WEBVTT 00:00:00.000 --> 00:00:03.000 La elektron kiu funkciigas la lumojn de ĉi tiu teatro 00:00:03.000 --> 00:00:06.000 oni ĵus produktis. 00:00:06.000 --> 00:00:09.000 Ĉar laŭ la nuntempa tekniko 00:00:09.000 --> 00:00:12.000 la bezono de elektro devas ĉiam kompensiĝi 00:00:12.000 --> 00:00:15.000 per la produktado de elektro. 00:00:15.000 --> 00:00:18.000 Se dum la tempo kiun mi bezonis por aliri ĉi tiun scenejon 00:00:18.000 --> 00:00:21.000 kelkdek megaŭatoj da ventodevena energio 00:00:21.000 --> 00:00:24.000 ĉesas atingi la elektran reton, 00:00:24.000 --> 00:00:26.000 la mankon devus tuj anstataŭigi 00:00:26.000 --> 00:00:30.000 aliaj elektroproduktiloj. 00:00:30.000 --> 00:00:33.000 Sed karbocentraloj, atomcentraloj 00:00:33.000 --> 00:00:35.000 ne povas reagi tiel rapide. 00:00:35.000 --> 00:00:37.000 Tamen giganta baterio povus. 00:00:37.000 --> 00:00:39.000 Per giganta baterio 00:00:39.000 --> 00:00:42.000 ni kapablus alfronti la problemon de intermito. 00:00:42.000 --> 00:00:44.000 kiu malebligas al suna kaj venta energio 00:00:44.000 --> 00:00:46.000 kontribui al la elektra reto 00:00:46.000 --> 00:00:50.000 samkiel nuntempe faras karba, gasa kaj atoma. NOTE Paragraph 00:00:50.000 --> 00:00:52.000 Vidu, baterio 00:00:52.000 --> 00:00:55.000 estas la ĉefa ebliga aparato ĉi-rilate. 00:00:55.000 --> 00:00:58.000 Per ĝi, ni povus utiligi sundevenan elektron 00:00:58.000 --> 00:01:00.000 eĉ kiam la suno ne videblas. 00:01:00.000 --> 00:01:03.000 Tio ŝanĝus la tutan aferon. 00:01:03.000 --> 00:01:05.000 Ĉar tiumaniere la renoveblaj energioj, 00:01:05.000 --> 00:01:07.000 kiaj suna kaj venta, 00:01:07.000 --> 00:01:09.000 ne plu estus flankaj 00:01:09.000 --> 00:01:11.000 kaj atingus la centran scenejon. 00:01:11.000 --> 00:01:14.000 Hodiaŭ mi volas prezenti al vi tian aparaton 00:01:14.000 --> 00:01:16.000 Oni nomas ĝin likvometala baterio. 00:01:16.000 --> 00:01:18.000 Temas pri nova formo de energistokado 00:01:18.000 --> 00:01:21.000 kiun mi eltrovis ĉe MIT 00:01:21.000 --> 00:01:23.000 kun teamo de miaj studentoj 00:01:23.000 --> 00:01:25.000 kaj postdoktoroj. NOTE Paragraph 00:01:25.000 --> 00:01:28.000 La temo de la ĉijara TED konferenco estas Tutampleksa Spektro. 00:01:28.000 --> 00:01:31.000 La ODE (Oxford English Dictionary) difinas spektron kiel 00:01:31.000 --> 00:01:34.000 "La tuta amplekso de ondolongoj 00:01:34.000 --> 00:01:36.000 de la elektromagneta radiado, 00:01:36.000 --> 00:01:39.000 de la plej longaj radiaj ondoj ĝis la plej mallongaj gamaradioj 00:01:39.000 --> 00:01:42.000 de kio la amplekso de videbla lumo 00:01:42.000 --> 00:01:44.000 estas nur eta parto." 00:01:44.000 --> 00:01:46.000 Do mi ne estas ĉi tie hodiaŭ nur por diri al vi 00:01:46.000 --> 00:01:49.000 kiamaniere mia teamo ĉe MIT eltiris el la naturo 00:01:49.000 --> 00:01:52.000 solvon de unu el la plej gravaj mondaj problemoj. 00:01:52.000 --> 00:01:55.000 Mi volas laŭiri la tutan spektron kaj diri al vi kiel 00:01:55.000 --> 00:01:57.000 dum la evoluigo 00:01:57.000 --> 00:01:59.000 de tiu ĉi nova teknoscienco, 00:01:59.000 --> 00:02:02.000 ni malkovris kelkajn surprizajn kontraŭtradiciaĵojn 00:02:02.000 --> 00:02:05.000 kiuj povas instrui pri novigado, 00:02:05.000 --> 00:02:08.000 ideojn diskonigindajn. 00:02:08.000 --> 00:02:10.000 Vidu, se ni celas eligi ĉi tiun landon 00:02:10.000 --> 00:02:14.000 el ĝia nuna energia situacio, 00:02:14.000 --> 00:02:17.000 ni ne povas pluteni nian elirvojon, 00:02:17.000 --> 00:02:20.000 ni ne povas trabori nian elirvojon, 00:02:20.000 --> 00:02:22.000 ni ne povas bombi nian elirvojon. 00:02:22.000 --> 00:02:24.000 Ni faros tion laŭ la malnovmoda usona maniero, 00:02:24.000 --> 00:02:26.000 ni eltrovos nian elirvojon, 00:02:26.000 --> 00:02:28.000 laborante kune. NOTE Paragraph 00:02:28.000 --> 00:02:31.000 (aplaŭdoj) NOTE Paragraph 00:02:31.000 --> 00:02:33.000 Do ni komencu. 00:02:33.000 --> 00:02:36.000 La baterion eltrovis antaŭ ĉ. 200 jaroj 00:02:36.000 --> 00:02:38.000 profesoro Alessandro Volta, 00:02:38.000 --> 00:02:41.000 ĉe la Universitato de Padovo en Italio. 00:02:41.000 --> 00:02:43.000 Lia eltrovo naskis novan sciencan fakon, 00:02:43.000 --> 00:02:45.000 elektrokemion, 00:02:45.000 --> 00:02:47.000 kaj novajn teknikarojn 00:02:47.000 --> 00:02:49.000 kiel elektrotegado. 00:02:49.000 --> 00:02:51.000 Eble pretervidita 00:02:51.000 --> 00:02:53.000 la eltrovo de la baterio fare de Volta 00:02:53.000 --> 00:02:55.000 unuafoje eĉ pruvis 00:02:55.000 --> 00:02:57.000 la utilon de profesoro. 00:02:57.000 --> 00:02:59.000 (oni ridas) 00:02:59.000 --> 00:03:01.000 Antaŭ Volta, neniu povis imagi 00:03:01.000 --> 00:03:04.000 ke profesoro povus utili al io ajn. NOTE Paragraph 00:03:04.000 --> 00:03:07.000 Jen la unua baterio - 00:03:07.000 --> 00:03:10.000 surmetaĵo de moneroj, zinkaj kaj arĝentaj, 00:03:10.000 --> 00:03:12.000 apartigitaj de papera tavolo trempita en sala akvo. 00:03:12.000 --> 00:03:14.000 Tiu estas la startpunkto 00:03:14.000 --> 00:03:16.000 por projekti baterion.- 00:03:16.000 --> 00:03:18.000 du elektrodoj, 00:03:18.000 --> 00:03:20.000 ĉi-kaze malsamaj metaloj, 00:03:20.000 --> 00:03:22.000 kaj elektrokonduka fluidaĵo, 00:03:22.000 --> 00:03:24.000 ĉi-kaze salo solvita en akvon. 00:03:24.000 --> 00:03:26.000 Tiel simpla estas la afero. 00:03:26.000 --> 00:03:30.000 Bone, mi preterlasis kelkajn detalojn. NOTE Paragraph 00:03:30.000 --> 00:03:32.000 Do, mi instruis al vi 00:03:32.000 --> 00:03:34.000 ke la scienco pri baterioj estas simpla 00:03:34.000 --> 00:03:36.000 kaj la bezono de retnivela stokado 00:03:36.000 --> 00:03:38.000 de elektro estas urĝa, 00:03:38.000 --> 00:03:40.000 sed la fakto estas 00:03:40.000 --> 00:03:43.000 ke ĝis nun simple ne ekzistas bateria teknikaro 00:03:43.000 --> 00:03:45.000 kiu povas plenumi la bezonon de elektra amasa stokado 00:03:45.000 --> 00:03:49.000 kiun la elektra reto ege bezonas - 00:03:49.000 --> 00:03:51.000 tio estas nekutime granda energio, 00:03:51.000 --> 00:03:53.000 longdaŭra funkciado 00:03:53.000 --> 00:03:55.000 kaj ege malalta kosto. 00:03:55.000 --> 00:03:58.000 Ni devas pripensi la problemon alimaniere 00:03:58.000 --> 00:04:00.000 Ni devas pensi grandskale 00:04:00.000 --> 00:04:02.000 ni devas pripensi malmultekoste. NOTE Paragraph 00:04:02.000 --> 00:04:04.000 Tial ni forlasu la kutiman paradigmon: 00:04:04.000 --> 00:04:07.000 ni serĉu la plej brilan kemian procedon, 00:04:07.000 --> 00:04:09.000 kaj poste ni klopodos malpliigi la koston 00:04:09.000 --> 00:04:12.000 per produktado kiel eble plej amasa. 00:04:12.000 --> 00:04:14.000 Male, ni serĉu eltrovon 00:04:14.000 --> 00:04:17.000 kiu ekde la komenco taŭgas por la merkataj prezoj. 00:04:17.000 --> 00:04:19.000 Tio signifas 00:04:19.000 --> 00:04:21.000 ke kelkajn partojn de la perioda tabelo 00:04:21.000 --> 00:04:23.000 oni flankelasas laŭ difino. 00:04:23.000 --> 00:04:25.000 Ĉi tiun baterion oni faru 00:04:25.000 --> 00:04:27.000 el elementoj abundaj en la tersurfaco. 00:04:27.000 --> 00:04:30.000 Nu, mi diru, se vi volas produkti ion kio kostas kiel rubaĵo, 00:04:30.000 --> 00:04:32.000 faru ĝin el rubaĵoj! 00:04:32.000 --> 00:04:34.000 (oni ridas) 00:04:34.000 --> 00:04:36.000 kaj prefere rubaĵoj 00:04:36.000 --> 00:04:39.000 troveblaj surloke. 00:04:39.000 --> 00:04:42.000 Kaj ni konstruu ĉi tiun aĵon 00:04:42.000 --> 00:04:45.000 per simplaj konstruaj teknikoj kaj fabrikoj 00:04:45.000 --> 00:04:48.000 kiuj ne kostos monamason. NOTE Paragraph 00:04:49.000 --> 00:04:51.000 Bone, antaŭ proksimume ses jaroj 00:04:51.000 --> 00:04:53.000 mi komencis pripensi ĉi tiun problemon. 00:04:53.000 --> 00:04:56.000 Por pripensi el freŝa vidpunkto, 00:04:56.000 --> 00:05:00.000 mi serĉis inspiron ekster la fako de elektrostokado. 00:05:00.000 --> 00:05:03.000 Fakte mi pritaksis teknikaron 00:05:03.000 --> 00:05:06.000 kiu ne stokas kaj ne produktas elektron, 00:05:06.000 --> 00:05:08.000 male uzas elektron, 00:05:08.000 --> 00:05:10.000 amason da ĝi. 00:05:10.000 --> 00:05:14.000 Temas pri produktado de aluminio. 00:05:14.000 --> 00:05:16.000 Tiun procedon eltrovis en 1866 00:05:16.000 --> 00:05:18.000 du 22-jaruloj, 00:05:18.000 --> 00:05:21.000 Hall en Usono kaj Heroult en Francio. 00:05:21.000 --> 00:05:24.000 Nur kelkajn jarojn post ilia eltrovo 00:05:24.000 --> 00:05:26.000 aluminio ŝanĝiĝis 00:05:26.000 --> 00:05:29.000 de altvalora metalo samkosta kiel arĝento 00:05:29.000 --> 00:05:32.000 al kutima struktura materialo. NOTE Paragraph 00:05:32.000 --> 00:05:35.000 Vi vidas nun la ĉelon de nuntempa produktejo de aluminio. 00:05:35.000 --> 00:05:37.000 Ĝi estas 15-metrojn larĝa. 00:05:37.000 --> 00:05:39.000 kaj longas proksimume 800 metrojn 00:05:39.000 --> 00:05:42.000 vico post vico estas ĉeloj, 00:05:42.000 --> 00:05:45.000 kiuj interne similas al la baterio de Volta; 00:05:45.000 --> 00:05:47.000 estas tamen tri gravaj diferencoj. 00:05:47.000 --> 00:05:50.000 La baterio de Volta funkcias je normala temperaturo. 00:05:50.000 --> 00:05:53.000 Ĝi enhavas solidajn elektrodojn 00:05:53.000 --> 00:05:56.000 kaj la elektrolito estas solvaĵo de salo kaj akvo. 00:05:56.000 --> 00:05:58.000 La ĉelo de Hall-Heroult 00:05:58.000 --> 00:06:00.000 funkcias je alta temperaturo 00:06:00.000 --> 00:06:02.000 sufiĉe alta por ke 00:06:02.000 --> 00:06:04.000 la aluminio kiun oni produktas estu likva. 00:06:04.000 --> 00:06:06.000 La elektrokonduka fluidaĵo 00:06:06.000 --> 00:06:08.000 ne estas solvaĵo de salo en akvon, 00:06:08.000 --> 00:06:10.000 male estas salo kiu fandiĝis. 00:06:10.000 --> 00:06:12.000 Estas tiu kombino de likva metalo, 00:06:12.000 --> 00:06:15.000 fandiĝinta salo kaj alta temperaturo 00:06:15.000 --> 00:06:19.000 kiu ebligas nin sendi intensan elektrokurenton tra ĝi. 00:06:19.000 --> 00:06:22.000 Nuntempe ni povas produkti puran metalon el la mineralo 00:06:22.000 --> 00:06:25.000 je kosto de malpli ol unu dolaro por kilogramo. 00:06:25.000 --> 00:06:27.000 Jen la miraklo ekonomia 00:06:27.000 --> 00:06:29.000 de la moderna elektrometalurgio. NOTE Paragraph 00:06:29.000 --> 00:06:32.000 Tiu procedo kaptis kaj retenis mian atenton 00:06:32.000 --> 00:06:36.000 tiom ke mi urĝiĝis pri eltrovo de baterio 00:06:36.000 --> 00:06:40.000 kiu povu ekspluati tiun gigantskalan ekonomion. 00:06:40.000 --> 00:06:42.000 Kaj mi faris tion. 00:06:42.000 --> 00:06:45.000 Mi faris la tutan baterion likva -- 00:06:45.000 --> 00:06:47.000 likvaj metaloj por ambaŭ elektrodoj 00:06:47.000 --> 00:06:49.000 kaj fandiĝinta salo por la elektrolito. 00:06:49.000 --> 00:06:52.000 Nun mi montros kiel. 00:07:09.000 --> 00:07:12.000 Jen mi metas malpli densan 00:07:12.000 --> 00:07:16.000 likvan metalon plej supren, 00:07:16.000 --> 00:07:22.000 pli densan likvan metalon malsupren, 00:07:22.000 --> 00:07:25.000 kaj inter ili fandiĝintan salon. NOTE Paragraph 00:07:28.000 --> 00:07:30.000 Sed nun, 00:07:30.000 --> 00:07:33.000 kiel elekti la metalojn? 00:07:33.000 --> 00:07:35.000 Por mi la klopodo projekti 00:07:35.000 --> 00:07:37.000 ĉiam komenciĝas ĉi tie 00:07:37.000 --> 00:07:39.000 ĉe la perioda tablo, 00:07:39.000 --> 00:07:41.000 formulita de alia profesoro, 00:07:41.000 --> 00:07:43.000 Dimitri Mendelevo. 00:07:43.000 --> 00:07:45.000 Ĉio kion ni konas 00:07:45.000 --> 00:07:47.000 konsistas el iu kombino 00:07:47.000 --> 00:07:50.000 de tio kion vi vidas listigitan ĉi tie. 00:07:50.000 --> 00:07:52.000 Tio eĉ inkluzivas niajn korpojn. 00:07:52.000 --> 00:07:55.000 Mi memoras la momenton, iun tagon, 00:07:55.000 --> 00:07:58.000 kiam mi serĉis paron da metaloj 00:07:58.000 --> 00:08:00.000 kiuj respondas al la postuloj, t.e. 00:08:00.000 --> 00:08:02.000 abundo en la tersurfaco, 00:08:02.000 --> 00:08:05.000 malsamaj kaj kontraŭaj densoj 00:08:05.000 --> 00:08:07.000 kaj forta reciproka reagemo. 00:08:07.000 --> 00:08:09.000 Mi perceptis eksciton pro trafo 00:08:09.000 --> 00:08:12.000 kiam mi komprenis ke mi trovis la respondon. 00:08:14.000 --> 00:08:17.000 Magnezio por la supera tavolo 00:08:17.000 --> 00:08:19.000 kaj antimonio 00:08:19.000 --> 00:08:22.000 por la malsupera. 00:08:22.000 --> 00:08:24.000 Vi sciu, mi diru al vi, 00:08:24.000 --> 00:08:27.000 unu el la plej gravaj profitoj de profesora estado 00:08:27.000 --> 00:08:29.000 estas multkolora kreto. NOTE Paragraph 00:08:29.000 --> 00:08:32.000 (oni ridas) NOTE Paragraph 00:08:32.000 --> 00:08:35.000 Do, por produkti kurenton, 00:08:35.000 --> 00:08:37.000 magnezio perdas du elektronojn 00:08:37.000 --> 00:08:40.000 iĝante jono magnezia, 00:08:40.000 --> 00:08:42.000 kiu migras trans la elektrolito, 00:08:42.000 --> 00:08:45.000 ricevas du elektronojn de antimonio 00:08:45.000 --> 00:08:48.000 kaj miksiĝas kun ĝi estigante alojon. 00:08:48.000 --> 00:08:50.000 La elektronoj iras labori 00:08:50.000 --> 00:08:53.000 al nia ĉiutaga mondo, 00:08:53.000 --> 00:08:56.000 kaj funkciigas niajn aparatojn. 00:08:59.000 --> 00:09:02.000 Kaj nun, por ŝargi la baterion, 00:09:02.000 --> 00:09:05.000 ni konektas al ĝi fonton de elektro 00:09:05.000 --> 00:09:08.000 kiel ekzemple venta elektrogenerilo. 00:09:09.000 --> 00:09:13.000 Tiel ni inversas la kurenton 00:09:13.000 --> 00:09:18.000 kaj pro tio magnezio eliras el la alojo 00:09:18.000 --> 00:09:21.000 kaj migras reen al la supera elektrodo 00:09:21.000 --> 00:09:26.000 reestigante la komencan situacion de la baterio. 00:09:26.000 --> 00:09:29.000 Kaj la fluo de kurento tra la elektrodoj 00:09:29.000 --> 00:09:32.000 estigas sufiĉe da varmo por pluteni la temperaturon. NOTE Paragraph 00:09:32.000 --> 00:09:35.000 Ege brila atingo, 00:09:35.000 --> 00:09:37.000 almenaŭ teorie. 00:09:37.000 --> 00:09:39.000 Sed ... ĉu vere ĝi funkcias? 00:09:39.000 --> 00:09:41.000 Bone, kaj poste? 00:09:41.000 --> 00:09:43.000 Ni iras laborejon. 00:09:43.000 --> 00:09:47.000 Ĉu mi dungu profesian spertulon? 00:09:47.000 --> 00:09:50.000 Ne, mi dungas studenton 00:09:50.000 --> 00:09:52.000 kaj instruas al li, 00:09:52.000 --> 00:09:55.000 kiel pripensi la problemon, 00:09:55.000 --> 00:09:57.000 kiel vidi ĝin laŭ mia vidpunkto. 00:09:57.000 --> 00:09:59.000 kaj lasas lin libera serĉadi. 00:09:59.000 --> 00:10:01.000 Jen tiu studento, David Bradwell, 00:10:01.000 --> 00:10:03.000 kiu en ĉi tiu bildo 00:10:03.000 --> 00:10:06.000 ŝajne pridubas, ĉu tio povos funkcii. 00:10:06.000 --> 00:10:08.000 Tiutempe mi ne diris al David 00:10:08.000 --> 00:10:11.000 ke mi mem ne konvinkiĝis ke tio funkcios. NOTE Paragraph 00:10:11.000 --> 00:10:13.000 Sed David estas juna kaj lerta 00:10:13.000 --> 00:10:15.000 kaj volas atingi doktoriĝon, 00:10:15.000 --> 00:10:17.000 kaj plu konstruadas-- 00:10:17.000 --> 00:10:19.000 (oni ridas) 00:10:19.000 --> 00:10:21.000 Li plu konstruadas 00:10:21.000 --> 00:10:23.000 la unuan likvometalan baterion 00:10:23.000 --> 00:10:25.000 laŭ ĉi tiu kemia procedo. 00:10:25.000 --> 00:10:28.000 Kaj surbaze de la promesaj komencaj rezultoj de David 00:10:28.000 --> 00:10:30.000 pagitaj 00:10:30.000 --> 00:10:33.000 per sema mono ĉe MIT 00:10:33.000 --> 00:10:36.000 mi povis allogi gravan monsubtenon al serĉado 00:10:36.000 --> 00:10:38.000 el privataj investantoj 00:10:38.000 --> 00:10:40.000 kaj el la federacia registaro. 00:10:40.000 --> 00:10:43.000 Tio ebligis min etendi mian grupon ĝis 20 homoj, 00:10:43.000 --> 00:10:45.000 miksaĵo de studentoj, postdoktoroj 00:10:45.000 --> 00:10:47.000 kaj eĉ doktoriĝontoj. NOTE Paragraph 00:10:47.000 --> 00:10:50.000 Mi sukcesis altiri vere lertegajn homojn, 00:10:50.000 --> 00:10:52.000 homoj kiuj same emas kiel mi 00:10:52.000 --> 00:10:54.000 al scienco kaj servo al la societo, 00:10:54.000 --> 00:10:58.000 ne scienco kaj servo por pluigi karieron. 00:10:58.000 --> 00:11:00.000 Se vi demandas tiujn homojn 00:11:00.000 --> 00:11:02.000 kial ili laboras pri likvometalaj baterioj 00:11:02.000 --> 00:11:04.000 ilia respondo memorigos 00:11:04.000 --> 00:11:06.000 tiun eldiron de Prezidanto Kennedy 00:11:06.000 --> 00:11:09.000 ĉe Rice Universitato en 1962 00:11:09.000 --> 00:11:11.000 kiam li diris - mi libere mencias - 00:11:11.000 --> 00:11:13.000 "Ni elektis labori pri amasa elektrostokado 00:11:13.000 --> 00:11:15.000 ne ĉar estas facila tasko, 00:11:15.000 --> 00:11:17.000 male ĉar ĝi estas malfacila." NOTE Paragraph 00:11:17.000 --> 00:11:23.000 (aplaŭdoj) NOTE Paragraph 00:11:24.000 --> 00:11:27.000 Jen la evoluo de likvometala baterio. 00:11:27.000 --> 00:11:30.000 Ni komencis per senpretenda ĉelo sufiĉa por unu ŭathoro. 00:11:30.000 --> 00:11:32.000 Mi nomis ĝin la glaseto. 00:11:32.000 --> 00:11:35.000 Ni konstruis pli ol 400 da tiaj, 00:11:35.000 --> 00:11:38.000 kaj perfektigis ilian funkciadon per pluraj kemiaj procedoj -- 00:11:38.000 --> 00:11:40.000 ne nur magnezio kaj antimonio. 00:11:40.000 --> 00:11:43.000 Dum tiu evoluigo ni pligrandigis ĝis ĉelo sufiĉa por 20 ŭathoroj 00:11:43.000 --> 00:11:45.000 kiun mi nomis la hokedisko. 00:11:45.000 --> 00:11:47.000 Ni atingis la samajn promesajn rezultojn 00:11:47.000 --> 00:11:49.000 kaj ni pluiris ĝis la 'telero' 00:11:49.000 --> 00:11:51.000 kiu liveras 200 ŭathorojn. 00:11:51.000 --> 00:11:53.000 Tiu teknikaro montriĝis 00:11:53.000 --> 00:11:56.000 fidinda kaj pligrandigebla. 00:11:56.000 --> 00:11:58.000 Sed la progreso estis tro malrapida por ni. 00:11:58.000 --> 00:12:00.000 Tiel antaŭ unu jaro kaj duono 00:12:00.000 --> 00:12:02.000 David kaj mi 00:12:02.000 --> 00:12:04.000 kun alia staba esploristo 00:12:04.000 --> 00:12:06.000 starigis firmaon 00:12:06.000 --> 00:12:08.000 por plirapidigi la evoluon de la procedo 00:12:08.000 --> 00:12:10.000 kaj la strebon al livero de komerca produkto. NOTE Paragraph 00:12:10.000 --> 00:12:12.000 Kaj jen, ĉe nia LMBC 00:12:12.000 --> 00:12:14.000 ni nun produktas ĉelojn kun diametro de 38 cm 00:12:14.000 --> 00:12:16.000 kiuj kapablas liveri unu kiloŭatohoron. 00:12:16.000 --> 00:12:19.000 t.e. miloble la enan energion 00:12:19.000 --> 00:12:21.000 de la komenca glaseto. 00:12:21.000 --> 00:12:23.000 Ni nomas ĝin la pico. 00:12:23.000 --> 00:12:26.000 Kaj ni antaŭvidas ĉelon por 4 kiloŭathoroj. 00:12:26.000 --> 00:12:28.000 Ĝi havos diametron de 91 cm. 00:12:28.000 --> 00:12:30.000 Ni nomas ĝin la trinkeja tableto. 00:12:30.000 --> 00:12:32.000 sed ankoraŭ ni ne povas antaŭmontri ĝin. 00:12:32.000 --> 00:12:34.000 Unu variaĵo de tiu teknologio 00:12:34.000 --> 00:12:38.000 ebligos nin surmeti tiujn tabletojn atingonte modulojn 00:12:38.000 --> 00:12:41.000 kaj kunigi la modulojn en gigantan baterion 00:12:41.000 --> 00:12:43.000 kiu eniros en 12-metran transportujon 00:12:43.000 --> 00:12:45.000 laŭbezone lokeblan. 00:12:45.000 --> 00:12:48.000 Tiu havos nominalan entenkapablon de 2 megaŭathoroj - 00:12:48.000 --> 00:12:50.000 du milionoj da ŭathoroj. 00:12:50.000 --> 00:12:52.000 Tiu energio sufiĉas 00:12:52.000 --> 00:12:54.000 por la ĉiutaga elektra bezono 00:12:54.000 --> 00:12:56.000 de 200 usonaj familioj. 00:12:56.000 --> 00:12:59.000 Jen do ĝi disponeblas, retnivela elektrostokado 00:12:59.000 --> 00:13:02.000 senbrua, ne malpuriga, 00:13:02.000 --> 00:13:04.000 sen moviĝantaj partoj, 00:13:04.000 --> 00:13:06.000 defore regebla, 00:13:06.000 --> 00:13:09.000 planita por taŭga kosto surmerkate. 00:13:09.000 --> 00:13:12.000 sen iu subvencio. NOTE Paragraph 00:13:12.000 --> 00:13:14.000 Kaj kion finfine ni eklernis el la tuta afero? 00:13:14.000 --> 00:13:20.000 (aplaŭdoj) 00:13:20.000 --> 00:13:22.000 Do kion finfine ni eklernis el la tuta afero? 00:13:22.000 --> 00:13:24.000 Mi montru al vi 00:13:24.000 --> 00:13:27.000 iomajn surprizojn, kontraŭtradiciaĵojn. 00:13:27.000 --> 00:13:29.000 Ili ne videblas kutime. 00:13:29.000 --> 00:13:31.000 Temperaturo 00:13:31.000 --> 00:13:33.000 Saĝeco tradicia diras 'ĝi estu malalta 00:13:33.000 --> 00:13:35.000 proksima al temperaturo de medio. 00:13:35.000 --> 00:13:38.000 kaj estu kontrolsistemo por pluteni ĝin tioma. 00:13:38.000 --> 00:13:40.000 Evitu ŝanĝojn de temperaturo. 00:13:40.000 --> 00:13:43.000 La likvometala baterio estas projektita por funkcii je alta temperaturo 00:13:43.000 --> 00:13:46.000 kun malmulte da kontrolo. 00:13:46.000 --> 00:13:49.000 Nia baterio povas toleri la tre altajn temperaturojn 00:13:49.000 --> 00:13:53.000 kiuj okazas pro kurentaj pintoj. 00:13:53.000 --> 00:13:56.000 Kvanto da produktado: tradicia saĝeco konsilas 00:13:56.000 --> 00:13:58.000 malpliigu la koston per amasproduktado. 00:13:58.000 --> 00:14:01.000 La likvometala baterio estas projektita por malpliigi la koston 00:14:01.000 --> 00:14:04.000 per produktado de malmultaj ekzempleroj, tamen ili pliiĝos. 00:14:04.000 --> 00:14:06.000 Kaj finfine, la homa faktoro. 00:14:06.000 --> 00:14:08.000 Tradicia saĝeco diras, 00:14:08.000 --> 00:14:10.000 dungu spertulojn pri baterioj, 00:14:10.000 --> 00:14:12.000 maturajn profesiulojn 00:14:12.000 --> 00:14:15.000 kiuj povas profiti pro sia ampleksa sperto kaj scio. 00:14:15.000 --> 00:14:17.000 Por evoluigi la likvometalan baterion, 00:14:17.000 --> 00:14:20.000 mi dungis studentojn kaj postdoktorojn kaj instruis ilin. 00:14:20.000 --> 00:14:22.000 En baterio, 00:14:22.000 --> 00:14:25.000 mi klopodas maksimumigi elektran potencialon; 00:14:25.000 --> 00:14:27.000 instruante, 00:14:27.000 --> 00:14:29.000 mi klopodas maksimumigi homan potencialon. 00:14:29.000 --> 00:14:31.000 Do vi vidas, 00:14:31.000 --> 00:14:33.000 la historio de likvometala baterio 00:14:33.000 --> 00:14:35.000 ne nur temas 00:14:35.000 --> 00:14:37.000 pri eltrovo de teknologio, 00:14:37.000 --> 00:14:39.000 estas modelo 00:14:39.000 --> 00:14:42.000 por evoluigi eltrovistojn, tutspektre. NOTE Paragraph 00:14:42.000 --> 00:14:53.000 (aplaŭdoj)