Mi tre ŝatas ĉi tiun bildon, kiun mi
trovis. Ĝi efektive
montras tre klare, kie la koro kuŝas
en la korpo.
Do vi povas vidi, ke la koro estas
ĉirkaŭita ambaŭflanke per ripoj, ĉu ne?
Kaj efektive, mi ne jam desegnis ilin,
sed lasu min montri al vi
kie kuŝus la pulmoj.
Tiu ĉi estas la dekstra pulmo
kaj ĉi-flanke kuŝas la maldekstra pulmo.
Do jen la loko,
kie kuŝas la koro: inter du pulmoj.
Kaj mi diras
maldekstra kaj dekstra el la vidpunkto de
la homo, kiu posedas ĉi tiun koron.
Do jen la maldekstra kaj dekstra,
kiuj estas male
se ni rigardas ilin. La koro efektive
kuŝas inter la du pulmoj
ene de tiu ĉi ŝirma korbo, tio estas,
la ripoj servas por sekurigi ĉiujn tiujn
gravajn organojn.
Kaj sub ili, do se vi desegnas
jene, aŭ se mi desegnas ĝin, vi nun
povas vidi, ke sub tiuj aĵoj kuŝas
treege grava muskolo. Do tiu ĉi muskolo
estas malmulte priparolata, aŭ ĝi ne estas
tia muskolo,
kian homoj ĝenerale trejnas ĉe la
ekzercejo, sed tiu ĉi muskolo nomiĝas
la diafragmo. Do via diafragma muskolo
kaj viaj ripoj enfermas spacon, ĉu ne? La
diafragmo fariĝas la planko, kaj la ripoj
estas kvazaŭ plafono kaj muroj de
ĉi tiu spaco.
Kaj se vi rigardas la enhavon de tiu ĉi
spaco, vi trovas la pulmojn,
kaj vi trovas la koron. Ĉi tiu
tuta spaco, do,
nomiĝas la torako.
Do precize kion faras la koro?
Ni liberigu iomete da spaco
kaj vidigi
zomitan version de la koro.
Lasu min komenci per orienti vin pri la
koro. Jen nia dekstra pulmo
kaj aliflanke ni havas la maldekstran
pulmon. Kaj ĉio ĉi estas
ene de la brustokorbo, sed mi ne desegnos
tion nun, ĉar ĝi
farus la koron mem malfacile videbla.
Do por pensi pri
kio precize faras la koro, mi pensas, ke
interesa maniero estas
imagi, ke vi estas ĉelo.
Do rigardu el la vidpunkto
de ĉelo, kaj ni supozu, ke vi estas ĉelo
ripozanta ĉi tie.
Tio ĉi estas vi. Kaj vi povas
imagi, ke vi apartenas al ajna parto
de la korpo. Ni supozu, ke vi estas eta
piedfingra ĉelo. Do, vi estas piedfingra
ĉelo
kaj via tasko estas vivi kaj esti feliĉa,
kaj apud vi
estas malgranda sanga vaskulo. Kaj fakte,
ĉiu ĉelo en nia korpo
havas apud si tian malgrandan sangan
vaskulon. Kaj tiu ĉi piedfingra ĉelo
simple provas gajni sian vivtenon.
Kaj piedfingraj
ĉeloj havas kelkajn bezonojn, jes?
Ili bezonas, ekzemple, oksigenon.
Mi skribos blanke por ke ĝi estu tute
klara. Ili bezonas oksigenon
kaj ili bezonas nutraĵojn, ĉu ne?
Do ĉeloj havas specifajn bezonojn por vivi
kaj esti feliĉaj.
Kaj aliflanke, ili ankaŭ produktas
rubon. Ili estas
kiel ni, ili produktas rubon. Kaj
tiu rubo povas esti
diversaj aferoj, kaj unu afero, kiu
prezentas sin estas
karbona dioksido (CO2). Karbona dioksido,
do, estas rubo
de ĉi tiu ĉelo. Ĝi produktas
rubon, kaj ni imagu provizore, ke
estas nenia sangofluo.
Do malgraŭ tio, ke apudestas
sanga vaskulo,
neniom da fluo okazas, do mi simple
skribos "nenia fluo".
Do dum la ĉeleto, la piedfingra ĉeleto
faras rubon -- tiu rubo,
ni desegnu tie malgrandajn pilkojn --
ĝi amasiĝos, vi kolektos pli kaj pli
ĉar la sango ne fluas. Kaj povas esti, ke
ĝi tute ĉirkaŭos nian piedfingran ĉelon.
Do nia piedfingra ĉelo
inundiĝas, kvazaŭ superŝutiĝante de sia
propra rubaĵo.
Kaj samtempe, ĉu ĝi ricevas oksigenon aŭ
nutraĵojn? Ne.
Ĝi ricevas neniun el ili. Do tre baldaŭ,
mi dirus, ene de kelkaj minutoj, nia
piedfingra ĉelo
pensas, "Nu jen malfeliĉa vivmaniero!"
Tio vere estas
tre malĝojiga, eĉ terura. Kaj se tio estas
permesita daŭri
la piedfingra ĉelo mortos. Do tio, kio
piedfingra
ĉelo bezonas, kaj kio ĉiu ĉelo bezonas, ĉu
fingra ĉelo,
ĉu haŭta ĉelo, ĉu ajna vivanta ĉelo,
estas fluo. Ĉu ne? Ĝi bezonas, ke la sango
fluu libere
kaj glate. Kaj se ĉeestas fluo,
la bildo tute malsamas, ĉu ne? Se fluo
ĉeestas,
la ruboprodukto nun estas levata
kaj forportata.
Ĝi forfluas, kaj efektive estas
iomete kvazaŭ
iu venas kaj malplenigas la rubujon, tiel
via domo ne pleniĝas je rubaĵo.
Do vi havas konstantan fluon, kaj
interŝanĝe, oksigeno kaj nutraĵoj
estas liverataj. Do ankaŭ
tiuj ĉi aĵoj estas liverataj. Do nun la
ĉelo estos
tre, tre feliĉa, kaj vivos senprobleme.
Do se vi volas, ke ĉiuj ĉeloj de via korpo
vivu senprobleme
kiel ĉi tiu ĉelo, vi volas tre
bonan fluon tra la tuta
korpo. Kaj jen nia punkto numero unu.
Vi bezonas, ke la sangofluo iel konstante
movu kaj puŝu la sangon tra la korpo. Do,
por fari tion por pluraj miliardoj da
ĉeloj, vi prave bezonas fortegan
pumpilon, ĉu ne? Ion, kio kapablos ensuĉi
ĉiom da sango el la korpo, kaj poste
elpuŝi ĝin. Kaj jen tio estas
la koro. Plej fundamente, por tio
servas la koro.
Ĝi estas impona pumpilo, elpuŝante sangon
por ke
vi havu bonan sangofluon. Do mi
flanke skribos tion kiel la tasko numero
unu. Tiuj estas la taskoj de la koro.
Do taskoj, kaj numero unu estus
sangofluo. Kaj mi skribos 'sistemika
fluo'. Sistemika fluo. Kaj
sistemika, tio simple signifas, ke mi
intencas la tutan korpon. Do
sistemika, kiam mi diras tiun vorton,
signifas la tutan korpon. Ĉiujn ĉelojn
en la korpo. Nu, kiel tio okazas, vi
povas vidi en ĉi tiu bildo. Do
ĉi tie ni havas enorman
vejnon, tio ĉi estas vejno, kaj ni havas
arterion.
Tio ĉi estas arterio.
Kaj la sango pasas tra la
arterio, tiudirekten.
Kaj ĝi efektive eniras tra du vejnoj,
la supra vejno, ĉi tiu nomiĝas la supra,
ĉe la supra parto,
supra kava vejno. Tio estas
la nomo de la vejno. Kaj ĉe la malsupro,
ĝi ne videblas ĉar ĝi sin kaŝas
ĉe la malantaŭa flanko de la koro, sed
la dua vejno nomiĝas la suba kava vejno.
Kaj ĉi tiuj du vejnoj, ĉi tio ankaŭ estas
vejno,
ĉi tiuj du vejnoj ensuĉas sangon el ĉiuj
partoj de la korpo
en la koron.
Post tio, kiam la koro pretas elpumpi ĝin,
ĝi eniras en
tiun ĉi arterion, kaj ĝia nomo estas
la aorto.
Do se vi aŭdis parolon pri la aorto,
tio aludas al
ĉi tiu arterio. Do jen tiamaniere la sango
eniras kaj
elpumpiĝas. Sed tio ne estas la ununura
tasko de la koro. La tasko,
la dua tasko de la koro, ankaŭ estas
en ĉi tiu bildo, kaj tio nomiĝas
pulma fluo.
Pulma fluo. Do kion signifas
tio? Nu, ni scias, ke ĉeloj atendas
oksigenon, ĉu ne? Ni scias tion. Kaj, ke
ili havas multe da karbona dioksida
rubo. Nu, estas tute bone movi tiujn
aferojn. Estas bone cirkuligi
la sangon. Sed se vi neniam
forigas tiun karbonan dioksidon
aŭ alportas novan oksigenon, ĉelo ankoraŭ
estos malfeliĉa.
Ĝi ja havos sangofluon, sed ĝi baldaŭ
volos oksigenon.
Kaj ĝi volos forigi tiun karbonan
dioksidon. Nu jen por tio servas
la pulmoj. Do la situacio estas jene:
la koro, antaŭ ol
elsendi la sangon el la aorto, antaŭ ol
simple recirkuligi ĝin en la korpon,
ĝi sendas la sangon al la pulmoj.
Kaj ĝi iras al la maldekstra pulmo, kaj al
la dekstra pulmo.
Kaj la sango revenas de la dekstra pulmo
kaj de la maldekstra pulmo, kaj estas
puŝata reen
en la koron, kaj poste elpremita tra la
aorto. Do tiu
kroma ŝtupeto, en kiu la sango iras
al la pulmoj
kaj reen, estas la pulma fluo.
Do fine, vi konstatos, ke kiam vi rigardas
ĉi tiun bildon, estas malfacile ne vidi
ĉiujn tiujn kvazaŭ serpentecajn
sangajn vaskulojn sur la surfaco de la
koro. Kaj precize kio ili estas?
Iuj estas ruĝaj, iuj estas bluaj, kaj
la bluaj estas vejnoj, kaj la ruĝaj
estas arterioj,
sed ĉu ili apartenas al la sistemika fluo,
aŭ la pulma fluo, aŭ io alia?
Nu, tiuj vaskuloj, ĉiuj kune
nomiĝas la koronariaj vaskuloj.
Do vi eble aŭdos pri
koronaria arterio, aŭ koronaria vejno,
sed vi povas kune nomi ilin
koronariaj sangovaskuloj. Mi aldonos la
vorton 'sango' ĉi tie. Do
tiuj ĉi koronariaj sangovaskuloj efektive
servas la koran muskolon mem.
Memoru, ke la koro konsistas
el miloj kaj miloj, efektive dekoj da
miloj da ĉeloj,
kaj tiuj ĉeloj, same kiel nia piedfingra
ĉelo kiun ni desegnis en la angulo,
ankaŭ ili bezonas oksigenon kaj nutraĵojn,
kaj produktas rubon.
Do ankaŭ tiuj ĉeloj bezonas sangajn
vaskulojn, kiuj servos
ilin. Do jen tio estas koronariaj
sangovaskuloj. Ili estas
la sangaj vaskuloj kiuj iras al
kaj servas
la koron. Do estas tiuj ĉi, kiuj
servas la koron.
Do, se ili servas la korajn muskolojn
kaj la korajn ĉelojn, pripensu, ĉu ili
apartenas al
la sistemika fluo aŭ la pulma fluo? Nu,
se la ĉefa funkcio estas priservi ĉelojn,
la koronariaj vaskuloj apartenas al
sistemika fluo.