1 00:00:01,892 --> 00:00:04,826 Mi tre ŝatas ĉi tiun bildon, kiun mi trovis. Ĝi efektive 2 00:00:04,826 --> 00:00:08,465 montras tre klare, kie la koro kuŝas en la korpo. 3 00:00:08,465 --> 00:00:12,543 Do vi povas vidi, ke la koro estas ĉirkaŭita ambaŭflanke per ripoj, ĉu ne? 4 00:00:12,543 --> 00:00:16,200 Kaj efektive, mi ne jam desegnis ilin, sed lasu min montri al vi 5 00:00:16,200 --> 00:00:20,080 kie kuŝus la pulmoj. Tiu ĉi estas la dekstra pulmo 6 00:00:20,080 --> 00:00:23,464 kaj ĉi-flanke kuŝas la maldekstra pulmo. Do jen la loko, 7 00:00:23,464 --> 00:00:27,543 kie kuŝas la koro: inter du pulmoj. Kaj mi diras 8 00:00:27,543 --> 00:00:32,414 maldekstra kaj dekstra el la vidpunkto de la homo, kiu posedas ĉi tiun koron. 9 00:00:32,414 --> 00:00:35,700 Do jen la maldekstra kaj dekstra, kiuj estas male 10 00:00:35,700 --> 00:00:39,728 se ni rigardas ilin. La koro efektive kuŝas inter la du pulmoj 11 00:00:39,728 --> 00:00:42,952 ene de tiu ĉi ŝirma korbo, tio estas, 12 00:00:42,952 --> 00:00:48,092 la ripoj servas por sekurigi ĉiujn tiujn gravajn organojn. 13 00:00:48,092 --> 00:00:51,868 Kaj sub ili, do se vi desegnas 14 00:00:51,868 --> 00:00:55,529 jene, aŭ se mi desegnas ĝin, vi nun 15 00:00:55,529 --> 00:00:59,186 povas vidi, ke sub tiuj aĵoj kuŝas 16 00:00:59,186 --> 00:01:02,865 treege grava muskolo. Do tiu ĉi muskolo 17 00:01:02,865 --> 00:01:07,309 estas malmulte priparolata, aŭ ĝi ne estas tia muskolo, 18 00:01:07,309 --> 00:01:10,847 kian homoj ĝenerale trejnas ĉe la ekzercejo, sed tiu ĉi muskolo nomiĝas 19 00:01:10,847 --> 00:01:15,113 la diafragmo. Do via diafragma muskolo 20 00:01:15,113 --> 00:01:22,391 kaj viaj ripoj enfermas spacon, ĉu ne? La diafragmo fariĝas la planko, kaj la ripoj 21 00:01:22,391 --> 00:01:26,326 estas kvazaŭ plafono kaj muroj de ĉi tiu spaco. 22 00:01:26,326 --> 00:01:30,878 Kaj se vi rigardas la enhavon de tiu ĉi spaco, vi trovas la pulmojn, 23 00:01:30,878 --> 00:01:35,140 kaj vi trovas la koron. Ĉi tiu tuta spaco, do, 24 00:01:35,140 --> 00:01:38,856 nomiĝas la torako. 25 00:01:38,856 --> 00:01:42,877 Do precize kion faras la koro? Ni liberigu iomete da spaco 26 00:01:42,877 --> 00:01:45,836 kaj vidigi 27 00:01:45,836 --> 00:01:48,660 zomitan version de la koro. 28 00:01:48,660 --> 00:01:53,969 Lasu min komenci per orienti vin pri la koro. Jen nia dekstra pulmo 29 00:01:53,969 --> 00:01:58,035 kaj aliflanke ni havas la maldekstran pulmon. Kaj ĉio ĉi estas 30 00:01:58,035 --> 00:02:01,375 ene de la brustokorbo, sed mi ne desegnos tion nun, ĉar ĝi 31 00:02:01,375 --> 00:02:05,498 farus la koron mem malfacile videbla. Do por pensi pri 32 00:02:05,498 --> 00:02:09,732 kio precize faras la koro, mi pensas, ke interesa maniero estas 33 00:02:09,732 --> 00:02:14,154 imagi, ke vi estas ĉelo. Do rigardu el la vidpunkto 34 00:02:14,154 --> 00:02:18,131 de ĉelo, kaj ni supozu, ke vi estas ĉelo ripozanta ĉi tie. 35 00:02:18,131 --> 00:02:21,195 Tio ĉi estas vi. Kaj vi povas 36 00:02:21,195 --> 00:02:25,273 imagi, ke vi apartenas al ajna parto de la korpo. Ni supozu, ke vi estas eta 37 00:02:25,273 --> 00:02:28,487 piedfingra ĉelo. Do, vi estas piedfingra ĉelo 38 00:02:28,487 --> 00:02:33,047 kaj via tasko estas vivi kaj esti feliĉa, kaj apud vi 39 00:02:33,047 --> 00:02:37,414 estas malgranda sanga vaskulo. Kaj fakte, ĉiu ĉelo en nia korpo 40 00:02:37,414 --> 00:02:41,394 havas apud si tian malgrandan sangan vaskulon. Kaj tiu ĉi piedfingra ĉelo 41 00:02:41,394 --> 00:02:45,089 simple provas gajni sian vivtenon. Kaj piedfingraj 42 00:02:45,089 --> 00:02:48,914 ĉeloj havas kelkajn bezonojn, jes? Ili bezonas, ekzemple, oksigenon. 43 00:02:48,914 --> 00:02:52,815 Mi skribos blanke por ke ĝi estu tute klara. Ili bezonas oksigenon 44 00:02:52,815 --> 00:02:56,589 kaj ili bezonas nutraĵojn, ĉu ne? 45 00:02:56,589 --> 00:03:00,749 Do ĉeloj havas specifajn bezonojn por vivi kaj esti feliĉaj. 46 00:03:00,749 --> 00:03:03,938 Kaj aliflanke, ili ankaŭ produktas rubon. Ili estas 47 00:03:03,938 --> 00:03:08,269 kiel ni, ili produktas rubon. Kaj tiu rubo povas esti 48 00:03:08,269 --> 00:03:12,525 diversaj aferoj, kaj unu afero, kiu prezentas sin estas 49 00:03:12,525 --> 00:03:16,457 karbona dioksido (CO2). Karbona dioksido, do, estas rubo 50 00:03:16,457 --> 00:03:19,394 de ĉi tiu ĉelo. Ĝi produktas 51 00:03:19,394 --> 00:03:23,494 rubon, kaj ni imagu provizore, ke estas nenia sangofluo. 52 00:03:23,494 --> 00:03:26,624 Do malgraŭ tio, ke apudestas sanga vaskulo, 53 00:03:26,624 --> 00:03:31,525 neniom da fluo okazas, do mi simple skribos "nenia fluo". 54 00:03:31,525 --> 00:03:35,356 Do dum la ĉeleto, la piedfingra ĉeleto 55 00:03:35,356 --> 00:03:38,949 faras rubon -- tiu rubo, ni desegnu tie malgrandajn pilkojn -- 56 00:03:38,949 --> 00:03:42,078 ĝi amasiĝos, vi kolektos pli kaj pli 57 00:03:42,078 --> 00:03:46,372 ĉar la sango ne fluas. Kaj povas esti, ke 58 00:03:46,372 --> 00:03:50,435 ĝi tute ĉirkaŭos nian piedfingran ĉelon. Do nia piedfingra ĉelo 59 00:03:50,435 --> 00:03:54,100 inundiĝas, kvazaŭ superŝutiĝante de sia propra rubaĵo. 60 00:03:54,100 --> 00:03:58,759 Kaj samtempe, ĉu ĝi ricevas oksigenon aŭ nutraĵojn? Ne. 61 00:03:58,759 --> 00:04:02,775 Ĝi ricevas neniun el ili. Do tre baldaŭ, 62 00:04:02,775 --> 00:04:06,563 mi dirus, ene de kelkaj minutoj, nia piedfingra ĉelo 63 00:04:06,563 --> 00:04:09,807 pensas, "Nu jen malfeliĉa vivmaniero!" Tio vere estas 64 00:04:09,807 --> 00:04:13,925 tre malĝojiga, eĉ terura. Kaj se tio estas permesita daŭri 65 00:04:13,925 --> 00:04:17,788 la piedfingra ĉelo mortos. Do tio, kio piedfingra 66 00:04:17,788 --> 00:04:20,890 ĉelo bezonas, kaj kio ĉiu ĉelo bezonas, ĉu fingra ĉelo, 67 00:04:20,890 --> 00:04:25,199 ĉu haŭta ĉelo, ĉu ajna vivanta ĉelo, 68 00:04:25,199 --> 00:04:29,349 estas fluo. Ĉu ne? Ĝi bezonas, ke la sango fluu libere 69 00:04:29,349 --> 00:04:32,143 kaj glate. Kaj se ĉeestas fluo, 70 00:04:32,143 --> 00:04:35,944 la bildo tute malsamas, ĉu ne? Se fluo ĉeestas, 71 00:04:35,944 --> 00:04:39,804 la ruboprodukto nun estas levata kaj forportata. 72 00:04:39,804 --> 00:04:43,182 Ĝi forfluas, kaj efektive estas iomete kvazaŭ 73 00:04:43,182 --> 00:04:48,744 iu venas kaj malplenigas la rubujon, tiel via domo ne pleniĝas je rubaĵo. 74 00:04:48,744 --> 00:04:51,609 Do vi havas konstantan fluon, kaj 75 00:04:51,609 --> 00:04:56,135 interŝanĝe, oksigeno kaj nutraĵoj estas liverataj. Do ankaŭ 76 00:04:56,135 --> 00:04:59,613 tiuj ĉi aĵoj estas liverataj. Do nun la ĉelo estos 77 00:04:59,613 --> 00:05:03,606 tre, tre feliĉa, kaj vivos senprobleme. 78 00:05:03,606 --> 00:05:07,486 Do se vi volas, ke ĉiuj ĉeloj de via korpo vivu senprobleme 79 00:05:07,486 --> 00:05:11,414 kiel ĉi tiu ĉelo, vi volas tre bonan fluon tra la tuta 80 00:05:11,414 --> 00:05:15,100 korpo. Kaj jen nia punkto numero unu. 81 00:05:15,100 --> 00:05:19,068 Vi bezonas, ke la sangofluo iel konstante 82 00:05:19,068 --> 00:05:22,117 movu kaj puŝu la sangon tra la korpo. Do, 83 00:05:22,117 --> 00:05:27,741 por fari tion por pluraj miliardoj da ĉeloj, vi prave bezonas fortegan 84 00:05:27,741 --> 00:05:31,034 pumpilon, ĉu ne? Ion, kio kapablos ensuĉi 85 00:05:31,034 --> 00:05:35,281 ĉiom da sango el la korpo, kaj poste elpuŝi ĝin. Kaj jen tio estas 86 00:05:35,281 --> 00:05:39,223 la koro. Plej fundamente, por tio servas la koro. 87 00:05:39,223 --> 00:05:42,910 Ĝi estas impona pumpilo, elpuŝante sangon por ke 88 00:05:42,910 --> 00:05:45,540 vi havu bonan sangofluon. Do mi 89 00:05:45,540 --> 00:05:50,094 flanke skribos tion kiel la tasko numero unu. Tiuj estas la taskoj de la koro. 90 00:05:50,094 --> 00:05:53,479 Do taskoj, kaj numero unu estus 91 00:05:53,479 --> 00:05:57,045 sangofluo. Kaj mi skribos 'sistemika 92 00:05:57,045 --> 00:06:01,049 fluo'. Sistemika fluo. Kaj 93 00:06:01,049 --> 00:06:05,043 sistemika, tio simple signifas, ke mi intencas la tutan korpon. Do 94 00:06:05,043 --> 00:06:08,782 sistemika, kiam mi diras tiun vorton, signifas la tutan korpon. Ĉiujn ĉelojn 95 00:06:08,782 --> 00:06:12,861 en la korpo. Nu, kiel tio okazas, vi 96 00:06:12,861 --> 00:06:17,048 povas vidi en ĉi tiu bildo. Do ĉi tie ni havas enorman 97 00:06:17,048 --> 00:06:21,626 vejnon, tio ĉi estas vejno, kaj ni havas arterion. 98 00:06:21,626 --> 00:06:25,092 Tio ĉi estas arterio. 99 00:06:25,092 --> 00:06:29,168 Kaj la sango pasas tra la arterio, tiudirekten. 100 00:06:29,168 --> 00:06:32,938 Kaj ĝi efektive eniras tra du vejnoj, 101 00:06:32,938 --> 00:06:38,220 la supra vejno, ĉi tiu nomiĝas la supra, ĉe la supra parto, 102 00:06:38,220 --> 00:06:40,490 supra kava vejno. Tio estas 103 00:06:40,490 --> 00:06:44,522 la nomo de la vejno. Kaj ĉe la malsupro, ĝi ne videblas ĉar ĝi sin kaŝas 104 00:06:44,522 --> 00:06:49,406 ĉe la malantaŭa flanko de la koro, sed la dua vejno nomiĝas la suba kava vejno. 105 00:06:49,406 --> 00:06:52,732 Kaj ĉi tiuj du vejnoj, ĉi tio ankaŭ estas vejno, 106 00:06:52,732 --> 00:06:57,533 ĉi tiuj du vejnoj ensuĉas sangon el ĉiuj partoj de la korpo 107 00:06:57,533 --> 00:06:59,406 en la koron. 108 00:06:59,406 --> 00:07:02,906 Post tio, kiam la koro pretas elpumpi ĝin, ĝi eniras en 109 00:07:02,906 --> 00:07:07,256 tiun ĉi arterion, kaj ĝia nomo estas la aorto. 110 00:07:07,256 --> 00:07:10,827 Do se vi aŭdis parolon pri la aorto, tio aludas al 111 00:07:10,827 --> 00:07:14,856 ĉi tiu arterio. Do jen tiamaniere la sango eniras kaj 112 00:07:14,856 --> 00:07:18,775 elpumpiĝas. Sed tio ne estas la ununura tasko de la koro. La tasko, 113 00:07:18,775 --> 00:07:22,465 la dua tasko de la koro, ankaŭ estas 114 00:07:22,465 --> 00:07:26,536 en ĉi tiu bildo, kaj tio nomiĝas pulma fluo. 115 00:07:26,536 --> 00:07:30,517 Pulma fluo. Do kion signifas 116 00:07:30,517 --> 00:07:34,116 tio? Nu, ni scias, ke ĉeloj atendas 117 00:07:34,116 --> 00:07:38,679 oksigenon, ĉu ne? Ni scias tion. Kaj, ke ili havas multe da karbona dioksida 118 00:07:38,679 --> 00:07:42,822 rubo. Nu, estas tute bone movi tiujn aferojn. Estas bone cirkuligi 119 00:07:42,822 --> 00:07:46,159 la sangon. Sed se vi neniam forigas tiun karbonan dioksidon 120 00:07:46,159 --> 00:07:49,786 aŭ alportas novan oksigenon, ĉelo ankoraŭ estos malfeliĉa. 121 00:07:49,786 --> 00:07:53,777 Ĝi ja havos sangofluon, sed ĝi baldaŭ volos oksigenon. 122 00:07:53,777 --> 00:07:57,991 Kaj ĝi volos forigi tiun karbonan dioksidon. Nu jen por tio servas 123 00:07:57,991 --> 00:08:01,261 la pulmoj. Do la situacio estas jene: la koro, antaŭ ol 124 00:08:01,261 --> 00:08:05,916 elsendi la sangon el la aorto, antaŭ ol simple recirkuligi ĝin en la korpon, 125 00:08:05,916 --> 00:08:10,091 ĝi sendas la sangon al la pulmoj. 126 00:08:10,091 --> 00:08:13,625 Kaj ĝi iras al la maldekstra pulmo, kaj al la dekstra pulmo. 127 00:08:13,625 --> 00:08:17,186 Kaj la sango revenas de la dekstra pulmo 128 00:08:17,186 --> 00:08:21,280 kaj de la maldekstra pulmo, kaj estas puŝata reen 129 00:08:21,280 --> 00:08:24,629 en la koron, kaj poste elpremita tra la aorto. Do tiu 130 00:08:24,629 --> 00:08:29,583 kroma ŝtupeto, en kiu la sango iras al la pulmoj 131 00:08:29,583 --> 00:08:33,208 kaj reen, estas la pulma fluo. 132 00:08:33,208 --> 00:08:38,133 Do fine, vi konstatos, ke kiam vi rigardas ĉi tiun bildon, estas malfacile ne vidi 133 00:08:38,133 --> 00:08:41,056 ĉiujn tiujn kvazaŭ serpentecajn 134 00:08:41,056 --> 00:08:45,684 sangajn vaskulojn sur la surfaco de la koro. Kaj precize kio ili estas? 135 00:08:45,684 --> 00:08:48,160 Iuj estas ruĝaj, iuj estas bluaj, kaj 136 00:08:48,160 --> 00:08:50,946 la bluaj estas vejnoj, kaj la ruĝaj estas arterioj, 137 00:08:50,946 --> 00:08:55,640 sed ĉu ili apartenas al la sistemika fluo, aŭ la pulma fluo, aŭ io alia? 138 00:08:55,640 --> 00:08:59,106 Nu, tiuj vaskuloj, ĉiuj kune 139 00:08:59,106 --> 00:09:05,173 nomiĝas la koronariaj vaskuloj. 140 00:09:05,173 --> 00:09:06,929 Do vi eble aŭdos pri 141 00:09:06,929 --> 00:09:10,920 koronaria arterio, aŭ koronaria vejno, sed vi povas kune nomi ilin 142 00:09:10,920 --> 00:09:14,450 koronariaj sangovaskuloj. Mi aldonos la vorton 'sango' ĉi tie. Do 143 00:09:14,450 --> 00:09:19,189 tiuj ĉi koronariaj sangovaskuloj efektive servas la koran muskolon mem. 144 00:09:19,189 --> 00:09:22,065 Memoru, ke la koro konsistas 145 00:09:22,065 --> 00:09:25,634 el miloj kaj miloj, efektive dekoj da miloj da ĉeloj, 146 00:09:25,634 --> 00:09:30,348 kaj tiuj ĉeloj, same kiel nia piedfingra ĉelo kiun ni desegnis en la angulo, 147 00:09:30,348 --> 00:09:33,636 ankaŭ ili bezonas oksigenon kaj nutraĵojn, kaj produktas rubon. 148 00:09:33,636 --> 00:09:37,553 Do ankaŭ tiuj ĉeloj bezonas sangajn vaskulojn, kiuj servos 149 00:09:37,553 --> 00:09:40,769 ilin. Do jen tio estas koronariaj sangovaskuloj. Ili estas 150 00:09:40,769 --> 00:09:43,835 la sangaj vaskuloj kiuj iras al kaj servas 151 00:09:43,835 --> 00:09:48,485 la koron. Do estas tiuj ĉi, kiuj servas la koron. 152 00:09:48,485 --> 00:09:51,669 Do, se ili servas la korajn muskolojn 153 00:09:51,669 --> 00:09:56,026 kaj la korajn ĉelojn, pripensu, ĉu ili apartenas al 154 00:09:56,026 --> 00:09:59,304 la sistemika fluo aŭ la pulma fluo? Nu, 155 00:09:59,304 --> 00:10:03,411 se la ĉefa funkcio estas priservi ĉelojn, 156 00:10:03,411 --> 00:10:08,167 la koronariaj vaskuloj apartenas al sistemika fluo.