Malgraŭ la pravaj zorgoj pri aidoso kaj la birda gripo -- kaj ni aŭskultos pli poste la brilan D-ron Brillant paroli pri tio -- mi volas paroli pri aliaj pandemioj, kiuj estas la korvaskula malsano, diabeto, hipertensio -- ĉiuj plene preventeblaj por almenaŭ 95 procentoj de la homoj nur per ŝanĝo de dieto kaj vivo-stilo. Okazas, ke nuntempe estas tutmondiĝo de la malsano, ke homoj ĉie ekmanĝas kiel ni, kaj vivas kiel ni, kaj mortas kiel ni. Post unu generacio, ekzemple, Azio, kiu havis unu el la plej malaltaj proporcioj de kormalsano, trodikeco kaj diabeto, atingis unu el la plej altaj. Kaj en Afriko, kormalsano samrangas kun mortoj pro HIV kaj aidoso en la plejmulton de la landoj. Do jen estas urĝa momento de oportuno, kiun ni profitu por fari gravan ŝanĝon, kiu povas influi la vivojn de ja milionoj da homoj kaj praktiki preventan medicinon laŭ tutmonda skalo. Kor- kaj sangvaskulaj malsanoj mortigas pli da homoj -- ne nur ĉi-lande, sed ankaŭ tutmonde -- ol ĉiuj aliaj kialoj kune, kvankam ĝi estas plene preventebla por preskaŭ ĉiuj. Ĝi ne nur estas preventebla; ĝi fakte estas inversigebla. Kaj dum la lastaj 29 jaroj, preskaŭ, ni sukcesis montri, ke per simpla ŝanĝo en la dieto kaj vivo-stilo, uzante tiujn tre altteknikajn, kostajn, modernegajn mezurojn por pruvi kiel potencaj estas la tre simplaj malaltteknikaj kaj malmultekostaj intervenoj -- kvanta arteriografio, antaŭ kaj post unu jaro, kaj koraj PET-tomografioj. Ni montris antaŭ kelkaj monatoj -- ni publikigis la unuan studaĵon montrantan, ke oni povas ja haltigi aŭ malprogresigi prostatan kanceron farante ŝanĝojn en dieto kaj vivostilo kaj 70-procenta malprogreso en la tumoro aŭ haltigo de la tumor-kreskiĝo, kompare al nur naŭ procentoj de la kompara grupo. Kaj en tiu ĉi MRI- kaj MR-spektroskopio la aktiveco de prostata tumoro montriĝas ruĝe -- vi povas vidi ĝian reduktiĝon post unu jaro. Nun estas epidemio de trodikeco: du trionoj el la plenkreskuloj kaj 15 procentoj el la infanoj. Vere zorgigas min, ke diabeto kreskis 70-procente dum la lastaj 10 jaroj kaj tiu ĉi povas esti la unua generacio en kiu niaj infanoj vivas malpli longe ol ni. Estas bedaŭrinde kaj preventeble. Tio ĉi ne estas balotrezultoj, sed homoj -- la nombro da trodikaj homoj laŭ ŝtato, komencante en 1985 - 87 -- kaj tio ĉi el CDC-retejo -- 1988 ĝis 1991 -- vi ekhavas novan kategorion -- 1992 ĝis 96, 1997 ĝis 2001 - ĝi plimalboniĝas. Ni iel malevoluas. (Ridoj) Nu, kion ni povas fari pri tio? Bone, la dieto, kiun ni trovis kaj povas malevoluigi kormalsanon kaj kanceron estas azia dieto. Sed en Azio, oni ekmanĝas kiel ni kaj tio klarigas kial ili ekmalsaniĝas kiel ni. Do mi eklaboris kun pluraj grandaj manĝaĵo-entreprenoj. Ili povas igi alloge kaj amuze kaj plaĉe kaj konvene manĝi pli sanigajn manĝaĵojn, -- mi prezidas la rekomendkonsilantarojn de McDonald's kaj Pepsico, kaj ConAgra, kaj Safeway kaj baldaŭ Del Monte, kaj ili malkovras, ke tio estas favora al negoco. La salatoj, kiujn vi vidas ĉe McDonald's venis el la studo -- ĝi ofertos azian salaton. Ĉe Pepsi, du trionoj el ĝia malneta enspezo venas el ĝiaj pli bonaj manĝaĵoj. Se ni povas agi tiel, ni povos liberigi rimedojn por aĉeti medikamentojn, kiujn oni vere bezonas por zorgi pri aidoso, HIV, malario kaj preventi birdan gripon. Dankon.