Saluton al ĉiuj
Jen Evildea. Via dio.
kaj hodiaŭ mi iros al la bestoĝardeno
kun mia edzino kaj ties plej bona amikino
kaj edzo.
Nun la demando: Kion virino havas
en sia mansako?
Do, ŝi havas monujon,
kosmetikon, mi supozas,
Kio estas tio? poŝtelefono, kaj ...
Do, ni ĵus alvenis ĉe
Featherdale Wildlife Park, Mi nun estas
en la parkumejo, kaj ni devas iri tien
Do, mi supozas, ke la celo de
la hodiaŭa videoblogo estas simple
por lerni la nomojn
de la diversaj bestoj ĉi tie, ĉar mi scias
la nomojn de multaj bestoj en Esperanto
sed, kompreneble, ne ĉiujn, do mi simple
eltrovu nomojn kune.
Do, mi supozas, ke ĉi tiu estas la unua
besto, kiun mi prezentos al vi,
ĝi estas birdo, kompreneble. Angle ĝi
estas "ĉassowary", kaj mi devis elŝerĉi
la nomon por ĝi en Esperanto, sed ĝi estas
"Kazuaro". Mi kredas, ke tio estas ĝusta,
mi jam forgesis.
Do, mi devas nun rekontroli
Kazuaro, Jes kazuaro.
Do, mia edzino ĵus trovis vombaton.
Jen ĝi. Prezentu al mi vian belan vizaĝon!
Vi estas tre bela.
Mia edzino finfine havas bebon!
Saluton, vombato!
Mi filmas.
Vi estas tre bela.
Estas granda kato, sed pli dika.
kaj griza. Mi tre ŝatas vombatojn.
Jes, vombato Esperante.
Saluton Pelikano!
Ĉu vi manĝas ion bongustan?
Ĉu vi volas vidi ĝin kun mi?
Do, laŭ ĉi tiu, mi nun estas en
la koala rifuĝejo.
Saluton, koalo!
Rigardu min!
Via vizaĝo estas tre bela, ĉu ne?
Kaj nun ni iras al Kanguruo-lando.
Do, ĉi tio, fakte, estas valabio
kaj valabio simple estas speco de kanguruo.
Sed ĝi estas pli malgranda, kutime.
Estas iom amuze ĉar kiam mi filmas
miajn videoblogojn, homoj ofte emas diri
"Ho, de kiu lando vi estas?"
kaj tiam mi respondas "Aŭstralio ..."
kaj ili ne scias kiel respondi, kvazaŭ
neangleparolantoj troviĝas ĉi tie estas
stranga fenomeno.
Saluton, ananasoj [:P]!
Mi memoras, ke antaŭ longege,
Mi diris al SarahSC, ke mi trovus vin,
kaj mi prenus vin, kaj mi nomus
viajn partojn por filmo.
Bonŝance, vi estas malantaŭ barilo.
Ho ve, ĉi tiu vombato estas giganta!
kaj li devas purigi sin.
Ĉu tio estas bongusta? Ŝajnas, jes
Mi estas ĉi tie kun mia nova amiko,
Valabio.
Kiel vi povas vidi, li volas manĝi
Li estas tre malsata.
Do, ni nun estas en la ekidna kunvenejo
Mi supozas.
Do, jen la aŭstralia ekidno.
Sed ĉi tiu havas la nomon de
la mallonga beka ekidno.
Do nun ni estas ĉe la unua kafejo
en ĉi tiu natura parko, kaj ni devas
trovi manĝaĵon,
ĉar mi estas tre malsata
Do, mi havas ĉokoladon,
kolbason kun bulko
kolaon, kaj mia edzino havas
fiŝaĵon kun citrono.
Ĉi tiu aglo estas giganta!
Ĝi estas pli granda ol kato.
Rigardu ĝin, mi scias, ke estas malfacile
vidi ĝin
Kaj ŝajnas, ke li ŝatas viandon.
Eble, estas la viando de siaj viktimoj
Ne timu lin, ne timu.
Li simple testas vian vestaĵon
Saluton, emuoj!
Cxu vi volas manĝi mian kameraon?
Saluton, pingvenoj!
Saluton, pingvenoj!!
Kiel vi?
Do, ni nun estas en la bieno,
kaj mia edzino
treege ŝatas ĉi tiun lokon
ĉar ŝi ŝatas
la etajn bestojn, ekzemple, ŝafojn,
kaprojn, kaj tiel plu.
Do, ni eniru!
Ho estas granda kuniklo.
Kuniklo!
Giganta meleagro ĉi tie!
Li timas min.
Aŭ eble li timas la infanojn,
sed ŝajnas, ke li ne volas veni
al mi.
Do, tio estas ĉio, mi supozas, ke
ni nun iros al restoracio,
kune manĝos kun ... ŝi. Ŝi!
Jes, ni manĝos kun ŜI.
Mi diras tion por timigi ŝin, ĉar
ŝi ne scias kion mi diras.
Do, jes ni iras al restoracio.
Ne! Estas mia pantalono!
Ne tuŝu ĝin.
Sxi cxiam volas tuŝi mian pantalonon.
Sxi ne ŝatas ĝin.
Kaj tio estas ĉio.
Do, se vi ŝatis ĉi tiun filmeton,
ŝatu ĝin
diskonigu ĝin, abonu mian kanalon,
se vi ankoraŭ ne abonis,
kaj mi vidos vin
ĉiujn en la venonta filmo.
kaj se vi ne estos tie,
mi trovos vin
kaj manĝigos la bestojn
per via karno