Ni loĝas en Rusio. La flago de Rusio estas blanka-blua-ruĝa Kaj ĝia ĉefurbo estas Moskvo. En Moskvo estas multe da ĝardenoj kaj parkoj. Kaj estas bela zoologia ĝardeno. En ĝi ekloĝis animaloj el la tuta mondo: De eta birdo kolibro ĝis granda kaj forta Amura tigro. Rusio limas kun 16 landoj, Kaj nia limo estas unu kaj duono fojojn pli longa, Ol la ekvatoro de la Tero. En la oriento, laŭ la granda rivero Amuro, Etendiĝas limo kun Ĉinio. En ĉi tiu lando ekde antaŭlongaj tempoj Loĝas nanaoj — denaskaj ĉasistoj kaj fiŝistoj. Ekde infanaĝo ili vizitadas la tajgon por ĉasi Kaj kaptadas felajn bestojn. En la tajgo loĝas amura tigro kaj leopardo — Nun tre raraj animaloj, registritaj en la Ruĝa libro. En antaŭa tempo nanaoj devis defendi sian landon De invadantoj — militemaj manĉuroj. Konserviĝis mirindaj fabeloj pri tio. Kaj ĉiu estas kiel juvela gemo. LA MONTO DA GEMOJ "Homo, kiu ekdormis en loĝejo de besto, vekiĝos besto". Popola kredaĵo. "Ne estas regulo sen escepto." Popola proverbo. KORO DE BESTO Laŭ amuraj fabeloj Tio estis antaŭlonge... Sur Amuro vivis nanao, nomata Udaga. Li estis sukcesa kaj lerta ĉasisto. Li ne mortigis bestojn sencele, Ankaŭ homojn li neniam ofendis. Foje Udaga ĉasadis en la tajgo multajn tagojn. Kaj li rememoris la hejman vilaĝon, La maljunan ŝamanon kaj lian nepinon Ĉelĉenaj. Udaga kaj Ĉelĉenaj amis unu la alian ekde infanaĝo. Ankaŭ li rememoris la pli junan fraton. Kaj kiel Ĉelĉenaj donacis La amuleton por bonŝanco. Udaga ekenuis kaj decidis reveni la hejman vilaĝon Kiel eble plej rapide. Udaga? Udaga! Udaga? Udaga! Udaga... Kaj la ŝamano rakontis al Udaga pri ĉio, Kio okazis en la vilaĝo. Por ĉiam... Udaga! Udaga! Udaga! Udaga... Udaga! Jen tia historio okazis al Udaga. Ekde tiam sur Amuro oni diras: "Se vi havas kuraĝan koron, kaj vi defendas malfortulojn, Do vi ekposedos forton de urso Kaj lertecon de tigro".