Bonan matenon. Mi estas Tim Morley,
kaj mi prelegos pri novstila,
iom malkutima metodo por instrui fremdajn lingvojn en bazlernejoj.
Nu, multaj bazlernejoj en Britio
nun havas studprogramon pri fremdaj lingvoj — bonege! —
sed estas tie kapablo-breĉo: unuflanke, ni havas
multajn bazlernejajn instruistojn — treege efikajn, bone trejnitajn —
sed plimulto de ili eĉ ne parolas fremdan lingvon,
kaj neniam trejniĝis pri instruado de lingvo.
Aliflanke, ni havas multajn instruistojn de fremdaj lingvoj en mez- kaj alt-lernejoj,
kiuj tre bone instruas je tiuj niveloj,
sed antaŭ grupo de 7-jaraĝuloj
ili estas ekster sia kampo de kompetenteco,
kaj oni povas kompreni, ke ili ne volas envolviĝi en tia afero.
Do estas tiu manko de kompetenteco, sed la projekto "Springboard to Languages",
en kio mi engaĝiĝis antaŭ kelkaj jaroj,
celas solvi tion per instruado de Esperanto en bazlernejoj.
Nu, la titolo de mia prelego donas impreson pri la, ni diru, komprenebla nekredemo
de kelkaj gepatroj.
"KION vi instruas al mia infano?"
"Kio, diable...?" "La hispana, ĉu?" "KIAL?"
Ĉiuj tute pravigeblaj demandoj, kiujn mi provos nun respondi.
Do, la unua afero: NE temas pri kurso de Esperanto.
La celo ne estas dissendi infanojn en la mondon
kiel fluaj parolantoj de Esperanto, por uzi la lingvon
en la hejma kaj labora vivo, kaj tiel plu.
Tio ne estas la celo. La granda plimulto de la infanoj
verŝajne neniam renkontos alian Esperanto-parolanton dum sia vivo.
Nu bone; tio ne estas la celo.
Do kio ja estas la celo? Ĉio ĉi estas la celo.
Ĉefa afero estas lingva prikonscio.
Esperanto estas multe pli simpla lingvo
ol iu ajn alia, kiun mi iam renkontis
(kaj mi ja lernis kelkajn kaj instruis kelkajn).
Oni kreis ĝin specife por esti facile kaj rapide lernebla
kaj oni ja spertas dekoble pli rapidan kaj facilan lernadon
ol kun iu ajn lingvo, kiun mi konas.
Do la infanoj rapide trapasas la fazon de simpla enmemorigo,
kaj komencas vere kaj kreeme uzi la lingvon, kio estas bonega.
Ĝi helpas disvolvi la mensan gimnastikon, kiun oni bezonas
kiam oni havas du lingvojn mense
por komuti de unu al la alia, kaj trovi similaĵojn inter ili.
Ĉiuj tiuj kapabloj utiliĝas kune kun la agrabla, simpla lingvo,
kaj poste oni povas re-uzi tiujn kapablojn
por posta studado de aliaj lingvoj.
Temas pri sukcesa, inkluzivema sperto.
"Inkluzivema" laŭ la senco, ke en iu ajn klaso,
multe pli granda parto de la infanoj
kapablos kompreni kaj ekuzi Esperanton
por fari pli fruktodonajn aferojn ol per aliaj lingvoj.
Kaj, mi aŭdacas diri, tio estas sukcesa inkluzivema sperto.
Reagoj de infanoj, spertoj de instruistoj, de direktoroj,
kaj de gepatroj — post kiam ili ekkomprenas la aferon —
kaj mi aldonu, ankaŭ la faka pritakso,
ĉiuj indikas, ke tio estas bona. Tio funkcias.
Ni rigardu rapide la taksonomion de "Bloom",
kiu ofte estas gvidilo dum kurs-planado.
Oni progresas el malsupre ("parkerado" kaj "kompreno") supren ("pritakso" kaj "kreado").
Estas danĝero en bazlerneja instruado de lingvoj,
ke oni blokiĝas ĉe la malsupro.
La infanoj devas multon rememori kaj parkeri —
la konjugaciojn, la inajn kaj malinajn substantivojn,
la literumon, la elparolon —
estas multegaj aferoj parkerendaj
antaŭ ol oni povos atingi la pli altajn kapablojn.
En multaj lingvo-lecionoj en bazlernejoj,
kie oni provas instrui la francan aŭ hispanan aŭ ĉinan,
oni restas ĉe la malsupro,
kaj la infanoj neniam atingas kreemon en la fremda lingvo,
kaj estas danĝero, ke infanoj perdos sian intereson antaŭ tio.
Esperanto malaltigas la necesan parkeradon
kaj oni pli rapide progresas al pli altaj,
pli interesaj kaj stimulaj kapabloj.
Angla alfabetigo — lerni Esperanton helpas al infanoj lerni sian propran lingvon.
Mi vidis 5-jaraĝulojn, kiuj baraktis por legi kaj skribi en la angla,
sed kiuj malkovris, ke ili fakte ja kapablas legi
per lego de Esperanto. Estis tiom pli simple,
kaj tio donis al ili la memfidon, kiun ili bezonis
por progresi kun la angla.
Mi vidis 9-jaraĝajn infanojn, kun tasko
"Eltrovi la adjektivon en frazo" —
ili tuj tradukis la frazon
al Esperanto en sia kapo,
ĉar la adjektivoj en Esperanto montriĝas multe pli klare ol en la angla.
Do tio helpas la infanojn lerni ankaŭ sian propran lingvon.
Kaj eĉ en matematiko — la maniero diri nombrojn en Esperanto
helpas klarigi kiel oni "konstruas" la nombron.
Por 5-jaraĝa infano, kiu lernas pri adicio
kaj pri dekoj kaj unuoj, tio multe helpas.
Mi montros kelkajn ekzemplojn pri tio poste.
Do, Esperanto venigas ĉion ĉi en la klasĉambron.
Kaj, preskaŭ kiel krom-efiko, ĝi povas ankaŭ alporti
kontakton kun fremdaj kulturoj
— kio estas evidente grava kialo por lerni lingvojn —
kaj mi ĉeestis klasĉambrojn kaj videokonferencojn
inter klasĉambroj en Britio
kaj en Slovenio, en Hungario, en Germanio.
Estas pluraj projektoj "Comenius" —
"Comenius" estas la nomo de la stipendioj,
kiujn la Eŭropa Komisiono donas al bazlernejoj
por estigi ligojn kun aliaj lernejoj tra Eŭropo —
estas diversaj "Comenius"-projektoj,
kie oni uzas Esperanton kiel inter-lingvo
inter la infanoj, kaj ankaŭ la plenkreskuloj.
Do Esperanto alportas ĉion ĉi al la klasĉambro.
Mi nun donas analogion. Kiel oni ne atingu la celon.
Tiu homo estas fagot-ludanto.
Ludi fagoton multe plaĉas al li,
kaj li eble eĉ gajnas sian monon per tio.
Mi sugestas, ke se vi ŝatus, ke via infano
fariĝu profesia fagoto-ludisto,
la plej bona komenco NE estus
doni fagoton al 7-jaraĝa infano.
"Jen, Joĉjo, muziku por ni!"
Tio ne funkcios.
Ĝi estas granda, peza instrumento eĉ en plenkreskaj manoj.
Per infanaj manoj, estas trege malfacile ludi ĝin.
Oni devas enmemorigi i.a. la fingrumadon,
kaj malfacilas fari eĉ la plej etan grincon per la anĉo,
sen paroli pri bela muzik-tono.
Kaj do, se vi farus tion, post 6 aŭ 12 monatoj,
la rezulto estus, "Mi ne ŝatas tion,"
"Mi ne kapablas fari tion." "Mi ne havas talenton por muziko."
"Mi ne volas fari muzikon."
Do evidente, oni ne faru tion. Ni simple komencu.
Bonvolu starigi manojn: kiu lernis ludi bekfluton en bazlernejo?
Ja mi lernis.
Jes, preskaŭ ĉiuj.
Kiu ankoraŭ ludas bekfluton, por plezuro aŭ en orkestro?
Ah, unu, du, bone! Pli ol mi atendis!
Kelkaj homoj daŭrigas tion, sed la granda plejmulto ne.
Do, ĉu la instru-politiko fiaskegis?
Kial oni instruis al ni tiun senutilan instrumenton? Tio ne utilas en la vivo!
Evidente, tio ne estas la celo.
Per la bekfluto, oni eklernas pri muziko.
Oni lernas pri maĵoraj kaj minoraj gamoj.
Oni komencas legi muzikon.
Oni lernas pri ritmo kaj takt-indikoj,
pri kunludo kun aliuloj, pri harmonio.
Ĉiuj tiuj muzikaj scioj eniras pere de la simpla instrumento
kaj poste oni povas apliki ĝin al la fagoto
aŭ la orgeno aŭ al iu ajn alia instrumento.
Do, analogie: la franca, en klasĉambro, estas fagoto.
La hispana, en klasĉambro, estas fagoto.
La ĉina estas pligrandigita fagoto kun aldonaj tonoj!
Esperanto estas bekfluto. Jen la tuto.
Nu, antaŭ la sekva parto, mi volas diri:
mi apenaŭ toleras prelegojn, kiam oni plenigas la muron per teksto,
kaj simple laŭtlegas ĝin.
Tio ne estas prelego, tio estas laŭtlegata raporto,
kaj oni rapide enuiĝas.
Malgraŭ tio, mi ja plenigos muron per teksto,
kaj mi ja laŭtlegos ĝin al vi!
Toleru tion, mi petas — estas nur unufoje!
Temas pri citaĵo el raporto
de la Edukado Fako de la Universitato de Manĉestro
kiu pritaksas la projekton "Springboard to Languages"
kaj en tiu ĉi parto, ili skribas pri Lernejo A,
kie la infanoj lernis Esperanton dum 18 monatoj je tiu tempo,
kaj Lernejo B, kie ili dum du jaroj lernis la francan,
kaj ili ĵus eklernis Esperanton.
Ili ĉiuj faris ekzamenon pri la franca, kaj jen la rezulto.
"Ĉu "Springboard" helpas lerni aliajn lingvojn?"
"Oni invitas la lernantojn malĉifri la francan frazon:
'Les oreilles de l'éléphant sont très grandes
et le nez est très long.'
Kaj ili observis: "La nuraj infanoj,
kiuj sukcese tradukis la tutan frazon,
venis — interese — de la Lernejo A.
(t.e. la infanoj, kiuj lernis Esperanton kaj neniam ricevis eĉ unu lecionon pri la franca).
"Tiuj du infanoj uzis interesajn metalingvajn,
malĉifrajn strategiojn (similajn vortojn, interpunkcion, kuntekston).
Alivorte, la lingvo-kompetentecon, kiun ili gajnis per Esperanto.
"La infanoj de Lernejo B, kiuj studis la francan ekde la unuan lernejan jaron,
poentis nur iomete pli bone ol tiuj de Lernejo A
en franca ekzameno"
Do la kapabloj, kiujn la infanoj akiris per Esperanto
helpis ilin atingi preskaŭ la saman nivelon en ekzameno pri la franca
kompare al infanoj, kiuj lernis la francan.
Do, kial Esperanto estas tiom speciala?
Kial ĝi tiom bone plenumas tian rolon?
Mi rapide donos kelkajn ekzemplojn.
Jen, supre, estas nombroj:
unu, du, tri, kvar, kvin
ses, sep, ok, naŭ, dek
Tiom oni devas parkeri. Enordo.
Sed post kiam vi enkapigis tion,
vi havas ĉion bezonatan por nombri ĝis 99.
Restas nenio lernenda; oni simple aplikas la sciojn.
11, 12, 13 estas simple "dek unu", "dek du", "dek tri"
laŭvorte "dek + unu", "dek + du", "dek + tri"
ĝis "dudek", laŭvorte "du dekoj".
Kaj poste: "dudek unu", "dudek du" kaj tiel plu
tute same ĝis 99.
Do, por infanoj, kiuj lernas pri centoj, dekoj kaj unuoj,
ili fakte tradukas la nombron al Esperanto
(mi vidis tion okazi en la klasĉambro)
"do... 27... dudek sep... do 'dudek' estas 'dufoje dek'
do mi skribas '2' en la kolumno de 'dekoj'
kaj '7' en la kolumno de 'unuoj'..."
Do, kiam oni esperantigas la nombron,
oni vidas pli klare, kion signifas la '2' ene de '27'.
Kaj sube, estas skribite "sesdek tri"... ĉu iu volas traduki?
"73!" Ho, fakte estas 63, sed dankon pro via partoprenemo!
Kaj denove, tio montras la minimumigon
de aferoj parkerendaj —
kiam oni lernas la vorton "patro", vi povas derivi "patrinon"
— "-ino" signifas "la inan ekvivalenton" —
do "patrino" estas la vorto por "mother".
Ne estas vorto aparte lernenda.
"instruisto" signifas "teacher", kaj se tiu homo
hazarde estas ina kaj oni volas aludi tion,
oni povas nomi ŝin "instruistino".
Oni uzas la saman sufikson "-ino" por marki ion ajn kiel ina.
"Hundo" — tion tuj komprenas germanparolantoj —
kaj "hundido" estas juna hundo. "-ido" signifas "la filo aŭ filino".
Do, el "kato" oni povas simile derivi "katidon".
"kuniklo" estas rekonebla de parolantoj de la itala aŭ de la latina
kaj la juna besto estas "kuniklido".
Nu, mi parolas la francan nun de 25 jaroj,
mi loĝis en Francio, kaj mia familio estas dulingva (angla/franca),
sed mi ne kapablas tuj rememori la francan vorton
por "kuniklido".
Mi konas la vorton por "kuniklo", sed ne "kuniklido".
Mi ne memoras tiun vorton, sed en Esperanto, ĝi estas simple evidenta.
Mi ne povus NE scii tiun vorton, tiom ĝi estas evidenta!
Nu, "kontenta" signifas "happy",
kaj en "malkontenta" — "mal-" donas la kontraŭan sencon,
do ĝi signifas "unhappy".
Same por "granda" kaj "malgranda".
Tiu vorto, "malgranda", estas plej kutima vorto en Esperanto.
Oni ne bezonas lerni novan apartan vorton por tio.
Ĉiam estas kiel "po unu aĉetita ricevu unu senpagan" pri adjektivoj en Esperanto!
Oni vere duonigis la nombron de lernendaj vortoj
per tiu sola prefikso "mal-".
Do, jen nur unu malgranda aspekto de la lingvo,
sed tiuj principoj etendiĝas tra la tuto de la lingvo.
Mi trovis, ke lernado de la franca kaj de aliaj lingvoj
estas procezo aldona — mi trovas novan vorton,
mi lernas ĝian prononcon kaj literumon,
ĝian signifon, kaj mi tiel aldonas unu vorton al mia stoko.
Lerno de Esperanto estas procezo multiplika.
Ĉiufoje kiam mi aldonas novan vorton, ĝi rekombiniĝas kaj multiplikiĝas
kun ĉio, kion mi jam posedas,
do mi aldonas ne nur unu vorton,
sed redifinas novan limon de esprim-kapablo.
Kaj tio veras tiom kun mi, kiom kun infanoj en la klasĉambro,
do ni rapide atingas la etapon, kie ili povas
kreeme uzi la lingvon, anstataŭ simple
ripeti vortojn kaj laŭvorte parkeritajn frazojn.
Multege pli interese, ĉu ne?
Jen bela ekzemplo: lernanto 8-jaraĝa
interrompis min, per gramatike perfekta frazo,
post ĉirkaŭ tri monatoj da lernado.
Ni faradis ekzercon tian: mi donas instrukciojn,
kiujn la infanoj sekvas, kaj rediras al mi, kion ili faras.
Do mi uzas imperativan verbon, kaj ili uzas prezencan.
Do mi diras, "Staru!" kaj ili ĉiuj stariĝas kaj diras, "Mi staras!"
Mi diras, "Sidu!" kaj ili sidiĝas kaj diras, "Mi sidas!"
Mi diras, "Saltu!" kaj ili diras, "Mi saltas! Mi saltas!"
Do mi diris, "OK, silentu!"
Kaj la tuta klaso diris, "Mi silentas!"
krom la eta Joĉjo, kiu kriis, "Mi NE silentas!"
Sed mi nun hezitas:
ĉu mi ĉagrenu, ĉu mi gratulegu lin?
Ĉar li ĵus sukcesis ridigi la klason
per gramatike perfekta diraĵo en la celita lingvo.
De la vidpunkto de lingvo-instruisto,
tio estas la sankta gralo. Ĝuste tion ni celas!
Do mi lude afektis ĉagreniĝon kaj diris al li, "Vi! Silentu!"
kaj li diris, "OK, mi silentas!"
Sed tio neniam okazis en miaj kursoj pri la franca. Nu, kial?
Ne ĉar instrui la francan ne plaĉas al mi — mi ja ĝuas tion.
Kaj ne ĉar lerni la francan ne plaĉas al la infanoj — mi kredas, ke ili ja ĝuas tion.
Simple, estas tiom da aferoj parkerendaj
kaj ekzercendaj en la franca antaŭ kapabli fari ion tian
— same kiel en la hispana, la germana kaj aliaj lingvoj —
ke tio okazas nur post pluraj jaroj da lernado,
post kiam bedaŭrinde multaj infanoj perdis sian intereson.
Krome, ili tiel havas la impreson, ke ili ne havas talenton por lingvoj
ĉar ili ne kapablas diri ion ajn.
Ne estas iliaj kulpo, kaj oni ankaŭ ne kulpigu la instruistojn,
estas simple treege malfacile atingi la nivelon
kie oni povas kreeme uzi novan lingvon.
Esperanto fulme plirapidigas plejmulton de tio
kaj ebligas infanojn atingi tiun nivelon
kaj akiri la sperton uzi novan lingvon
kaj fari interesajn, amuzajn aferojn per ĝi.
Kaj jen kial ni faras tian instruadon.
Do: ĉu Esperanto? Ĉu dum lerno-horoj? Ĉu en ŝtataj lernejoj?
Jes ja! Vere! Tio okazas aktuale,
per lecionoj gvidataj de Esperanto-fakuloj kiel mi,
sed ankaŭ, pli grave, gvidataj ankaŭ de klas-instruistoj sen antaŭ-scio pri Esperanto,
kiu same akiras la lingvon rimarkinde rapide
kaj tuj ekinstruas ĝin, tiel solvante samtempe
la problemon pri kapablo-manko.
Mi iom embarasiĝis je la unua fojo, kiam mi malkovris tion ĉi,
sed infanoj, kiuj studadis unu jaron de sia klasinstruisto
- tiun mi antaŭe instruis sufiĉe da Esperanto -
ili fakte parolis Esperanton multe pli bone
ol aliaj infanoj, kiujn mi mem instruis dum unu jaro.
Nu, kio okazis?
Fakte, evidentas ke mi ĉeestas la lernejon po 45 minutojn semajne.
Mi faras tiom, kiom mi povas dum tiu tempo, sed jen estas.
La klasinstruisto kunestas kun la klaso la tutan tempon,
do eroj de Esperanto aperas en ĉiuj lecionoj faritaj —
en lecionoj pri matematiko kaj pri la angla,
dum la tagaj rutinaĵoj, ĉiam.
Do tiuj infanoj atingis multege pli
dum instruado de la klasinstruisto
ol iliaj antaŭuloj ricevis de mi.
Do jen tio, kion ni faras. Tio funkcias mirinde bone,
kaj mi estas kontenta kaj fiera esti parto de tio. Dankon.