Mia nomo estas Taylor Wilson.
Mi estas 17-jara
kaj mi estas nuklea fizikisto.
Kvankam malfacile kredebla, tio estas vera.
Kaj mi volas prezenti la ideon
ke nuklea fuzio
estos tia punkto
al kiu la ponto priparolata de T.Boon Pickens
kondukos nin.
Do nuklea fuzio estas nia energiestonteco.
Kaj la dua temo prezentas la ideon,
ke gejunuloj vere povas ŝanĝi la mondon.
Do, vi povas demandi...
(Aplaŭdo)
Vi povas demandi
kiel vi scias, kio estas nia energiestonteco?
Nu, mi konstruis fuzian reaktoron
kiam mi estis 14-jara.
Jen la interno de mia fuzia reaktoro.
Mi komencis la projekton
kiam mi estis 12 aŭ 13-jara.
Mi decidis, ke mi volis konstrui stelon.
Kaj la plimulto el vi verŝajne diras,
ke nuklea fuzio ne ekzistas.
Oni ne vidas nukleajn elektrejojn, kiuj uzas fuzian energion.
Fakte, la mia funkcias neperfekte.
Ĝi ne kreas pli da energio, ol ĝi ricevas.
Tamen ĝi faras multajn mojosaĵojn.
Kaj mi konstruis ĉi tion en mia garaĝo
kaj nun ĝi restas en la fizika fako
de la universitato de Nevado, en Reno.
Kaj ĝi koliziigas deŭterio-atomojn,
kiuj estas hidrogeno kun ekstra neŭtrono ene.
Ĉi tio similas al reakcio
de la protona ĉeno, kiu okazas en la suno.
Kaj mi koliziigas ilin tiel forte,
ke la hidrogeno kunfandiĝas,
estigante kromproduktojn
kaj mi uzas tiujn kromproduktojn.
Do dum la antaŭa jaro
mi venkis je la Intel Internacia Scienca kaj Inĝeniera Foiro.
Mi evoluigis detektilon, kiu anstataŭigas la nunajn
uzitajn de la Homeland Security.
Per centoj da dolaroj
mi kreis sistemon, kiu superas je kapablo
detektilojn, kiuj kostas centojn de miloj da dolaroj.
Mi konstruis ĝin en mia garaĝo.
(Aplaŭdo)
Kaj mi evoluigis sistemon
por produkti medicinajn izotopojn.
Anstataŭ tre multekostajn konstuaĵojn
oni nun bezonas nur aparaton, kiu je tre eta nivelo
povas produkti tiujn izotopojn.
Jen mia fuzia reaktoro fone.
Jen mi ĉe la kontrolpanelo
de mia fuzia reaktoro.
Ho, parenteze, mi faras koncentritan uranion en mia garaĝo,
do mia nuklea programo estas tiel altnivela kiel la irana programo.
Eble mi ne devus paroli pri tio.
Jen mi la CERN en Ĝenevo, Svislando
la plej eminenta partikla fizika laboratorio de la mondo.
Jen mi kun prezidanto Obama,
mi montras al li mian Homeland Security esploradon.
(Aplaŭdo)
Dum ĉirkaŭ sep jaroj
farante prinuklean esploradon,
mi komencis per sonĝo
krei "stelo en bokalo" en mia garaĝo
kaj mi je fino renkontis la prezidanton
kaj evoluigis aĵojn, kiuj, mi kredas, povas ŝanĝi la mondon
kaj mi pensas, ke aliaj gejunuloj ankaŭ povas.
Do koran dankon.
(Aplaŭdo)