Mia nomo estas Taylor Wilson. Mi estas 17-jara kaj mi estas nuklea fizikisto. Kvankam malfacile kredebla, tio estas vera. Kaj mi volas prezenti la ideon ke nuklea fuzio estos tia punkto al kiu la ponto priparolata de T.Boon Pickens kondukos nin. Do nuklea fuzio estas nia energiestonteco. Kaj la dua temo prezentas la ideon, ke gejunuloj vere povas ŝanĝi la mondon. Do, vi povas demandi... (Aplaŭdo) Vi povas demandi kiel vi scias, kio estas nia energiestonteco? Nu, mi konstruis fuzian reaktoron kiam mi estis 14-jara. Jen la interno de mia fuzia reaktoro. Mi komencis la projekton kiam mi estis 12 aŭ 13-jara. Mi decidis, ke mi volis konstrui stelon. Kaj la plimulto el vi verŝajne diras, ke nuklea fuzio ne ekzistas. Oni ne vidas nukleajn elektrejojn, kiuj uzas fuzian energion. Fakte, la mia funkcias neperfekte. Ĝi ne kreas pli da energio, ol ĝi ricevas. Tamen ĝi faras multajn mojosaĵojn. Kaj mi konstruis ĉi tion en mia garaĝo kaj nun ĝi restas en la fizika fako de la universitato de Nevado, en Reno. Kaj ĝi koliziigas deŭterio-atomojn, kiuj estas hidrogeno kun ekstra neŭtrono ene. Ĉi tio similas al reakcio de la protona ĉeno, kiu okazas en la suno. Kaj mi koliziigas ilin tiel forte, ke la hidrogeno kunfandiĝas, estigante kromproduktojn kaj mi uzas tiujn kromproduktojn. Do dum la antaŭa jaro mi venkis je la Intel Internacia Scienca kaj Inĝeniera Foiro. Mi evoluigis detektilon, kiu anstataŭigas la nunajn uzitajn de la Homeland Security. Per centoj da dolaroj mi kreis sistemon, kiu superas je kapablo detektilojn, kiuj kostas centojn de miloj da dolaroj. Mi konstruis ĝin en mia garaĝo. (Aplaŭdo) Kaj mi evoluigis sistemon por produkti medicinajn izotopojn. Anstataŭ tre multekostajn konstuaĵojn oni nun bezonas nur aparaton, kiu je tre eta nivelo povas produkti tiujn izotopojn. Jen mia fuzia reaktoro fone. Jen mi ĉe la kontrolpanelo de mia fuzia reaktoro. Ho, parenteze, mi faras koncentritan uranion en mia garaĝo, do mia nuklea programo estas tiel altnivela kiel la irana programo. Eble mi ne devus paroli pri tio. Jen mi la CERN en Ĝenevo, Svislando la plej eminenta partikla fizika laboratorio de la mondo. Jen mi kun prezidanto Obama, mi montras al li mian Homeland Security esploradon. (Aplaŭdo) Dum ĉirkaŭ sep jaroj farante prinuklean esploradon, mi komencis per sonĝo krei "stelo en bokalo" en mia garaĝo kaj mi je fino renkontis la prezidanton kaj evoluigis aĵojn, kiuj, mi kredas, povas ŝanĝi la mondon kaj mi pensas, ke aliaj gejunuloj ankaŭ povas. Do koran dankon. (Aplaŭdo)