Saluton al ĉiuj.
Jen Evildea.
kaj hodiaŭ mi volas fari filmon
pri Esperanto-slango
Mi jam faris filmon pri ĉi tio
antaŭ jaro kaj duono
sed la movado ŝanĝiĝis multe ekde tiam
kaj mi opinias nun, ke "la tempo venas
aktualigi tiun filmon"
Mi ne kovros vortojn, kiujn mi jam
kovris en mia antaŭa filmo
Jen ĝi, iru kaj spektu ĝin se vi
ankoraŭ ne spektis ĝin
Tamen, mi volas diri, ke kelkaj el tiuj vortoj
estas nun malofte uzataj
sed la plejparto ankoraŭ
estas sufiĉe uzata
Do, unue, ĉi tiu vorto aperis el nenio
"Knufli" ... kaj mi sufiĉe ofte aŭdis
ĉi tiun kiam mi estas ĉe JES
Ĝi signifas brakumi,
sed per tre intima maniero
Brakumi estas volvi siajn manojn
ĉirkaŭ iun
knufli estas same sed
tre intime
Postkongresa sindromo,
kaj tio esence signifas
la simptomoj, kiuj aperis
post partopreno en kongreso
ĝi estas tiu sento, kiun vi havas,
post kiam vi pasigas semajnon aŭ du
kun grupo de esperantistoj
kaj vi ekkonscias, ke
vi devas reveni al la reala mondo
Estas tiu momento de deprimiĝo
kaj la posta, ĉi tiu kaŭzis kelkajn
gramatikajn debatojn
kaj kelkaj homoj eĉ atribuis
ĝian aperon al mi
sed tio ne estas ĝusta
Mi iam adoptis ĝin de
aliaj interretaj grupoj
kiam mi eklernis Esperanton
kaj ĝi estas "kio la fek'"
kaj tio signifas, "kio estas tiu feko"
Nu, ĉi tiu sendube populariĝis
Mi ne scias, ĉu tio estas pro mi,
pro mia helpo
aŭ ĝi simple nature
pli kaj pli enuziĝis
sed nun ĝi estas neevitebla
se vi uzas iujn el la telegramaj grupoj
aŭ ion tian
vi vidos ĝin ĉie
Ĉi tiujn postajn mi ne ofte vidis
sed mi ja aŭdis ilin
en diversaj medioj
kaj ĝi estas "friko", kiu signifas
nekutime stranga homo
kaj "kripa", kiu signifas malŝatinda
homo pro li strangeco
Do, mi ne scias, ĉu tiuj du
daŭros longe aŭ malaperos
Ĉi tiu posta estas tre firme enradikigita
Ĝi estas "gufujo".
Gufujo estas ĉambro
Ĝi kutimas en Esperanto-junulara aranĝo
kie estas sufiĉe da homoj
ĝi esence estas la kvieta,
malluma ĉambro
kien vi iras drinkinte multe
kaj nun vi volas ripozeti
kaj havi afablan kvietan
konversacion kun aliaj
Esence, kiam vi eniras la ĉambron
estas kandeloj kaj bildoj de strigoj
sur la muroj
kaj homoj estas tre mallaŭtaj
kaj parolas kun unu la alia
Ĝi estas la loko, al kiu vi iras
post kiam vi tro amuziĝas
traspertas tro da bruo,
kaj havas tro da ĉio ...
kaj ĉi tiu posta ne estas slango
sed ĝi estas slangeca ...
Ĝi estas iĉismo ...
Ĉi tio igos iom da debatoj
kaj kiam mi komencis lerni
Esperanton, mi ne vere agnoskis ĝin
Mi sciis, kion ĝi signifis
ĝi iel ekzistis sed
oni ne vere uzis ĝin
sed post kiam mi lernis Esperanton,
ĝi multe populariĝis
Do, -iĉ- estas la sufikso por "malina"
ĉar ni havas -in- por virinoj
kaj antaŭe ni ne havis ion por viroj
-iĉ- transprenis tiun rolon
Jen kial mi inkluzivas ĝin
Vi neniam vidos ĝin uzata
en ia oficiala kunteksto
kaj multaj en Esperantujo eĉ publike diros,
ke vi ne rajtas uzi ĝin
sed kiam mi vizitis JES,
la Esperanto-junulara kunveno
Ĝi estis parolata kaj uzata tiom multe, ke
ĝi estis kvazaŭ normala Esperanto-vorto
Fakte, se vi re-spektas
miajn filmojn de JES
Mi preskaŭ certas, ke
vi aŭdos ĝin almenaŭ unufoje en ĉiu filmo
Mi konscias, ke la inoj tie
konstante uzis ĝin
Ili uzis ĝin tiom multe, ke
mi nature ekuzis ĝin
ĝi estis preskaŭ neevitebla
Do, tio estas ĉio
La posta estas "asuo"
kiu estas vorto, kiun mi kaj
Jonny M hazarde iam kreis
kaj ĝi iomete enuziĝis
Ĝi signifas viron kun kaco
pendanta de la kapo
Mi nun volas diskuti du memeojn nun
La unua estas "mankas dormo"
se vi aŭdis la novan albumon de Jonny M
vi verŝajne ne povas forigi
ĉi tiun kanton el via kapo
kaj ĝi tiel spegulas
la Esperanto-komunumon, ke
Mi kredas, ke ĝi simple
populariĝos
"Mankas dormo, dormo, dormo, dormo!"
Kaj la posta sendube jam populariĝis
kaj ĝi estas "dek bovinoj"
Se vi ankoraŭ ne aŭskultis la kanton
iru kaj aŭskultu ĝin
kaj tiam vi ekkomprenos
kion duono de ĉi tiuj junuloj priparolas
kiam ili mencias bovinojn
kaj muĝas ktp
Do, tio estas ĉio
Se vi ŝatis ĉi tiun filmon
Ŝatu ĝin, diskonigu ĝin
Abonu mian kanalon
se vi ankoraŭ ne abonis
kaj mi vidos vin ĉiujn
en la venonta filmo
kaj se vi ne estos tie, asuoj
Mi ja trovos vin
kaj mi faros la plej terurajn
aferojn kontraŭ vi