Malgraŭ la pravaj zorgoj pri aidoso kaj la birda gripo
-- kaj ni aŭskultos pli poste la
brilan D-ron Brillant paroli pri tio --
mi volas paroli pri aliaj pandemioj, kiuj estas
la korvaskula malsano, diabeto, hipertensio
-- ĉiuj plene preventeblaj
por almenaŭ 95 procentoj de la homoj
nur per ŝanĝo de dieto kaj vivo-stilo.
Okazas, ke nuntempe estas
tutmondiĝo de la malsano, ke homoj ĉie
ekmanĝas kiel ni, kaj vivas kiel ni, kaj
mortas kiel ni. Post unu generacio, ekzemple,
Azio, kiu havis unu el la plej malaltaj proporcioj de
kormalsano, trodikeco kaj diabeto, atingis
unu el la plej altaj. Kaj en Afriko, kormalsano
samrangas kun mortoj pro HIV kaj aidoso
en la plejmulton de la landoj.
Do jen estas urĝa momento de oportuno, kiun
ni profitu por fari gravan ŝanĝon, kiu povas
influi la vivojn de ja milionoj da homoj
kaj praktiki preventan medicinon
laŭ tutmonda skalo.
Kor- kaj sangvaskulaj malsanoj mortigas
pli da homoj -- ne nur ĉi-lande, sed
ankaŭ tutmonde -- ol ĉiuj aliaj kialoj kune,
kvankam ĝi estas plene preventebla por preskaŭ ĉiuj.
Ĝi ne nur estas preventebla; ĝi fakte estas
inversigebla. Kaj dum la lastaj 29 jaroj, preskaŭ,
ni sukcesis montri, ke per simpla ŝanĝo en la
dieto kaj vivo-stilo, uzante tiujn tre altteknikajn,
kostajn, modernegajn mezurojn por pruvi
kiel potencaj estas la tre simplaj malaltteknikaj kaj
malmultekostaj intervenoj -- kvanta
arteriografio, antaŭ kaj post unu jaro,
kaj koraj PET-tomografioj.
Ni montris antaŭ kelkaj monatoj -- ni publikigis
la unuan studaĵon montrantan, ke oni povas
ja haltigi aŭ malprogresigi prostatan kanceron
farante ŝanĝojn en dieto kaj vivostilo kaj
70-procenta malprogreso en la tumoro aŭ
haltigo de la tumor-kreskiĝo, kompare al nur naŭ
procentoj de la kompara grupo.
Kaj en tiu ĉi MRI- kaj MR-spektroskopio
la aktiveco de prostata tumoro montriĝas ruĝe -- vi
povas vidi ĝian reduktiĝon post unu jaro.
Nun estas epidemio de trodikeco: du trionoj el
la plenkreskuloj kaj 15 procentoj el la infanoj.
Vere zorgigas min, ke diabeto kreskis 70-procente
dum la lastaj 10 jaroj kaj tiu ĉi povas esti la
unua generacio en kiu niaj infanoj vivas
malpli longe ol ni. Estas bedaŭrinde
kaj preventeble.
Tio ĉi ne estas balotrezultoj, sed
homoj -- la nombro da trodikaj homoj
laŭ ŝtato, komencante en 1985 - 87 -- kaj
tio ĉi el CDC-retejo -- 1988 ĝis 1991 -- vi
ekhavas novan kategorion -- 1992 ĝis 96,
1997 ĝis 2001 - ĝi plimalboniĝas.
Ni iel malevoluas. (Ridoj)
Nu, kion ni povas fari pri tio? Bone,
la dieto, kiun ni trovis kaj povas malevoluigi
kormalsanon kaj kanceron estas azia dieto.
Sed en Azio, oni ekmanĝas kiel ni
kaj tio klarigas kial ili ekmalsaniĝas
kiel ni.
Do mi eklaboris kun pluraj grandaj
manĝaĵo-entreprenoj. Ili povas igi alloge kaj amuze
kaj plaĉe kaj konvene manĝi pli sanigajn manĝaĵojn,
-- mi prezidas la rekomendkonsilantarojn de McDonald's
kaj Pepsico, kaj ConAgra, kaj Safeway kaj
baldaŭ Del Monte, kaj ili malkovras, ke
tio estas favora al negoco.
La salatoj, kiujn vi vidas ĉe McDonald's venis el
la studo -- ĝi ofertos azian salaton.
Ĉe Pepsi, du trionoj el ĝia malneta enspezo
venas el ĝiaj pli bonaj manĝaĵoj.
Se ni povas agi tiel, ni povos liberigi
rimedojn por aĉeti medikamentojn, kiujn oni vere
bezonas por zorgi pri aidoso, HIV, malario
kaj preventi birdan gripon. Dankon.