Ni estas tre feliĉaj esti malsama retumilo. Ni ne havas akciojn en la merkato de valoroj, por prezenti kun nia nomo en la gazetaro. Ni ne profitas monon. Ni ne havas rokajn famulojn kiujn ni metas super aliaj. Ni ne faras la kutimajn interkonsentojn, subskribas la kutimajn kontraktojn, aŭ komplimentas la kutimajn manojn, kiel ĉiuj aliaj. Kaj ĉio ĉi estas bone por ni. Ni estas aro da sendependaj spiritoj, intensaj nekutimaj personoj kiuj faras ĉion iom malsame. Dum aliaj kompanioj valorigas profitojn, ni valorigas, nu, valorojn. Kiam la aliaj pensas fari ion mallibere, ni strebas liberigi tion. Kaj dum plejmulte da produktoj kaj teknologioj disvolvas malantaŭ fermitaj pordoj, ni disvolvas niaj malfermite, por ke ĉiuj vidu. Ni ne havas devojn al investantoj, akciuloj aŭ posedantoj. Ni respondos al neniu krom vi. Kaj ni ne laboras tiel pro amuzo, kvankam ĝi estas nekredeble amuza. Ni laboras tiel ĉar ni kredas ke estas la ĝusta maniero por fari. Ni kredas je principoj super profito. Ni kredas ke sekreteco estas venkita por la honesteco, kaj kompaniaj interesoj por la komunumo. Ni kredas ke oni devas zorgi pli la reton ol posedi, unu pli rimedo protektinda ol ordinara varo por vendi. Kaj ni forte kredas je novigo kiu unue celas la uzanto, centrita kaj rekte en la "sidejo de la kondukisto". Sed plej grave, ni kredas je vi. Ni kredas ke la plej bona retumilo en la mondo estas ebligita per inĝenieroj, programistoj, desegnistoj kaj personoj kiel vi, kiuj donas siajn tempojn, talentojn, energion kaj apogo al la kaŭzo. Kaj ni kredas ke kune, kun tiu ĉi kaŭzo en la menso, ni povas daŭre novigi por la profito de la individuo, kaj plibonigo de la reto. Do ĉiam kaj eterne utili al la plej granda bono. Ni estas ĉiuj Mozilla Firefox. Ni ne estas nur malsama tipo de retumilo. Ni estas retumilo kiu faras la diferencon.