Bonan tagon.
Mi ĝojas vidi tiom da amikoj
kaj tiom da ridetoj.
Mi havas tre personan
sintenon kaj rilaton
koncerne realecon,
ĉar mi estas prestidigitisto.
Mi preferas tiun vorton, al tiu de magiisto;
se mi estus magiisto, tio signifus,
ke mi uzas sorĉojn, sorĉkantojn
kaj ĉiajn gestaĉojn
por efektivigi veran magion.
Tion mi ne faras; mi estas prestidigitisto,
tiu kiu ŝajnigas sin
vera magiisto. (Ridoj)
Sed, kiel oni elturniĝas prie?
Ĉio dependas de la fakto,
ke spektantaroj kiel tiu ĉi
facile akceptas iluziojn.
Ekzemple, kiam mi surscenejis
kaj deprenis la mikrofonon de ties apogilo
kaj ŝaltis ĝin, vi pensis,
ke tio ĉi estas ja mikrofono -- eraro!
(Ridoj)
Fakte, ĝi estas aĵo, kion
pli ol la duono el vi ne konas:
Barbotondilo, ĉu vi vidas?
Ĝi faras aĉan mikrofonon;
jes, mi plurfoje provis. (Ridoj)
Aliaj iluzioj vi akceptas --
kaj tiu ĉi lecioneto montros al vi,
ke vi ja facile akceptas ilin.
Ne nur povas vi, sed pretas vi fari ĝin
des pli kiam oni taŭge sugestas ilin al vi.
Vi kredas, ke mi rigardas vin.
Tute ne. Mi ne rigardas vin. Mi ne povas vidi vin.
Ja ĉeestas amaso, mi scias. Kulise, oni diris min,
ke plenplenas la ejo.
Efektive, mi ja aŭdas,
sed ne vidas vin, ĉar mankas miaj okulvitroj.
Kaj tio ĉi? Nur senvitra muntaĵo. (Ridoj)
Tute senvitra.
Nu, kial do plenkreskulo venas alparoli vin
kun senvitra muntaĵo sur la nazo?
Por trompi vin, Gesinjoroj,
por mistifiki vin kaj montri, ke vi ankaŭ,
akceptas iluziojn.
Neniam forgesu tion.
Bone, antaŭ ĉio, repreni miajn verajn okulvitrojn
por fine vidi vin,
tio kio estos sendube pli plaĉa.
Mi ankoraŭ ne eblis juĝi,
bone rigardi. Nu, ne tiom plaĉa, kiom mi pensis...
(Ridoj)
Nun, mi devas fari ion, kio ŝajnos
iom stranga, fare de magiisto.
Mi devas preni medikamenton.
Jen flakono plena je
Calms Forte.
Post momento mi klarigos.
Ignoru la instrukciojn,
tiujn la registaro metas nur
por konfuzi nin, tutcerte.
Mi englutos sufiĉe da tiuj. Mm.
Kial ne la tutaĵon.
Tridek du granuloj de Calms Forte.
Tion farinte -- la kialon mi rivelos baldaŭ --
mi devas diri al vi,
ke mi estas aktoro.
Aktoro, kiu ludas specifan rolon.
La rolon de magiisto,
sorĉisto, se vi preferas, vera sorĉisto.
Se iu surscenejus kaj alparolus vin
por anonci, ke li estas
antikva Danlanda princo nomata Hamleto,
vi sentus vin insultitaj
kaj tute prave.
Kiel ulo povus supozi, ke vi kredos
rakonton tiom bizaran?
Sed tra la mondo vidiĝas
grandega aro da homoj,
kiuj pretas aserti,
ke ili havas psikajn, magiajn povojn
ke ili scipovas antaŭvidi la estontecon,
kaj kontakti la forpasintojn.
Ho, ili ankaŭ asertas...
ili vendas al vi horoskopojn
aŭ aliajn aŭguraĵojn.
Ho, ja ĝojkore ili tion pretas fari.
Kaj ili diras ankaŭ,
ke ili povas konstrui eternajn movilojn
kaj sistemojn uzantajn senliman energion.
Ili asertas, ke ili estas mediumoj,
aŭ psikuloj, aŭ mi ne scias kio.
Sed la afero, kiu vigle reviviĝas
de malmulte da tempo
estas la negoco
komuniki kun la mortintoj.
Nu, por mia senartifika menso,
esti morte implicas
ian neeblon komuniki. (Ridoj)
Eble vi konkordas kun mi prie.
Sed tiuj uloj, ili diras al vi
ne nur, ke ili ja komunikas kun la mortintoj --
"Saluton" --
sed, ke ili krome aŭdas ilin,
kaj povas transdoni ties mesaĝojn al la vivuloj.
Nu, ĉu ĝi veras?.
Dubinde estas, pro tio
ke tiu aro de homaĉoj
uzas ekzakte la samajn trukojn kiel ni magiistoj,
ekzakte la samajn --
la samaj metodoj, ĉu fizikaj aŭ psikologiaj --
kaj tion farante, ili profunde kaj ade
trompas milionojn da homoj tramonde,
kaj nocas ilin.
Ili trompas aliulojn,
prifraŭdas ties monon,
suferigas al ili egan angoron.
Oni elspezas miliardojn
ĉiujare, tra la mondo,
pro tiuj ĉarlatanoj.
Nu, du demandojn
mi ŝatus starigi al tiuj uloj
se mi havus la oportunon.
Unue: Se mi volas, ke ili voku --
ĉar ili aŭdas la mortintojn per siaj propraj oreloj.
Tiele ili aŭskultas la spiritojn --
ke ili voku la fantomon de mia avino,
ĉar ŝi mortis antaŭ ol diri kie estas kaŝita
ŝia testamento. Ni tute ne scias kie ĝi estas.
Do mi pridemandas Avinjon: "Kie la testamento, Avinjo?"
Kion respondas ŝi? Ŝi diras: "Mi estas en la Ĉielo; ĉio glatas.
Mi revidas longtempajn forpasintajn
amikojn kaj familianojn, kaj ĉiujn
hundidojn kaj katidojn, kiujn mi havis infanaĝe.
Kaj mi amas vin; mi ĉiam estos kun vi.
Ĝis la reaŭdo."
Damne, ŝi ne respondis la malbenan demandon!
Kie la testamento?
Nu, ŝi facile povintus diri,
"Ho jes, sur la dua breto de la biblioteko, malantaŭ la enciklopedio",
sed ne, ne pri tio ŝi babilis.
Ŝi transdonis nenian utilan informeron.
Ni kare pagis por tiu informero,
sed ne ricevis ĝin.
Mia dua demando estus tre simpla:
Se mi petas, ke ili kontaktu
la spiriton de mia forpasinta bopatro, ekz.,
kial ili senĉese diras --
memoru, oni parolas al ili ĉeorele --
kial ili diras: "Mia nomo komencas per J aŭ M?"
Ĉu temas pri divenludo?
Ĉu ili rajtas starigi 20 demandojn
ĝis trafi la bonan respondon?
20, aŭ 120, plejofte...
Nu, kia kruela, turmentiga,
tute malhonesta --
ja bone fartas mi, residiĝu (Ridoj) --
ludo flanke de tiuj trompistoj.
Ili parazitas povrajn funebrulojn
senartifikajn kaj naivajn.
Sciu, ke procedon tian
oni nomas "konjekto-diveno".
Mi konas ulon...
li nomiĝas Van Praagh, James Van Praagh --
granda praktikanto de tiu artaĉo.
John Edward, Sylvia Browne
kaj Rosemary Altea estas ties gekolegoj.
Ili svarmas ĉie, sed nialande,
James Van Praagh estas ja famkonata.
Kaj kion faras li? Li ŝatas riveli
kiel mortintoj mortis,
tiuj mortintoj, kiuj flustras ĉe lia orelo.
Do oftege, li elbuŝigas fidirojn tiajn:
"Li diras, li diras al mi, ke antaŭ ol forpasi,
li spiris pene". Uloj!
Jen ĝuste tio kio provokas morton!
(Ridoj)
Oni ĉesas spiri, kaj mortas.
Estas tutsimpla afero.
Kaj informeron tian li ĉerpas ĉe "la alia flanko"?
Mi ege pridubas tion.
Nu, tiuj homaĉoj eldiras kion ajn, hokfrazojn kiel
"Kial sentas mi elektron?
Li diras al mi, 'Elektro.'
Ĉu li estis elektristo?" "Ne."
"Ĉu li uzis elektran razilon?" "Ne."
Ili disĵetas fiŝliniojn kaj hokojn tiele,
esperante kapti bonajn respondojn.
Ofte, homoj telefonas nin,
ĉe la James Randi Edukfondaĵo,
kaj diras: kial tiel ĉagreniĝi pri tio, S-ro Randi?
Ĉu ĝi ne estas simpla amuzilo?"
Ne, ne estas amuze. Estas kruela farso.
Eble ĝi alportas iom da konsolo al kelkaj,
sed la konsolo daŭras
pli-malpli 20 minutojn.
Poste, la viktimoj pripensas kaj diras:
"Mi pagis amason da steloj por ricevi mesaĝon,
kaj kion diris ĝi? 'Mi vin amas!'"
Ili ĉiam diras tiaĵojn.
Ili ne ricevas informeron,
tio, kion ili ricevas ne egalvaloras la elspezon.
Nu, Sylvia Browne, jen granda aferistino.
Ni moknomas ŝin "Ungegoj".
Sylvia Browne -- dankon --
Sylvia Browne starigis la plej grandan
el tiuj negocaĉoj ĝis nun.
Sylvia Browne -- bone aŭskultu --
postulas 700 dolarojn
por 20-minuta telefonkonversacio,
ne necese, ke ŝi renkontu vin,
kaj la atendo estas dujara,
tiom populara ŝi fariĝis.
Oni pagas kreditkarte aŭ kiel ajn,
kaj ŝi telefonos vin iam
dum la venontaj du jaroj. Vi tuj certos,
ke estas ŝi. "Ha-lo, mi 'stas Sylvia Browne."
Jes ja, vi tuj rekonos ŝin.
Nu, Montel Williams estas inteligenta viro,
famkonata televida anoncisto.
Bonedukita, klera,
li ja konas la fifarojn de Sylvia Browne
sed prifajfas ilin.
Tute prifajfas ilin.
Tio, kio gravas por li estas la sponsoroj:
kaj la sponsoroj ja ŝatas ŝin,
sekve, li elmontras ŝin televide konstante.
Sed kion vendas Sylvia Browne kontraŭ 700 dolaroj?
La nomojn de viaj gardanĝeloj, antaŭ ĉio.
Kompreneble: kiel elturniĝi sen tio? (Ridoj)
Ŝi ankaŭ diras kiel vi nomiĝis
en viaj antaŭaj vivoj.
Mirindege.
Oni rapide konstatas,
ke ŝiaj klientinoj ĉiuj estis
Babilonaj princinoj, aŭ io simila,
kaj la viroj estis helenaj militistoj
flanke de Agamemnono.
Oni neniam mencias
14-jara botciriston el la stratoj de Londono,
kiu mortis pro ftizo.
Klare, ne penvaloras invoki lin.
Kaj strangege -- uloj, vi mem konstatis ĝin.
Vi vidis kiel agas tiun fiaron televide --
ili neniam revenigas spiritojn el infero. (Ridoj)
Ĉiuj loĝas en la Ĉielo, neniam en infero.
Se ili revenigus kelkajn el miaj amikoj,
ili... Nu, vi komprenas...
(Ridoj)
Nu, tiu Sylvia Browne estas esceptulino,
ŝi apartiĝas per spefica karakterizaĵo:
mia fondaĵo, la James Randi Edukfondaĵo,
proponas unu milionon da dolaroj,
tre simple gajneblaj.
Oni nur pruvu, siajn paranormalajn povojn
aŭ ian ajn supernaturan okazaĵon aŭ povon
sub taŭgaj observadaj kondiĉoj.
Unu miliono, tre facile gajnebla.
Sylvia Browne estas esceptulino pro tio,
ke ŝi estas la ununura pskikulo
tutmonda,
kiu akceptis nian defion.
Tion ŝi faris dum televidelsendo, ĉe CNN
antaŭ ses jaroj kaj duono.
Ekde tiam, absoluta silento. Strange.
Unue, ŝi diris, ke ŝi ne scias kiel kontakti min.
Ĉu?
Profesia psikulino, kiu konversacias kun mortintoj,
ŝi ne eblas kontakti min?
(Ridoj)
Mi estas viva, eble vi rimarkis.
Nu, pli-malpli, tio estas.
Ŝi ne eblas... Sed nun, ŝi diras, ke ŝi ne volas,
ĉar mi estas ne diotima.
Des pli bona motivo por senigi min de tiu miliono,
ĉu ne, Sylvia?
Nu, serioze, oni devas kontraŭbatali tiujn fiulojn.
Oni ja devas, ĉar tio ĉi estas kruela farso.
Ĉe la Fondaĵo, ni oftege vidas homojn
ruinigitajn finance kaj emocie,
ĉar ili disdonis kaj monon kaj fidon
al nefidindaj homaĉoj.
Bone, vi memoras, ke mi ĵus glutis granulojn.
Klarigon mi ŝuldas al vi prie.
Homeopatio -- ni iomete priparolu la aferon.
Mmm. Vi jam aŭdis pri ĝi.
Temas pri alternativa kuracilo, ĉu ne?
Homeopatio, fakte -- jen ekzemplo.
Calms Forte,
32 granuloj dormigaj! Mi forgesis mencii ĝin.
Mi ĵus englutis dormigilon
sufiĉe por ses tagoj kaj duono.
(Ridoj)
Ses tagoj kaj duono, sendube fatala dozo.
Ĝuste tie ĉi, sur la flakono, oni diras:
"Okaze de superdozo,
tuj voku la telefonsukurejon",
kaj jen la senpaga numero.
Ne zorgu -- neniel danĝeras.
Mi ne bezonas helpon;
tiun veneniĝon mi faras
antaŭ spektantaroj tramonde.
Jam de ok aŭ dek jaroj,
mi glutas fatalajn dozojn de homeopatia dormigilo.
Kial ili ne efikas ĉe mi?
(Ridoj)
(Aplaŭdoj)
La respondo povus surprizi vin.
Kio estas homeopatio?
Prenu substancon, kiu vere efikas
kaj diluu ĝin ĝis
ja sub la limo de Avogadro,
ĝis la punkto, fakte
kie ĝi tute malaperas. (Ridoj)
Amikoj, tio ĉi ne estas
nura metaforo. Ĝi estas vero.
Estas ekzakte kiel preni
unu 325-milligraman aspirinon,
ĵeti ĝin meze de grandega lago,
miksi la tutaĵon, kompreneble per grandega kulero,
kaj atendi proksimume du jarojn
por ke la solvaĵo homogeniĝas.
Tiam, kiam vi sentas kapdoloron,
trinku iomete de tiu akvo,
kaj -- miraklo -- vi resaniĝas.
(Ridoj)
Jes, jen tio, kio homeopatio vere estas.
Oni ankaŭ asertas -- vere ridinde --,
ke ju pli diluita la substanco,
des pli potenca ĝi fariĝas.
Tute logike... Nu, mi aŭdis pri iu ulo en Florido.
La povrulo mortis pro superdozo
de homeopatia kuracilo:
Li forgesis preni ĝin.
(Ridoj)
Bone pripensu ĝin; vi komprenos.
Ridinde estas. Tute absurde.
Mi ne scias kial ni kredas
tiom da sensencaĵojn de tiom da jaroj.
Kaj nun, kelkaj vortoj,
pri la James Randi Edukfondaĵo.
Nia propono estas ja alloga,
sed verdire, la fakto ke neniu
rapidas akcepti ĝin
ne signifas, ke paranormalaj povoj ne ekzistas.
Ili ja povus ekzisti, ie, iel.
Eble mediumoj estas simple tro riĉaj.
Certe, ĝi pravas pri Sylvia Browne.
Pripensu: 700 dolarojn por 20-minuta seanco
pertelefona --
avokatoj postulas malpli!
Ŝi probable enspezas amasegon da mono.
Homoj tiaj ne bezonas unu milionon
da dolaroj, sendube,
sed kial ne preni ĝin
nur por ridindigi min?
Por silentigi tiun nediotima viraĉo
pri kiu Sylvia Browne ĉiam parolas?
Mi pensas, ke ion oni nepre faru pri tio.
Ni vere ŝatus ricevi viajn sugestojn, amikoj,
pri kiel kontakti la estrarojn de la lando,
de la ŝtatoj kaj de la urboj
por devigi ilin fari ion.
Se vi ion eltrovas... Nu, kompreneble,
hodiaŭ ni aŭdis homojn parolantajn
pri la aideso-epidemio
kaj la malnutritaj infanoj ĉie ĉirkaŭ ni,
kaj la dramoj kaŭzitaj de netrinkebla akvo.
Ĉio tio ĉi ja gravas,
estas vere grave por ni,
kaj estas nia devo agi pri tiuj problemoj.
Sed samtempe,
kiel Arthur C. Clarke skribis,
la putriĝo de la homa menso,
la kredo je paranormaleco, kaj okultaj povoj
kaj psikuloj --
ĉiuj tiuj sensencaĵoj
tiu Mezepoka pensmaniero --
io estas farenda prie, laŭ mi,
kaj ĝi baziĝas sur edukado.
Plejparte, la novaĵkomunikiloj
kulpas pri tiu problemo.
Ili senhonte promocias
ĉiajn absurdaĵojn tiajn
por plaĉi al la sponsoroj.
Por ili, nur gravas la gajnaĵoj, la financaj rezultoj.
Ili pensas nur pri tio.
Kaj estas plenumenda de ni agi prie.
Mi pretas aŭskulti viajn sugestojn,
kaj invitas vin
viziti nian retpaĝaron.
-- www.randi.org.
Enklaku ĝin kaj konsultu la arkivojn,
vi komencos plibone kompreni tion,
pri kio mi parolis hodiaŭ.
Vi vidos niajn dosierojn.
Nenio komparas al esti sidinta en tiu librejo
kaj vidi familion, kiu rakontas
kiel panjo disdonis la familian havaĵon.
Ŝi elbankigis la ŝparkontojn,
disvendis la akciojn.
Ĉagrenigas aŭdi rakontojn tiajn,
kaj ŝi neniel helpis sian familion,
neniun problemon ŝi solvis.
Jes, eble disvolviĝos putriĝo de la mensoj
en tiu ĉi lando,
kaj la mensoj de ĉie ĉirkaŭ la terglobo
se ni ne reagas taŭge pri tiu problemo.
Nu, ni elmontras tiun allogaĵon,
kaj agitas ĝin ĉe la nazo de ĉiuj.
Ni atendas, ke la psikuloj venas mordeti ĝin.
Ho, ja multaj venas,
centoj venas provi ĉiujare.
Ili estas rabdistoj kaj homoj,
kiuj kredas, ke ankaŭ ili povas alparoli mortintojn,
sed nur duarangaj ili estas; ili ne scias kiel taksi
siajn laŭdirajn povojn.
La profesiulojn, oni neniam vidas.
Kun la escepto de Sylvia Browne,
kiel mi ĵus rakontis.
Unue, ŝi akceptis, sed nun ŝi rifuzas.
Gesinjoroj,
Mi nomiĝas James Randi,
kaj mi atendas.
Dankon.
(Aplaŭdoj)