Ekde pli ol unu horo
mi tenas vin en miaj brakoj
De kelkaj tagoj
mi estas tute via.
Estas tre malfrue
kaj vi ne dormas
mi faris por vi lul-kanton
jen ĝi
Morgaŭ, la tago estos tie
kaj la birdoj
kantos sian ĝoj'
viaj oraj palpebroj malfermiĝos
al la suno kaj al ĝia kant'
Fermu la okulojn
estas mirinde
kaj en viaj revoj
ĉiuj feinoj
venos veki vin
(dormu kara)
Kial vi ne dormas?
Morgaŭ mi devas
ellitiĝi frumatene
mi havas rendevuon
gravegan
se vi amas vian patron
(se vi vere amas lin)
estu laca
kaj dormu nun.
Mi kaptis okazon
(vi glutadis vian suĉ-botelon)
por dormeteteto
ĉirkaŭ deksekunda
estis komforte
mi sentas min tute bone
nun vi dormas
vi ĉesas nin f...
(dormu kara)
Morgaŭ, la tago estos tie
kaj la birdoj kantos ilian ĝoj'
viaj oraj palpebroj malfermiĝos
al la suno kaj al ĝia kant'
Fermu la okulojn
estas mirinde
kaj en viaj revoj
ĉiuj feinoj...
Dormu! Dormu! Dormu!
(Damne!)
Kial vi ne dormas?
Dormu, dormu, dormu!
(Lasu dormi paĉjon!)
Tio, kion vi rigardas
ridanta
kaj tio, kion vi prenas
por paraŝutoj...
estas miaj palpebroj.
Mia filo...
Estas malfacile esti plenkreskul'.
Nu, ni ludu senkaŝe
ni rivelu niajn intencojn
Se vi ekdormas
al vi mi aĉetos poŝtelefon'
ponear'
pulvo-saket'
aldone kanguru'
se vi tuj ekdormas.
Viaj palpebroj pezas...
vi estas sub mia pov'...
varma sento
torporigas vian korp'...
vi fartas bone...
vi nur aŭdas mian voĉon...
mi kalkulas ĝis tri...
kaj vi ekdormos
Kial vi ne volas dormi?
Kial vi ne dormas?
Mi volonte donus al vi
dormigilon
sed ne plu estas
demandu al vi patrinon
Ve, ĉu vi estas nedormema?
Vi ne lasas al mi elekton, do
(alvenis la tempo de minaĉoj)
se vi ne dormas
mi forlasas vin al adopto!
Dormu! Dormu! Dormu!
Nu, ŝajne tio funkcias...
Vi fermas viajn okulojn
vi estas tiel afabla
estas mirinde
vi dormas kiel anĝelo
vi bonŝancas
Ankaŭ mi dormemas
sed matenas
mi devas vesti min
Mi furioziĝis
mia kor', mi bedaŭras
pardoncele...
mi ludos por vi trumpetaĵon.