47.000 sufiĉe por ses tagoj kaj duono. 00:11:47.000 --> 00:11:49.000 (Ridoj) 00:11:49.000 --> 00:11:51.000 Ses tagoj kaj duono, sendube fatala dozo. 00:11:51.000 --> 00:11:53.000 Ĝuste tie ĉi, sur la flakono, oni diras: 00:11:53.000 --> 00:11:55.000 "Okaze de superdozo, 00:11:55.000 --> 00:11:57.000 tuj voku la telefonsukurejon", 00:11:57.000 --> 00:11:59.000 kaj jen la senpaga numero. 00:11:59.000 --> 00:12:01.000 Ne zorgu -- neniel danĝeras. 00:12:01.000 --> 00:12:03.000 Mi ne bezonas helpon; 00:12:03.000 --> 00:12:05.000 tiun veneniĝon mi faras 00:12:05.000 --> 00:12:08.000 antaŭ spektantaroj tramonde. 00:12:08.000 --> 00:12:10.000 Jam de ok aŭ dek jaroj, 00:12:10.000 --> 00:12:13.000 mi glutas fatalajn dozojn de homeopatia dormigilo. NOTE Paragraph 00:12:13.000 --> 00:12:15.000 Kial ili ne efikas ĉe mi? 00:12:15.000 --> 00:12:17.000 (Ridoj) 00:12:17.000 --> 00:12:20.000 (Aplaŭdoj) 00:12:20.000 --> 00:12:22.000 La respondo povus surprizi vin. 00:12:22.000 --> 00:12:24.000 Kio estas homeopatio? 00:12:24.000 --> 00:12:26.000 Prenu substancon, kiu vere efikas 00:12:26.000 --> 00:12:28.000 kaj diluu ĝin ĝis 00:12:28.000 --> 00:12:30.000 ja sub la limo de Avogadro, 00:12:30.000 --> 00:12:32.000 ĝis la punkto, fakte 00:12:32.000 --> 00:12:35.000 kie ĝi tute malaperas. (Ridoj) 00:12:35.000 --> 00:12:37.000 Amikoj, tio ĉi ne estas 00:12:37.000 --> 00:12:40.000 nura metaforo. Ĝi estas vero. 00:12:40.000 --> 00:12:42.000 Estas ekzakte kiel preni 00:12:42.000 --> 00:12:46.000 unu 325-milligraman aspirinon, 00:12:46.000 --> 00:12:49.000 ĵeti ĝin meze de grandega lago, 00:12:49.000 --> 00:12:52.000 miksi la tutaĵon, kompreneble per grandega kulero, 00:12:52.000 --> 00:12:54.000 kaj atendi proksimume du jarojn 00:12:54.000 --> 00:12:57.000 por ke la solvaĵo homogeniĝas. 00:12:57.000 --> 00:12:59.000 Tiam, kiam vi sentas kapdoloron, 00:12:59.000 --> 00:13:02.000 trinku iomete de tiu akvo, kaj -- miraklo -- vi resaniĝas. 00:13:02.000 --> 00:13:04.000 (Ridoj) 00:13:04.000 --> 00:13:07.000 Jes, jen tio, kio homeopatio vere estas. NOTE Paragraph 00:13:07.000 --> 00:13:10.000 Oni ankaŭ asertas -- vere ridinde --, 00:13:10.000 --> 00:13:13.000 ke ju pli diluita la substanco, 00:13:13.000 --> 00:13:15.000 des pli potenca ĝi fariĝas. 00:13:15.000 --> 00:13:18.000 Tute logike... Nu, mi aŭdis pri iu ulo en Florido. 00:13:18.000 --> 00:13:20.000 La povrulo mortis pro superdozo 00:13:20.000 --> 00:13:22.000 de homeopatia kuracilo: 00:13:22.000 --> 00:13:24.000 Li forgesis preni ĝin. 00:13:24.000 --> 00:13:26.000 (Ridoj) 00:13:26.000 --> 00:13:28.000 Bone pripensu ĝin; vi komprenos. 00:13:30.000 --> 00:13:33.000 Ridinde estas. Tute absurde. 00:13:33.000 --> 00:13:35.000 Mi ne scias kial ni kredas 00:13:35.000 --> 00:13:38.000 tiom da sensencaĵojn de tiom da jaroj. NOTE Paragraph 00:13:38.000 --> 00:13:40.000 Kaj nun, kelkaj vortoj, 00:13:40.000 --> 00:13:42.000 pri la James Randi Edukfondaĵo. 00:13:42.000 --> 00:13:44.000 Nia propono estas ja alloga, 00:13:44.000 --> 00:13:47.000 sed verdire, la fakto ke neniu 00:13:47.000 --> 00:13:49.000 rapidas akcepti ĝin 00:13:49.000 --> 00:13:51.000 ne signifas, ke paranormalaj povoj ne ekzistas. 00:13:51.000 --> 00:13:54.000 Ili ja povus ekzisti, ie, iel. 00:13:54.000 --> 00:13:57.000 Eble mediumoj estas simple tro riĉaj. 00:13:57.000 --> 00:13:59.000 Certe, ĝi pravas pri Sylvia Browne. 00:13:59.000 --> 00:14:01.000 Pripensu: 700 dolarojn por 20-minuta seanco 00:14:01.000 --> 00:14:03.000 pertelefona -- 00:14:03.000 --> 00:14:05.000 avokatoj postulas malpli! 00:14:06.000 --> 00:14:08.000 Ŝi probable enspezas amasegon da mono. 00:14:08.000 --> 00:14:11.000 Homoj tiaj ne bezonas unu milionon da dolaroj, sendube, 00:14:11.000 --> 00:14:13.000 sed kial ne preni ĝin 00:14:13.000 --> 00:14:15.000 nur por ridindigi min? 00:14:15.000 --> 00:14:18.000 Por silentigi tiun nediotima viraĉo 00:14:18.000 --> 00:14:21.000 pri kiu Sylvia Browne ĉiam parolas? NOTE Paragraph 00:14:21.000 --> 00:14:23.000 Mi pensas, ke ion oni nepre faru pri tio. 00:14:23.000 --> 00:14:26.000 Ni vere ŝatus ricevi viajn sugestojn, amikoj, 00:14:26.000 --> 00:14:29.000 pri kiel kontakti la estrarojn de la lando, 00:14:29.000 --> 00:14:31.000 de la ŝtatoj kaj de la urboj 00:14:31.000 --> 00:14:33.000 por devigi ilin fari ion. 00:14:33.000 --> 00:14:36.000 Se vi ion eltrovas... Nu, kompreneble, 00:14:36.000 --> 00:14:38.000 hodiaŭ ni aŭdis homojn parolantajn 00:14:38.000 --> 00:14:40.000 pri la aideso-epidemio 00:14:40.000 --> 00:14:42.000 kaj la malnutritaj infanoj ĉie ĉirkaŭ ni, 00:14:42.000 --> 00:14:45.000 kaj la dramoj kaŭzitaj de netrinkebla akvo. 00:14:45.000 --> 00:14:47.000 Ĉio tio ĉi ja gravas, 00:14:47.000 --> 00:14:49.000 estas vere grave por ni, 00:14:49.000 --> 00:14:52.000 kaj estas nia devo agi pri tiuj problemoj. 00:14:52.000 --> 00:14:54.000 Sed samtempe, 00:14:54.000 --> 00:14:56.000 kiel Arthur C. Clarke skribis, 00:14:56.000 --> 00:14:58.000 la putriĝo de la homa menso, 00:14:58.000 --> 00:15:00.000 la kredo je paranormaleco, kaj okultaj povoj 00:15:00.000 --> 00:15:02.000 kaj psikuloj -- 00:15:02.000 --> 00:15:04.000 ĉiuj tiuj sensencaĵoj 00:15:04.000 --> 00:15:06.000 tiu Mezepoka pensmaniero -- 00:15:06.000 --> 00:15:08.000 io estas farenda prie, laŭ mi, 00:15:08.000 --> 00:15:10.000 kaj ĝi baziĝas sur edukado. 00:15:10.000 --> 00:15:12.000 Plejparte, la novaĵkomunikiloj 00:15:12.000 --> 00:15:14.000 kulpas pri tiu problemo. 00:15:14.000 --> 00:15:16.000 Ili senhonte promocias 00:15:16.000 --> 00:15:18.000 ĉiajn absurdaĵojn tiajn 00:15:18.000 --> 00:15:21.000 por plaĉi al la sponsoroj. 00:15:22.000 --> 00:15:24.000 Por ili, nur gravas la gajnaĵoj, la financaj rezultoj. 00:15:24.000 --> 00:15:26.000 Ili pensas nur pri tio. NOTE Paragraph 00:15:26.000 --> 00:15:28.000 Kaj estas plenumenda de ni agi prie. 00:15:28.000 --> 00:15:30.000 Mi pretas aŭskulti viajn sugestojn, 00:15:30.000 --> 00:15:32.000 kaj invitas vin 00:15:32.000 --> 00:15:35.000 viziti nian retpaĝaron. 00:15:35.000 --> 00:15:38.000 -- www.randi.org. 00:15:38.000 --> 00:15:40.000 Enklaku ĝin kaj konsultu la arkivojn, 00:15:40.000 --> 00:15:42.000 vi komencos plibone kompreni tion, 00:15:42.000 --> 00:15:44.000 pri kio mi parolis hodiaŭ. 00:15:44.000 --> 00:15:46.000 Vi vidos niajn dosierojn. 00:15:46.000 --> 00:15:48.000 Nenio komparas al esti sidinta en tiu librejo 00:15:48.000 --> 00:15:50.000 kaj vidi familion, kiu rakontas 00:15:50.000 --> 00:15:53.000 kiel panjo disdonis la familian havaĵon. 00:15:53.000 --> 00:15:55.000 Ŝi elbankigis la ŝparkontojn, 00:15:55.000 --> 00:15:58.000 disvendis la akciojn. 00:15:58.000 --> 00:16:00.000 Ĉagrenigas aŭdi rakontojn tiajn, 00:16:00.000 --> 00:16:03.000 kaj ŝi neniel helpis sian familion, 00:16:03.000 --> 00:16:05.000 neniun problemon ŝi solvis. 00:16:05.000 --> 00:16:07.000 Jes, eble disvolviĝos putriĝo de la mensoj en tiu ĉi lando, 00:16:07.000 --> 00:16:10.000 kaj la mensoj de ĉie ĉirkaŭ la terglobo 00:16:10.000 --> 00:16:13.000 se ni ne reagas taŭge pri tiu problemo. NOTE Paragraph 00:16:14.000 --> 00:16:16.000 Nu, ni elmontras tiun allogaĵon, 00:16:16.000 --> 00:16:18.000 kaj agitas ĝin ĉe la nazo de ĉiuj. 00:16:18.000 --> 00:16:20.000 Ni atendas, ke la psikuloj venas mordeti ĝin. 00:16:20.000 --> 00:16:22.000 Ho, ja multaj venas, 00:16:22.000 --> 00:16:24.000 centoj venas provi ĉiujare. 00:16:24.000 --> 00:16:26.000 Ili estas rabdistoj kaj homoj, 00:16:26.000 --> 00:16:28.000 kiuj kredas, ke ankaŭ ili povas alparoli mortintojn, 00:16:28.000 --> 00:16:30.000 sed nur duarangaj ili estas; ili ne scias kiel taksi 00:16:30.000 --> 00:16:33.000 siajn laŭdirajn povojn. 00:16:33.000 --> 00:16:35.000 La profesiulojn, oni neniam vidas. 00:16:35.000 --> 00:16:37.000 Kun la escepto de Sylvia Browne, 00:16:37.000 --> 00:16:39.000 kiel mi ĵus rakontis. 00:16:40.000 --> 00:16:43.000 Unue, ŝi akceptis, sed nun ŝi rifuzas. 00:16:43.000 --> 00:16:46.000 Gesinjoroj, 00:16:46.000 --> 00:16:49.000 Mi nomiĝas James Randi, 00:16:49.000 --> 00:16:52.000 kaj mi atendas. NOTE Paragraph 00:16:52.000 --> 00:16:54.000 Dankon. NOTE Paragraph 00:16:54.000 --> 00:16:57.000 (Aplaŭdoj)