ARDEINO KAJ GRUO
Vivis unu gruo.
Kaj proksime de li
Vivis longbeka ardeino.
La ardeino rigardas la gruon
kaj ridas interne:
«Kia do sengracia li naskiĝis!»
«Ĉu do endas svati la ardeinon?»
«Ŝi nian genton konvenas. Ankaŭ
la beko estas nia, kaj la kruroj longas.»
Ĉu sinjorino ardeino estas hejme?
Ĉi tie. Ĉi tie, ĉi tie, ĉi tie.
Ĉi tie. Ĉi tie.
Ŝi estas ĉi tie.
Kion vi bezonas?
Edziniĝu min.
Kial do mi edziniĝu vin, longaĉulon?
Ridinde vi elpensis.
Via vestaĵo kurtas kaj vi iradas piede.
Malriĉe vi vivas!
Verŝajne, vi min malsatigos ĝismorte!
Kaj... Kaj...
«Kial do mi rifuzis al li?»
«Vere — kial mi rifuzis al li?»
«Li devenas el bona gento...»
«Kaj oni nomas lin dandulo...»
«Kaj kreston li surportas...»
— Gruo, mi edziniĝos vin.
— Ne, ardeino, mi jam ne volas edziĝi vin.
Iru tien, de kie vi venis.
La ardeino foriris.
Kaj la gruo bedaŭris, ke li rifuzis.
Li kuratingis la ardeinon kaj diris:
«Do bone, ardeino! Mi edziĝos vin.»
Ĉu vi aŭdas, sinjorino ardeino?
Mi edziĝos vin!
Vi edziĝos, tamen mi ne edziniĝos!
Kaj la ardeino ree pensis:
«Pli bonas vivi kune, ol sola.»
«Mi repaciĝu kun li kaj edziniĝu lin.»
«Mi repaciĝu kun li kaj edziniĝu lin.»
Gruĉjo, mi konsentas...
Mi edziniĝos vin...
Kaj la gruo respondas al ŝi:
«Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.»
Dirinte tion, la gruo turniĝis for.
La ardeino foriris.
Gruĉjo...
Gruĉjo, mi edziniĝos vin.
Tiele ĝis nun ili iradas
unu post la alia.
FINO