Mi tre ŝatas ĉi tiun bildon, kiun mi trovis. Ĝi efektive montras tre klare, kie la koro kuŝas en la korpo. Do vi povas vidi, ke la koro estas ĉirkaŭita ambaŭflanke per ripoj, ĉu ne? Kaj efektive, mi ne jam desegnis ilin, sed lasu min montri al vi kie kuŝus la pulmoj. Tiu ĉi estas la dekstra pulmo kaj ĉi-flanke kuŝas la maldekstra pulmo. Do jen la loko, kie kuŝas la koro: inter du pulmoj. Kaj mi diras maldekstra kaj dekstra el la vidpunkto de la homo, kiu posedas ĉi tiun koron. Do jen la maldekstra kaj dekstra, kiuj estas male se ni rigardas ilin. La koro efektive kuŝas inter la du pulmoj ene de tiu ĉi ŝirma korbo, tio estas, la ripoj servas por sekurigi ĉiujn tiujn gravajn organojn. Kaj sub ili, do se vi desegnas jene, aŭ se mi desegnas ĝin, vi nun povas vidi, ke sub tiuj aĵoj kuŝas treege grava muskolo. Do tiu ĉi muskolo estas malmulte priparolata, aŭ ĝi ne estas tia muskolo, kian homoj ĝenerale trejnas ĉe la ekzercejo, sed tiu ĉi muskolo nomiĝas la diafragmo. Do via diafragma muskolo kaj viaj ripoj enfermas spacon, ĉu ne? La diafragmo fariĝas la planko, kaj la ripoj estas kvazaŭ plafono kaj muroj de ĉi tiu spaco. Kaj se vi rigardas la enhavon de tiu ĉi spaco, vi trovas la pulmojn, kaj vi trovas la koron. Ĉi tiu tuta spaco, do, nomiĝas la torako. Do precize kion faras la koro? Ni liberigu iomete da spaco kaj vidigi zomitan version de la koro. Lasu min komenci per orienti vin pri la koro. Jen nia dekstra pulmo kaj aliflanke ni havas la maldekstran pulmon. Kaj ĉio ĉi estas ene de la brustokorbo, sed mi ne desegnos tion nun, ĉar ĝi farus la koron mem malfacile videbla. Do por pensi pri kio precize faras la koro, mi pensas, ke interesa maniero estas imagi, ke vi estas ĉelo. Do rigardu el la vidpunkto de ĉelo, kaj ni supozu, ke vi estas ĉelo ripozanta ĉi tie. Tio ĉi estas vi. Kaj vi povas imagi, ke vi apartenas al ajna parto de la korpo. Ni supozu, ke vi estas eta piedfingra ĉelo. Do, vi estas piedfingra ĉelo kaj via tasko estas vivi kaj esti feliĉa, kaj apud vi estas malgranda sanga vaskulo. Kaj fakte, ĉiu ĉelo en nia korpo havas apud si tian malgrandan sangan vaskulon. Kaj tiu ĉi piedfingra ĉelo simple provas gajni sian vivtenon. Kaj piedfingraj ĉeloj havas kelkajn bezonojn, jes? Ili bezonas, ekzemple, oksigenon. Mi skribos blanke por ke ĝi estu tute klara. Ili bezonas oksigenon kaj ili bezonas nutraĵojn, ĉu ne? Do ĉeloj havas specifajn bezonojn por vivi kaj esti feliĉaj. Kaj aliflanke, ili ankaŭ produktas rubon. Ili estas kiel ni, ili produktas rubon. Kaj tiu rubo povas esti diversaj aferoj, kaj unu afero, kiu prezentas sin estas karbona dioksido (CO2). Karbona dioksido, do, estas rubo de ĉi tiu ĉelo. Ĝi produktas rubon, kaj ni imagu provizore, ke estas nenia sangofluo. Do malgraŭ tio, ke apudestas sanga vaskulo, neniom da fluo okazas, do mi simple skribos "nenia fluo". Do dum la ĉeleto, la piedfingra ĉeleto faras rubon -- tiu rubo, ni desegnu tie malgrandajn pilkojn -- ĝi amasiĝos, vi kolektos pli kaj pli ĉar la sango ne fluas. Kaj povas esti, ke ĝi tute ĉirkaŭos nian piedfingran ĉelon. Do nia piedfingra ĉelo inundiĝas, kvazaŭ superŝutiĝante de sia propra rubaĵo. Kaj samtempe, ĉu ĝi ricevas oksigenon aŭ nutraĵojn? Ne. Ĝi ricevas neniun el ili. Do tre baldaŭ, mi dirus, ene de kelkaj minutoj, nia piedfingra ĉelo pensas, "Nu jen malfeliĉa vivmaniero!" Tio vere estas tre malĝojiga, eĉ terura. Kaj se tio estas permesita daŭri la piedfingra ĉelo mortos. Do tio, kio piedfingra ĉelo bezonas, kaj kio ĉiu ĉelo bezonas, ĉu fingra ĉelo, ĉu haŭta ĉelo, ĉu ajna vivanta ĉelo, estas fluo. Ĉu ne? Ĝi bezonas, ke la sango fluu libere kaj glate. Kaj se ĉeestas fluo, la bildo tute malsamas, ĉu ne? Se fluo ĉeestas, la ruboprodukto nun estas levata kaj forportata. Ĝi forfluas, kaj efektive estas iomete kvazaŭ iu venas kaj malplenigas la rubujon, tiel via domo ne pleniĝas je rubaĵo. Do vi havas konstantan fluon, kaj interŝanĝe, oksigeno kaj nutraĵoj estas liverataj. Do ankaŭ tiuj ĉi aĵoj estas liverataj. Do nun la ĉelo estos tre, tre feliĉa, kaj vivos senprobleme. Do se vi volas, ke ĉiuj ĉeloj de via korpo vivu senprobleme kiel ĉi tiu ĉelo, vi volas tre bonan fluon tra la tuta korpo. Kaj jen nia punkto numero unu. Vi bezonas, ke la sangofluo iel konstante movu kaj puŝu la sangon tra la korpo. Do, por fari tion por pluraj miliardoj da ĉeloj, vi prave bezonas fortegan pumpilon, ĉu ne? Ion, kio kapablos ensuĉi ĉiom da sango el la korpo, kaj poste elpuŝi ĝin. Kaj jen tio estas la koro. Plej fundamente, por tio servas la koro. Ĝi estas impona pumpilo, elpuŝante sangon por ke vi havu bonan sangofluon. Do mi flanke skribos tion kiel la tasko numero unu. Tiuj estas la taskoj de la koro. Do taskoj, kaj numero unu estus sangofluo. Kaj mi skribos 'sistemika fluo'. Sistemika fluo. Kaj sistemika, tio simple signifas, ke mi intencas la tutan korpon. Do sistemika, kiam mi diras tiun vorton, signifas la tutan korpon. Ĉiujn ĉelojn en la korpo. Nu, kiel tio okazas, vi povas vidi en ĉi tiu bildo. Do ĉi tie ni havas enorman vejnon, tio ĉi estas vejno, kaj ni havas arterion. Tio ĉi estas arterio. Kaj la sango pasas tra la arterio, tiudirekten. Kaj ĝi efektive eniras tra du vejnoj, la supra vejno, ĉi tiu nomiĝas la supra, ĉe la supra parto, supra kava vejno. Tio estas la nomo de la vejno. Kaj ĉe la malsupro, ĝi ne videblas ĉar ĝi sin kaŝas ĉe la malantaŭa flanko de la koro, sed la dua vejno nomiĝas la suba kava vejno. Kaj ĉi tiuj du vejnoj, ĉi tio ankaŭ estas vejno, ĉi tiuj du vejnoj ensuĉas sangon el ĉiuj partoj de la korpo en la koron. Post tio, kiam la koro pretas elpumpi ĝin, ĝi eniras en tiun ĉi arterion, kaj ĝia nomo estas la aorto. Do se vi aŭdis parolon pri la aorto, tio aludas al ĉi tiu arterio. Do jen tiamaniere la sango eniras kaj elpumpiĝas. Sed tio ne estas la ununura tasko de la koro. La tasko, la dua tasko de la koro, ankaŭ estas en ĉi tiu bildo, kaj tio nomiĝas pulma fluo. Pulma fluo. Do kion signifas tio? Nu, ni scias, ke ĉeloj atendas oksigenon, ĉu ne? Ni scias tion. Kaj, ke ili havas multe da karbona dioksida rubo. Nu, estas tute bone movi tiujn aferojn. Estas bone cirkuligi la sangon. Sed se vi neniam forigas tiun karbonan dioksidon aŭ alportas novan oksigenon, ĉelo ankoraŭ estos malfeliĉa. Ĝi ja havos sangofluon, sed ĝi baldaŭ volos oksigenon. Kaj ĝi volos forigi tiun karbonan dioksidon. Nu jen por tio servas la pulmoj. Do la situacio estas jene: la koro, antaŭ ol elsendi la sangon el la aorto, antaŭ ol simple recirkuligi ĝin en la korpon, ĝi sendas la sangon al la pulmoj. Kaj ĝi iras al la maldekstra pulmo, kaj al la dekstra pulmo. Kaj la sango revenas de la dekstra pulmo kaj de la maldekstra pulmo, kaj estas puŝata reen en la koron, kaj poste elpremita tra la aorto. Do tiu kroma ŝtupeto, en kiu la sango iras al la pulmoj kaj reen, estas la pulma fluo. Do fine, vi konstatos, ke kiam vi rigardas ĉi tiun bildon, estas malfacile ne vidi ĉiujn tiujn kvazaŭ serpentecajn sangajn vaskulojn sur la surfaco de la koro. Kaj precize kio ili estas? Iuj estas ruĝaj, iuj estas bluaj, kaj la bluaj estas vejnoj, kaj la ruĝaj estas arterioj, sed ĉu ili apartenas al la sistemika fluo, aŭ la pulma fluo, aŭ io alia? Nu, tiuj vaskuloj, ĉiuj kune nomiĝas la koronariaj vaskuloj. Do vi eble aŭdos pri koronaria arterio, aŭ koronaria vejno, sed vi povas kune nomi ilin koronariaj sangovaskuloj. Mi aldonos la vorton 'sango' ĉi tie. Do tiuj ĉi koronariaj sangovaskuloj efektive servas la koran muskolon mem. Memoru, ke la koro konsistas el miloj kaj miloj, efektive dekoj da miloj da ĉeloj, kaj tiuj ĉeloj, same kiel nia piedfingra ĉelo kiun ni desegnis en la angulo, ankaŭ ili bezonas oksigenon kaj nutraĵojn, kaj produktas rubon. Do ankaŭ tiuj ĉeloj bezonas sangajn vaskulojn, kiuj servos ilin. Do jen tio estas koronariaj sangovaskuloj. Ili estas la sangaj vaskuloj kiuj iras al kaj servas la koron. Do estas tiuj ĉi, kiuj servas la koron. Do, se ili servas la korajn muskolojn kaj la korajn ĉelojn, pripensu, ĉu ili apartenas al la sistemika fluo aŭ la pulma fluo? Nu, se la ĉefa funkcio estas priservi ĉelojn, la koronariaj vaskuloj apartenas al sistemika fluo.